Antaŭ la mikrofono
Adiaŭante d-ron Vilmos Beczik
Nia lasta antaŭmikrofona renkontiĝo kun Vilmos Benczik (trovebla per la serĉilo) okazis en 2017 lige kun lia libro aperinta unu jaron pli frue „Pri natureco kaj artefariteco de lingvoj kaj aliaj studoj”. Li estis ne malofta gasto antaŭ nia mikrofono. En nia hodiaua arkiva sondokumento ni memorigas el nia arkivo interparolon de Andrzej Pettyn el 1982 lige kun la aperinta en UEA-serio Oriento-Okcidento Tutmonda Sonoro, antologio de tutmonda poezio tradukita de Kálmán Kalocsay kaj redaktita de Vilmos Benczik. Krome ni memorigas la vortojn de Vilmos Benczik, kiujn kiel reĝisoro de la kongresa temo dum la UK en Berlino li diris en nia kongresa raporto al Varsovio.
El la elsendo 02.03.2021 – 9′ 09″
Interparolo kun Kalle Kniivilä
Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio. Ni intervjuas lin ne sole pri la Libera Folio, sed ankaŭ pri lia esperantistiĝo, liaj roloj en la E-komunumo, kelkaj privataj aferoj, ĵurnalista profesio kun iu aparta interesiĝo pri rusiaj aferoj.
El la elsendo 02.02.2021 – 17′ 53″
Interparolo kun Ito Kanzi
En la rubriko „Protekti kontraŭ la forgeso” ni memorigas la arkivan interparolon kun Ludovikito, Ito Kanzi, la kreinto de la 43-voluma komentita verkaro de L. L. Zamenhof, kiun en 2004 dum sia vizito en Japanio faris red. Barbara Pietrzak. La 15-an de januaro pasis lia 103-a naskiĝdatreveno.
El la elsendo 19.01.2021 – 8′ 07″
Interparolo kun Maciej Jaskot
En nia hodiaŭa elsendo ni interparolas kun nia redakcia kolego, Maciej Jaskot pri nia aktivado kaj laboro en la kunteksto de la la kronvirusa pandemio.
El la elsendo 29.12.2020 -12′ 22″
Interparolo de Andrzej Pettyn
En nia hodiaŭa elsendo ni prezentas arkivan interparolon de nia iama kolego, Andrzej Pettyn kun William Auld pri la temo „Humuro en la skota maniero”.
El la elsendo 22.12.2020 – 14′ 22″
Interparolo kun Rob Keetlaer
En nia hodiaŭa E-elsendo ni gastigas antaŭ nia mikrofono la aŭtoron de interreta paĝo „Proverboj en Esperanto”, Rob Keetlaer el Nederlando, kun kiu ni interparolas pri la ideo ĝin establi kaj pri la planoj ĝin evoluigi http://www.robkeetlaer.nl/esperanto/proverbaro/index.html.
EL la elsendo 19.12.2020 – 9′ 26″
Interparolo kun Przemek Wierzbowski
Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono la prezidanton de la Bjalistoka E-Societo Przemek Wierzbowski, antaŭtage de la semajnfinaj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko.
El la elsendo 08.12.2020 – 10′ 44″
Intervjuo kun Carlo Minnaja
Hodiaŭ ni prezentas la duan parton de la intervjuo, kiun donis al nia redakcio d-ro Carlo Minnaja lige kun la nova literatura premio „Laŭro de la Akademio”. Ĉi-foje nia gasto i.a. parolas pri la planoj de la akademia Literatura Sekcio, kies direktoro li estas.
El la elsendo 17.11.2020 – 8′ 57″
Interparolo kun Carlo Minnaja (novembro, 2020)
La nova literatura premio „Laŭro de la Akademio” estas la okazo gastigi antaŭ nia mikrofono la direktoron de la Literatura Sekcio de Akademio de Esperanto, d-ron Carlo Minnaja.
El la elsendo 13.11.2020 – 9′ 17″
Kun Tacuo Hughimoto pri “Espizodoj de Ludovikito”
Hodiaŭ ni omaĝas la memoron kaj adiaŭas la forpasintan fine de septembro 2020 japanan esperantiston Tacuo Hughimoto konatan i.a. kiel s-ro Fenestro de Ludovikito (Ito Kanzi), eldoninta 43-volume la tutan komentitan verkaron de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Dum la restado de red. Barbara Pietrzak en Kameoka, Japanio li sonregistris por nia redakcio kelkajn anekdotojn, titolitajn „Epizodoj de Ludovikito”, kiujn ni hodiaŭ prezentas.
El la elsendo 13.10.2020 – 8′ 39″