Ĉu iu el niaj aŭskultantoj uzas la apon Walkie-Talkie Comunikation? Iom retorika demando. Sed aliflanke mi mem memoras, walkie-talkie komunikilon, kiu rolis kiel ludila radiotelefono, surogato de telefono, kiun mi siatempe uzis kun mia filino. Walkie-talkie en E-Vikipedio difinata kiel portofono aŭ promenradio estas la dissenda kaj riceva aparato por komunikado inter du aŭ pluraj personoj. La nomo porotfono estas plejparte uzata inter profesiaj uzantoj de krizaj servoj. Per portofono eblas aŭskulti aliajn uzantojn, kiuj aŭskultas per la sama frekvenco. Unu persono povas paroli premante butonon, sed tiu ne povas aŭskulti la aliajn uzantojn kaj tiuj ĉi ankaŭ ne povas sendi samtempe mesaĝojn per la aparato. Eĉ se neniu el vi gesinjoroj uzas la apon Walkie-Talkie, kaj eble nur ĉe fatraso troviĝas la malnova ne plu uzata infana elektronikaĵo, uzanta la mallongajn ondojn, ne senkaŭze ni parolas hodiaŭ pri Walkie-Talkie. Kun Walkie-Talkie – kiu ludis grandan rolon sur la batalkampoj de la 2-a mondmilito – ligiĝas la figuro de nia hodiaŭa felietono, kies silueton sugestis al ni proksimigi Bogusław Ubik-Perski. Henryk Magnuski, ĉar pri li temas, naskiĝis la 30- an de januaro en 1909 en Varsovio. Relative baldaŭ mortis liaj gepatroj kaj do ekde la junaĝo li devis entrepreni laboron por vivtenti sin kaj ankaŭ sian fratinon. Lia okupo estis la instalado kaj riparado de radioaparatoj por la polaj armeaj fortoj. Tiam sendube li ne povis antaŭvidi, kiom forte kun tio estos ligita lia estonta vivo. En la intermilita periodo (1918-1939) Henryk Magnuski finis studojn en la Varsovia Politekniko kaj sekve komencis laboron en la Ŝtata Tele- kaj Radioteknika Entrepreno. Somere 1939 Magnuski estis oficdirektita al Usono por konatiĝi kun usonaj atingaĵoj rilate la radioaparatojn.Tie surprizis lin la eksplodo de la 2-a mondmilito malebliganta la revenon. La sekvan jaron, en 1940 li komencis labori en la telekomunika konzerno Galvin, 7 jarojn poste ŝanĝinta sian nomon al Motorola. Magnuski tre rapide monstris tie siajn inĝenieriajn talentojn. Kiel lia unua grava inventaĵo estis konsiderata radiotelefono SCR 536 difinita kiel Handie-Talkie. Temis pri malpeza aranĝaĵo, ĉirkaŭ dukilograma, rezista kaj eltenema en diversaj atmosferaj kondiĉoj. Ĝia atingopovo egalis nur al 4-5 kilometroj. Ekde decembro de 1941 ĝis la militfino oni roduktis pli ol 100 mil ekzemplerojn. Samtempe la Militista Departemento de la Usona Armeo komisiis al Motorola prilaboron de la unua portebla radiostacio. Sub la gvido de Henryk Magnuski kaj lia kolektivo tio brile sukcesis kaj tiel kreiĝis la modelo SCR-300 difinata kiel walkie-talkie. Tiu radiotelefono ĝis hodiaŭ estas opiniata kiel la plej grava inventaĵo de Magnuski. Ĝi estis ankaŭ unu el la pioniraj aranĝaĵoj utiliganta la sendratan komunikadon. Magnuski ricevis tri pontentumojn ligitajn kun ĝia elkonstruo. La aparaton priservatan de du soldatoj, kiu pezis 17 kilogramojn, eblis transporti en speciala dorsosako kaj ĝia atingopovo egalis al 15 kilometroj. Ekde 1943 ĝis la militfino Motorola produktis ĝin en la kvanto de 43 mil ekzempleroj. Ili estis aplikataj sur la batalkampoj en Eŭropo kaj en la regiono de Pacifiko kaj ankaŭ en postmilitaj konfliktoj. Uzis ĝin artilerio, blendarmilaj trupoj kaj infanterio. En multaj usonaj milittemaj filmoj rilatantaj al la 2-a mondmilito videbliĝas praktika apliko de ĉi tiu aparato. Alia grava verko de Magnuski estis mallongonda radia lumturno por helpi al pilotoj retrovi aviadilŝipojn kaze de malbona videbleco aŭ en noktaj kondiĉoj. Per siaj 30 patentoj Magnuski alportis grandegan influon je evoluo de telekomunikado. Sufiĉas diri, ke por evoluigi la nuntempajn sistemojn de ĉela telefonio oni uzis sep aliajn patentojn de la polo. Magnuski aŭtoris multajn publikaĵojn en fakaj revuoj kaj ĉapitrojn en la libro „Elektitaj problemoj de elektroniko kaj telekomunikado” en honorlibro por profesoro Janusz Groszkowski kaj en la Lernolibro pri la inĝenierio de komputilaj sistemoj”. Manguski emeritiĝante estis esplorfaka direktoro en Motorola. Li mortis en 1978. Lia nomo en la 2006-a estis registrita sur la honora listo de inĝenieroj de Ilinojso. Lian nomon portas ankaŭ katedro en la fakultato pri Elektraj kaj Komputilaj Sciencoj de la loka universitato. Multaj inĝnieroj en la mondo cerbumis pri taŭga aranĝajo por rekta distanca komunikado. Tamen nur la kolektivo establita en Galvin (Motorola), laboranta sub la gvido de Henryk Magnuski konstruis la unuajn mallongondajn radiostaciojn, kiuj servis same kiel riceviloj kiel ankaŭ emisiiloj. Do kvankam laboroj de aliaj specialistoj ankaŭ rilatis al mallongondaj komunikiloj tamen aranĝajoj, en kiuj oni uzis la patentumitajn inventaĵojn de la pola radioinĝeniero estis la plej popularaj kaj plej alte taksataj kaj pro tio oni nomas lin la inventinto de „walkie-talkie”.

El la elsendo 05.03.2023. Legas Barbara – 07′ 42″