Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Vespertoj, ne nur en Pollando

La lastan programanoncon akompanis foto de dorme vintrumantaj vespertoj. Ne senkaŭze, nome en la plej granda vintrumejo de vespertoj en Pollando – tio estas en la subtera parto de la Fortikaĵo de Międzyrzecz en la okcidenta Pollando – lastsabate okazis la 25-a internacia nombrado de vespertoj. Nunjare la nombradon de ĉi tiuj flugantaj mamuloj partoprenis pli ol 60 vespertologoj/kiropterologoj el Irlando, Britio, Germanio, Belgio, Nederlando, Portugalio, Hispanio, Ĉeĥio, Belorusio kaj Honduro. La rezulto elmontris ioman malkreskon de la vespertopopulacio en ĉi tiu loko. Enkondukaj donitaĵoj informas pri 36 578 ekzempleroj. Pasintjare oni nombris tie pli ol 39 mil flugantajn mamulojn. Tamen laŭ fakuloj la pola vespertopopulacio estas stabila. En Pollando vespertoj falas en la vintran dormon en novembro elektante kiel dormejojn bunkrojn, kavernojn kaj kelojn. Tio ebligas aliflanke fidindan nombradon de la bestoj en unu loko sen la bezono perturbi ilian trankvilon, por monitori populaciajn ŝanĝojn, por taksi la sekvojn de protektoagadoj.
La vespertoj, Chiroptera, apartenas al unu el la plej interesaj, sed samtempe malmulte konataj mamulaj grupoj. lli – krom la ronĝuloj – havas la plej multajn speciojn inter mamuloj. Entute temas pri 1400 –, en Pollando vivas – laŭ la ĝisnunaj konstatoj – 27.
Vespertoj vivas preskaŭ en la tuta mondo, plej multnombre en tropika klimato. Oni ne renkontas ilin tamen en Antarkto kaj sur pli granda areo de Arkto pro ekstrema malvarmo, sekve la nutraĵmanko. Plimulto de vespertoj nutras sin per insektoj, sed oni notas ankaŭ speciojn, kiuj nutras sin per fiŝoj aŭ fruktoj. Tri sudamerikaj specioj de vampirvespertoj nutras sin per sango de birdoj kaj mamuloj.
Ĝenerale vespertoj – same, kiel en Pollando – ne konstruas speciale por si nestojn, sed utiligas kiel siajn vivejojn plej diversajn kaŝejojn. Esceptaj tiurilate estas kelkaj specioj de tropikaj vespertoj. Eksterordinara trajto de vespertoj estas la kapablo de eĥolokigo. Tiu specifa „radaro” de la vespertoj estis konstatita de sciencistoj nur antaŭ 50 jaroj. Nome, decida plimulto de vespertospecioj dum la flugo emisias ultrasonojn, kiuj kiel eĥo revenas al ilia aŭdorgano informante pri la ĉirkaŭa spaco.
Multaj tradiciaj kulturoj en la mondo opinias vespertojn bestoj strangaj, negativaj kaj demonaj. Rilate ĉi tiujn mamulojn regas multaj superstiĉoj, ĉe multaj homoj vespertoj vekas timon kaj maltrankvilon.
Kaj ĝuste en la eŭropa kulturo vesperto estas perceptata kiel simbolo de mallumo, morto, malbono kaj sorĉoj. Oni traktas vespertojn kiel malbonan signon, kiu aŭguras malfeliĉon. Pro sia aspekto memoriganta jen birdon, jen raton vespertoj aperas kiel simbolo de hipokriteco, malsincereco. En slavaj kulturoj oni kredis ke en la figuro de vesperto povas aperi sorĉistinoj aŭ animoj de homoj mortintaj. En la antikva Grekio oni ligis vespertojn kun Hadeso pro la motivoj de morto, ekstermondo kaj eterna vivo. Tamen Ezopo en siaj fabloj priskribas ilin kiel bestojn ruzajn kaj inteligentajn.
En la kulturoj de Azio kaj Pacifiko vesperto vekas pli da pozitivaj asociacioj ol en la eŭropa aŭ amerika. Tie eblas renkonti pli da promesoplenaj ekzemploj de la kunekzistado de homoj kaj vespertoj kaj en multaj el ĉi tiuj landoj disvolviĝis tiu sektoro de ekoturismo, kiu ligiĝas kun la observado de vespertoj kaj organizitaj ekskursoj al iliaj vivejoj, kiel kavernoj.
Ankaŭ en la orienta kulturo de Ĉinio, Japanio vespertoj aŭguras feliĉon kaj prosperon. La ĉina vorto por vesperto sonas same kiel la vorto signifanta feliĉon. En Ĉinio vesperto simbolas krome kvin benojn – sanon, riĉon, longan vivon, feliĉon kaj pacon. Cetere en ambaŭ ĉi tiuj landoj, t.e. Ĉinio kaj Japanio vesperto estas konsiderata kiel simbolo de longa vivo kaj paco. Laŭ Feng Shui vesperto altiras riĉon kaj korfavoron al homoj, helpas en la para vivo. En Indonezio kaj Filipinoj vespertoj aperantaj proksime de kampoj kaj ĉasterenoj aŭguras bonan rikolton kaj abundan fiŝkaptadon. Homoj el iu etna grupo en Borneo asertas, ke enfluginta hejmon vesperto alportas bonan energion kaj protektas kontraŭ damaĝbestoj. En la norda Tajlando kruela traktado de vespertoj altiras malbenon, ĉar tie ĉi tiuj bestoj estas opiniataj sanktaj. Ĉe aŭstraliaj aborigenoj vesperto kiel sankta besto aperas kiel totemanimalo. Samtempe en la kulturo de majoj aŭ iuj budhaaj kredofluoj vesperto denove vekas asociaciojn kun mallumo, perforto kaj morto.
Kaj tamen vespertoj estas tre utilaj animaloj, ĉefe kiel naturaj kontrolantoj de insektopopulacio. Ili formanĝas milojn da puloj, cimoj kaj aliaj insektoj damaĝantaj la kultivaĵojn, kio protektas plantejojn kaj malgrandigas la bezonon de kemiaj plantprotektiloj. En la tropikaj regionoj vespertoj partoprenas en la polenado de plantoj, ekzemple de mangoj kaj bananoj, en disportado de grajnoj. Iliaj ekskrementoj estas valora sterko. Entute do vespertoj plenumas gravan rolon por biodiverseco kaj sanstato de ekosistemoj.
Tio estas iu el la motivoj de tiaj kampanjoj kiel nombrado de vespertoj. En la Fortikaĵo de Międzyrzecz la programo de la nombrado estas realigata ekde 1999 kaj estas kunordigita de la Naturscienca Universitato en Vroclavo. Pollando ĉiun kvinan jaron prezentas al la Eŭropa Komisiono raporton pri la stato de vespertospecioj kaj iliaj vivejoj, protektitaj sur terenoj kalkulitaj al la sistemo Natura 2000.

El la elsendo 15.01.2026. Legas Barbara – 08′ 37″

El la E-Gazetaro

Mian fizikan leterkeston en la fina tago de la 2025-a jaro atingis koverto kun du sinsekvaj numeroj de “La Revuo Orienta” – la duobla 8a/9-a kaj la 10-a. La numeron aŭgustan-septembran ornamas fotoj de junuloj kun la demando “Ĉu studenta E-societo naskiĝos en Keio-Universitato?”. La montritaj paĝonumeroj kondukas al la japanaj respondoj al ĉi tiu demando. Preskaŭ la tuta numero estas japanlingva, krom interne de la frontpaĝo informoj pri la UK en Graz kaj japana E-kongreso okazonta aŭtune en Tiba. Kaj krom ege interesa artikolo de Suzuki Ryuzo pri loko, kie homaranismo realiĝas, alivorte Academia Vivarium Novum. La aŭtoro dividas siajn spertojn pri sia studado en ĉi tiu roma privata eduka instituto, kie oni flegas la klasikan latinon kaj malnovgrekan lingvon, ne sole kiel la studobjekton, sed kiel komuniklingvojn, do kiel la lingvojn tie ekskluzive parolatajn. Krom lingvoj oni studas tie – nur en viraj klasoj – ankaŭ klasikan filozofion, poetikon, klasikan kaj mezepokan literaturojn. En la posta jarduono la studado konsistas en kunlegado de Eneado. Sian tagan rutinpriskribon Suzuki Ryuzo konkludas “mia vivo en AVN estis kontraŭ mia antaŭsupozo, nenio alia ol plezuro”. Sed li ne limiĝas supraĵe al siaj spertoj kaj konkludas en la lasta alineo “Utopio de homaranistoj”. Mi citu: “Sed la plej lernenda gravaĵo en nia lernejo estas nek la deklinacio de “puella (latine: knabino)”, nek la uzado de aoristo, sed tio, kio estas nomata latine “humanitas” (homeco). Forvojaĝante de mia patrujo kaj amikumante kun diversnaciaj homoj – samkiel Odiseo (vidis urbojn de multaj homoj kaj ekkonis ilian menson) – mi lernis, ke ĉiuj homoj ridas pri la samo kaj lamentas pri la samo. Tio estas tre simila al “homaranismo” de Zamenhofo. Mi forte deziras, ke vi, esperantistoj, havu okazon propraokule vidi homaranismon disflorantan per la latina kaj malnovgreka en AVN” – fino de la citaĵo. Se oni aldonos – laŭ la vortoj de aŭtoro – ke la tuta staĝo, inkluzive estadkostojn estas senpaga, tio fariĝas ankoraŭ pli alloga. Do valoras atenti pri AVN-varbado okazigata ĉiujare inter studentoj el la tuta mondo.
En la oktobra numero de “La Revuo Orienta” en la sama rubriko “Akrevide, akreklare – kiel ni fosas nian sulkon” Hitofuŝi Hakka, V-tubisto el Kioto proponas al la leganto retrorigardon al la lingvolernado jutube elsendita”. Nu, liaj spertoj estas tre interesaj, ĉar kiel li konfesas “en aprilo 2025, mi komencis lerni fremdajn lingvojn ĉiumatene ĉirkaŭ du horojn en miaj jutubaj elsendoj”. Sekve la aŭtoro priskribas siajn spertojn pri la lernado de Tokipono, de la rusa kaj tamaziĥta, de la berbera lingvaro. Rilate ĉi-lastan aparte atentokapta estas lia konfeso, ke pro la enestantaj en ĝi tiaj sonoj kiel frikativaj, laringaj, trilitaj ktp. “mia gorĝo doloras pro la prononcaj ekzercoj”. Verŝajne tiun suferadon, li ne spertis rilate Esperanton, kiun – kiel li deklaris – lernis jam li frue, sed intensigis la lernadon dum unu monato por subiĝi al la Kvalifika Ekzameno de Esperanto laŭ JEI. Tiel li sukcesis pri la 3-grada ekzameno. Aparte interesa estis por mi lia koncentriĝo pri la parolekercado”. Hitofuŝi Hakka klarigas, mi citas: “Mi ne havas amikojn, kiuj parolas Esperanton, kaj do mi uzas ChatGPT-ion por praktiki. Fakte ĝi fojfoje erare klarigas gramatikon kaj tamen kun ĝi mi povas ekzerciĝi pli bone ol se mi farus tion tute sola. Ankaŭ jutubo kaj vikipedio tre multe helpis mian lernadon. Precipe jutubo helpis min por diktado. Miaj esperantaj oreloj “evoluis dank’ al jutubo, mi penas” konstatas la aŭtoro.
Povas esti, ke estas multe pli da personoj, kiuj sekvas similan vojon por fajnigi la prononcadon en Esperanto, kvankam mi mem restas pledanto por radio, evidente. Aliflanke lia plurlingva intensa lingvolernado memorigas mian lastan sciencan rubrikon, en kiu ni citis sciencistajn opiniojn pri la rilato inter plurlingva lernado kaj konservo de juna cerbo, kvankam tio celis aĝiĝantajn personojn. Sendube la efiko junaĝe povas esti ne malpli avantaĝa.
Multan lokon okupas en la oktobra numero de “La Revuo Orienta” la retrorigardo al la Internacia Junulara Kongreso en Cisarua, Indonezio. La raportanta Takada Ĵotaro kun rekono elstarigas la fakton, ke ĉi-foje en plimulto estis kongresanoj el aziaj landoj. Flanke de la kovrilpaĝo ni trovas krome resumitan laŭ “Libera Folio” la rezolucion de la 81-a IJK kontraŭ genocido en Palestino.
Samnumere la premiito de Ossaka-2025 Sibayama Zyun’iti klarigas la atriubuon de ĝi al li pro komunaj agadoj, en kiuj li patoprenis. Tio estis kuntradukado de kontraŭatombomba libro, kunredaktado de NUN-vortoj, kiu listigas kompare novajn esprimojn en Esperanto; tio estas la organiza kunpartopreno en la okazigo de la 92= a UK en Jokohamo, kaj lia engaĝiĝo al Jokohma E-Rondo, i.a. pri la redaktado de “Novaĵoj Tamtamas” kaj pri la Esperanto-Muzeo Jokohama .
Pri Esperanto-Muzeo Johohama tute freŝajn informojn ni plukis el la veninta antaŭkristnaske decembra numero de la reta “Novaĵoj Tamtamas”, en kiu, i.a. Cho Sung Ho i.a. skribas “De kiam mi konatiĝis pri establiĝo de la Esperanto-Muzeo Jokohama, ekĝermis en mia koro deziro viziti la ‘sanktejo’n kaj trarigardi ĝiajn trezorojn. Intertempe mi kontribuis al la muzeo per tri libroj de mi verkitaj, kun espero helpi, kvankam nur iomete, al ĝia iama kompletigo”. La deziro viziti la sanktejon efektiviĝis kaj – ni legas sekve – : “Finfine, komence de novembro, mi kaptis la okazon de mia prelego ĉe JEI por realigi mian revon ekpilgrimi. S-ro Sibayama, kiu verŝajne deĵoris tiun tagon nur por mia alveno, bonvenigis min kun afabla rideto malgraŭ mia malfruiĝo. Post kiam ni kune lunĉis, li gvidis min inter bretaroj kaj stakoj da libroj kaj broŝuroj, plaĉodoraj je malnova papero. Iom poste s-ro Namba kuniĝis kaj ni triope pasigis tre agrablan tempon interparolante pri gamo da movadaj aferoj. Ne nur kolektaĵoj elmontritaj, sed ankaŭ la hejmeca, komforta etoso de la muzeo, kiu estas efektive modifita loĝdomo, entute liveris al mi plezuregon, kio ĉio tuj gravuris en mi rememorojn neforgeseblajn”, fino de la citaĵo.
Kaj se ni tuŝas aferojn ligitajn kun arkivaĵoj mi proponas citi el la decembra sonnumero de “Tempo” por nevidantoj, en kiu inter amaso da informoj pri la aktivadoj de Kroata E-ligo, ni eksciis, ke la Kroata Ŝtata Arkivejo interesiĝas pri transpreno d e la arkivoj de la Kroata E-Ligo.
La sonversio de la kroata “Tempo” veis meze de decembro, sed jam hieraŭ nian retan leterkeston atingis la januara numero 2026 de “Ora Ĵurnalo” el Gotenburgo. Mi ne sukcesis ĝin legi, sed ja plukis por la hodiaŭa trarigardo raporteton pri la lasta Esperantosabato 2025 de Ingegerd Granat. Jen kiel ĉio ĉi okazis, mi citas:
“Christin komencis ludante sian grandan trumpeton (tiel nomatan flugilkorno):
– Stelo brilas, mirinde milda …
Ingegerd parolis:
Hodiaŭ estas la lasta esperanta sabato en 2025. Kiel vi aŭdis, stelo brilas kaj ni ĉiuj devus brili kiel ĝi. Ni ĉiuj devas brili sub la verda stelo, lumo, kiun ĉiuj homoj en la mondo vidos! Ne timu, la verda stelo gvidas nin per la lingvo. Tiam ĉiuj en la tuta mondo fariĝos niaj amikoj, sen milito, sen batalado.
Christin finis ludante:
– Ĝoj’ al la mond’ …

El la elsendo 05.01.2026. Legas Barbara – 11′ 52″

Marysin Wawerski

Marysin Wawerski, pri kiu ni hodiaŭ rakontas, estas loĝkolonio, establita komence de la 20-a jarcento en la arbaroj de la bieno Zastów, kies tereno siatempe havis ĉ. 1500 hektarojn. Temis pri parto de havaĵoj ligitaj al reĝa familio de Johano la 3-a Sobieski troviĝantaj ĉe la dekstra bordo de Vistulo. Jam post la morto de la reĝo, en 1727 aĉetis ilin – de la reĝido Konstanty Władysław Sobieski – la iama korteganino de la reĝa edzino Marie d’Arquien de Nevers. Inter diversaj aĉetitaj tiam objektoj troviĝis ankaŭ la drinkejgastejo Wawer, ĉirkaŭ kiu poste kreiĝis la loĝloko Wawer.
Por ne pli kompliki la jam komplikan historion, ni nur konstatu, ke tiu skizita kelkvorte historio, fundamentas la nomon de la hodiaŭa Marysin Wawerski. Marysin evidente elmontras la karesnomon de la reĝino Marysieńka, Wawerski aludas al la iama loĝloko, kiu nun estas la plej vasta aree kaj samtempe la malplej dense enloĝata kvartalo de Varsovio.
En 1932 sur la tereno de Marysin estis establita la naturrezervejo, kies patrono estas reĝo Johano la 3-a Sobieski. Antaŭmilite la 311-hektara, post la milito ĝi estis je du trionoj malvastigita. En la intermilita periodo en Marysin estis establita klostro de monakinoj de s-ta Felikso kun la preĝejo de la Plej Sankta Virgulino Maria, la Reĝino de Pollando. Ĝiajn internojn ornamas skulpaĵoj kaj basreliefoj de renoma pola skulptisto Xawery Dunikowski.
En 1951 Marysin Wawerski kaj Wawer eniris la administran strukturon de la t.n. Varsovio 2. En la jaroj 1965–1967 estis konstruigita sur ĝia tereno loĝkolonio konsistanta en 20 loĝblokoj.
La 25-an de novembro 2025, do hodiaŭ matene, ĝuste ĉi tien venis ne sole varsoviaj esperantistoj por adiaŭi en la loka tombejo la forpasintan, antaŭ pli ol 10 tagoj, konatan polan esperantiston Roman Dobrzyński.
La tombejo en Marysin Wawerski estis kreita en 1942 kaj komence servis nur al la komunumo de loka paroĥo. Sur ĝia tereno troviĝas Kapelo de Mizerikordo, kiu estas religia spaco por enpensiĝo kaj preĝo. Ĉi tiu – unu el entute 35 tombejoj de Varsovio – funkcias dum la tuta jaro kaj ĝia pordo ĉiam estas invite malferma, ankaŭ ekster sepultaj ceremonioj. Pri la oftaj vizitoj atestas la tage kaj nokte flagrantaj lumoj de memortorĉoj.
Sed krome ĉiuj tombejoj kun sia riĉa verdaĵo kaj trankvila etoso rolas kiel naturspacoj en la vivpulsanta urbo. Laŭ la pola leĝaro tombejoj estas agnoskitaj kiel verdaĵterenoj, kio ebligas trakti ilin kiel parkajn terenojn por trankvilaj promenoj. Kaj tian rolon plenumas ankaŭ la tombejo en Marysin Wawerski.
Kaj kiam restas sole sur la tomboj la flagrantaj torĉoj kaj omaĝaj florbukedoj, la zorgon pri la tombeja kvieto transprenas la vivantaj sur la tombeja tereno birdoj, sciuroj kaj vespertoj. La naturo!

El la elsendo 25.11.2025. Legas Barbara – 04′ 56″

40-jariĝo de kortransplantaj operacioj en Pollando

La 5-an de novembro 1985 la teamo gvidata de profesoro Zbigniew Religa en la Silesia Centro de Koraj Malsanoj en Zabrze efektivigis la unuan sukcesan transplanton de koro en Pollando. Tiun ĉi intervenon oni konsideras pionira, ĉar ĝi markis la komencon de nova erao en la pola transplantologio. Ĝis tiu momento la proceduroj estis teknike kaj organize tre malfacilaj, kaj la sukcesoŝancoj estis limigitaj.
Ĉi tiu unua operacio ne nur montris, ke meze de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento en Pollando jam estis bone preparitaj kirurgoj kapablaj progresigi la medicinajn intervenojn, sed ankaŭ starigis la fundamenton por regule efektivigataj kortransplantaj operacioj en la lando.
La evoluo de organtransplantado speguliĝis en la kreskanta nombro da operacioj. Malpli rapide evoluis la sinteno de poloj. En la malfruaj 80-aj jaroj poloj rezerveme sin rilatis al organdonado kaj ties transplantado; krome, ne ekzistis ankoraŭ leĝaj reguloj koncerne tiuspecajn intervenojn kaj ĝenerale la publika konscio pri la graveco de transplantoproceduroj estis limigita. Tamen, kun la tempofluo ĉiam pli da poloj komencis montri sin favoraj al kortransplantoj. En la jaroj 2021-2025 la pozitiva sinteno koncerne transplantoprocedurojn ne ĉesis konstante kreski . En efektivigita en 2021 enketo ĉirkaŭpreninta 1000 respondintojn 79,1 elcentoj da ili deklaris konsenton pri postmorta organdonado kaj nur 10,6 elcentoj esprimis reziston.
Kortransplantadoj estas efektivigataj en sep specializaj medicinocentroj en Pollando. Inter la 201 kortransplantoj faritaj en 2024, grandnombre temis pri proceduroj ĉe infanoj. Laŭ profesoro Mariusz Kuśmierczyk el la Universitata Klinika Centro de la Medicina Universitato de Varsovio temas pri grandega sukceso de la pola transplantologio. Aldone substrekendas, ke oni efektivigas ĉiam pli da kombinitaj transplantoj, t.e. oni transplantas koron kun hepato, koron kun reno, hepaton kun reno, kaj hepaton kun pankreato.
Dum la kortransplantaj intervenoj oni uzas novajn teknologiojn por pliigi la nombron de donacantoj. Estis ankaŭ enkondukita noveca sistemo por transporti batantan koron. Tiu solvo ne nur permesas transporti la batantan koron, sed ankaŭ provizas ĉiujn substancojn necesajn por normala korfunkcio kaj plilongigas la tempon ĝis la transplanta operacio.
Indas rimarki, ke transplantologio estas speciala fako de medicino bazita sur la koncepto de solidareco kun aliaj kaj la reciproka ligo inter homoj. Ĉiu povas fariĝi organdonanto. En Pollando, laŭleĝe, organoj kaj histoj por transplantado povas esti kolektitaj post morto de iu ajn, kiu ne esprimis dumvive sian ĉi-koncernan malpermeson. Kaze de rena aŭ hepata fragmento, vivanta parenco de la ricevanto povas iĝi donacanto.
Laŭ la donitaĵoj de la pola Sanministerio el la komenco de la nuna jaro, Pollando avanas se temas pri la nombro de registritaj organdonacantoj, troviĝante en la tria loko en Eŭropo kaj sur la kvina mondskale.

El la elsendo 20.11.2025. Legas Maciek – 03′ 51″

Subakvigita Arbaro el Mirlokoj de Pollando 2025

Lastmarde, do hieraŭ, estis anoncitaj la rezultoj de la plebiscito „Mirlokoj de Pollando 2025”. Al la titolo pretendis 48 diversaj lokoj elektitaj de „National Geographic Traveler”. La finalon atingis dek ses. La plebiscito ĝuis grandan popularecon, en kiu estis notitaj eĉ 200 mil voĉoj. Aldonendas, ke la plebiscito kun la nomo „Mirlokoj de Pollando” ekde 2023 daŭrigas la lanĉitan en 2011 plebisciton pri „La 7 novaj mirlokoj de Pollando”, kiu daŭris ĝis la 2017-a jaro kaj pri kiu ni ofte informis en la elsendoj. La celo de la plebiscito ne ŝanĝiĝis. Temas pri la subtenado de loka turismo kaj malkovrado de iom nekonataj belaĵoj de la lando por scivolemaj turisme personoj.
Tiel inter la 16 Mirlokoj de Pollando 2025 estas kelkaj, pri kiuj ni jam parolis, sed inter ili unu – kiel turisma atrakciaĵo – aldoniĝis nur antaŭ kelkaj jaroj. Kaj temas pri la mirloko „Subakvigita Arbaro”. Praktike eblas paroli pri ĝi nur ekde la 2016-a jaro, kiam la vetero ĉe Baltiko, karakteriziĝis per ŝiraj ventegoj kaj la maron plagis ŝtormoj. Ĝuste ĉi tiuj klimatfaktoroj malkovris la restaĵojn de pramalnovaj arboj, ĉefe iliaj trunkoj. Sciencistoj difinis, ke la subakvigita arbaro estas la restaĵo de faga-kverka praarbarego de antaŭ tri mil jaroj. Tiam la bordolinio troviĝis kelkajn kilometrojn pli for direkte al la maro kaj la praarbaro mem kreskis sur la tereno troviĝanta 5-6 metrojn super la marnivelo.
Kiu do sorto trafis la fagan-kverkan praarbaregon? Estas du teorioj. Laŭ la unua la praarbaron forhakis niaj prauloj, laŭ la alia – pli verŝajna – la praarbaregon konsumis incendio. Restis sole trunkoj de la arboj, kiujn rabis la marakvoj, kaj sekve konservis sablo alportita de la marondoj.
La subakvigitan arbaron, kiu impone prezentas surstrande siajn restaĵojn, eblas aliri nur perpiede, moviĝante eĉ kelkajn kilometrojn tra la sablo, ĉar ĝi troviĝas sur la tereno de la Nacia Parko, tra kiu kondukas difinitaj itineroj. Tial ĉi-tiu turisma atrakciaĵo povas ĉefe interesi homojn, kiuj ŝatas aktivan moviĝon.
Ĉu valoras la penon? Laŭ informoj de ekspertoj daŭre la loko, kie la ŝtormo malkovris la arbaron, estas malstabila. Tio signifas nur, ke ĝi povas malaperi, ke denove akaparos ĝin la marakvoj. Ĉiujare oni notas, ke la marbordo ŝoviĝas je 15-30 centimetroj, kelkloke eĉ je unu metro, direkte al la kontinento. Ankoraŭ antaŭnelonge la surstrandaj arbotrunkoj estis enorma turisma atrakciaĵo, nun la panoramo ŝanĝiĝas pro la amasiĝanta sablo portita de la maro. Do oni atentigas, ke necesas urĝi por konatiĝi kun ĉi tiu naturmiraklo.
Sed la pola subakvigita arbo ne estas unusola en la mondo. Menciinda estas multe malpli nova subakvigita arbaro en usona New Hampshire. La radikoj de ĝiaj pingloarboj povas aĝi eĉ 3800 jarojn. Multe malpli novaj arborestaĵoj troviĝas en la brita Kornvalo, kiuj devenas de antaŭ 6 mil jaroj, kaj ankaŭ Norfolk – same en Britio – de antaŭ 10 mil jaroj, kiuj estis parto de la prahistoria Doggerland, kiu iam ligis Brition kun la kontinenta Eŭropo.
Kiom longe eblos admiri la polan subakvigitan arbaron? Ĉio dependas de la veterkondiĉoj, pli vaste – klimatkondiĉoj.

El la elsendo 15.10.2025. Legas Barbara – 05′ 12″

Koninda polino – Maria Leszczyńska

Antaŭ dek kelkaj tagoj, la 6-an de septembro en la kastelo Fontanebleo okazis rekonstrua enscenigo de historia evento, omaĝanta la 300-an datrevenon de la geedziĝo de Ludoviko la 15-de al Maria Leszczyńska. La eventon akompanis koncertoj, konferencoj, gvidado tra la historiaj kastelinternoj.
Tiu ronda datreveno estu la okazo memorigi la figuron de Maria Leszczyńska, kiu eĉ dum 43 jaroj estis la reĝino de Francio, kaj la fakton, ke inter ŝiaj pra-pra-pra.. nepoj inter la nuntempaj regantoj estas i.a. la reĝoj de Belgio kaj Hispanio, granda duko de Luksemburgo.
Maria Leszczyńska, la 22-jara filino de la pola reĝo en ekzilo Stanisław Leszczyński, ne distingiĝis per influo, doto, sed havis bonan reputacion, estis klera, kapablis kanti kaj danci, ludis plurajn instrumentojn, libere regis lingvojn: la germanan, francan, svedan, italan kaj latinon. Kio sonas nekredeble ŝi venkis 98 aliajn kandidatinojn, kiujn oni prenis en konsideron por la rolo de reĝino de Francio, kaj kiujn oni proponis al Ludoviko la 15-a. Malantaŭ la kulisoj evidente kaŝiĝis granda politiko, kvankam la geedziĝon inter Ludoviko la 15-a kaj Maria Leszczyńska ne eblis konsideri laŭ ĉi tiu vidpunkto. Ĉiukaze la 15-a jara tiam Ludoviko la 15-a entuziasmiĝis sole ekvidinte la portreton de Maria por konstati, ke ŝi estas la plej bela inter ĉiuj kandidatinoj.
La decido pri la elekto de Maria elvokis mokojn kaj reziston en la franca kortego kaj aristokrataro. En la koretego oni klaĉetis, ke la sola doto de la mizera reĝidino estas la harplektaĵo kaj la pariza socio senĝene mokis ŝin, kiel nudan, t.e. senhavaĵan, senŝuan kaj nekonatan polinon, kun malfacile prononcebla nomo.
Maria Leszczyńska, pli precize Maria Karolina Zofia Felicja Leszczyńska blazone Wieniawa, naskiĝis la 23-an de junio 1703 en Trzebnica. Ŝi havis nur unu jaron, kiam ŝia patro Stanisław Leszczyński estis elektita la reĝo de Pollando. Pro la daŭra rivalado kun la pretendanta al la pola trono dinastio Wettin en 1706 Leszczyński abdikis.
En la sekvaj jaroj la reĝa familio migris tra Eŭropo, en 1711 haltinte en Svedio kaj dank’ al la invito de la regento de Francio, Filipo – la duko de Orleano ĝi setliĝis en Alzaco, en Wissenburg. Tiuperiode formiĝis la karaktero de la estonta reĝino, en kio la ĉefan rolon ludis Stanisław Lesczyński, kiu konsiderante la epokon estis patro eksterordinara – amema, zorgema, tenera, dediĉanta tempo al la eduko de siaj du filinoj. Post la morto de pli aĝa lia tuta amo koncentris al Maria kaj tiu proksima familia ligo daŭris ĝis lia morto. La sciigo, ke Maria fariĝos la reĝino de Francio, estis spirdetena kaj ekscita.
Laŭ historiistoj la geedzeco de Maria kun Ludoviko la 15-a estis komence opiniata kiel feliĉa kaj harmonia. Unu plaĉis al la alia. Maria naskis dek infanojn, inkluzive de la tronheredanto Ludoviko Ferdinando. Entute tri el iliaj infanoj fariĝis reĝoj de Francio. Sed feliĉo kaj harmonio paliĝis. Fine de la 30-aj jaroj Maria estis jam laca pro daŭraj gravedecoj, naskoj, akuŝperiodoj kaj en iu momento – cetere pro kuracistaj avertoj – rezignis pri plua akuŝado kaj intimaj kontaktoj kun la edzo. Ludoviko trovis solvon en tiu situacio kaj en la kortego eksvarmis reĝaj amorantinoj. Iuj klopodis marĝenigi la rolon de Maria kiel la reĝa edzino, kio certe kaŭzis multajn suferojn al ŝi. Tiu situacio ŝanĝigis kiam venis la epoko de la fama amorantino de Ludoviko la 15-a Madame de Pompadour. Ŝi kun granda respekto rilatis al la reĝino kaj sub ŝia influo la reĝo denove direktis sian atenton kaj simpation al la edzino, dank’ al kio ankaŭ la etoso en la Versajla Kastelo ŝanĝigis.
Maria Leszczyńska estis ŝatata de la korteganoj kiel modesta kaj pia persono, kun simpatio rilatanta al ĉiuj. Kun la tempofluo Maria estis ĉiam pli soleca. Malgraŭ persona sufero ŝi konservis rilate la malfidelan edzon fierindan dignon.
Kvankam ŝi retiriĝis el la publika vivo, ŝi ne restis senaktiva. En sia versajla apartamento ŝi kreis spacon por sia senĝena, privata vivo, kie ŝi gvidis ĉiusemajnajn artajn renkontojn. Ŝi estis granda amantino de pentroarto kaj muziko. Ŝi famiĝis kiel patronino de pentristoj, inter kiuj troviĝis ŝiaj ŝatataj Maurice Quentin de la Tour, Jean-Baptiste Van Loo, Carle Van Loo, Louis Touque kaj Jean Marc Nattier. Maria kiel muzikamantino venigis al Versajo faman kantiston Farinelli kaj Wolfgang Amadeus Mozart. Kun ĉi-lasta, surprizante kortaganojn, ŝi libere konversaciis germane. Ŝiaj intersiĝoj ne estis ŝajnaj, sed estis iu el malmultaj fontoj de la viviĝojo. La reĝino ŝatis artan metion, porcelanaĵojn, juvelojn, ventolilojn kaj lakelfaraĵojn, kiujn ŝi volonte kolektis. Ŝi posedis eĉ etan presilon por krei aforismojn kaj siajn presaĵojn disdonadis al infanoj kaj amikoj. Unu por la tronherdonto tekstis „Bonaj reĝoj estas sklavoj, dank’ al kio iliaj nacioj estas liberaj”.
La reĝino famis pro sia profunda pieco kaj aparte estis ligita kun la kulto de la Plej Santa Koro de Jesuo. Kun sindediĉo ŝi subtenadis monakajn komunumojn kaj famis pro malavareco rilate al homoj mizeraj. Kiam korteganoj kritikis ŝin pro tro malavaraj almozoj ŝi replikis: „ Ĉu la tuta havaĵo de la patrino ne apartenas al ŝiaj infanoj”.
Kvankam en la komenco de sia reĝina rolo Maria Leszczyńska estis traktita malfideme, malfavore dum sia vivo ŝi akiris grandan popularecon, kiel „bona reĝino”. En anekdotaj notoj legeblas, ke ŝi estis la lasta reĝino, kies morton francoj priploris.
En la lastaj vivmonatoj de Maria Ludoviko la 15-a kvazaŭ denove rekonis la edzinon, refariginte tenera kaj zorgema kaj vizitante ŝin kelkfoje dum la tago. Onidire ŝi mortis en liaj brakoj tagon post sia 65-jariĝo. Francoj amase pilgrimis al la korporestaĵoj de „Nia Bona Reĝino” prezentitaj publike. Fine ŝi estis entombigita en la Baziliko de Saint-Denis.
Kvankam ne en politika rolo, Maria Leszczyńska gravurigis en la rolo de muzikpatrono, ŝi restas en la historia memoro kiel muzikmecenato kaj en la kunteksto de la meritiĝinta por Lotaringio patro kaj polaj-francaj rilatoj. Oni rimarkas ŝian malrektan influon je politika sukceso de Francio. Nome, kiam Stanisław Leszczyńki definitive malgajnis batalon por la pola trono, li ricevis Princolandon Lotaringio. Dank al li ĝi fariĝis vigla kultura kaj ekonomia centro, kiu post lia morto eniris la konsiston de Francio.

El la elsendo 25.09.2025. Legas Barbara – 09′ 51″

El la E-Gazetaro _ 20.05.2025

Post kelka paŭzo ni denove foliumu iujn el la E-gazetoj, kiuj atingis la redakcion. Plej aktualaj nun evidente estas la retaj eldonoj. Kaj tiuvoje atingis nin sojle de majo la aprila numero de „Esperantolehti” de E-Asocio de Finnlando kun multaj informoj pri esperantistaj aktivadoj tra la tuta lando. Juha Metsäkallas, la prezidanto enkondukas en la numeron per politika temo, sed temo aktuala, kiu ja eĥis ankaŭ en niaj hodiaŭaj aktualaĵoj. Li analizas la kompleksan rilaton de dependeco inter la ŝtato Israelo kaj la Islama Rezista Movado, Hamaso, konkludante – micitas: „Malgraŭ pluraj palestinaj ribeloj, intifadoj, daŭra paco kaj la forigo de apartismo ankoraŭ ŝajnas malproksimaj celoj. Male ŝajnas, ke Israelo, nepridisputata regiona superpotenco, elektis daŭrigi en spiralo de perforto, droni en sango”. Tiuj vortoj estis skribitaj en aprilo. Ĉu la nuna situacio, la hodiaŭa enlaso de la unuaj kamionoj kun helpo por palestinanoj vere kaj kiomgrade aŭguras iun ŝanĝon?.
Dank’ al la maja numero de „Novaĵoj Tamtamas, ”Internacia Gazeto de Esperanto Jokohama (Hama-Rondo) kun profunda scivolemo mi eksciis pri la figuro de Kuroita Katumi renoma historiologo en Japanio. Kiel ni ekscias li estas unu el la plej fruaj adeptoj de Esperanto, kaj multe kontribuis al Esperanto-movado. Eksciinte pri Esperanto en 1902, li fariĝis unu el la fondintoj de Japana Esperantista Asocio en 1906, kaj tiujare redaktis E-Japanan Vortaron. Li retiriĝis el oficiala pozicio en Esperantujo en 1920, kiam la nova Japana Esperanto-Instituto fariĝis la centro de la E-movado, sed lia dediĉo al Esperanto daŭris ĝis lia vivofino. Al Kuroita Katumi sian postdiploman kurson dediĉis Watanabe Tuyosi, kaj dank’ al tio Muzeo en la naskiĝloko de Kuroita, Hasami pretigis specialan ekspozicion pri liaj kontaktoj kaj rilatoj kun Esperanto al kio kontribuis JEI kaj la Hama-Rondo.
Kutime kiel ĉiam ankaŭ la maja numero de „Ora Ĵurnalo” el Gotenburgo fidelas al sia subtitolo, >Magazino por kulturo kaj plezuro< sur 25 paĝoj liverante riĉan enhavon. El ĉi tiu numero mi ŝatus aparte elstarigi la kontribuon de Ulla Luin pri la forpasinta en marto ŝia malnova amiko Aino Åberg. La apudanta foto memorigis al mi mem renkontojn okaze de iuj ŝiaj vizitoj, kiam ŝi akompanis sian edzon Lennart Åberg, grandan amikon de nia redakcio. Kaj la fizika memorspuro pri Aino por mi restas belega finn-stila, sved-stila vintra kandelingo. La alia temo, kiu en „Ora Ĵurnalo” kaptis mian atenton kaj kartuŝis estas la rakonto de Soile Lingman el la Societo de finnaj militinfanoj en Gotenburgo, kiu mallonge rememoras siajn dummilitajn spertojn. Tiom se temas pri elektronikaj periodaĵoj. Mi referencu tamen al tiu jam malnva, ĉar marta numero de „Esperanto-revuo”, kiu grandparte omaĝas per variplumaj kontribuoj la figuron de la forpasinta E-aktivulo Renato Corsetti. El tiu ĉi numero mi tamen ŝatus retentigi ankoraŭ pri la artikolo de Leonarda Chaloupkova skribanta pri la elstaruloj de la ĉeĥa muziko, kiel Smetana, Dvorak kaj Janacek. Verŝajne estas malmultaj, kiuj ne aŭdis pri la E-opero de Ivan Acher >Sternenhoch<, kiu en 2018 ricevis la premion de Teatra Kritiko. La aŭtorino detaligas kelkajn facetojn de tio, kiel kreiĝis ĉi tiu E-opero, do valoros antaŭ la kongreso en Brno refreŝigi siajn konojn. Kaj kompreneble mi esperas ke en pliaj numeroj de E-revuo ni trovos pliajn interesajn temojn pri la kongreslando kaj kongreslando.
La dulingva „Informilo” de esperantistoj el la orienta Francio verŝajne estas la plej bunta, se temas pri la kalejdoskopa retrorigardado kaj alrigardado al la regionaj, sed ne nur regionaj E-eventoj. Verŝajne baldaŭ ni ricevos novan numeron, ĉar la 209-a numero ankoraŭ rilatas al eventoj jarfinaj kaj jarkomencaj kiel Luminesk, sed kiel ĉiam – riĉenhave kaj fotoriĉe. Ankaŭ tiu ĉi numero de „Informilo” omaĝas la memoron de forpasinta Renato Corsetti, sed krome memorigas la figuron de Floreal Gabalda, kies forpaso forte tuŝis partoprenantojn de diversaj E-eventoj. Dankon al Liba, lia edzino, pro mallonga rememoro pri li kaj pro ilia komuna E-aktivado. Nun orientfrancaj esperantistoj rendevuas dum la 83-a Regiona staĝo de Esperanto en Vigy, baldaŭ dum la interasocia kongreso en Nantes. Ili atestas pri la vigleco de E-o en Francio regione kaj landnivele. Nia redakcio kore dankas pro la aperigita embleco de nia Redakcio alvokanta al la aŭskultado.
Sed nepras aldoni, ke ĉi tiu numero de la „Informilo” venis kun la nunjara numero de „Kajero de Tutmonda Asocio de Kontruistoj Esperantistoj”, TAKE. Numero 64-paĝa enhavas fakajn artikolojn pri diversaj aspektoj de konstruado. Inter ili mian apartan atentona partan kaptis tiu pri „Nova vivo de malnova edifico”, ĉar onidire la ŝanĝon postulas en Pollando multaj domblokoj el la 70-aj jaroj. La alia temo – riĉe pritraktita – rilatas al la restarigo, rekte savo de Notre Dame en Parizo. Estas interese, kvankam ne tuj facile kompreni la unuopajn renovigoetapojn pri Nia Damo de Parizo. La temo estis apartigita en la subkategoriojn: rekonstruado, volboj, ĉarpentaĵoj, tegmento kaj spajro – kio eĉ al nefakulo ebligas spuri ĉi tiun malfacilegan laboron, kiu finiĝis per plena sukceso. Aldonendas, ke tiujn detalojn sendube donis neniu alia nacilingva periodaĵo kaj eĉ pro tio necesas apreci la laboron de la redakcia kolektivo, kiu daŭre atendas TAKE-rilatajn kontribuojn.

El la elsendo 20.05.2025. Legas Barbara – 09′ 02″

Printempo kaj iksodo-danĝero

Printempaj temperaturoj invitas pasigi tempon ekstere. Freŝa aero kaj kontakto kun la naturo pozitive influas sanon, sed oni ne povas forgesi pri la danĝero ligita kun la reaktiviĝantaj tiam malgrandaj insektoj: iksodoj. Sciencistoj asertas, ke en Pollando – pro mildaj vintroj – iksodoj povas minaci preskaŭ la tutan jaron, ĉar ili aktivas eĉ en januaro aŭ februaro, tuj kiam la temperaturoj superas la nulan gradon. La kreskanta minaco de iksodoj ligiĝas ankaŭ kun pli granda nombro da sovaĝaj bestoj, kiel cervoj aŭ aproj, kiuj estas vivejoj de la insektoj kaj kiuj alproksimiĝas al homaj setlejoj. Kaj ĝuste ĉi tiuj “urbaj” iksodoj pli ofte transportas Lyme-malsanon (boreliozon) ol tiuj, kiuj vivas en la natura medio.
Laŭ statistikoj de la pola Nacia Sanfonduso, dum la lastaj dek jaroj nur en Wielkopolska-regiono (la okcidenta Pollando) la nombro de boreliozo-kazoj kvarobliĝis. La aferprezentanto de la institucio, Marta Żbikowska-Cieśla, indikas, ke la kialo de tia kresko estas plia konscio de pacientoj kaj pli preciza diagnozo.
Esploristoj el la Naturscienca Universitato (Uniwersytet Przyrodniczy) en Poznano, sub la direkto de profesoro Piotr Tryjanowski en majo komencis sciencan projekton celantan taksi la efikecon de ultrasona aparato por limigado de kontakto kun iksodoj. Ĝi nomiĝas Tickless kaj elsendas ultrasonajn impulsojn de 40 kHz (kvardekkilohercoj), kiuj ĝenas la orientiĝon de iksodoj kaj malhelpas al ili kroĉiĝi al la haŭto de ebla gastiganta organismo. La projekto aktuale estas en pilota fazo. Ĝia celo estas antaŭtaksi la aparaton. Tial estas farataj observoj, kiuj ebligos pretigi kompletan procedoplanon de estonta esplorado, kies sekva paŝo estos observado de bestoj en moveblaj laboratorioj. La besto-gastiganto, t.e. muso aŭ sciuro, havos surhaŭte iksodojn. Ties konduton, siavice, observos kaj priskribos sciencistoj en tiaj normigitaj kondiĉoj.
Profesoro Tryjanowski asertas, ke ultrasonaj emisiaj aparatoj ne estas novecaj. Ili jam estas uzataj en Barato, Usono aŭ Aŭstralio. En Eŭropo, ili ne estas tre popularaj, kvankam en Italio oni patentumis ilin en la 90-aj jaroj. Temis tamen pri aparatoj grandaj, malkomfortaj. “Tiuj, kiujn ni nun havas, estas pli malgrandaj ol malgranda fingro” – klarigas la sciencisto. “Nun ili gajnas pli kaj pli da populareco pro facila uzo. Tial estas necesaj novaj esploroj ebligontaj determini, kiel ĉi tiuj ultrasonoj funkcias sur iksodospecioj plej ofte vivantaj en Pollando kaj kien oni surmetu ĉi tiujn aparatojn sur la korpon de homoj kaj bestoj por ke ili plej efike plenumu sian funkcion.
En Pollando eblas renkonti ĉirkaŭ 20 iksodospeciojn. Krom plenkreskaj femaloj, pli junaj formoj (larvoj kaj nimfoj) ankaŭ nutras sin per homa sango: ofte malfacilas rimarki ilin, ĉar ili longas nur 1,5 mm. Krome, iksoda mordo estas kutime sendolora kaj neperceptebla, ĉar la insekto kapablas anestezi la haŭton de viktimo. Dume iksodo-piko povas konduki ne nur al boreliozo, sed ankaŭ al meningito.
Kion fari do, kiam oni trovas iksodon en la haŭto? Unue oni rapidu, ĉar ju pli frue oni forigos iksodon, des pli granda ebleco estas eviti la infekton, ĉar por kontaĝi Lyme-malsanon, la iksodo devas resti en haŭto dum almenaŭ 24 horoj.

El la elsendo 20.05.2025. Legas Maciek – 04′ 04″

Koninda Pollando: Zamość (arkiva)

Dum niaj lastaj veturoj tra Pollando ni proponis al vi vizitojn en pluraj belaj lokoj sed ni ne gastis en urboj. Do, hodiaŭ ni proponas viziti iun urbon des pli, ke ne temas pri iu meza urbo. Zamość, kiu situas en la sud-orienta parto de Pollando dum jarcentoj estis difinata kiel Perlo de la Renesanco aŭ kiel Padovo de la Nordo. Do, temas pri la loko preskaŭ neimageble bela kaj samtempe eksterordinara. Nome Zamość estis konstruita kiel ideala urbo–fortikaĵo, kiun neniam suksesis konkeri  kiu ajn malamiko. Sed, ĝi samtempe estas loko – kio pro ĝia fortikaĵa karaktero povas surprizi – famiĝanta en la tuta Eŭropo pro toleremo kaj bunto de konfesioj kaj nacioj, ĉar jam ekde komenco oni difinis ĝin „malferma urbo”.
Ĝia nomo – Zamość  deriviĝas de la familia nomo de ĝia fondinto,  pola hetmano kaj granda reĝa kanceliero,   Jan Zamoyski. Li establis urbon en la 1580-a jaro, en loko kie ĝis tiam troviĝis nenio. Projektis ĝin itala arkitekto, Bernardo Mornado. Substrekidas, ke li projektis same religiajn objektojn kiel ankaŭ palacon, alt-lernejon kaj ĉiujn defend-konstruaĵojn. Ĉu lia grandega laboro ankoraŭ hodiaŭ impresas? Sendispute. La centro de Zamość – ĝia arkitektura aspekto kun ĉirkaŭ 120 monumentoj troviĝantaj ĉi tie – estas opiniata unu el la plej valoraj lokoj laŭ la arta kaj historia vidpunktoj en la monda skalo. Sekve, komence de la 90-aj jaroj ĝi estis registrita sur la listo de la monda kultur-heredaĵo de Unesko.
Kaj kion diri pri la historio de la urbo? Pro sia malfermiteco kaj beleco  Zamość logis elstarajn loĝantojn,  same homojn de politiko kiel ankaŭ artistojn,  polojn kaj eksterlandanojn. Ne plenaj 10 jarojn post sia establo Zamość fariĝis mozaiko de la enloĝantaj ĝin nacioj. Entute temis pri reprezentantoj de 12 plurkonfesiaj naciaj grupoj. Krom grekoj,  armenoj kaj  judoj loĝis ĉi tie hispanoj, angloj, skotoj, germanoj, italoj, nederlandanoj, turkoj kaj eĉ persoj. Dank’ al ili la urbo ricevis  neripeteblan karakteron. Eĉ la  bazaroj en Zamość havis tute alian karakteron ol en aliaj regionoj de Pollando, ĉar multe pli orientan.   Do, tute nature ĝi transformiĝis en gravan komercan centron, bone primastrumitan kaj aranĝitan. Ĝuste tra ĝi oni veturigis al Eŭropo grekajn vinojn, orientajn teksaĵojn, ledon, peltojn kaj eĉ turkajn ĉevalojn.
Sed, Zamość signifis ne nur komercon. La urbofondinto, Jan Zamoyski establis ankaŭ Altlernejon, la tn. Akamemion de Zamoyski-familio. Ĝiaj konstruaĵoj apartenas hodiaŭ al la plej malnovaj universitataj konstruaĵoj. Ĝi estis establita jam 14 jarojn post la fondo de la urbo kaj tiam ĝi estis la tria altlernejo en Pola Respubliko, du aliaj troviĝis en Krakovo kaj Wilno. Samtempe, oni aplikis en ĝi tre modernajn solvojn laŭ tiamaj kondiĉoj, i.a. lernejo, presejo kaj eldonejo formis  unu institucion. Klerecon ricevis  ĉi tie la elito de 16- kaj 17-jarcenta Pollando: juristoj, kuracistoj, instruistoj kaj teologoj. Ĝi ankaŭ kontribuis al la lingva kulturo de polaj potenculoj loĝantaj en la orientaj partoj de Pollando, pro populariĝo de la turka lingvo!
Sed, kiel ni menciis la urbo estis planita kaj fariĝis fama fortikaĵo – en la 16-a kaj 17-a jarcentoj – la plej moderna en Pollando. Hodiaŭ pri ĝia karaktero – krom multaj aliaj defendo-konstruaĵoj – memorigas grandegaj urbopordegoj, kiujn neniam suksesis konkeri kiu ajn malamiko, nek ukrainanoj nek svedoj komandataj de sia reĝo.
La iama centro de la urbo,  Granda Foirplaco, kiu  per sia aspekto similas al italaj foirplacoj plenumas senĉese la saman rolon. Ĝian belecon reliefigas malnovaj brikdomoj, ankaŭ tiuj kun la armena karaktero –  buntkoloraj, riĉe ornamitaj.  Ili kaŭzas, ke la gastoj de Zamość ricevas la  impreson troviĝi signife pli oriente de Eŭropo. Kaj tiun karakteron havas neniu alia pola urbo.

El la elsendo 15.05.2025. Legas Barbara – 04′ 58″

Koninda polo, Jan Antoni Mikulicz-Radecki 

Proksimiĝas la 175-a naskiĝdatreveno de la hodiaŭa heroo de nia felietono, Jan Antoni Mikulicz-Radecki konata ankaŭ kiel Johann Freiherr von Mikulicz-Radecki, germana-pola kirurgo, profesoro de la universitatoj en Krakovo, Królewiec (Koeningsberg) kaj Vroclavo (Breslau). Li estis la ideodoninto de novaj operaciaj teknikoj kaj kirurgiaj instrumentoj, unu el la pioniroj de antiseptiko (li enpraktikigis jodformon) kaj de aseptiko (li enkondukis kotonajn operaciajn gantojn). Verŝajne kiel la unua Mikulicz-Radecki apliks kotonajn buŝ- kaj nazmaskojn, en la kuracista praktiko li aplikis i.a. ungventon en kies konsiston eniris i.a. arĝenta nitrato kaj perua balzamo, por kuracado de malfacile kuraceblaj vundoj. Mikulicz-Radecki estas agnoskita krome kiel kreinto de du kirurgiaj skoloj – la pola en Krakovo kaj la germana en Vroclavo.
Mikulicz-Radecki naskiĝis en la pola-germana familio en Czerniowce la 16-an de majo 1850. Li estis la 8-a infano de polo Andreas Mikulitsch blazone Gozdawa kaj de la dua edzino de la patro prusa nobelulino Emilia Freiin von Damnitz. Simile kiel liaj gefratoj Jan Antoni estis tre talenta infano. Jam infanaĝe li mergiĝis en la plurlingvan medion de sia urbo, tiam troviĝanta sur la tereno de Aŭstra Imperio. Li lernis ankaŭ pianludon, kio havos signifon en lia biografio. Jan Antoni frekventis gimnaziojn en Prago, Vieno, Klagenfurt kaj tiutapan lernadon li finis en 1869. Jam en la benediktana gimnazio en Klagenfurt, en kies teatro kantis lia fratino Karolina kaj li mem orgenludis dum la mesoj, li ekhavis la ideon fariĝi monako. Tiun ideon decide kontraŭis la patro, dezirante por Jan Antoni juristan karieron. Sed ĉi-foje la filo ne estis obeema elektante medicinajn studojn. En la sekvo la patro forprenis la financan subtenon. Jan Antoni devis mem zorgi pri la rimedoj por sia lernado. Tiujn li akiris donante lecjonojn de la germana lingvo kaj instruante pianludon. Tio estis la okazo por konatiĝi kun sia estonta edzino, Henrietta Pacher.
En 1875 Mikulicz-Radecki akiras la titolon de medicina doktoro kaj estis dungita en la kirurgia kliniko de Theodor Billroth en Vieno. Tie li tamen ne havis eblecon de sciencaj esploroj, sed dank’ al hepo de viena produktanto de medicinaj instrumentoj juna kirurgo kreis gastroskopon. Li ĝin uzis en 1881 por fari la unuan en la mondo operacion, sekve de kiu estis konstatita kancero de malsupra segmento de ezofago. Unu jaron poste dank’ al subteno de Theodor Billroth – la kreinto de la moderna kirurgio de laringo, ezofago kaj abdomeno – Jan Mikulicz transprenas la estradon de la kirurgia katedro en Krakovo. Komence li ne apartenis al favoratoj kaj la akceptiga komisiono riproĉas al li ne tro bonan konon de la pola lingvo. Tamen superis afekernaj argumentoj kaj Jan Mikulicz poste en la pollingva „Kuracista Trarigardo” klarigis, ke lia ne flua rego de la pola lingvo sekvas el la fakto, ke li daŭre troviĝas en la germanlingva sciencista medio. Cetere Jan Mikulicz mem publike estis deklaranta, ke li sentas sin polo. Dum iu el siaj prelegoj li diris rekte, ke la pola lingvo estas same por li gepatra, kiel por ĉiuj ceteraj ĉeestantoj en la prelegslono. Mikulicz multe verkis por la pola faka gazetaro kaj ĉiam du lokojn rezervis por siaj polaj asistantoj. Diversaj aŭtoroj tamen varie takas lian naciecon skribante pri li kiel polo, germano aŭ aŭstro, aŭ entute eŭropano. Li mem uzis tri formojn de sia persona nomo – Jan, Johannes kaj Johann.
Sub la gvido de Jan Mikulicz la krakova kliniko rapide evoluis kaj estis taksita kiel unu el la plej bonaj en la Aŭstra Imperio. Krakovon por kompletigaj kirurgiaj studoj celis kuracistoj el la tuta Aŭstrio. Tamen Mikulicz ne sukcesas realigi tie sian revon pri elkonstruo de nova kliniko. Tial kiam aperis propono pri la gvido de katedro de kirurgia kliniko en Królewiec (Königsberg), kiu estis pli bone ekipita ol la krakova, li ne hezitis. Tie Mikulicz koncentriĝas pri la kirurgio de abdomeno. La triajara laboro en la kirurgia kliniko de la tiea Albert-univeristato estis tre fruktoporta, sed la plej grava en la kariero de elstara kirurgo estis invito al Vroclavo. En 1890 Jan Mikulicz estas dungita kiel direktoro de la novkonstruata kirugia kliniko. Ĝia konstruado kaj alikonstruado daŭris 7 jarojn kaj Mikulicz mem povis interveni por plene aseptika operacia bloko, kiu post la malfermo, estis la plej granda kaj plej moderna en la tiama Eŭropo. Kvar jarojn poste la kliniko riĉiĝis dank’ al Mikulicz per ortopedia bloko kaj fizikoterapia salonego. Mikulicz mem en 1899 malermis aldone sian privatan klinikon, kiu plenumis, observis la plej superajn medicinajn normojn. Dum sia relatove mallonga estado en Vroclavo Mikulicz akiris respekton kaj profesian kaj eksterprofesian aŭtroitatecon. Li tenis plurajn interaciajn kontatojn, estis invitata por prelegoj kaj demontstraj operacioj al Usono, Britio, Rusio kaj Japanio. Li estis nomumita ofichonora doktoro de la universitatoj en Glasgovo kaj Filadelfio. Kaj en lia vroclava kliniko staĝis kuracistoj el la tuta mondo i.a. Usono, Britio, Japanio. Ankaŭ kirurgiaj talentuloj el Vroclavo estis atendataj en klinikoj de la tuta Eŭropo. Inter ili Ferdinand Sauerbruch, konata pro sia operacio ĉe malfermita torako, aŭtoro de protezoj por homoj post la amputo de la mano kaj piedo.
La tumora malsano vanigis pliajn profesiajn planojn de Jan Mikulicz. Malgraŭ konscio pri la proksimiĝanta morto, li laboris ĝis la fino kaj en unu el la lastaj leteroj al sia amiko, prof. Eiselberg el Vieno li konfesis, ke li mortas kontenta pri sia vivo, ke dank’ al sia intensa – laŭ ebloj laboro – li akiris en la mondo agnoskon kaj feliĉon. Profesoro Jan Makulicz mortis la 14-an de junio 1905 havante 55 jarojn. Adaŭis lin amase veninta vroclava publiko. Laŭ lia lasta deziro li estis sepultia en la tombejo en Świebodzice – iam Freiburg in Schlesien – kie loka hospitalo nun portas lian nomon.
Jan Mikulicz Radecki publikigis entute 232 sciencajn disertaĵojn kaj kun lia nomo ligiĝas komenco kaj evoluo de la moderna kirurgio de la 20-a jarcento. Li okupiĝis pri plimulto de kirurgiaj fakoj kiel kirurgio de ezofago, kosmetika kirurgio, kirurgio infana kaj neŭrokirurgio. Kun al menciita jam Sauerbruch Mikulicz estis pioniro de torakokirurgio. Menciindaj estas liaj kontribuoj al ortopedio, urologio, laringologio kaj ginekologio.

El la elsendo 05.05.2025. Legas Barbara – 09′ 18″