Hieraŭ en Sankt-Peterburgo komenciĝis renkontiĝo de la grupo G20. La partoprenanta la pintrenkontajn debatojn de G20 Ĝenerala Direktoro de Internacia Labororganizo Guy Ryder avertis, ke Eŭropo tenas enmane demografian horloĝbombon kaj alvokis, ke la mondgvidantoj okupiĝu fine pri ĉi tiu urĝe solvenda problemo kaj ke ne supervualu ĝin la situacio ĉirkaŭ Sirio. La pintrenkonton G20 partoprenas gvidantoj de la ŝtatoj, en kiuj senlaboraj estas sume 93 milionoj da personoj kaj tiu nombro kreskas. Inter junuloj malpli ol 25-jaraj en la Eŭropa Unio la senlabreco egalas al pli ol 23 procentoj, en la eŭrosfero al 24 procentoj. Plej multaj junaj senlaboruloj troviĝas en Greklando preskaŭ 63 procentoj kaj en Kroatio pli ol 55 procentoj; en Pollando la senlaboreco inter gejunuloj egalas al pli ol 26 procentoj. Pozitive distingiĝas Germanio kun ĉ. 8 procentoj de senlaboraj junuloj, Aŭstrio kun pli ol 9 procentoj kaj Malto, kiu notas inter junuloj pli ol 10 kaj duonprocentan senlaborecon.
El la elsendo 06.09.2013. Legas Milada