Kiel informis du UNO-institucioj jam pli ol unu miliono da infanoj fuĝis el Sirio, kie daŭras la civila milito. Infanoj konsistigas la duonon de ĉiuj siriaj rifuĝintoj. Aliaj du milionoj de la neplekreskaj civitanoj de Sirio estis transloĝigitaj kaj ofte fariĝas celo de atakoj kaj varbado al militistaj trupoj, kio malkongruas kun la internacia humaneca leĝaro. Lastlunde inspektoroj de UNO rigardis en Damasko lokon de onidira atako kun la uzo de la kemia armilaro, sekve de kiu pereis ĉ. 1300 personoj, inkluzive de virinoj kaj infanoj. La estro de la organizaĵo Kuracistoj sen Limoj deklaris preskaŭ 100-procentan certecon pri la uzo de neŭrotoksa substancon. Ne estas klare, kiu el la flankoj ĝin uzis. En Mudamija UNO-ekspertoj ekzamenis la viktimojn de la atako kaj prenis ekzamenprovaĵojn el la korpoj de la mortviktimoj. La sciigoj pri ebla uzo de la kemia armilaro en Sirio revigligis debaton pri eventula milista interveno en ĉi tiu lando.
El la elsendo 27.08.2013. Legas Barbara