Ludu

La 1189-a E_elsendo el la 13.08.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

La 107-a UK-o en Montrealo finiĝis. En nia 8-a sinsekva distanca kaj foresta raporto informas nin pri tio Fernando Maia, la 1-a vicprezidanto de UEA. Aŭdiĝas sekve nia interparolo kun la prezidanto de UEA, Duncan Charters farita tuj post la vendreda Komitata Kunsido. Tamen ne sole pri ĝi ni interparolas kun nia antaŭmikrofona gasto.
Muzike ni prezentas fragmente la kanzonon de Armel Amiot „La nokta trajn’ foriros” ne el la realtempa prezento dum la Solena Fermo, sed laŭ la studia registro. La programinformon akompanas la interreta foto el Telegramo „Ĝis revido en Torino 2023”.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.