Ludu

La 1118-a E_elsendo el la 16.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org

La nunsemajna antaŭmikrofona gasto de la Redakcio estas Ikuko KITAGAWA, la prezidantino de la Japana E-Instituto. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri bona pozicio de Pollando en la eŭropa kaj monda produktado de fromaĝoj kaj pri plia omaĝoto de 2022, kiu estas Maria Grzegorzewska, renoma pola pedagogo. En la scienca bulteno ni informas pri la unua laŭreato de la scienca premio „Stanisław Lem” de Vroclava Politekniko, kiu fariĝis profesoro Randall J. Platt. Krome ni transdonas informon pri la rezultoj de la nunjara tradukkonkurso, kies patrono estis Lucija Borčić. „Filo mia” de Esperanto Desperado, kiun ni prezentas fragmente devenas el KD „Hotel Desperado” eldonita de Vinilkosmo. La akompananta la programinformon interreta foto rilatas al bonega fromaĝproduktado en Pollando. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.