Ludu

En la 1242-a E_elsendo el la 10.05.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Vi aŭdas, gesinjoroj la 2-an parton de la antaŭmikrofona renkontiĝo kun Petro Baláž el E@I, la ĉeforganizanto de la reta kaj fizika eventoj Polyglot Gathering 2023. Hodiaŭ i.a. aŭdiĝas kelkaj detaloj pri la Poliglota Kunveno okazonta meze de junio en la pola Teresin https://www.polyglotgathering.com/2023/eo/.
• Ni komencas novan ciklon de facilaj minifelietonoj, legataj tre malrapide, en kiuj ni uzas en plimulto radikojn, kiujn siatempe proponis la revuo „Kontakto”. La temo de la unua minifelietono ligas al la pasinta la 2-an de majo Tago de la Pola Flago.
• Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al oficiala anonco pri finiĝo de kovim-pandemio; al la nelegalaj enmigrantoj en Pollando kaj en Italio.
• En la sciencbultena rubriko ni informas pri esploroj, kiuj elmontras interdependecon de muskola forto kaj cerba funkciado.
• Hodiaŭ Vinilkomso anoncis la aperon de la tria bita albumo de Martin kaj La Talpoj „Vestiĝoj”. Ĝi aperas laŭ la kutimaj bit-formatoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/martin-la-talpoj-105/3-vestiĝoj.html. Ni prezentas fragmente ĝian titolan kanzonon. La foto de la albumo akompanas nian hodiaŭan programanoncon.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.