La norda Koreio akceptis la proponon de Seŭlo reaktivigi la programon pri la reunigado de familioj disdividitaj antaŭ 60 jaroj pro la korea milito. Informis pri tio la oficiala nordkorea agentejo KCNA. La renkontiĝoj estas organizotaj dum la tradicia rikoltofesto la 19-an de septembro. La lastan fojon la dividitaj familioj havis tian ŝancon en 2010. La nordkorea Komitato por la Paca Unuigo de Koreio proponis, ke la renkontiĝoj okazu sur la monto Kumgang en la Diamanta Montaro. La plej proksiman vendredon komenciĝos detalaj interparoloj pri ĉi tiu temo de ambaŭ koreaj ŝtatoj. Rezulte de la korea milito 1950-1953, finiĝinta nur per armistico, milionoj da koreoj estis apartigitaj disde siaj prokismuloj kaj ektroviĝis ĉe du flankoj de strikte gardata limo. Post du monatoj de konflikto sur la Korea Duoninsulo ambaŭ ŝtatoj entreprenas klopodojn restarigi dialogon. Antaŭ kelkaj tagoj venis informo, ke reprezentantoj de ambaŭ koreaj ŝtatoj interkompreniĝis pri malfermo de la komuna industria sfero Kaesong. Pjongjango fermis ĉi tiun komplekson en aprilo 2013.
El la elsendo 20.08.2013. Legas Barbara
p_kolore_sp_