Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Arkiva interparolo kun la ĵus forpasinta Helmut Klünder

En nia hodiaŭa elsendo ni memorigas el nia arkivo interparolon kun konata germana denaska esperantisto forpasinta pasintsemajne, Helmut Klünder. Li i.a. sponsoro de iu tre interesa koncerta programo dum la Universala Kongreso en Rotterdamo 2008, kie UEA solenis sian 100-jariĝon. Li unuavice plene identiĝis kun sia esperantisteco, ne sole aktivante kiel membro de GEJ kaj GEA.

El la elsendo 20.06.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak – 16’43”

 

La 33-aj E-Tagoj en Krakovo

Hodiaŭ ni prezentas etan raporton kun du sondokumentoj pri la okazintaj lastsemajnfine 33-aj Krakovaj E-Tagoj. Antaŭ nia mikrofono gastas Kinga Gierula-Mirocha, kiu ligas al sia prelego pri graveco de aloo en nia sancela vivo kaj Piotr Karcz, unu el studentoj de interlingvistikaj studoj en Poznano, por kiu tamen la Tagoj estis la unua iom granda e-ista evento.

El la elsendo 10.06.2022. Prilaboris red. Barbara Pietrzak -11’31”

Arkiva interparolo kun Zofia Banet-Fornal pri Mariavitoj

Pri Mariavitoj ni lastatempe parolis du fojojn. Hodiaŭ el nia arkivo ni memorigas  interparolon el 1993 kun konata pola esperantistino, esploristino Zofia Banet-Fornal pri ŝia interesiĝo kaj esploroj koncerne historion kaj nunon de polaj Mariavitoj kaj ilia uzo de Esperanto.

El la elsendo 05.06.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak – 10’52”

Post la kanonizo de Tito Brandsma, ankaŭ aktiva esperantisto

Lastdimanĉe inter la sanktuloj de la Rom-katolika Eklezio estis proklamita la karmelana sacerdoto el Nederlando Tito Brandsma. Tiu ĉi religiulo, filozofo, akademia instruisto, ĵurnalisto, eklezia asistanto de katolikaj periodaĵoj estis ankaŭ dum sia vivo ĝis la martira morto en Dachau aktiva esperantisto. Tio estas la okazo interparoli antaŭmikrofone kun Marija Belošević, la prezidantino de IKUE – Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

El la elsendo 20.05.2022. Interparolas red. Barbara Pietrzak – 16′ 17”

Interparolo kun Ilia Dewi

Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono Ilia Dewi, la prezidantinon de la Indonezia E-Asocio, kun kiu ni interparolas pri la plej gravaj defioj, kiujn frontas la movado formale kreiĝinta en 2013 dum la 1-a Kongreso de indoneziaj esperantistoj. Pri avantaĝoj, kiujn portis retaj zoom-kontaktoj en tiu vasta lando.

El la elsendo 05.05.2022. Interparolas red. Barbara Pietrzak – 10′ 28”