Ludu

En la 1240-a E_elsendo el la 30.04.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Ni prezentas la informraporton de Rico Giacometto pri la okazinta pasintsemajnfine Brita E-Kongreso. Krome en la programo audiĝas la sonraporto de Maciej Jaskot el Slovakio, kie ĉe E@I samperiode okazis  la trejnado kadre de la EU-projekto „Vikipedio por Eŭropo” dediĉita al Esperanto en Vikipedio.
• Komence en aktualaĵoj ni informas pri nova flughaveno Warszawa-Radom; pri la pola kverko proklamita kiel Eŭropa Arbo de la Jaro; pri ĵus nomumitaj aŭtoritatoj de la Polkolonia Akademio.
• En la sciencbultena rubriko ni parolas pri esploroj, ebligantaj elmontri avantaĝojn de la tritaga semajnfino, aliflanke 4-taga laborsemajno.
• Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon „Blovas la Vent’” en la plenumo de Duo Espera. La akompana interreta foto prezentas la ĵus inaŭguritan novan flughavenon en Pollando Warszawa-Radom.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.