Ludu

La 1119-a E_elsendo el la 19.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia komenca kulturtema kroniko enhavas informon pri memoraĵoj ligitaj kun la pola Nobelpremiitino Wisława Szymborska ekde hodiaŭ troviĝantaj en la Muzeo de Nobelpremio en Stokholmo kaj pri la germana traduko de „Medalionoj” de Zofia Nałkowska. Nian nunsemajnan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al la unua ormedalulino de Olimpiko kaj la unua polino kun olimpika ora medalo, Halina Konopacka. Ŝia foto akompas nian programinformon. En la E-komunuma segmento ni referencas al la mesaĝo de UEA lige kun Tago de Infanoj (20.11) kaj informas pri la muzika konkurso Gianfranco Molle 2022 organizata de Itala E-Federacio. Kiel muzikan ornamon ni elektis la kanzonon „Kie estas vi” de Martin kaj La Talpoj el la KD „Superbazaro” eldonita de Vinilkosmo. Aŭdiĝas ankaŭ interpreto de „La Espeo” fare de Gianfranco Molle. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.