Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun Joel Ericson pri lia partopreno en Arkones kaj aliaj temoj
Dum la antaŭmikrofona renkontiĝo kun Joel Ericson el Svedio ni interparolas pri lia unua partopreno en la pola E-aranĝo kiel ARKONES, pri lia vojo al la Esperanto kaj la E-komunumo kaj lia partopreno en E-aranĝoj kun sia violono kaj muzikado, kiu aŭdiĝas ankaŭ en nia interparolo. El la ensendo 27.01.2015.
Interparolo kun Babak Soroush el Irano
Kun Babak Soroush el Irano ni interparolas pri lia partopreno en la Interlingvistikaj Studoj ĉe la poznana Universitato de Adam Mickiewicz, liaj planoj studi en Pollando kaj prilabori novan instrumedon de Pollando, kiu ebligus la tujan alproprigon de la parola lingvouzo. El la elsendo 20.01.2015.
Interparolo kun Pascal Dubourg Glatigny pri dummilitaj francaj koncentrejoj
Kun Pascal Dubourg Glatigny el Germanio ni interpaolas pri lia prelego dum la lasta ARKONES. Ĝi estis dediĉita al francaj koncentrejoj lige kun la aperinta en Francio en 2014 libro. Temas pri la franclingva traduko de libro de Jaume Grau Casas, kiu enhavas ankaŭ multajn E-veftojn. El la elsendo 13.01.2015.
Interparolo kun Rolando Belkorpa pri lia vojo al Esperanto kaj liaj aŭtoraj planoj
Kun Rolando Belkorpa el Britio, la prezidanto de Junulara Esperantista Brita renkontita en Poznano ni interparolas pri lia vojo al Esperanto, al la E-komunumo kaj pri liaj aŭtoraj planoj. El la eslendo 06.01.2015.
D-ro Maciej Jaskot pri konferenco ligita kun kuprogravuraĵo de Albrecht Dürer “Melankolio 1”
Kun Maciej Jaskot el Pollando ni interparolas pri interesa interbranĉa scienca konferenco ligita kun la 500a datreveno de la kreiĝo de la kuprogravuraĵo de Albrecht Dürer “Melankolio 1”. Temas pri unusola verko de la artisto en la polaj kolektoj. Al tiu konferenco kontribuis ankaŭ nia interparolanto. El la elsendo 30.12.2014.
Interparolo kun Eliza Kehlet interalie pri la kultura programo de la Lilla UK en 2015
Kun Eliza Kehlet el Danlando, unu el la ideodonintoj de la Kultura Kaso por la arta programo de la Jubilea 100-a UK en Lillo, ni interparolas pri tio, kiel kreiĝis la ideo de la Kaso, kion ĝi celas kaj kiel eblas al ĝi kontribui. ĉar ŝi mem kontribuas al la Kaso i.a. por omaĝi la memoron de siaj gepatroj, ankaŭ la vefto ligita kun la E-familio edukanta denaskulojn aŭdiĝas en nia interparolo surbendigita dum la Malferma Tago en Roterdamo.El la elsendo 26.12.2014.
Interparolo kun Dominika Krajniewska ankaŭ pri ŝia ŝato de Pola RetRadio
Kun Dominika Krajniewska el Pollando, talenta dekkelkjarulino renkontita dum Arkones en Poznano ni interparolas pri kelkaj ŝiaj interesiĝoj, kaj ankaŭ pri ŝia ŝato aŭskulti E-elsendojn de la Pola RetRadio. El la elsendo 26.12.2014.
Intervjuo kun Marc Bavant pri rezultindikaj proprecoj de Esperanto
Kun Marc Bavant el Francio ni referencas al lia prelego dum la septembra lingvistika Simpozio en Poznano pli detale traktante la rezultindikajn proprecojn de Esperanto. El la elsendo 23.12.2014.
Interparolo kun d-ro Maciej Jaskot pri scienca konferenco pri multlingveco en Eŭropo
Kun d-ro Maciej Jaskot el Pollando ni interparolas pri lia laŭvica partopreno en scienca konferenco ĉi-foje lingvistika konferenco de universitataj fakuloj en Parizo novembre lastjare. El la elsendo 16.12.2014.
D-ro Ulrich Lins pri Esperanto-rilataj historiaj eventoj de antaŭ 60 jaroj en Montevideo
Kun d-ro Ulrich Lins el Germanio ni interparolas pri la historiaj eventoj de antaŭ 60 jaroj en Montevideo kaj pri la historia dokumentado en la E-komunumo. D-ro Lins estas la kunredaktoro de la aperinta antaŭ 40 jaroj “Esperanto en Perspektivo” de Ivo Lapenna, enhavanta faktojn kaj analizojn pri la Internacia Lingvo. Ĝi i.a. registras faktojn gravajn por la nuna datrevena semajno, en kiu pasis la 60-a datreveno de la starigo de la konsultaj rilatojn inter UEA kaj Unesko kaj en kiu pasos la 60-jariĝo de la unua Unesko-rezolucio pri Esperanto el la 10. 12.1954. El la elsendo 09.12.2014.