Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun Yves Nevelsteen
La antaŭmikrofona gasto de nia programo estas Yves Nevelsteen kun kiu ni interparolas pri la projekto por 300 000 artikoloj en Vikipedio ĝis julio 2021
El la elsendo 08.06.2021 – 12’25”
Interparolo kun Krystyna Grochocka
Antaŭ nia mikrofono gastas nia redakcia kolegino, Krystyna Grochocka, kun kiu ni interparolas pri ŝia finlaboraĵo dediĉita al E-Sumoo (http://www.esperanto-sumoo.pl/) skribita post ŝia partopreno en la instruista trejnado en Poznano.
El la elsendo 25.05.2021 – 7′ 10″
Interparolo kun prof. Aleksander Melnikow
En nia hodiaŭa marda elsendo ni proponas arkivan interparolon kun prof. Aleksander Melnikow el Rusio pri lia prelego dediĉita al la temo: E-etno, E-komunumo, E-identeco. Li prezentis ĝin dum la Lingvistika Simpozio en Poznano 2008.
El la elsendo 18.05.2021- 13′ 17″
Interparolo kun Roman Dobrzyński
El nia arkivo ni memorigas la interparolon kun Roman Dobrzyński pri kontaktoj de Pablo Picasso kun Pollando, aparte en la kunteksto de la pentrita de li en Varsovio Sireneto, la simbolo de la pola ĉefurbo. (La interparolo estis originale elsendita en 1993.)
El la elsendo 04.05.2021 – 11′ 44″
Interparolo kun Miguel Gutiérrez Adúriz (aprilo, 2021)
En la hodiaŭa elsendo ni proponis la antaŭmikrofonan renkontiĝon kun la sekretario de la Belartaj Konkursoj, Miguel Gutiérrez Adúriz. La intervjuo i.a. memorigas pri la finiĝanta aliĝperiodo al la nunjara eldono de la konkursoj kaj alportas la informon pri nova eldonaĵo de la belarta konkurso dediĉita al la premiitaj ĝis nun mininoveloj.
El la elsendo 27.04.2021 – 9′ 36″
Interparolo kun gastoj el Irano
Hodiaŭ niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas Keyhan Sayadpur, Hamzet Shafiee, Ahmad Mamdoohi, Surush Mohammadzadeh el Irano, kun kiuj ni i.a. interparolas pri la ĵus okazinta 8a virtuala IrEK. La videoregistrajoj pri la unuopaj kongrestagoj troviĝas ĉe la adresoj: https://youtu.be/75UhgXfy4g4, https://youtu.be/7PwY6f1wMto, https://youtu.be/RRM91QzRLLo kaj https://youtu.be/XGODyp1s4AY.
El la elsendo 13.04.2021 – 13′ 17″
Interparolo kun Ilona Koutny
Nia antaŭmikrofona gasto estas prof-ino Ilona Koutny kun kiu ni interparolas pri la restartigotaj aŭtune en Adam Mickiewicz-universitato Interlingvistikaj Studoj.
El la elsendo 07.04.2021- 12′ 25″
Interparolo kun Przemek Wierzbowski
Kun nia antaŭmikrofona gasto, Przemek Wierzbowski el Bjalistoka E-Societo ni interparolas pri eldona/ota tuta verkaro de Julio Baghy kaj pri lia tradukado de fama romano de Stanisław Lem „Solaris”.
El la elsendo 03.04.2021 – 8′ 42″
Interparolo kun Clay Magalhães (marto, 2021)
Nia marda antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kun kiu ni parolas pri la preparstato al la 106-a Universala Kongreso de Esperanto en Belfasto.
El la elsendo 24.03.2021- 10′ 34″
Kun Zofia Banet-Fornal pri la E-teatro Espero
En Pollando la tradicio de la E-teatro perskribis belajn paĝojn, i.a. dank’ al la Teatro Espero de Jerzy Fornal, funkcianta dum dek kelkaj jaroj en Varsovio. Nia redakcio ofte vizitis ĝiajn spektaklojn. Post unu el ili, kiu estis „Vivo kaj morto de Sokrato” antaŭ nia mikrofono gastis Zofia Banet-Fornal, aŭtorino de i.a. kelkaj borŝuroj dediĉitaj al E-teatro. La postspektakla interparolo devenas el la komenco de la 2 milaj jaroj:
El la elsendo 16.03.2021 – 6′ 53″