La hodiaŭa heroo de nia felietona ciklo „Konindaj poloj” estas profesoro Ludwik Hirszfeld, la malkorinto de sangogrupoj, kio savis kaj savas vivon de milionoj da homoj. Li naskiĝie en Varsovio en 1884 en la juddevena familio de bonstata komercisto Stanisław Hirszfeld. Grandan influon je la personeco de tiu ĉi elstara pola sciencisto havis lia patraflanka onklo Bolesław, kemiisto kaj aktivulo de la Asocio de la Pola Junularo „Zet”.
Havante 16 jarojn Ludwik Hirszfeld forveturis por la medicinaj studoj al la germana Würzburg. En 1904 li daŭrigis ilin en Berlino fasciniĝinte pri novaj medicinaj fakoj – bakteriologio kaj serologio. Kune kun 7-jarojn pli aĝa bakteriologo, prof. Ulrich Friedmann li komencis esplorojn, kiuj komplete lin engaĝis. Ĝis tiu grado, ke li rezignis pri la planata partopreno en la kontraŭcara revolucio 1905 konfesante, ke eĉ preparinte sin al ĝi li ne sukcesis veturi al Pollando pro urĝe farendaj laboroj.
En Berlino li edziĝis al sia studkolegino Hanna Kasman. Du jarojn poste doktoriĝinte per disertacio pri sangoaglituno baldaŭ li translokiĝis al Hajdelbero. Tie doktoro Hirszfeld komencis laborojn en la Kancerekzamena Instituto sub la gvido de profesoro Emil von Dungern. La gviditaj tie eksperimentoj je hundoj ebligis konstati, ke ĉe hundoj ekzistas difinitaj serologiaj rasoj, ke tiuj trajtoj estas heredataj, ke ili ne povas aperi ĉe la idoj, se ili ne aperis ĉe la gepatroj, kvankam ili povas malaperi. Post tiuj sukcesaj ekzamenoj venis momento ekzameni homojn. Al la testoj estis subigitaj sciencaj laborantoj de Heidelberg-Univeristato kaj iliaj familioj. Rapide eblis konkludi pri apartaj trajtoj de sangogrupoj aperantaj ĉe diversaj homoj. En 1911 Hirszfeld ricevis la proponon fariĝi asistanto de profesoro Silberschmidt en la Univeristato de Zurich. Tri jarojn poste Hirszfeld habilitiĝis per disertacio pri rezistofenomenoj ligitaj kun la sangkoalugado.
Kiam eksplodis la 1-a mondmilito la serba registaro defendanta sin kontraŭ Aŭstro-Hungaran Imperion alvokis la internacian socion helpi en la kontraŭbatalado de tifo. Hirszfeld senprokraste reagis je la alvoko kaj estis direktita al la regita de epidemio Valjero. Tie li aranĝis laboratorion, en kiu malgraŭ tre primitivaj kondiĉoj li sukcesis akiri preventan injekciaĵon. Pro tio li estis distigita de la reĝo de Serbio Petro la 1-a per la ordeno de Sanka Sava. En 1915-a profesoro Hirszfeld kune kun la edzino revenis al Zurich. Tamen denove laŭ invito de la serba registaro li veturis al ĝia elmigra sidejo en Greklando, kie li organizis la medicinan laborejon de la serba armeo, instrukciante bakteriologojn kaj produktante injekciaĵojn kontraŭ tifo kaj kolero. Gvidante pliajn esplorojn pri la sango de diversnaciaj soldatoj li konstatis, ke la ofteco de sangogrupoj dependas de la geografia regiono, el kiu devenas konkreta persono. Brita Medicina Ĵurnalo bagateligis liajn esplorrezultojn. Tamen artikoloj en „Lancet” vekis grandegan interesiĝon de la sciencista medio inaŭgurante novan sciencbranĉon.
Komence de 1920 gesinjoroj Hirszfeld revenis al Pollando, kie en Varsovio Ludwik Hirszfeld kreis la Ŝtatan Serologian Instituton. 6 jarojn poste li la duan fojon habilitiĝis kiel bakteriologo kaj imunologo kaj kvin jarojn poste li estis nomumita profesoro. Aparte grava por profesoro Hirszeld esti la 1927a jaro, kiam dum la konferenco de Komitato de Higieno ĉe la Ligo de Nacioj estis decidite, ke la sangogrupoj en la tuta mondo estos signitaj en kohera maniero aplikante la terminologion proponitan de Hirszfeld kaj Dungern.
Kiam eksplodis la 2-a mondmilito profesoro Hirszfeld la laŭvican fojon pruvis siajn organizajn kaj pedagogiajn talentojn. Li proponis organizi la sangodonan centron. En februaro 1942 la familio de profesoro Hirszfeld trafis al la varsovia Getto. Ankaŭ tie li distingiĝis kiel talenta organizanto kaj profesoro gvidante lekciojn, instruante kiel fronti infektajn malsanojn. En la getto li kreis laboratorion, estalis hospitalon kaj organizis Sankonsilion. Post 5 monatoj la familio sukcesis eskapi sur la arjan flankon. En 1944 profesoro Hirszfeld kunorganizis universitaton en Lublino (la orienta Pollando), sed la daŭra sopiro al Varsovio kaŭzis, ke li revenis tien en 1945. Tamen la fantomo de la germanaj homĉasadoj kaj surstrataj pafmortigadoj de senkulpaj civitanoj en Varsovio ne lasis lin trankvila. Familio Hirszfeld translokiĝis al Vroclavo. Li komencis labori en la kuracista fakultato de la tiea universitato. Tre baldaŭ prof. Hirszfeld estis invitita lekcicele al Usono, sed malgraŭ insisto resti tie li revenis al Pollando. Tie li engaĝiĝis por krei Kuracistan Fakultaton de la Vroclava Universitato kaj Mikrobiologian Fakultaton de la Medicina Akademio. En 1954 li kreis Instituton pri Imunologio kaj Eksperimenta Terapio de la Pola Scienakademio. Malgraŭ tio, ke en la 50-aj jaroj li senĉese estis invigilata de la komunista Sekurcservo neniam li bedaŭris la revenon al Pollando. Al verkisto Paweł Jasienica verkanta pri li raportaĵon li diris kelkajn monatojn antaŭ sia morto: „Estas malfacile precizigi la motivon de mia decido. Estus alia la valoro de la vivo pasigita en la ordigita kaj burĝa Svislando, kaj alia estas en Pollando. Ĉi tie, ĉe ni oni pli prokimas al la senco de la historio”.
El la elsendo 20.09.2013. Legas Barbara