Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj


Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

Arkivoj

Kategorioj


Pollando en estos 2019 pli riĉa

Internacia Valutfonduso informis, ke nunjare Pollando fariĝos pli riĉa ol Portugalio. La enspezo je unu loĝanto de nia lando, konsiderante la realan aĉetopovon per la naciaj valutoj, fine de 2019 atigos 33, 472 usonajn dolarojn. Ĝi estos je 63 dolaroj pli alta ol en Portugalio. Laŭ prognozoj en la plej proksimaj jaroj pligrandiĝos granda diferenco en la vivnivelo inter ambaŭ landoj. En 2018 la ekonomia mastrumado de Portugalio notis la plej bonan rezulton de 17 jaroj, notinte 2,1-procentan kreskon. En Pollando tiu kresko egalis al 5,1 procentoj. Portugalio ne estas la unusola okcidenta lando, kiun ni superas rilate la bonstaton. La alia estas Greklando. Pollando aktuale okupas la 21-an lokon en la Unio konsiderante enspezojn kalkulitajn je unu loĝanto. Post Pollando estas 7 landoj, rekte antaŭ ĝi Estonio kaj Litovio. Iliaj mastrumadoj multe dependas de la internacia konjunkturo, dum Pollando forte baziĝas sur la interna konsumado. Prenante en konsideron recesion en Italio ebla konkludi, ke la poluso de la eŭropa mizero ŝoviĝas el la oriento de Eŭropo al ĝia sudo.

El la elsendo 12.03.2019. Legas Milada – 01’48”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ĉiam malpli da infanoj restas kun la patrinoj

Ankoraŭ en 2015 en 60 procentoj de la divorcoj la rajton eduki infanojn estis akirantaj patrinoj. Laŭ la plej novaj donitaĵoj tiu procento nun malkreskis je 20 procentoj. En 2017 la tribunaloj verdiktis 39 mil divorcojn inter la geedzoj, kiuj posedis infanojn. En 15 mil kazoj la edukrajto estis  atribuita nur al la patrinoj, en 20 mil kazoj la edukado estis konfidita al ambaŭ gepatroj. Laŭ ekspertoj tion motivas du aferoj. Nome en 2015 okazis amendo de la familia kodo. Laŭ la novaj reguloj la gepatra rolo estas atribuata al ambaŭ gepatroj, do al la patrino kaj al la patro kondiĉe, ke ĝi ne damaĝas la infanon. Samtempe ĉiam pli da divorcintoj asertas, ke divorco rilatas al ili kiel vivpartneroj kaj ne al iliaj infanoj. Ĉiam pli da divorcoj finiĝas per verdikto ne indikanta la kulpinton. La divorcintaj patroj fariĝas ĉiam pli aktivaj, se temas pri sia daŭra kontakto kun la infano. Ne plu ili kontentiĝas per la difino „semajnfina patro”. Ili volas havi kontakton kun sia infano pli ofte, ankaŭ dum la laborsemajno, ili deziras ke la infano estadu kun ili ne nur tage, sed ankaŭ nokte.

El la elsendo 12.03.2019. Legas Maciek – 01’25”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Subencioj por la pola profesia edukado

Preskaŭ 90 milionojn da zlotoj el la tiel nomataj norvegaj fondusoj kaj Eŭropa Ekonomia Areo ricevos Pollando i.a. por la profesia edukado. La ĉefcelo estas malgrandigi ekonomiajn kaj sociajn diferencojn ĉe la limoj de la Eŭropa Ekonomia Areo kaj firmigo de la duflankaj rilatoj inter ŝtatoj-donacintoj kaj ŝtatoj ricevantaj. Rekompence la subvenciantaj landoj havas alireblon al la interna merkato de la Unio malgraŭ tio, ke ili ne estas la uniaj membroj. La monsubteno disponigita en tri partopagoj estos akirebla por studvizitoj, instrukciado de instruistoj, evoluo de la instruado, inkluzive de profesia, spertointerŝanĝo kaj laborasistado al laborantoj el eksterlanda partnera institucio. La rimedoj estos destinitaj ankaŭ por projektoj realigataj komune de la polaj institucioj kaj institucioj de la subvencidonaj ŝtatoj.

El la elsendo 12.03.2019. Legas Maciek – 01’0″

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Balotoj al la Eŭropa Parlamento en Pollando

La prezidento Andrzej Duda subskribis la 25-an de februaro decidon pri la dato de balotoj al la Eŭropa Parlamento en Pollando. Ili okazos dimanĉe la 26-an de majo. Samtempe oficiale komenciĝis la balotkampanjo. En diversaj uniaj landoj la balotoj okazos inter la 23-a kaj 26-a de marto. La nombro de la polaj deputitoj al la Eŭropa Parlamento dependas de Briteliro.  Laŭ la anoncita dato Britio devintus forlasi la Union noktomeze inter la 29-a kaj la 30-a de marto, do ankoraŭ antaŭ la uniaj balotoj. Britio forlasante la union liberigos 73 mandatojn. Jam en junio 2018 estis decidite, ke la nombro de eŭromandatoj malkreskos ĝis 705. 46 mandatoj estos frostigitaj por la bezonoj de vastiĝonta Unio, 27 estis disdividitaj inter 14 uniaj landoj, kiuj nun estas subreprezentitaj. Po 5 kromajn mandatojn ricevos Francio kaj Hispanio, po tri Italio kaj Nederlando, du ricevos Irlando. Po unu mandaton ricevos Svedio, Aŭstrio, Danlando, Finnlando, Sloakio, Kroatio, Etonio, Rumanio kaj Pollando. Konforme al tio poloj elektos 52 deputitojn al la Eŭropa Parlamento. Se tamen ĝis la majaj  balotoj Britio ne forlasos la Union Pollando havos 51 mandatojn, same kiel dum la lastaj balotoj.  

El la elsendo 05.03.2019. Legas Maciek – 01’39”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Raporto lige kun la 20-jariĝo de eŭro

Centro de la Eŭropa Politiko en Friburgo (Germanio) publikigis lige kun la 20-jariĝo de la komuna valuto raporton pri tio, kiu profitis kaj kiu perdis post la enkonduko de eŭro. Per la esplorado estis ĉirkaŭprenitaj 8 landoj – Germanio, Nederlando, Greklando, Hispanio, Belgio, Portugalio, Francio kaj Italio en la jaroj 1999-2017. Temas pri la periodo ekde la cirkuligo de la komuna valuto ĝis la jaro koncerne, kiun ekzistas definitivaj statistikaj donitaĵoj. La ĉefa profitanto de la komuna valuto evidentiĝis Germanio, kiu akiris preskaŭ 1,9 bilionojn da eŭroj. Sekvas Nederlando kun preskaŭ 350-miliarda profito, Greklando  kun dumiliarda profito. La ceteraj landoj notis perdojn. Pro la envivigo de la komuna valuto Belgio perdis 69 miliardojn da eŭroj, Hispanio 222 miliardojn, Portugalio 424 miliardojn, Francio 3,6 bilionojn kaj Italio pli ol 4,3 bilionojn da eŭroj. La ekzamenitaj landoj plej longe uzas eŭron kaj kvin el inter ili apartenas al la plej grandaj uniaj mastrumadoj. Laŭ la raporto publikigita fine de februaro la perdoj de ĉi tiuj kvin mastrumadoj de la eŭrosfero egalis al 8,4 bilionoj da eŭroj, do malgraŭ la profitoj de la germana kaj nederlanda mastrumadoj, la definitiva rezullto estas minusa kaj egalas al 6,4 bilinoj da eŭroj. La raporto de Centro de la Eŭropa Politiko en Friburgo ne estas do optimisma. Eĉ nun, kiam bona konjunkturo regas en la tuta eŭropa mastrumado la kresko de Malneta Enlanda Produkto en la landoj kun propraj valutoj estas ĝenerale pli alta ol en la landoj de la eŭrosfero.

El la elsendo 05.03.2019. Legas Milada – 02’32”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Raporto de UN pri Israelo

Laŭ la raporto de la Unuiĝintaj Nacioj dum 9 monatoj de 2018 dum plurfojaj manifestacioj de palestinanoj ĉe barilo dividanta iliajn teritoriojn disde la israelaj la israelaj soldatoj pafmortigis 183 personojn kaj vundis 6106. Laŭ la komisiono establita de Konsilio de la Homaj Rajtoj de Un-o inter la pafmortigitoj estas 35 infanoj, 39 ĵurnalistoj kaj ankaŭ medicinaj laborantoj.  80 procentoj de pafoj trafis piedojn, sekve de kio necesis amputi unu aŭ ambaŭ piedojn de 120 personoj. Laŭ la aŭtoroj de la raportoj inter la paftrafitaj personoj estis ankaŭ neplenlertuloj. La donitaĵoj estis kolektitaj baze de 325 interparoloj kun vunditoj, atestantoj, oficistoj kaj aktivuoj de la homaj rajtoj, 8 mil dokumentoj, medicinaj raportoj, juristaj ekspertizoj, fotoj kaj filmoj. La aŭtoroj de la raporto postulas, ke Israelo tuj entreprenu lige kun tio propran esploradon. Ili rekomendas, ke Alta Komisaro de UN-o por la Homaj Rajtoj direktu la aferon al Tribunalo en Hago.

El la elsendo 05.03.2019. Legas Milada – 1’30”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Polaj produktantoj de luksaj jaktoj en Dubajo

Kvar produktantoj de jaktoj kaj boatoj reprezentas la polan branĉon dum la foiro en Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)  daŭronta ĝis la 2-a de marto. Ekspoziciantoj el la tuta mondo prezentas tie la plej novajn solvojn en ĉi tiu sektoro kaj ankaŭ rilatajn ekipaĵaron kaj akcesoraĵojn. En la arabaj landoj ne malkreskas interesiĝo pri polaj jaktoj. Pollando kalkuliĝas al la plej bonaj mondaj produktantoj de jaktoj kaj ilia ekipaĵaro, kiujn oni alte taksas pro ilia kvalito kaj novumaj teknologiaj solvoj. En Pollando jare oni produktas ĉirkaŭ 22 mil jaktojn. La specializo de niaj ŝipfarejoj estas motorjaktoj kun la longeco de 6 ĝis 9 metroj. Pollando estas la dua post Usono produktanto en ĉi tiu kategrio. Inter  la klientoj de polaj jaktoj kaj boatoj dominas loĝantoj de Skandinavio, Norvegio kaj Nederlando. Pasintjare ili elspezis por la polaj jaktoj ĉirkaŭ 120 milionojn da eŭroj.

El la elsendo 26.02.2019. Legas Krystyna – 1’17”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Varsovio turisme ĉiam pli alloga

Varsovio logas ĉiam pli da turistoj kaj jam en 2017 la nombro de la eksterlandaj vizitantoj superis 25 milionojn da personoj kaj estis je 24 procentoj pli granda ol unu jaron pli frue. Ĝi estas la plej dinamike disvolviĝanta turisma merkato kun plej alta nombro de turistoj kaj unutagaj vizitantoj. Aparte atrakciaj varsoviaj vizitlokoj estas la Malnovurba Kvartalo kun la Reĝa Kastelo, Łazienki-parko kaj palaco, Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944. Ĉiam pli grandan popularecon ĝuas la dekstraborda parto de la pola ĉefurbo, Praga. Ĝi estas kalkulanta al la plej interesaj eŭropaj kvartaloj. Logas ankaŭ la Vistulrivera bulvardo neformale difinata kiel la 19-a kvartalo de Varsovio. Preskaŭ 11 procentoj de turistoj dum sia vizito en Varsovio partoprenis tian eventon kiel koncerto, festivalo aŭ sporta aranĝo. Al la turismaj atutoj de Varsovio kalkuliĝas ĝia gastronomia bazo, kiu estas pozitive taksita de pli ol 90 procentoj de turistoj. Alte taksata estas la nokta vivo de la pola ĉefurbo. En la rangolisto de Hostelworld Varsovio okupis la 9-an lokon antaŭinte tiajn metropolojn kiel Novjorko, Londono kaj Parizo.

El la elsendo 26.02.2019. Legas Przemek – 1’35”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La pintrenkonto en Szarm El-Szejk

La 24-an/25-an de februaro en Szarm El-Szejk okazis la unua pintrenkonto inter la Eŭropa Unio kaj Ligo de la Arabaj Ŝtatoj. Ĝi estis dediĉita al la firmigo de la eŭropa-araba partnereco kaj komuna solvado de la tutmondaj problemoj. Inter la traktitaj temoj troviĝis i.a. migrado, sekureco, la situacio en la regiono kaj ankaŭ komerco kaj investaĵoj. Al la partopreno estis invitaj 28 uniaj landoj kaj 21 landoj de la Ligo, kaj ankaŭ ĝia Ĝenerala Sekretario. Pollandon en Szarm El-Szejk reprezentis i.a. la ĉefministro Mateusz Morawiecki.

El la elsendo 26.02.2019. Legas Milada – 0’53”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Jakub Ŝapiro – inter dek bjalistokanoj de la jarcento

La 19-an de februaro 2019 Bjalistoko solenis sian 100-jariĝon en la suverena Pollando post la reakiro de sendependeco en 1918. Tiun tagon la urbaj aŭtoritatoj okazigis plurajn  eventojn, inter kiuj estis solena vespero en la Podlaĥia Operejo. Dum ĝi oni prezentis 100 plej gravajn aktivulojn de Bjalistoko dum la lastaj 100 jaroj.  El inter ili estis elektitaj dek personoj, kiujn speciala ĵurio rekonis kiel la plej signifajn kontribuantojn al la urba evoluo. La unua premiito estis Jakub Ŝapiro (1897–1941), la sekretario de la urbaj aŭtoritatoj de Bjalistoko, verkisto, ĵurnalisto, la aŭtoro de la unua gvidlibro tra Bjalistoko. Ŝapiro estis esperantisto establinta  en 1922 Zamenhofan Esperanto-Societon en Bjalistoko. Li estis ĝia  fervora prezidanto ĝis 1939. Jakub Ŝapiro kune kun familio  estis murdita de germanoaj  faŝistoj en 1941. Lian figuron ekde 1991 omaĝas informtabulo sur lia loĝdomo en la centro de Bjalistoko. Ekde 2007 unu el la stratoj de Bjalistoko portas lian nomon. La premion el la manoj de la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski en la nomo de Bjalistoka Esperanto-Societo transprenis ĝia prezidanto Przemysław Wierzbowski. La aliaj naŭ premiitoj estas: Seweryn Nowakowski – urbestro de Bjalistoko; Mikołaj Kawelin – bjalistoka sporta kaj socia aktivulo; Mordechaj Tenenbaum – gvidanto de ribelo en la bjalistoka getto; Stanisław Bukowski – arkitekto, rekonstruanto de Bjalistoko post la dua mondmilito; Irena Białówna – kuracistino, organizantino de la postmilita pediatrio en Bjalistoko; Edward Kisiel – bjalistoka episkopo;  Ryszard Kaczorowski – la lasta prezidento de Pollando en elmigrejo; Jerzy Maksymiuk – dirigento kaj komponisto; Tomasz Frankowski – bjalistoka futbalisto.

El la elsendo 22.02.2019. Legas Milada -3’02”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

ESPERANTO – NEMATERIA KULTURA HEREDAĴO – EN KROATIO !!!

Laŭ informo de Spomenka Štimec, la prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo la Ligo ricevis leteron, fakte la decidon de ministerio pri kulturo, kiu konfirmas ke Esperanto estis deklarita nemateria kultura heredaĵo en Respubliko Kroatio, konforme al la Leĝo pri protekto kaj gardado de kulturaj valoroj. La kultura valoraĵo Esperanto eniros la registron de kulturaj valoroĵoj de Respubliko Kroatio sub la numero Z-7298. Supozeble la oficialan decidon oni povas konsideri la plej granda atingo en la 110-a historio de Esperanto en Kroatio. Post Pollando ankaŭ en Kroatio Esperanto estas la protektata nemateria kultura heredaĵo. Oni esperas,ke la kroata dokumento helpos al aliaj landoj akiri la kulturan protektadon de Esperanto. La procezo de enirigo de Esperanto en la nacian registron de kulturaj nemateriaj heredaĵoj daŭris kvar jarojn. Tiu decido survojas al la E-komunumaj klopodoj, ke Esperanto estu rekonita kiel la monda kulturheredaĵo de Unesko.

El la elsendo 22.02.2019. Legas Barbara -1’32”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La 546-a naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik

Hodiaŭ pasas la 546-a naskiĝdatreveno de fama pola astronomo Mikołaj (mikoŭaj) Kopernik. Li estis filo de komercisto, kiu translokiĝis el Krakovo al Toruno. Lia patrino estis torunanino, Barbara familie Watzenrode. Post la studperiodo en Krakovo kaj en la italaj Bolonjo, Padovo kaj Ferara, post la estado en Romo (1496-1503) dum kelka tempo li loĝis en Lidzbark Warmiński kie li prilaboris la unuan skizon de sia teorio pri heliocentra konstruo de la Sunsistemo. La laŭvican vivetapon Mikołaj Kopernik pasigis en Frombork, kun kiu li estis ligita ĝis la vivofino dum kiu vivetapo okazis kelkjaraj forestoj en Olsztyn. Lia plej fama verko “De revolutionibus orbium coelestium”,  pri heliocentra konstruo de la Sunsistemo revoluciiganta la ĝistiamajn konceptojn aperis en 1543. Sed Mikołaj Kopernik estis ne nur astronomo, sed ankaŭ ĝisoste renesancdimensia homo. Li estis ankaŭ matematikisto, kuracisto, juristo kaj ekonomikiisto. Samtempe li plenumis plurajn funkciojn ligitajn kun la Varmia Episkopejo, kun la administracio kaj diplomatiaj taskoj. Mikołaj Kopernik mortis en Frombork la 24-an de majo 1543. Ĝuste en Frombork kaj en Olsztyn daŭris hodiaŭ naskiĝdtrevenaj solenaĵoj. Ekzemple viztantoj de la planedario en Olsztyn povos rigardi la porokazan, speciale konstruitan planedarian pesilon. En Frombork i.a. la filmŝatantoj rigardis filmon  pri la serĉado de la teraj restaĵoj de la fama astronomo kaj krome povis rigardi en la loka katedralo lokojn ligitajn kun la figuro de Mikołaj Kopernik.

El la elsendo 19.02.2019. Legas Barbara -2’21”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Krizo en la polaj-israelaj rilatoj

Ne okazis la planita pintrenkotno de la Viŝegrada Grupo en Jersualemo. Tio estis la solidarecesprimo kun Pollando, kiu revokis sian partoprenon en ĉi tiu evento pro la eldiroj de isrealaj politikistoj. Temas pri  vortumoj de la israeala ĉefministro Benjamin Netanjahu  en Varsovio, kion publikigis „Jerusalem Post”, ke poloj fikunlaboris kun la nazioj t.e. germanaj socialistoj, en holokaŭsto.   Temas ankaŭ pli postaj rasismaj eldiroj de israelaj politikistoj, i.a. ministro por la eksterlandaj aferoj Israel Katz pri „pola antisemitismo suĉita kun la patrina lakto”. Tiuj vortoj estis  estis agnoskitaj kiel esprimo de rasismo kaj kiel esprimoj de malamo kaj malrespekto. Ili signas profundan krizon en la recirprokaj rilatoj.

El la elsendo 19.02.2019. Legas Milada -1’12”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Paco kaj sekureco en la Proksima Oriento

Reprezentantoj de 62 landoj partoprenis la 13/14-an de februaro la konferencon en Varsovio dediĉitan al paco kaj sekureco en la Proksima Oriento. Ĝi finiĝis per la deklaro antaŭanoncanta establon de  sep laborgrupoj, okupiĝontaj pri solvo de problemoj en ĉi tiu mondregiono. Krom Pollando kaj Usono, la kunorganizintoj de la konferenco,  partoprenis ĝin reprezentantoj de la uniaj landoj kaj ankaŭ vasta deligitaro de la ŝtatoj de la Proksima Oriento:  Israelo, Saŭda Arabio, Kataro, Jemeno, Kuvajto kaj Unuiĝintaj Emirlanoj. La inviton ne akceptis la Palestina Aŭtonomio. Por la konferenco ne venis reprezentantoj de Libano kaj Rusio. Irano ne ricevis inviton por la konferenco, kvankam la organizantoj substrekis, ke la varsovia konferenco ne havas la kontraŭiranan karakteron.

El la elsendo 19.02.2019. Legas Milada -1’12”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La pola hotela bazo kreskos je 7 mil ĉambroj

En 2019 la hotela bazo en Pollando grandiĝos je pli ol 7 mil ĉambroj. Multaj novaj objektoj aldoniĝos en turisme allogaj lokoj. Plej multaj tranoktolokoj kreiĝos en Varsovio. Ĉio ĉi ligiĝas kun kreskanta nombro de eksterlandaj vizitantoj. En 2018 je 7 procentoj grandiĝis la mendado de la hotelaj ĉambroj kaj la polaj flughavenoj priservis je 15 procentoj de pasaĝeroj pli ol unu jaron pli frue. Aktuale en Pollando troviĝas pli ol 2800 hotelaj objektoj, kiuj ofertas entute 137 mil ĉambrojn. Varsovio, kiu disponas pri la plej riĉa oferto, 14,6 mil ĉambroj en 97 hotelaj objektoj, en 2019 riĉiĝos je pli ol 1300 hotelĉambroj en novaj objektoj kiel hotelo Vienna House, motelo Motel One, Four Points by Sheraton, Moxy, Ibis Style kaj hotelo Puro. Kreskon de la hotelaj ĉambroj oni antaŭvidas ankaŭ en aliaj polaj urboj. En Krakovo la hotela bazo grandiĝos en 2019 je 400 ĉambroj, duoble pli da hotelaj ĉambroj aldoniĝos nunjare en Gdansko, Gdynia, Sopot. En Vroclavo oni planas disponigi al turistoj pliajn 430 hotelajn ĉambrojn. Je 230 ĉambroj kreskos la hotela bazo en Poznano.

El la elsendo 15.02.2019. Legas Milada – ’13”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 

1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  11 12 13 14 15 16 17

 

Unu komento al Novaĵoj

Lasi respondon al Gilberto toste da gama Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.