Ludu

La 1177-a E_elsendo el la 10.07.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la serio de sondokumentoj ligitaj kun la 100-jariĝo de Esperanto-Radiofonio ni memorigas interparolon de red. Andrzej Pettyn kun la tiama respondeculo de la E-elsendoj de Aŭstria Radio Internacia, Emil Vokal. La registraĵo farita lige kun la Viena UK en 1992 enhavas ankaŭ la informojn pri transloko de Zamenhof-monumento en ĉi tiu urbo. En la nunsemajna kulturkroniko ni parolas pri rekonstruo kaj disponigo al turistoj de la katedrala turo en la urbo Elbląg; pri nova konstanta ekspozicio en iama Radziwiłł-rezidejo en Nieborów; pri la eŭropa premio por la muzeo POLIN. En E-komunuma segmento ni informas pri ĵus finiĝinta sukcesa etapo de la interretaj KER-ekzamenoj de edukado.net. Pri transdono de UEA-arkivo al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. Dank’ al Jorge Linck ni aŭdas E-sambon komponitan de Dino Boladão, ano de Esperanto-Klubo TRIEK el Brazilo, urbo Tri Riveroj, ŝtato Rio de Janeiro. La akompana al la programinformo interreta rilatas al la nova ekspozicio el la kolektoj de Radziwiłł-familio en ĝia iama rezidejo, aktuale muzeo en Nieborów.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.