Ludu

La 1205-a E_elsendo el la 30.10.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Elżbieta Karczewska rakontanta pri la preparoj al la 72-a kongreso de la Kristana Esperantista Ligo Internacia, kiu venontjare okazos en Bjalistoko. En la komenca kulturtema kroniko ni informas pri la finiĝinta Internacia Konkurso de Henryk Wieniawski; pri polaj muzeoj denove plenaj de vizitantoj; pri pola aŭtuna kultura oferto por Koreio. En la E-komunumaj informoj ni sciigas pri la venontsemajna 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto al kiu eblas senpage aliĝi rete: http://bitly.ws/vS4T; pri la okazonta fine de novembro 3-a Virtuala Kongreso kaj Retoso, al kiu povas aliĝi senpage UEA-membroj ĝis la 18.11 ĉe la adreso: https://vk.esperanto.net.
La kanzonon „Revido” kantas fragmente Amira Chun.La programinformon akompanas interreta foto prezentanta la gajnintinon de la Internacia Violonista Konkurso.  En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.