Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun la prezidanto de Bjalistoka E-Societo, Przemysław Wierzbowski

Nur post kelkaj tagoj (14.04) ni omaĝos la laŭvican mortodatrevenon de Ludoviko Zamenhof. Apartan programon kun malkovro de la skulptaĵo de juna Zamenhof oni pretigis en Bjalistoko. Tio ĉi – sed ne nur tio – estas la temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun la prezidanto de Bjalistoka E-Societo, Przemysław WierzbowskiEl la elsendo 09.04.2019 – 9’29”

Clay Magalhães pri la loĝiga oferto kaj pli rilate la 104-an UK-on en Lahti

Nur jarduono dividas nin disde la plej grava ĉiujara e-ista evento, kiu en 2019 estas la 104-a UK en Lahtio, Finnlando. Tiuokaze nia antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães proksimiganta la plej gravajn informojn ligitajn kun la loĝiga oferto kaj – malkovrante premiere al niaj geaŭskultantoj –  informojn pri la  antaŭ- kaj postkongresa ekskursa ofertoj. El la elsendo 29.01.2019 – 8’16”

Interparolo kun Paulo Pereira Nascentes

Ĉi-foje antaŭ nia mikrofono  gastas brazila E-poeto, Paulo Pereira Nascentes,  renkontita dum la pasintjara UK en Lisbono. Ni interparolas kun li kiel nia aŭskultanto, sed unuavice kiel portugallingva kaj E-lingva poeto klopodanta solvi la misteron kiel kreiĝas poezio. Sian dulingvan blogon li havas ĉe la adreso: https://www.paposnascentes.com El la elsendo 15.01.2019 – 10’42”

Pri teknikaj problemoj ĉe Pola RetRadio dum decembro 2018

Dum la lastaj du semajnoj de decembro 2018 pro la teknikaj motivoj subite silentiĝis la voĉo de niaj E-elsendoj. Bonŝance ni sukcesis superi ilin por akurate bonvenigi la Novan Jaron 2019 la 1-an de januaro. Ni, tio signifas  nian redakcistabanon, Bruce Crisp el Kanado, kiu el Leterkesto el la 11-a de januaro klarigas tiujn neatendite aperintajn teknikajn problemojn.  El la elsendo 11.01.2019 – 10’33”