Ludu

La 1169-a E_elsendo el la 30.05.2022 ĉe www.pola-retradio.org

– Nian nunsemajnan felietonon ni dediĉas al Maria Konopnicka, unu el la patronoj de 2022. Ŝi estis unu el la plej elstaraj verkistinoj en la historio de la pola literaturo, ĉefa novelistino de pozitivisma epoko, infanverkistino, publicistino, tradukistino. Ŝiaj noveloj „La poŝhorloĝo” kaj „La Fumo” estas tradukitaj ankaŭ en Esperanton.
– Kulturkronikaj aktualaĵoj rilatas al nova konstanta ekspozicio en la Reĝa Kastelo, al Monumento de Maria Skłodowska-Curie en Lublino kaj al nova Bierfareja Muzeo.
– En la E-komunuma segmento ni raportas pri la jarkonferenco de Asocio por Aziaj Studoj pri la temo „Serĉante universalan lingvon: Esperanto kaj politiko en Orient-Azio”. Muzike akompanas nin Zuzanna Kornicka per la kanzono „Kapti la trajnon al iu ajn loko”. La akompana al la programinformo foto prezentas la heroinon de nia felietono.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.