Sciencaj informoj
Polaj sciencistoj inter du procentoj de la plej ofte citataj
Stanford University, la eldonejo Elsevier kaj la firmao SciTech Strategies publikigis en „PLOS Biology” liston de du procentoj de sciencistoj, kies prilaboraĵoj estas plej ofte citataj en la scienca literaturo. Inter ili estas 726 sciencistoj el Pollando. La listo ĉirkaŭprenas preskaŭ 160 mil specialistojn el 22 branĉoj dividitaj je 176 pli detalaj specializoj. La aŭtoroj de la rangolisto konsideris la atingaĵojn de esploristoj el ilia tuta vivo ĝis 2019. Inter polaj sciencistoj plej ofte estis citataj laboraĵoj de la ne plu vivanta profesoro Zdzisław Pawlak el la Varsovia Universitato, specialisto pri matematiko kaj informadiko. Li akiris 1827-an lokon. Pliajn lokojn okupis profesoro Tomasz Dietl el la Fizika Instituto de la Pola Sciencakademio, kemiistino, profesorino Elżbieta Frąckowiak el la Poznana Politekniko, ne plu vivanta kuracisto kaj sciencisto profesoro Andrzej Szczeklik, kemiisto kaj fizikisto el la Militista Teknika Akademio en Varsovio profesoro Antoni Rogalski, profesoro Tadeusz Robak hematologo el la Medicina Universitato en Lodzo. La rangolisto kreiĝis baze de komplika algoritmo, konsideranta i.a. indicon de Hirsch, aplikatan ekde 2005.
El le elsendo 26.01.2021. Legas Maciek – 1′ 26″
Gaststaĝoj de eksterlandaj sciencistoj en polaj altlernejoj
La Nacia Agentejo de Akademia Interŝanĝo decidis pri la unua eldono de la programo „Gaststaĝoj”. Kadre de ĝi en polaj altlernejoj lekcios kvin sciencistoj kun internacia renomo. Kiel gastprofesoroj ili povos gvidi 3-4 jarajn sciencajn esplorojn kaj didaktikajn okupojn kaj la agentejo certigas al ili stipendiojn kun la suma valoro de unu miliono 410 mil zlotoj. Profesoro Emilian K. Kavalski el Ĉinio en la krakova Jagelona Universitato realigos la projekton pri internaciaj rilatoj sub la titolo „Lanĉante ordon en la epoko de socikirliĝoj”. Profesoro Francis Harvey el Germanio gvidos en la Varsovia Universitato okupojn pri la temo: „Lokoj, Homoj, Eventoj: Novumaj esploroj koncerne spacan homsciencon por helpi interpretadon kaj klarigadon”. Profesoro Guillaume Thierry el Britio en la poznana Adam Mickiewicz-universitato koncentriĝos pri projekto rilatanta al dulingveco „Liberigo de la povo de fremda lingvo – kogna bazo por efiko de la fremda lingvo kaj por la strategia lingvouzo”. Profesoro Robert Rollinger el Vieno en la Universitato de Vroclavo okupiĝos pri esplorprojekto rilate al proksimorientaj imperioj „De Aĥemenida regado ĝis la romia: imperio en la kunteksto – procezoj de longa daŭro”. Fine profesoro Georgiy Kasianov el Ukrainio en la Universitato de Maria Curie-Skłodowska en Lublino gvidos okupojn pri la analizo de historia politiko en la nuntempa Eŭropo kaj ĉirkaŭaĵo. „La serĉado de pasinteco: Historia Politiko en Unuiĝinta Eŭropo kaj ĉirkaŭaĵo (aktoroj, agadoj, sekvoj / fino de la 80-aj jaroj – 2020).
El le elsendo 26.01.2021. Legas Maciek – 1′ 52″
La influo de legado je la homa cerbo
Sciencistoj el Emory University en Usono en la periodaĵo Brain [brejen konektivity] Connectivity raportis pri siaj esploroj, kiuj koncernas fizjologiajn ŝanĝojn en la homa certo daŭrantajn kelkajn tagojn post la tralego de lbro. Temas pri atigita konektebleco en la maldekstra tempia lobo kaj en la centra sulko. Por siaj esploroj sciencistoj el Emory University varbis 21 studentojn, kies tasko estis legi la libron „Pompejo”. Dum kvin unuaj tagoj oni skanis iliajn cerbojn en ripoza stato helpe de la funkcieca magneta rezonanco. Sekve ĉiutage la volontuloj devis vespere legi po unu el naŭ ĉapitroj de la libro. Ĉiun sekvan matenon esploristoj kontrolis en laboratorio ilian konon de la libroenhavo kaj skanis iliajn cerboj en la ripozostato kelpe de fMRI. Post la finlego de la libro ankoraŭ dum kvin tagoj la legovolontuloj subiĝis al la cerboekzamendo helpe de funkcieca magneta rezonanco. La esplorkolektivo trovis pruvojn pri altigita konektebleco en la maldekstra tempia lobo, respondeca pro alifarado kaj kompreno de lingvokomunikoj. Altigita konektebelco estis rimarkita ankaŭ en la centra sulko respondeca pro la percepto de tuŝo. Dank al ĝi homo havas la konscion pri sia korpo. Laŭ la esploraŭtoro Gregory Berns la librolegado kaŭzas, ke ni „transportiĝas en la korpon de ĉefheroo”. Ĝis nun oni komprenis tion en parabola senco. La eksperimento de sciencistoj el Emory University liveris pruvojn biologiajn. La esploristojn pensigis la longdaŭro de ĉi tiuj neŭronaj ŝanĝoj. Se ili estas konstateblaj dum kelkaj tagoj post la tralego de ajna libro eblas premisi, ke la ŝatata libro de iu persono povas havi multe pli grandan kaj longdaŭran biologian influon je ties cerbo.
El la elsendo 12.01.2021. Lagas Barbara – 2′ 21″
DMT stimulas kreiĝon de novaj neŭronoj
DMT, t.e. dimetiltriptamino aperas en multaj plantoj. En malmulta kvanto ĝi troviĝas ankaŭ en la homa organismo. Ĝi eniras la konsisiton de la rita trinkaĵo kun fortaj halucinogenaj proprecoj – ayahuasca, uzata de ŝamanoj en la landoj de la Suda Ameriko. La novaj esploroj de hispanaj sciencistoj elmontras, ke dimetiltriptamino povas influi la cerboplastecon kaj stimuli kreiĝadon de novaj neŭronoj. Samtempe ili pruvis, ke la halucinogenaj proprecoj de DMT estas apartaj disde la mekanimso de la generado de neŭronoj. Ĝi stimulas ankaŭ kreiĝadon de gliaj ĉeloj. La rezultoj de la 4-jaraj esploroj de hispanaj sciencistoj aperis en la periodaĵo „Translational Psychiatry”. Eksperimentante kun musoj >in vitro< kaj >in vivo< ili elmontras, ke DMT influas neŭrogenezon kaj musoj, kiuj ricevis la substancon havis „pli grandajn kongnokapablojn” kompare al musoj el la kontrola grupo. Sciencistoj pruvis, ke dum 21 tagoj de la DMT-terapio reliefe pliboniĝis la kapabloj de ronĝuloj en taskoj ligitaj kun la lernado kaj memoro, en kiuj la ŝlosilan rolon ludas hipokampo. Tiu konstato kongruas kun pli fruaj laboroj elmontrintaj, ke la neŭrogenezo en ĉi tiu loko ĉe plenkreskuloj ludas gravan rolon en kognaj funkcioj. Interesa malkovro estis la konfirmo, ke la stimulita de psikedelaĵo neŭrogenezo ŝajnas esti regata de mekanismo aparta disde tiu, kiu rezultigas halucinacion.
El la elsendo 05.01.2021. Legas Tomek – 1′ 49″
Aparta molekulo en la la atmosfero de Titano
Titano estas unu el la plej interesaj ĉielaj korpoj en la Sunsistemo, ĉar laŭ kelkaj aspektoj ĝi estas tre simila al la Tero. Sur ĝia surfaco regas malaltaj temperaturoj kaj troviĝas naturaj rezervujoj de likvaj karbohidratoj kaj en armosfero dominas nitrogeno, do simile kiel sur la Tero. Laŭ astrobiologoj troviĝas tie idealaj kondiĉoj por kreiĝo kaj disfloro de diversaj vivoformoj. Esploristoj de la usona kosma agentejo, NASA malkovris en la atmosfero de Titano, la plej granda luno de Saturno molekulon, kiu ĝis nun estis konstatita en neniu alia ekstertera objekto. Tio estas laŭvica premiso povanta atesti pri la tiea ekzisto de biologia vivo. La molekulo C3H2 estas speco de molekulo aperanta kiel unu el la konstruelementoj de DNA kaj RNA. Ĝi estis malkovrita en tre densa armosfero de Titano. Laŭ astrobiologoj Titano en la nuna evolustadio similas al la Tero de antaŭ ĉirkaŭ 3 miliardoj da jaroj. Tiam en ĝia densa atmosfero povis okazi ege komplikaj, sed ŝlosilaj kemiaj reakcioj, kiuj fruktis en la formo de vivaj estaĵoj kaj ilia evoluo. Sciencistoj asertas, ke ĉiam pli rapide ni proksimiĝas al momento en kiu ni malkovros la misteron de la vivestiĝo, sed krome ni malkovros iujn primitivajn organismojn ekster nia plando.
El la elsendo 29.12.2020. Lagas Tomek – 1′ 39″
La varsovia Scienca Centro Kopernik 10-jara
La varsovia Scienca Centro Kopernik, unu el la plej grandaj ĉi-specaj centroj en Eŭropo solenas nunjare sian 10-jariĝon. En ĉi tiu periodo vizitis ĝin 10 milionoj da personoj.
Ĝia origino radikas en la evento organizata en la 90-aj jaroj Scienca Pikniko en Varsovio fare de la radioprogramo Pola Radio Bis. Antaŭ 23 jaroj partoprenis ĝin 13 institutcioj, kiuj prezentis sian agadon en 17 standoj kaj la eventon vizitis 3 mil personoj. Kun la tempofluo temis eĉ pri po 100 mil vizitantoj. La ideodoninto de la Scienca Pikniko estis teoria fizikisto profesoro Łukasz Turski kunlaboranta kun Pola Radio Bis. La radioprogramo kun la kultura kaj sciencpopulariga karaktero serĉis origine formulon de atrakcia maniero veki intereson de la aŭskultantoj pri la scienco kaj helpi al ili kompreni sciencon. Ekde la komenco profesoro Turski prezidas la Programan Konsilion de la Scienca Centro Kopernik.
El la elsendo 22.12.2020. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 07″
Adam Mickiewicz-universitato kunlaboras kun vikipedio
Adam Mickiewicz-universitato komencis kunlaboron kun Vikipedio. Sciencistoj kaj studentoj povos publikigi temojn, enmeti biogramojn aŭ korekti temojn ligitajn kun siaj esplorinteresiĝoj. La projektoj rilate kiujn sciencistoj kunlaboros kun la Vikipedio koncentriĝas pri tri programoj. Kunlabore kun la belorusa Vikipedio estos realigita la projekto Belorusio. Kadre de ĝi estos kompletigitaj belorusalingve temoj pri la pola historio kaj kulturo. La dua projekto rilatas al la temo akademia Poznano kaj koncernas diversajn projektojn pri la historio de la universitato, universitata vivo de la urbo. La tria projekto havas malferman karakteron, kadre de kiu povos esti realigitaj individuaj, kolektivaj, studentaj kaj scienaj projektoproponoj.
El la elsendo 22.12.2020. Legas Maciek kaj Barbara- 1′
Kiel komuniki kun balbutemuloj
La esplorrezultoj en Pollando, Ĉeĥo, Slovakio kaj Libano konfirmis, ke balbutemuloj atendas, ke en la interpersona komunikado ili estos traktataj kiel normalaj interparolantoj, kiuj tamen bezonas pli da tempo por komuniki sian mesaĝon. En Pollando la problemon esploras i.a. specialistoj el la Universitato de Katowice. Similaj esploroj estis okazigitaj en Usono kaj Kanado, sekve en kvar aliaj landoj. Ilia celo estis prilabri komunikajn helpopraktikojn por balbutemuloj. La kaŭzoj de la balbutado daŭre ne estas rekonitaj. Ili estas fundamentitaj genetike kaj neŭrofiziologie, sed gravaj estas ankaŭ faktoroj lingvistikaj, psikologiaj kaj mediaj. Oni taksas, ke en la mondo balbutas pli ol 70 milionoj da personoj. La unuaj simptomoj aperas ĉe kelkjaraj infanoj, sed en pli multo iliakaze temas pri simptomoj pasemaj. Laŭ doktoro Katarzyna Węsierska, specialisto pri balbutologopedio el la Universitato en Katowice, balbutemuloj atendas de la medio aktivan kaj empatian aŭskultadon. Nun ŝi koncentriĝas pri tri projektoj „LOGOLab – Dialogo sen baroj” , „InterACT: Ĉiu el ni estas alia kaj ĉiu estas la sama”, „Mi estas idealisto, mi kredas pri ŝanĝo kaj ke edukado estas ĝermo de ĉio”.
El la elsendo 15.12.2020. Legas Barbara – 1′ 42″
Novaj malkovroj – surrokaj pentraĵoj en Kolombio
En la plej granda nacia parko de Kolombio, Serranía de Chiribiquete estis malkovrita unu el la plej superbaj kolektoj de la surroka arto. La origina loĝantaro de la regiono eternigis sur la surrokaj pentraĵoj animalojn delonge formortintajn. La esplorojn pri la almenaŭ 12 mil 500 jara artverko troviĝanta en tre malfacile atingebla regiono de Kolombio inaŭguris jam pasintjare brita-kolombia sciencista kolektivo. Nur nun la informo estis publikigita. Por atingi lokon, konatan al la loka loĝantaro, necesis duhora aŭtorveturo kaj 4-hora traiĝado tra ĝangalo. En tri rifuĝejoj en la klifo etendiĝanta je 12 kilometroj estis retrovitaj dekoj da miloj da desegnaĵoj de homaj kaj animalaj figuroj, kiuj estis kreataj dum centoj kaj eble eĉ milioj da jaroj. Inter ili estas mastodontoj, paleolamoj, formortintaj prauloj de ĉevalo, testudoj, fiŝoj, lacertoj, birdoj kaj homoj. La trovaĵo difinita kiel la Siksta Kapelo de la antikva Amazonio estis malkovrita sur la tereno de Serranía de la Lindosa, kie jam pli frue estis renkontitaj ekzemploj de la surroka arto. Ne estas sciate, kian signifon havis la okraj pentraĵoj.
La pentraĵoj troviĝas en tre bona stato. La plej riĉa kolekto de desegnaĵoj konsistanta el tri paneloj kun miloj da homoj, animaloj, polmospuroj kaj geometraj figuroj troviĝas en Cerro Azul.
El la elsendo 08.12.2020. Legas Barbara – 1′ 58″
Eksperimento Borexino
La proksimiĝanta al la fino eksperimento Borexino malkaŝis la misteron de tio, kiel la Suno produktas energion. La sunenergion sur la Tero ni dankŝuldas al la okazanta sur la Suno nuklea fuzio. En ĝia sekvo la nukleoj de la plej leĝera elemento, hidrogeno kunfanndiĝas kreante la nukleon de elemento pli peza, heliumo ĉeokaze liberigante partiklojn kun granda energio. Tiu fuzio sur la Suno povas okazi dumaniere. Dum la ciklo PP (protono-protono) kreiĝas 99 procentoj de la suna energio. La alia ebleco estas la tiel nomata ciklo CNO, en kies sekvo heliumo povas kreiĝi en la ĉeesto de aliaj elementoj – karbono, azoto kaj oksigeno, kiuj rolas kiel kataliziloj. En la eksperimento Borexino, kiun partoprenis ankaŭ polaj sciencistoj el la krakova Jagelona Universitato, la unuan fojon estis registritaj la sunaj neŭtrinoj el la ciklo CNO. La rezultojn de la internaciaj esploroj publikigis la periodaĵo „Nature”. Tiu eksterordinare malfacila por efektivigo kaj kun grandega signifo astrofizika mezuro fermas fascinan esplorĉapitron, kies komenco radikas en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. La esploroj ebligas pli bone kompreni la mekanismon de energigenerado en la steloj multe pli grandaj ol la Suno, ĉar en ili la ciklo CNO konsisitigas dominan energifonton. Sciencistoj partoprenantaj la eksperimenton Borexino akiris empirian konfirmon pri la ĉefa procezo okazanta en la hidrogena fuelo en la Universo. Ebligis tion la inaŭgurita en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento evoluo de la neŭtrina astronomio kaj spektaklecaj sukcesoj pri fiziko de la Suno kaj pri fiziko de elementaj partikloj.
El la elsendo 01.12.2020. Legas Barbara – 2′ 27″