Lastlunde venis la sciigo, ke Rusio prezentis al Sirio proponon ĉirkaŭpreni la sirian staplejon de la kemia armilaro per internacia kontrolo, kio ebligus eviti armitan atakon konsideratan de Usono. Mallonge post tio la ĉefo de la siria ministerio por la eksterlandaj aferoj deklaris, ke lia lando kun kontento akceptas ĉi tiun proponon. La usona administracio pozitive akceptis la starpunkton de Rusio, sed atentigis ke dume traktas ĝin skeptike. La usona prezidento doninte lunde kelkajn intervjuojn pri ĉi iu temo, i.a. diris por la televidstacio CNN, ke la propono estas virtuale turnopunkta kaj la usona registaro traktos ĝin serioze.
Laŭ pritakso de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski la rusa propono direktita al Sirio ebligas doni fortan respondon sen neceso efektivigi atakon.
El la elsendo 10.09.2013. Legas Barbara
Kontrolo supr la siria kemiarmilaro