Ludu

La 1168-a E_elsendo el la 25.05.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En ĝia enhavo vi trovas, gesinjoroj: – Interpaprolon kun juna varsovia esperantisto Kamil Getka, eksa estrarano de Pola E-Junularo, studinto ĉe la Instruista Trejnado de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, nun enĝaĝita ŝakisto kaj ŝakinstruktoro. Krome lige kun la 100-jariĝo de la E-Radiofonio ni memorigas nian arkivan interparolon kun Gloria Gargallo el 2005 pri la Bordozaj E-elsendoj.
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri pola nutraĵeksporto en 2021; pri novaj aŭ restarigataj flugkonetoj de la pola kompanio LOT; pri lastaj esploroj de la ARC Merkato kaj Opinio koncerne ukrainajn rifuĝintojn.
– La sciencbultena temo traktas kunlaborprojekton inter sciencistoj kun mezaj civitanoj, interesiĝantaj pri la scienco. Muzike akompanas nin fragmento de la kanzono „La celo” el la plej nova albumo de de la tuluza bando VOJAĜO. Tiun bitan albumeton kun la titolo “Intergalaksia” lastvendrede lanĉis Vinilkosmo. La akompana foto rilatas al la novaĵo pri novaj aŭ restarigitaj flugkonektoj de la pola kompanio LOT.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.