Ludu

La 1206-a E_elsendo el la 05.11.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

– Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni gastigas usonan esperantiston Brandon Sowers, kun kiu ni parolas i.a. pri la nova podkasto Usone-Persone (https://www.youtube.com/channel/UCU52hyuWMndOUV_-edfoGdg).
– En aktualaĵoj ni informas pri financrimedoj el Unicef por Bjalistoko; pri noveca geoterma hejtejo en Toruń (la norda Pollando); pri opinioj de poloj pri sezona horŝanĝo.
– La scienctema rubriko estas dediĉita al la 2-a eldono de la konkurso al kiu patronecas Stanisław Lem; al la unua en Pollando festivalo de sciencaj filmoj.
– Fragmente aŭdiĝas la kanzono „Ja Feliĉo estas” de Rondo Amuze el la koncerto dum la 10-a Azia-Oceania Kongreso. La programinformon akompanas interreta foto pri la unua pola geoterma hejtejo en Toruń.
– En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.