Antaŭ la mikrofono
El la Kansaja E-Kongreso
La prezidantino de la Japana E-Instituto, Ikuko Katagawa raportas rekte el la Kansaja E-kongreso. Ŝiaj interparolantoj estas s-ino Fujii Yumiko, s-ro Nakashima Toshihiko kaj s-ino Teramoto Motoko; Venas invito por septembraj kongresoj en Okayama: https://www.jei.or.jp/eo/aok2025.
Raportis Ikuko Kitagawa el Japanio
El la elsendo 30.06.2025 – 02′ 30″
Kun Maria Niemyjska, la estro de la Podlaĥia E-Libraro en Bjalistoko
Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ Maria Niemyjska el la Podlaĥia E-Libraro en Bjalistoko kun kiu ni interparolas i.a. pri la nunjara 15-a literatura konkurso „Esperanto ligas homojn” por rakonto pri la temo Perditaj en la reto https://espero.bialystok.pl/eo/15-a-literatura-konkurso-esperanto-ligas-homojn/?v=288404204e3d
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 30.06.2025 – 06′ 10″
Infanaj libroj el katalogata kolekto Hector Hodler
En la redakcia interparolo kun Gabi Skonieczna ni traktas librojn por infanoj kaj junularo, kiujn ŝi laste foliumis katalogante kolekton Hector Hodler por la Pola Nacia Biblioteko.
Interparolas red-inoj Barbara Pietrzak kaj Gabriela Skoniecza
El la elsendo 25.06.2025 – 12′ 40″
El nia arkivo – kun François Lo Jacomo pri edukado de E-infanoj
Konsiderante la tutan junion kiel monaton, en kiu nia atento fokusiĝas ĉirkaŭ infanoj, el nia arkivo ni memorigas interparolon kun François Lo Jacomo el 2004 pri edukado de E-infanoj.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 05.06.2025 – 06′ 10″
Kun Georgo Handzlik ne sole pri lia rolo Bardo sen barbo
Post kelka tempo denove antaŭ nia mikrofono gastas Bardo sen barbo t.e. Georgo Handzlik, E-kantaŭtoro, aktoro, eldonisto. Hodiaŭ tamen la temo de la interparolo superas la E-komunuman kadron kaj ni ekscias iom pli pri lia laboro kiel manaĝero kaj posedanto de lokaj radiostacioj en Bielsko-Biała.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 10.04.2025 – 11′ 56″
Kun Oliver Walz pri preparoj de sarlandaj esperantistoj al UK 2007
Omaĝe al la forpasinta en februaro iama prezidanto de Sarlanda E-Ligo, Oliver Walz, siatempe nia aktiva aŭskultanto, ni memorigas arkivan interparolon, faritan dum la UK-2006 i.a. pri tio kiel esperantistoj el Sarlando preparas sin por partopreno en la Jokohama UK la sekvan jaron.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 20.03.2025 – 09′ 45″
Kun prof. Christopher Gledhill pri ludoj
Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas profesoro Christopher Gledhill, lekcianto kaj esploristo en la Universitato Paris Cité. La temo de nia interparolo estas lia aparta intereso kaj okupiĝo pri ludoj, tabulaj ludoj laŭ tre interesaj konsideroj.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 10.03.2025 – 10′ 48″
Kelkaj retropripensoj marĝene de la UK en Aruŝo
Ni faras la lastan retrorigardon al la Aruŝa UK kun aparta gasto. Georgo Handzlik ne nur ĝin partoprenis, sed ankaŭ kontribuis al ĝia kultura programo. Kelkaj liaj opinioj, komentoj kaj rimarkoj – multajn monatojn post la unua afrika kongreso – meritas pripenson kaj repripenson, tute aparte dum la komenciĝonta semajno. Semajno de Internacia Amikeco.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 15.02.2025 – 09′ 13″
Arkiva interparolo kun Renato Corsetti kiel la prezidanto de UEA
La tutan E-movadon afiktis la informo pri la forpaso de la multflanka aktivulo kaj funkciulo, d-ro Renato Corsetti (01.02.2025). El nia arkivo ni adiaŭe rememoras nian interparolon kun Renato Corsetti kiel la prezidanto de UEA el lia lasta oficperioda jaro, kiun li donis al la E-Redakcio de Pola Radio.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 05.02.2025 – 13′ 50″
Kun Rico Giacometto pri la temo de lia finlaboraĵo pri Interlingvistikaj Studoj
Hodiaŭ kun nia antaŭmikrofona gasto, Rico Giacometto ni rerigardas al lia poststuda estado en Varsovio, sed unuavice ni koncentriĝas pri lia finlaboraĵo farita dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Ĝi troviĝas en edukado.net en la rubriko diplomlaboraĵoj – “Dedistanca edukado en Esperanto: la programo Ekparolu!”
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 15.01.2025 – 11′ 28″