Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo jun Jonny M

Antaŭ nia mikrofono ni gastigas unu el la plej popularaj E-kanzonistoj Jonny M. La okazo de la renkontiĝo estis lia vizito kaj koncerto dum la lasta ARKONES. Tie okazis lia pola premiero de la KD „Kreaktiva” eldonita de Vinilkosmo. Ne mirige, ke Jonny M. akompanas nian  E-elsendon el la 06.02.2018 per tri muzikĉerpaĵoj el siaj KD-oj: „Dankon” el la KD „Regestilo” kaj „Bim Bam” kaj „Por mia patro” el la KD „Kreaktiva” eldonitaj de Vinilkosmo. El la elsendo 06.02.2018 – 6’59”

Intervjuo kun Lukis Żebrowski

Hodiaŭ ni interparolas kun konata pola jungeneracia esperantisto Lukis Żebrowski, TEJO-oficisto pri Afriko, eksa PEJ- kaj TEJO-prezidanto. Ne sole la movadaj aferoj estas la temo de nia interparolo, ankaŭ lia E-familio kaj mallonge lia interesa profesia. Ĉar en la interparolo ni mencias la novan TEJO, estraron necesas aldoni, ke la 23-an de januaro 2018 sekve de reta voĉdonado la nova prezidanto de TEJO estas  Hoan Tran (Ĝojo), la ĝenerala sekretario fariĝis  Charlotte Scherping Larsson. El la elsendo 30.01.2018 – 10’26”

Evildea kaj Chuck Smith pri videoblogaĵoj

Antaŭ nia mikrofono ni interparolas kun konata jutuba videoblogisto, kunlaboranto de Amikumo, Evildea el Aŭstralio. Nian interparolon surbendigitan en Seulo asistas kaj intervenas Chuck Smith. La temo estas evidente tiu ĉi nova formato de la komunikado. El la elsendo 26.01.2018 – 8’02”

Interparolo kun Miguel Fernández

La gasto de  nia programo estas Miguel Fernández, i.a. la prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA, kiun ni renkontis dum la varsovia Kulturlingva Festivalo organizita lige kun Zamenhof-Jaro. La renkontiĝo estis la okazo interparoli i.a. pri lia verkista/kantista laboro kaj pri la Belartaj Konkursoj de UEA. El la elsendo 16.01.2018 – 9’06”

Intervjuo kun prof. Nicolau Dols

La antaŭmikrofona gasto de nia marda programo estas fonetikisto profesoro Nicolau Dols el la Balearaj Insuloj, lekcianto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Kun li ni interparolas pri lia fako, i.a. pri E-fonetiko, pri lia motivo aŭskulti la elsendojn  de Pola RetRadio en Esperanto kaj lia poezia verkado. Dum la lasta eldono de Belartaj Konkursoj-2017 de UEA li akiris la unuan premion en la branĉo „poezio”.  El la elsendo 09.01.2018 – 11’41”

Interparolo kun Mark Konijnenberg

Nia  antaŭmikrofona gasto estas la nova volontulo de Bialistoka E-Societo el Nederlando, Mark Konijnenberg, kiu havis la okazon konatiĝi en la ĵusaj tagoj kun la polaj kristnaskaj tradicioj, sed nia interparolo ne rilatas al ĉi tiuj spertoj de nia gasto. El la elsendo 26.12.2017 – 5’55”

Clay Magalhães pri preparoj por la 103-a UK en Lisbono

Nur 10 tagoj restis ĝis la fino de la unua favorpreza aliĝperiodo al la 103-a UK en Lisbono. Tio estas okazo gastigi antaŭ nia mikrofono Konstantan Kongresan Sekretarion, Clay Magalhães, de kiu  ni ekscias plej aktualajn informojn pri la preparoj al la kongreso en Lisbono. El la elsendo 22.12.2017 – 9’46”

D-ro Renato Corsetti pri Interlingvistikaj Studoj kaj pri Arkones

En nia E-elsendo ni gastigas antaŭmikrofone d-ron Renato Corsetti, kiu ĉi-aŭtune estis unu el la gastlekciantoj kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, partoprenis la 4-an Interlingvistikan Simpozion kaj kontribuis al Arkones-programo. El la elsendo 05.12.2017 – 11’26”

Prof. Federico Gobbo pri heredaĵo de Ludoviko Zamenhof kadre de ateliero pri la antaŭholokaŭsta juda historio

Nia antaŭmikrofona gasto nunsemajne estas prof. Federico Gobbo, kun kiu ni interparolas pri interesa evento okazonta meze de decembro en Varsovio. Nome la Muzeo pri la historio de polaj judoj organizas atelieron  dediĉitan al la antaŭholokaŭsta juda historio. Pro Zamenhof-Jaro la invititaj esperantlinvaj specialistoj aparte traktos la heredaĵon de Ludoviko Zamenhof. La interparolo kun prof. Gobbo estas ankaŭ la okazo interŝanĝi kelkajn konstatojn pri la gvidita de li Amsterdama Katedro. El la elsendo 28.11.2017 – 9’33”