Sciencaj informoj
Dormo kiel universala fenomeno
Fine de januaro venis interesaj informoj pri dormo ne nur ĉe la cerbohavaj estaĵoj.Rezultas el ili, ke ne nur homoj dormas unu trionon de la diurno, t.e. tagnokto, sed ankaŭ tiaj organismoj kiel koraloj, meduzoj kaj aktinioj, t.e. maranemonoj. Tio laŭ esploristoj rilatas al
vivaj estaĵoj, ekde kniduloj ĝis homoj, posedantaj la nervosistemon.
Ĝis nun ne estis konata la motivo. La novaj esploroj – priskribitaj en la prestiĝa „Cell Host & Microbe” – elmontras la tag-noktan vivciklon de koraloj, en kiu nokte ili falas en la formon de dormo, kiu estas momento, kiam la difektita dum la aktiva vivfazo DNA kaj ĉela streĉiteco estas regenerataj.
La esploroj estis faritaj de hispanaj sciencistoj ĉe la viva korala rifo sur la Karaiba Maro. Hispanaj sciencistoj ekzamenis Pseudodiploria strigosa, kiu vivas tie en simbiozo kun mikroalgo Breviolum. La organismoj estis observataj tage kaj nokte, kaj subigitaj je UV-radiado kaj efikado de substancoj damaĝantaj DNA. Por ekzameni la reagon de iliaj organismoj esploristoj krome delikate ĝenis ilian dormodaŭron. Evidentiĝis, ke dum la tago, dank’ al la algoj, interne de koralĉeloj okazas fotosintezo, kreiĝas nutra organika materio, sed samtempe negativaj RFT/ROS-elementoj kreskigantaj damaĝojn en DNA. Nokte por forigi ili aktiviĝis regeneraj procezoj. Kiam esploristoj kreskigis ĉelan streĉitecon la estaĵoj dormis pli longe kvazaŭ ilia organismo mem enŝaltis la regeneran funkcion.
Ne temas sole pri koraloj. La esploroj priskribitaj en Nature Communications pruvas, ke ankaŭ meduzoj kaj aktinioj maranemonoj dormas preskaŭ samlonge kiel homoj. Ĉirkaŭ unu trionon de la tagnokto ili pasigas en la stato memoriganta dormon, kaj eĉ dumtage ekdormante por mallongaj momentoj. La objekto de la esploroj de israelaj sciencistoj estis meduzoj Cassiopea andromeda kaj maranemonoj Nematostella vectensis. Helpe de kameraoj emisiantaj la infraruĝon estis stimulita natura ciklo: 12 horoj lumaj kaj 12 horoj mallumaj. Evidentiĝis, ke meduzoj, kiuj vivas en simbiozo kun algoj la plej aktivaj estas dumtage, nokte dormas, sed ankaŭ meze de la tago ankaŭ ekdormas por mallonge.
La aktiniojn karakteriza kontraŭa vivritmo – frumatene ili ripozas kaj vigliĝas kiam krepuskiĝas. Por esti certa, ke temas pri vera dormo kaj ne simpla ripozo, esploristoj mezuris reagojn de iliaj organismoj je lumo aŭ predo. La dormo de meduzoj estis difinita, kiam ilia korpo pulsis malpli ol 37 fojojn dum minuto en la daŭro de tri minutoj. La dormo de aktinioj estis difinita kiel ili restis senmovaj dum 8 aŭ pli da minutoj. La rezultoj elmontris ke ambaŭ organismoj dormas ĉirkaŭ 8 horojn tagnokte.
La esplorrezultoj ŝanĝas nian komprenon de dormo ebligante konstati, ke temas pri universala biologia fenomeno estas universala biologia fenomeno de ripozo kaj regeneriĝo karakteriza por la vivo, aperinta antaŭ 500-700 milionoj da jaroj.
El la elsendo 10.02.2026. Legas Barbara – 04′ 35″
Pola zingibro
La regiono de Poznano (en la okcidenta Pollando) famas pro sia produktado de terpomoj. Ekde nun konturiĝas planoj rikolti tie ankaŭ zingibron.
Sciencistoj el la loka Naturscienca Universitato gvidas esplorojn pri la subŝirmila kultivado de japana zingibro. Ilia merkatista partnero en la projekto Pola Zingibro estas farmistino, Barbara Majoch. En la pasinta jaro estis ekzamenitaj ses specioj de la japana zingibro. Oni komparis i.a. la rikoltokvanton, la gustoproprecojn, la grandecon de la verda plantoparto kaj ĝian imunecon kontraŭ malsanoj.
La jam akirita zingibrorikolto, dum kiu helpis ankaŭ studentoj de la poznana naturscienca universitato, estos utiligita por la sukoproduktado, kiel plantido por la sekva jaro kaj por sekigado.
Sciencistoj el Poznano jam la trian fojon ekzamenis, kiuj zingibrospecioj estas plej taŭgaj en la polaj kondiĉoj, cetere ne nur subŝirmile, sed ankaŭ surkampe. Tio povos esti profitdona eĉ sur malgrandaj areoj.
Rilate al la produktataj amase en Poznań-regiono terpomoj zingibro estas pli facila en transporto. La pola zingibro ne devos esti traktata per protekta kemiŝprucado, por ke ĝi ne ekĝermu dum transporto. Laŭ sciencistoj en la lokaj kondiĉoj aparte taŭgas plantidoj, kies rizomomaso egalas al 150-200 gramoj.
El la elsendo 10.02.2026. Legas Pamela – 02′ 01″
Multfunkcia ŝpurveturilo Bufo
Studentoj de la Vroclava Politekniko kreis novecan, multfunkcian ŝpurveturilon. Ĝi pezas malpli ol 200 kilogramojn kaj atingas la maksimuman rapidecon de ĉirkaŭ 40 kilometroj por horo. Studentoj de la Fakultato de Mekanika Inĝenierarto (Mekatroniko) konstruintaj la veturilon nomis ĝin per latina (sed samtempe esperanta) vorto Bufo.
Bufo estas prototipa veturilo, kaj ĝia plena versio estos pli detale prilaborita rilate al mekaniko, elektroniko kaj modulareco. Ĝi estas kovrita per lado, kaj kelkaj el ĝiaj partoj, inkluzive de la ŝpuroj kaj mova rado, estis fabrikitaj per 3D-presteknologio. Oni celis, ke ĉiuj ĝiaj partoj estu daŭraj, tamen ankaŭ facile anstataŭigeblaj, kaj ke la veturilo estu riparebla en ĉiuj kondiĉoj sen la uzo de speciala ekipaĵo. Krome, la malalta pezo ebligas al Bufo facilan transporton al la celloko kaj sufiĉe longan funkciadoperiodon. La projektistoj strebas, ke la fina versio, ekipita per litio-jonaj baterioj, povu veturi ĉirkaŭ 100 kilometrojn.
La veturilo Bufo aktuale estas radioregata, sed estontece oni planas uzi satelitan kontrolon kun parta aŭtonomeco bazita sur artefarita intelekto kaj kameraa bildoprilaborado.
Dank’ al modula projekto, la veturilo povas plenumi diversajn funkciojn. Ekzemple, en la kunteksto de militaj aplikoj, konsiderante, ke nuntempe dronoj estas la plej granda minaco por soldatoj, oni prilaboris projekton de fermita kupolo, ŝirmanta la evakuatan vunditon. Krome, Bufo havas ankaŭ specialan modulon por stoki municion kaj transporti provizojn aŭ armilojn pezantajn ĝis kelkcent kilogramojn.
Aldone, oni planas konstrui fajroestingan modulon baziĝantan sur teknologio de estingado de fajro per fajro, kio signifas kontrolitan bruligadon de specifa areo, tiel kreante baron kontraŭ alvenanta fajro. Tiuspeca solvo estas uzata por kontrŭbatali grandskalajn incendiojn, ekzemple en arbaroj.
Menciendas, ke la veturilo estis prezentita dum la konferenco “Made in Wro” kaj la ĉi-jara Internacia Ekspozicio pri Defenda Industrio en Kielce (en la centra Pollando). La inventintoj de Bufo jam planas prilabori novan version de la veturilo kun plata tegmento (ebligonta pli facilan kaj rapidan anstataŭigon de moduloj), modifita suspensio, kaj ŝanĝita formo de la reloj, kio plibonigos la stabilecon de la strukturo kaj plifaciligos la trairadon de obstakloj.
El la elsendo 30.01.2026. Legas Maciek – 03′ 06″
La influo de sociaj retoj kaj psika bonfarto
Usonaj psikiatroj kaj britaj psikologoj entreprenis la klopodon trovi respondon al la demando, kiuj ŝanĝoj realtempe okazis ĉe junaj homoj, kiuj laŭ la propra decido dum unu semajno rezignis uzi la sociajn platformojn. Por ricevi fidindan respondon ili unue dum du semajnoj ekzamenis ĉe la samaj junaj homoj la uzmodelojn de sociaj platformoj. Rezulte eblis kompari kiuj ŝanĝoj okazis post la unusemajna limigo.
Sciencistoj el la Psikiatria Fakultato de Beth Israel Deaconess Medical Center en Bostono, Usono kaj el la Psikologia Universitato Bath, Britio konkludis, ke unu semajno sen la uzo de sociaj portaloj sufiĉis ĉe la 18-24-jaraĝaj testitaj personoj por signifa pliboniĝo de ilia sanstato.
Se dum la dusemajna periodo la testitaj personoj utiligis la sociajn portalojn dum 114 minutoj diurne, t.e. tagnokte, en la unusemajna testoperiodo la uzo egalis al 30 minutoj. La plej interesa konkludo estis, ke malgraŭ uzlimigo de la sociaj retejoj ne malkreskis ĉe testitaj personoj la tempo uzi poŝtelefonojn. Sciencistoj analizis la uzon de kvin diversaj platformoj. Tio estis TikTok, Fejs buko, Tvitero, Instagramo, Snapchat. Kaze de la du lastaj estis rimarkita la plej malgranda limigo de la uztempo.
La testataj junaj homoj varie reagis je tiu specifa komunikila fasto. Ĉe tiuj, kiuj sentis si n deprimitaj, pliboniĝis la animagordo. Iuj komencis la fizikan ekzercadon, pli ofte estis forlasantaj hejmon, ili fariĝis entute fizike pli aktivaj. Malgraŭ tiuj individuaj reagoj ĉe la testitaj personoj la nivelo de timo malkreskis mezume je pli ol 16 procentoj, la deprimnivelo malkreskis je preskaŭ 25 procentoj, kaj sendormeco malkreskis je 14 kaj duona procentoj.
Tiuj enkondukaj rezultoj elmontras, ke rezigno pri la uzo de la sociaj portaloj nur dum unu semajno signife plibonigis la funkciadon kaj bonfarton de la testitaj personoj. Tamen ne estas sciate kiom daŭraj estas tiuj avantaĝaj ŝanĝoj.
Sed tio estis nur la unua parto de pli vastskale planitaj esploroj. La sekva etapo traktos pli individue personojn testatajn por doni al ili personigitan helpon. Oni konscias, ke por iuj la uzado de la sociaj retejoj estas rimedo por superi solecon. Malebligi la uzon de sociaj portaloj estus por ili metodo tro brutala. Laŭ la ĉefaŭtoro de la esploroj, profesoro John Torous el Bostono, estus preferinde diri individue, kiel supervenki la malutilajn sekvojn, kiuj ligiĝas kun la konsultado de sociaj retejoj.
El la elsendo 20.01.2026. Legas Barbara – 04′ 02″
Juneco de la cerbo kaj lingvolernado
Pri la avantaĝoj de la plurlingveco ne necesas konvinki esperantistojn, en la plimulto diversgrade plurlingvaj. Nun sciencistoj klopodas persvadi la ceterajn elmontrante la dependecon de la lingvolernado kaj juneco de la cerbo.
Kutime la konservo de juna cerbo estas asociigata kun dieto, moviĝo, solvado de krucenigmoj. Tion oni ne subtaksu, sed la novaj esploroj publikigitaj en Nature Aging sufloras pli simplan solvon (almenaŭ por kelkiuj), lerni la lingvojn. Sciencistoj analizante donitaĵojn de pli ol 80 mil personoj 51-90-jaraĝaj rimarkis, ke homoj uzantaj sole unu lingvon estas duoble pli minacitaj je akcelita aĝiĝo ol personoj plurlingvaj. Tio estas rezulto de esplorado bazita sur la indico BAG (Biokondutisma Aĝinterspaco), kiu komparas la biologian aĝon baze de vivstilo kaj sanstato kun la aĝo reala.
La sciencista kolektivo utiligante la modelon BAG elmontris, ke personoj plurlingvaj malpliofte manifestas simptomojn de akcelita aĝiĝo, dum en pli longa perspektivo unulingvuloj estas preskaŭ unu kaj duonoble pli ofte minacitaj de akcelita aĝiĝo. Interesa estas kroma konstato pri la kvanto de konataj lingvoj. Ju pli da lingvoj oni konas des pli bona estas protekto. Sciencistoj klarigas, ke eĉ lingvoj ne uzataj ĉiutage restas aktivaj en la fono devigante la cerbon al kroma laboro. Ĉar la mondo maljuniĝas pli rapide ol iam ajn antaŭe, kreskas la kvanto de sanperturboj, kiel ekz. demenco. En tiu situacio ĉiu konsilo rilate malrapidigon de la cerboaĝiĝo estas orvalora.
La aŭtoroj de la esploroj kalkulas, ke iliaj malkovroj instigos homojn trakti la lingvolernadon ne sole kiel komunikkompetenton, sed ankaŭ kiel instrumenton de sanprofilakto. La konkludo estas – komencu lerni plian lingvon.
El la elsendo 30.12.2025. Legas Barbara – 02′ 51″
Enplantaĵo por homoj suferantaj AMD
AMD (la ligita kun aĝo degenero de flava makuleto en la okulo) rilatas al la homoj grandaĝaj, kies centra vidpovo estas difektita pro tiu ĉi malsano. Ĉi tiu vidkapablo estas esenca por legado, por rekoni vizaĝojn kaj plenumi ĉiutagajn funkciojn. La apero de la malsano ligiĝas – krom la kreskanta aĝo – kun tiaj riskofaktoroj, kiel la fumado kaj dieto riĉa je saturitaj grasoj kaj alifaritaj nutraĵoj. Ĝia plej ofta formo estas la seka (atrofia) formo, kio kaŭzas perdon de centra vidkapablo.
Nun la firmao Science Corporation informis, ke ĝia revolucia PRIMA-protezo ebligis al homoj, kiuj perdis ĉi tiun kapablon legi denove. Elektronika enplantaĵo metita en la okulon, kombinita kun okulvitroj por vastigita realo, ebligis al pacientoj legi la literojn en Snellen-diagramo. Antaŭ la menciita proceduro, iuj pacientoj ne povis vidi eĉ la diagramon mem. Antaŭnelonge en Brita Medicina Revuo estis publikigita artikolo, kiu priskribas la rezultojn de klinikaj provoj faritaj ĉe 38 pacientoj en 17 hospitaloj de kvin landoj. Ĉiuj estis pli ol 60-jaraĝaj kaj ĉiuj suferis geografian atrofion. Ĉiuj ĉi pacientoj tutece perdis sian centran vidkapablon, konservante nur la malbonan periferian.
Normala vidkapablo estas difinita kiel 20/20 surbaze de testoj uzantaj la konatan Snellen-diagramon, kiuj montras literojn en malkreskanta grandeco. La celo de PRIMA-enplantaĵo estis atingi klinike signifan plibonigon de la vidkapablo. Tamen dum sciencaj eksperimentoj oni ne uzis Snellen-diagramon, sed ETDRS-diagramojn, kiuj estas pli precizaj kaj ampleksaj.
PRIMA estas la unua en la historio aranĝaĵo, ebliganta legi al homoj, kiuj perdis la centran vidkampon. Tio markas novan epokon en la historio de artefarita subteno de la vidkapablo. Blinduloj la unuan fojon signife reakiris sian centran vidkapablon. La kapablo denove legi signife plibonigas la memfidon, vivkvaliton kaj sendependecon. Laŭ profesoro Mahi Muqit el la Instituto de Oftalmologio ĉe University College London, kiu gvidis la britan parton de la klinika testo, la enplanto povas esti farita de kapabla vitreoretina kirurgo dum malpli ol du horoj.
Pacientoj subiĝis al multmonata rekapabligado, dum kiu ili lernis uzi la aranĝaĵon kaj legi. Evidentiĝis, ke la averaĝa plibonigo de la vidkapablo estis tiom signifa, ke ebligis al pacientoj legi 5 pliajn liniojn sur la ETDRS, kaj unu paciento povis legi 12 pliajn liniojn. Kelkaj pacientoj vidis literojn kun akreco 20/42.
Aktuale PRIMA ebligas vidi nigrablankajn bildojn, difinon de kontrasto, brilo kaj la 12-oblan pligrandigon. La aŭtoroj de la enplantaĵo jam laboras pri ĝia fajnigo kaj certigas, ke la nova programaro ebligos generi bildon laŭ plena grizoskalo.
La unua peto de la pacientoj rilatis al la kapablo legi. La dua rilatis al la kapablo rekoni vizaĝojn. Kiel klarigas profesoro Daniel Palanker de Stanford Medicine – nun laboranta pri nova algoritmo por la enplantaĵo – tio ĝuste postulas plenan skalon de grizo.
El la elsendo 10.12.2025. Legas Barbara – 04′ 36″
Ebla malkovro de malluma materio
Verŝajne plimulto el ni aŭdis ĉe iu okazo la difinon malluma materio, kio dum jardekoj estis same por esploristoj, des pli por ordinara homo, mistero. La hipotezon pri ĝia ekzisto lanĉis svisa astronomo Fritz Zwicky. En 1933 observante galaksiojn moviĝantajn multe pli rapide ol ebligus tion ilia konjektebla maso Zwicky konkludis, ke la Universon devas plenigi nedetektebla ĝis tiam materio. Dum preskaŭ tuta jarcento ĝi estis por la scienco granda mistero.
Nun sciencistoj el la Tokia Universitato informis pri la ebla malkovro de malluma materio, la unuan fojon en la historio. La plej nova analizo de donitaĵoj el la Kosma Teleskopo de Gama-radiado de NASA – farita de profesoro Tomonori Tatani – povis liveri rektajn pruvojn pri ĝia ekzisto. Tiuj donitaĵoj el la Kosma Teleskopo sugestas la rektan malkovron de la radiado kreiĝanta dum la neniigo de mallumaj materipartikloj. La rezultoj de liaj esploroj estis publikigitaj en la periodaĵo dediĉita al kosmologio kaj fiziko de partikloj (Journal of Cosmology and Astroparticle Physics). Tio malfermas novan ĉapitron en ĉi tiuj sciencbranĉoj.
La malluma materio konsistigas ĉirkaŭ 85 procentojn de la tuta materio en la Universo, sed ĝis nun ne eblis ĝin observi. Kaŭzas tion la fakto, ke partikloj, kiuj ĝin formas, ne interagas kun la elektromagnetaj ondoj. Tio signifas, ke la malluma materio ne absorbas, nek reflektas la lumon, ĝi ankaŭ lumon ne emisias.
Sciencistoj povis observi ĝin nur malrekte dank’ al ĝia influo je ordinara materio, ĉefe kiel gravitan forton sufiĉan por kunteni galaksiojn. La teorio pri la ekzisto de la malluma materio klarigas ankaŭ la galaksirotacion, dismeton de la materio en la Universo kaj strukturon de la Universo en la plej granda skalo. Sen ĝi, tio estas sen la malluma materio, la nuntempa kosmologio ne estus ebla.
Kvankam la esplorrezultoj de Totani estas eksterordinare promesoplenaj oni ne kaŝas, ke estas tro frue por prezenti definitivajn konkludojn. La faritaj mezuradoj devas esti verkonformigitaj, konfirmitaj de aliaj esploristoj. Estos necesaj ankaŭ pliaj pruvoj, ke la radiado kun la strukturo simila al haloo efektive estas la rezulto de la neniigo de la partikloj de malluma materio kaj ne devenas el iu alia astronomia fenomeno.
El la elsendo 30.11.2025. Legas Barbara – 03′ 27″
La nombo de birdoj en la medio malkreskas
Jen kaj jen ni informas pri la videble malkreskantaj kvantoj de birdoj en nia medio, jen hirundoj, jen paseroj, jen pigoj
Admirante ilin en niaj parkoj, skvaroj, ĉe niaj fenestroj kaj sur balkonoj, ni ne multe cerbumas pri ilia grava rolo en la ekosistemo, dume ili helpas la polenadon, dissemadon de grajnoj kaj forigadon de nocivaj organismoj. Ekzemple buceredoj, aperantaj en la tuta tropika sfero, povas dissemi pli ol 12 kaj duonan milojn da grajnoj tage je unu kvadrata kilometro. Fakuloj atentigas krome pri la interligo inter birdoj kaj arboj. Laŭ la plej nova mondskala pritakso pli ol la duono de la birdospecioj estas minacita, kaj forhakado de arbaroj kaŭzas abruptan malkreskon de la birdopopulacio en la mondo. La debatinta en Abu Zabi (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj) la 11-an de oktobro 2025 Monda Kongeso de Naturprotekto avertis, ke eĉ 61 procentoj de la ekzamenitaj birdospecioj laŭnombre malgrandiĝis. Kiel la plej gravan minacfaktoron oni elmontris klimatajn ŝanĝojn, sed la sekvan konsistigas invadaj fremdaj specioj kiuj minacas al 30 procentoj de lokoj konsiderataj kiel monda heredaĵo. La raporto atentigas ankaŭ pri hasta kresko de malsanoj inter sovaĝaj bestoj kaj plantoj. Kompare al 2020 je 7 procentoj kreskis nun minaco flanke de patogenoj. La debatintaj ekspertoj asertas krome, ke profundan krizon de biodiverseco elmontras la fakto, ke populacioj de tri je kvin birdospecioj en la mondo malpliiĝis.
Samtempe Roderic Mast, la vicprezidanto de specialistoj pri maraj testudoj ĉe la komisiono pri la transdaŭro de specioj komparis la situacion de birdoj ĝuste al testudoj. Liaopinie la rekreo de la populacio de la verda testudo estas forta ekzemplo de tio, ke kunordigita globskala naturprotekto, gvidata dum jardekoj povas alkonduki al stabiliĝo, kaj eĉ rekreo de specioj.
El la elsendo 20.11.2025. Legas Gabi – 02′ 55″
Promesoplena ostogluo el Ĉinio
Ĉinaj sciencistoj prezentis teknologion, kiu povas ŝanĝi la manieron kuraci la ostorompiĝojn. Anstataŭ metalaj platoj, ŝraŭboj kaj du kirurgiaj intervenoj, estonte sufiĉos unusola injekto. La novprilaborita biomimetika osta gluo, prilaborita baze de mekanismo, dank’ al kiu ostroj alkroĉiĝas al rokoj, ebligas ripari rompitan oston nur en tri minutoj.
Esploristoj de la Universitato de Siĉuano, laborantaj pri tiu materialo, inspiriĝis de la natura strukturo de proteinoj produktataj de musloj. Nome ostroj povas formi ekstreme fortajn kaj firmajn, daŭrajn ligojn en humida medio, identa al la homa histo. Ili rekreis ĉi tiun mekanismon, kreante biokongruan kaj biodiserigeblan gluon, kiu laŭ la tempopaso malkomponiĝas kaj ne postulas forigon dum posta kirurgia interveno.
Laŭ komencaj testoj “osta gluo” certigas stabilecon kompareblan al metalaj ŝraŭboj, sed sen la postulo de borado kaj aplikado de metalplatetoj. La nova teknologio akcelas ne nur la proceduron mem, sed ankaŭ histan regeneradon. La foresto de metalaj platetoj reduktas la riskon de infekto kaj ebligas al pacientoj pli rapidan resaniĝon. Preparaj antaŭklinikaj testorezultoj sugestas, ke la gluaĵo povas esti uzata ne nur por simplaj frakturoj, sed ankaŭ por ostrorekonstruo kaj osteoporozo.
Kvankam la teknologio estas promesoplena, ĝi postulas pliajn longdaŭrajn klinikajn testadojn. Tamen jam nun aperas opinioj pri unu el la plej gravaj sukcesoj – dum jardekoj por ortopedio.
El la elsendo 20.11.2025. Legas Barbara – 02′ 20″
OpenAI atentigas pri kreskanta kvanto de psikaj perturboj inter ChatGPT-uzantoj
Nova raporto de OpenAI elvokis akran debaton pri la efiko de la Artefarita Inteligento (AI) je psika sano. Laŭ BBC, ĉirkaŭ 7 centonoj de aktivaj uzantoj de ChatGPT manifestas simptomojn de gravaj mensaj malsanoj – de manio kaj psikozo ĝis suicidaj pensoj. Kun pli ol 800 milionoj da uzantoj semajne, tio povus signifi, ke centoj da miloj da homoj bezonas helpon.
La raporto indikas, ke proksimume 0.15% de a konversacioj kun babilrobotoj enhavas elementojn sugestantajn eblan suicidan intencon. La kompanio emfazas, ke ĉi tiuj kazoj estas maloftaj, sed ilia nombro kreskas proporcie al la vastiĝo de la ilo. Tial OpenAI faris kelkajn ŝanĝojn en siaj sekurecmekanismoj, por reagi je tiaj situacioj, kun pli granda empatio kaj efikeco. Tamen, la ekspertoj atentigas, ke eĉ malgranda populaci-procento en centoj da milionoj da uzantoj povas signifi grandan nombron da realaj sanminacoj.
Reage al la raporto, OpenAI lanĉis tutmondan programon pri la riskomonitorado. Ĝi kreis reton de pli ol 170 fakuloj en 60 landoj, inkluzive de psikiatroj, psikologoj kaj kuracistoj pri la publika sano. Ilia tasko estas konsili, kiel la babilroboto respondu al krizaj konversacioj, kaj kiel direktu uzantojn al taŭgaj subtenaj servoj.
Ĉiam pli da psikologoj kaj esploristoj avertas pri efiko, difinata kiel “AI-indukita psikozo”. Temas pri la situacio, en kiu la uzantoj komencas kredi la AI-generitajn rakontojn kaj okupiĝi pri emociaj aŭ iluziaj interagoj kun la babilroboto.
Laŭ profesorino Robin Feldman, direktoro de la Instituto pri Juro kaj AI-Novigado ĉe la Universitato de Kalifornio “Babilrobotoj povas krei potencan iluzion de realo.” Homoj spertantaj psikan sankrizon ofte ne povas distingi inter simulado kaj vera empatio. Laŭ ŝia opinio, la sola averto ne sufiĉas por iuj homoj spertantaj manion aŭ psikan krizon.”
OpenAI certigas, ke uzantosekureco restas unu el la ĉefaj prioritatoj de la kompanio. Samtempe, psikologoj instigas, ke AI ne anstataŭigu homan kontakton, sed prefere funkciu kiel prepara filtrilo aŭ preventa instrumento.
El la elsendo 10.11.2025. Legas Maciek – 02′ 41″