Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Heidi Goes estas nia antaŭmikrofona gasto rakontante pri siaj lastaj spertoj en Indonezio kaj la Orienta Timoro. Tiun interparolon, surbendigitan dum la Malferma Tago en Roterdamo, antaŭas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. En la 232-a E-programo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas litova kanto en Esperanto Vojoj tra maro.
Pere de la sama paĝo estas krome konsulteblaj en la rubrikoj Aktualaĵoj kaj Sciencaj informoj ses tekstoj akompanitaj de la sondosieroj el la hodiaŭa elsendo.
Mi gratulas la tutan grupon de kunlaborantoj. Nun niaj (paĝoj de Pola Radio) aspektas bele kaj gratulinde. Mi ankaŭ samopinias kiel Fernando Miguel ke oni povas ne nur aŭskulti sed ankaŭ legi la tekstojn. Bona ideo.
Via Stanislavo
Post eble 20 jaroj mi denove auskultis PolaRadion dank´al la anoncita intervjuo kun Heidi Goes (dankegon) Fine de la 80 jaroj kaj komence de la 90 jaroj Pola Radio kaj Radio Esperanto en Västerås, Svedio. havis kunlaboron en intersxangxo i. a. de muziko. Mi konservas cxiujn programojn per kasedoj i.a. pri la 40 jara jubileo de via Esperanto Redakcio. Estis vere ora tempo helpe de la mezondoj, ne kredeble.
Dankon pro tiu interesa intervjuo
Fine mi trovis la manieron ne distriĝi dum la aŭskultado de “aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno” , ĉar nun bonŝance eblas legi la tekstojn samtempe. Gratulon pro la ideo ! Tiamaniere la lingva lernokapablo kreskas…
Dankon pro tiu ĉi interesega interparolo kun Heidi Goes !
Ŝi estas ekzemplo de E-agado por la tuta esperantistaro…