Ludu

La 1235-a E_elsendo el la 05.04.2023 ĉe www.pola-retradio.org

referencas al la 64a datreveno de la establo de la unua profesia E-redakcio en Pola Radio la 4-an de aprilo 1959. Ni omaĝas ĝin per ĉerpaĵoj el la unua jubilea E-elsendo de Pola Radio, 1000-a elsendo el 01.01.1962. Aŭdiĝas el ĝi i.a. la porokazaj mesaĝoj de Ivo Lapenna, prof. Tadeusz Kotarbiński, William Auld kaj Teo Jung.
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri konkurso por Paskoovoj en Gorzów Wielkopolski (la okcidenta Pollando). Pri ekspozicio dediĉita al la papereltondaĵoj el Kurpie-regiono en la apudbjalistoka Wasilkowo.
• En la E-komunuma segmento vi aŭdas pri du el la nunjaraj eventoj en Pollando – kongreso de Pola E-Asocio en Siedlce; KELI-kongreso en Bjalistoko.
• Nian programinformon akompanas interreta foto prezenta Paskoovojn alsenditajn por la konkurso en Gorzów Wielkopolski (la temo de nia unua kulturkronika informo).
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.