Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj


Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

Arkivoj

Kategorioj

 Brumapo de Baltiko

Ĝis la jarfino daŭros esploroj, kiuj servos por krei la brumapon de Baltiko. La donitaĵojn kolektas 40 sondiloj dislokitaj en diversaj lokoj. Sciencistoj el 6 landoj, inkluzive de Pollando, antaŭvidas, ke la kreiĝonta mapo helpos protekti la marbestojn kontraŭ la sekvoj de la subakva bruo. La sondiloj estas lokitaj en la akvoj de Baltiko ĉe la bordoj de Svedio, Danlando, Pollando, Germanio, Estonio kaj Finnlando. Ĉiu lando lokis inter 4 ĝis 10 aranĝaĵojn, Pollando kvin. Ili troviĝas en la profundo de eĉ 90 metroj kaj estis dislokitaj tiel, ke la kolektitaj informoj liveru laŭeble plenajn donitaĵojn pri la bruo en la tuta maro. Ĉar la mezurado daŭras ekde la jarkomenco la finaj donitaĵoj prezentos la staton de la bruo en la Balta Maro dum la tuta jaro.

Paralele kun la registrado de la subakvaj sonoj la aŭtoroj de la projekto kolektas donitaĵojn pri la trafiko de ŝipoj, kiuj estas la ĉefaj bru­kaŭzantoj. Temas pri informoj rilate specon kaj grandecon de la marunuoj kaj rilate rapidecon, kun kiu ili navigas.

Tiel kreiĝos la brumapo de Baltiko ne sole prezentante kiel bruo dismetiĝis sub la marakvo, sed ebligonta prilaboron de komputila programo, kiu kun relative granda precizeco prognozos kiomgrada bruo kreiĝos en elektita parto de la maro depende de la premisita ŝiptrafiko. Tiuj laboroj daŭros ĝis la 2016-a jaro.

Ekde la 2-a mondmilito la brunivelo en la maroj kaj oceanoj kreskis kelkoble, kion pruvis enkondukaj esploroj gvidataj de multaj institucioj. La marbestoj estas tre impresiĝemaj je bruo dum sono sub la akvo disvastiĝas kun pli granda forto kaj atingeblo ol en la aero.

La internacia projekto kadre de kiu estas ekzamenata bruo nomiĝas sigle BIAS (t.e. Baltic Sea Information on Acoustic Soundscape). Ĝi estas subvenciata de la Eŭropa Unio. En Pollando krom­financas ĝin la Nacia Fonduso por la  Medioprotekto kaj Akva Mastrumado.

El la elsendo 13.01.2015. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 En ZOO-ĝardeno en Płock mara flaŭro kaj faŭno el la tuta mondo

Kelkdek akvarioj kun la volumeno de 500 ĝis 40 mil litroj estos el­konstruitaj en la Urba Bestoĝardeno de Płock [pŭock] en la norda Pollando kadre de la projekto „Akvoj de la mondo”. Eblos en ili rigardi la ekzemplojn de faŭno kaj flaŭro el ĉiuj plej grandaj maraj kaj dolĉaj akvo­receptakloj de la mondo. La projekto – la plej granda en Pollando – estos preta lime de somero kaj aŭtuno 2016, kio ligiĝos kun la 65-jariĝo de la loka besto­ĝardeno. La plej granda akvario destinita por ŝarkoj entenos 40 mil litrojn de la akvo. Ĝiaj muroj dikos 10 centimetrojn, ĝi longos 12 metrojn kaj estos vasta je du kaj duona metroj. Tra la ekspozicio kondukos pado memoriganta la sekiĝintan river­fluejon kun la bordaj muroj el akrilo. La ZOO-ĝardeno en Plock kun la surfaco de ĉirkaŭ 15 hektaroj estis establita en 1951. Loĝas en ĝi pli ol 3200 bestoj reprezentantaj 307 speciojn, inkluzive de tiuj al kiuj minacas la formorto. En Płock troviĝas unu  el la plej grandaj en la lando did­aktosciencaj pavilonoj kun ekspozicio de reptiloj kaj amfibioj kaj specimene aranĝita tropika arbaro kun originala, ekzotika plantaro. Ekde 12 jaroj la bestoĝardeno de Płock – vizitata jare de pli ol 250 mil personoj –  apartenas al la Monda Organizo de ZOO-ĝardenoj.

 El la elsendo 06.01.2015. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Prix Galien por polaj specialistoj

Polaj specialistoj el Aŭdocentro en la loko Kajetany apud Varsovio ricevis en Monte Carlo oran medalon de internacia konkurso Prix Galien pro la prilaboro de la unua en la mondo Landa Teleaŭdiologia Reto. Ĝia ideodoninto kaj kreinto estas la estro de la Internacia Centro de Aŭdokapablo, profesoro Henryk Skarżyński. Oni utiligas ĝin por pacientoj kun koĥlea enplantaĵo. Nome tiuj personoj post la operacio bezonas longdaŭran protekton, kio ligiĝas kun multaj vizitoj en la hospitalo, ofte longaj vojaĝoj tre tedaj kaze de kelkmonataj aŭ unujaraj infanoj. Por ili estis kreita la tele­medicina sistemo, kiu ebligas gvidi malmultekostan kaj efikan rekapabligadon de aŭdo- kaj parolokapablo kaj distancan priservon de pacientoj kun diversspecaj  koĥleaj enplantaĵoj. La laboroj pri la sistemo estis inaŭguritaj antaŭ 14 jaroj. Antaŭ 7 jaroj oni demonstris ĝin sur la internacia areno. Nun la Landa Reto de Teleaŭdiologio disponas pri 20 centroj en la tuta Pollando kaj estas unika  ĉi-speca sistemo en la sanprotekto.

La fondita en 1970 Prix Galien ĝuas prestiĝon kaj rekonon en la tuta mondo. Atribuata al firmaoj kaj individuoj pro esploroj, plej novaj teknologioj kaj novumaj produktoj ĝi estas taksata kiel la plej grava distingo koncerne medicinajn aranĝaĵojn tuj post Nobel-premio pri medicino.

 El la elsendo 30.12.2014. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La lubuŝa regiono estas la pola rifuĝejo de fiŝaglo

La lubuŝa regiono en la okcidenta Pollando povas estis konsiderata kiel rifuĝejo de la landa populacio de fiŝagloj, kiuj apartenas en Pollando al unu el la plej maloftaj kaj minacitaj rabobirdoj. Vivas tie 8-9 parojn de la fiŝagloj, kiuj en la nuna jaro kovis kaj kreskigis 6 fiŝaglidojn. En la tuta lando vivas apenaŭ ĉirkaŭ 35 paroj de ĉi tiuj imponaj birdoj. Krom en la regiono de Zielona Góra ankaŭ en Varmio kaj Mazurio.

Fiŝagloj ĉiam pli volonte lokas siajn nestojn sur la elektro­liniaj fost­aranĝaĵoj. En Pollando jam preskaŭ la duono de fiŝagla populacio nestas tiamaniere kaj laŭ pritakso de specialistoj, tio povas helpi al ilia transdaŭro. La kresko de fiŝagloj en la okcidenta Pollando kun la gvidata tie aparta protekto­strategio. En la periodo 2011-2015 estis kreiĝontaj ĉirkaŭ 50 elektroliniaj fosto­aranĝaĝoj sur elektitaj areoj. En la lokoj de la kovado estis instalitaj generaj protekto­sferoj. Al la protekta kampanjoj de la fiŝagloj en la lubuŝa regiono aktive aliĝis ornitologoj, natur­amantoj kaj fiŝhokantoj, kiuj monitoras la aperadon de ĉi tiuj birdoj.

El la elsendo 23.12.2014. Legas Maciek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

UrbanCONE de pola dezajnisto

Kiel skribas Dziennik Polski Michał Pośpiech, diplomito de la Belarta Akademio en Krakovo projektis flugantan aranĝaĵon por la purigado de aero. Lia aranĝaĵo UrbanCONE ravis la ĵurianojn de internacia konkurso por junaj dezajnistoj. Li okupis la trian lokon en la konkurso Electrolux Design Lab 2014, kiun partoprenis 1700 dilomitoj kaj studentoj el 47 landoj. Michał Pośpiech diplom­itiĝis en la fakultato de industriaj formoj. Lia projekto, kies prototipo jam estis pretigita de la firmao Electrolux,  evoluis el lia magistriga projekto. De moderna, sed malskema en sia formo ventolilo la ideo evoluis ĝis mallaŭte fluganta maŝino, kiu sub la flugiletoj kaŝas aer­filtrilojn. Ĝi povas esti uzata de homoj malsanaj je astmo aŭ aliaj pulmo­malsanoj, aŭ entute de urbo­loĝantoj baraktantaj kontraŭ danĝera por la sano densa fumnebulo. UrbanCONE moviĝas en la aero kvazaŭ meduzo en la akvo. Ĝuste ĝiaj movoj inspiris la polan aŭtoron. Kiel informas Dziennik Polski la aranĝaĵon provizas motoro kun mikro­komputilo provizata per sunenergio.

 El la elsendo 09.12.2014. Legas Milada

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ludemaj fiŝoj

Usonaj sciencistoj la unuan fojon registris fiŝojn ludantajn. La rezultojn de siaj dujaraj laboroj ligitaj kun la konduto de tri fiŝaj maskloj el la familio cikledoj esploristoj el la universitato en Tennessee, Usono aperigis en la periodaĵo „Ethology”. Ili sukcesis filmi momenton, dum kiuj fiŝoj dediĉis sin al ludo frapante la fiksitan en la marfundo termometron, kiu funkciis kiel nefaligebla balancilo. Laŭ profesoro Gordon Burghardt, kiu kunordigis la esploronj la ludkonduton provokis la rapida reveno de la termomento al la komenca pozicio. Simila konduto estis rimarkita ĉe polopo, kiuj mergis pilketon en la akvon kaj observis kiel ĝi denove aperas sur la akkvosurfaco. Tiu mekanismo estas ofte utiligata ankaŭ en ludiloj por malgrandaj infanoj kaj hejmbestoj. La esploristoj kvalifikis la konduton de fiŝoj kiel ludon, ĉar ĝi seris al neniu celo ligita kun la serĉado de maĝo aŭ interfiŝaj kontaktoj. Cikledoj ne cedis frapi la termometron senkonsidere al tio ĉu en la akvario troviĝis manĝo aŭ aliaj fiŝoj. La aktiveco en la formo de ludo karakterizas la tutan animalomondon. Temas pri ripetebla konduto, ne tro celhava konsiderante la kuntekston de situacio aŭ aĝon de ludanto. Ĝi estas laŭplaĉe iniciatata en momento, kiam animalo aŭ homo troviĝas en la ripoziga kaj senstreĉa medio. Dank’ al observado de la manifestiĝoj de la animala ludemo homo povas pli bone kompreni sin mem. Kiel deklaras la usona sciencisto ludo estas la integra parto de la vivo kaj povas esti unu el la motivoj, por kiu valoras vivi.

 El la elsendo 03.12.2014. Legas Maciek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Aquaman revoluciigos la plonĝadon

Sciencistoj el la dana universitato en Odense kreis novan materialon, kiu kapablas reteni kaj stapli oksigenon en tre signifa koncentriĝo. La laborojn partoprenis ankaŭ aŭstraliaj sciencistoj el la universitato en Sidnejo. Ĝi estas nomita Aquaman omaĝe al la heroo de bildstrio el la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento. Laŭ la inventintoj ĝi helpos al plonĝistoj spiri subakve kaj povas kaŭzi, ke malkomfortaj oksigenboteloj surdorse ĉesos esti bezonaj, ĉar anstatuigos ilin maskoj absorbantaj oksigenon el akvo. Aquaman povas utili ankaŭ al fajrobrigadistoj kaj personoj suferantaj la pulmomalsanojn. La materialo kun kristala strukturo kreiĝis baze de kobalto ligita kun organikaj elementoj. Laŭ sciencistoj bulo de nova substanco simila al granda akvomelono povas absorbi oksigenon el granda ĉambro. Oksigenkoncentriĝo povas estis 160-oble pli granda ol en aero, kiun ni spiras. Aquaman funkcias simile al hemoglobino en la sango – ĝi absorbas, transportas kaj kaze de malaltigita sangopremo aŭ alta temperaturo oksigenon redonas. Ĝi kapablas fari tion plurfoje sen perdi siajn proprecojn. Laŭ tiu vidpunkto ĝi similas al spongo, kiun plurfoje eblas akumi kaj sekve akvon forigi.

 El la elsendo 25.11.2014. Legas Maciek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La unua en Pollando Oceanorio-Afrikario

La unua en Pollando akvariejo Afrikario estis malfermita dum la lasta dimanĉo de oktobro en Vroclavo (la sudorienta Pollando). Troviĝas en ĝi pli ol 100 animalspecioj, inkluzive de 60 fiŝospecioj de la koralrifoj. Troviĝas tie ankaŭ la unusolaj en Pollando naĝantaj mamuloj,  rajoj (Manta birostris).

La elkonstruo de la vroclava Afrikarium daŭris du jarojn kaj kostis 220 milionojn da zlotoj. Ĝi estas trietaĝa kaj okupas la areon de unu kaj duona hektaroj. Troviĝas en ĝi 7 basenoj, kiujn plenigas 15 milionoj da litroj da akvo. En pavilono 170 metrojn longa kaj 70 metrojn vasta estas prezentata flaŭro kaj faŭno de la afrikaj akvoj. Krom fiŝoj en la objektoj estas admireblaj ankaŭ diversaj specioj de simioj kaj birdoj. La unuopaj fragmentoj de la povilono estas dividitaj laŭ geografia vidpunkto kaj konformas al la elektitaj partoj de la Nigra Kontinento.

La vizitado komenciĝas de la sablozaj plaĝoj de la Ruĝa Maro. La itinero iom pos iom gvidas sub la marsurfacon, kie estas rigardeblaj diversaj koralriferoj. En tiu parto de la akvario vivas pli ol 20 mil fiŝoj. Sekve la itinero kondukas al la regiono de Nilo kaj al la grandaj lagoj Malavia kaj Tanganika. Paŝante laŭ tunelo el akrila vitro eblas rigardi la mondon de oceanaj akvoj de la subo i.a. observante ŝarkojn, rajojn, molaedojn, polpojn, marajn testudojn kaj meduzojn. En la parto de la pavilono referencata al ĝangalo ĉirkaŭ la rivero Kongo eblas rigardeblaj krokodilojn kaj en aparta baseno la unusolaj en Pollando mantoj kaj plantvoraj mamuoj, nomataj kiel akvosirenoj. La atrakciaĵo de Afrikario apartenas la eblo rigardi subakve i.a. pingvenojn el la familio Spheniscus demersus pezantajn ĝis 5 tunoj. Krome en la vroclava „oceanografio” eblas rigardi  i.a. hipopotamojn, nilajn krokodilojn, malgrandajn antilopojn „dikdik”. La kreiĝinta en la mezo de la 19-a jarcento ZOO-ĝardeno en Vroclavo estas ne nur la plej malnova, sed ankaŭ la plej granda en Pollando. Ĉiujare vizitas ĝin 600 mil personoj, nun laŭ prognozo ilia nombro duobliĝos.

El la elsendo 18.11.2014. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Urogaloj en la Arbarego de Augustów

En novembro la Arbarego de Augustów [aŭgustuf] akceptos 40 novajn loĝantojn. Temas pri urogaloj, kiuj estas unuj el la plej maloftaj birdoj en Pollando. Augustów-Praarbarego estas unu el iliaj lastaj vivterenoj. Ilia multnombra iam populacio sekve de ĉasadoj estis dekumita kaj nun en la Praarbarego troviĝas de 30 ĝis 35 urogaloj. Eblas ilin renkonti ankaŭ en Malsupra Silezio. Entute en Pollando vivas ĉ. 350-450 urogaloj. Komence de la 20-a jarcento temis pri ĉirkaŭ 3 mil birdoj.

Ekde la 2012-a jaro sur la tereno de Augustów-Praarbarego estas realigata projekto i.a. konsistanta en la rekreo de la populacio kaj gena protekto de urogaloj.  La novaj gastoj venis el Rusio. Antaŭ ol veni al Pollando ili estis ĝisfunde ekzamenitaj. Analizoj konfirmis la genan identecon de la venigitaj birdoj kun urogaloj vivantaj en la norda Pollando. Nun ili estas subigitaj al adaptoprocezo kaj nur post ĝia fino ili estos libere enlasitaj en la Praarbaregon.

Urogaloj troviĝas en la pola „Ruĝa libro de animaloj”, kiel specio ekstreme minacita.  Ekde 1995 ili estas ĉirkaŭprenitaj en Pollando per strikta proteko. Tio koncernas ne sole birdojn mem, sed ankaŭ lokojn de ilia vivado. Aktuale plej multonombre urogaloj troviĝas en Rusio, kie estas ĉirkaŭ unu miliono 400 mil birdoekzempleroj. Po ĉirkaŭ 200 mil urogaloj vivas en Svedio, Finnlando kaj Norvegio.

  El la elsendo 18.11.2014. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Sturno la plej populara specio de la Eŭropaj Tagoj de Birdoj

Sturno estis la ĉefheroo dum la oktobraj Eŭropaj Tagoj de Birdoj. Nur en Pollando oni notis 53 mil ĉi tiujn birdojn. Sume la polaj natur­amantoj observis preskaŭ 200 mil birdojn de pli ol 100 specioj. En Nederlando oni nombris plej multa ĉar pli ol unu milionon da birdoj.

La nunjarajn tagojn organizatajn en 40 landoj de Portugalio tra Malto, Kazaĥio ĝis Norvegio partoprenis 23 mil personoj. Ili ne nur nombris birdojn, sed ankaŭ uzis la okazon por promenoj kaj ornitologiaj ekskursoj. La retejo de la Pola Societo por la Protektado de Birdoj informis, ke la plej ofte observita estis sturno (Sturnus vulgaris), nigra fuliko (Fulica atra) kaj platbeka anaso (Anas platyrhynchos). En Pollando la duan lokon laŭ la obsevoofteco okupis fringo – temis pri pli ol 52 mil ezempleroj. La trian lokon okupis granda paruo (Parus major). Oni notis preskaŭ 29 mil ekzemplerojn de ili. La partoprenantoj de la Tagoj en multaj eŭropaj landoj – Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando kaj Slovakio observis ankaŭ imponajn migrofrupojn  de grandaj grupoj de gruoj, sturnoj, kolomboj, ridmevoj, fringoj, turdoj. Eŭropaj Tagoj de Birdoj estas organizataj ekde 1993 fare de monda federacio de societoj protektantaj birdojn BirdLife International. Kadre de donitaĵoj el ĉiuj ŝtatoj partoprenantaj la kampanjon kreiĝas registro de la plej ofte aperantaj aŭtune birdospecioj. Kadre de la nunjara kampanjo okazis preskaŭ 900 ornitologiaj eventoj.

El la elsendo 04.11.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La Arala Maro malaperas

Verkonformiĝas la nigra scenaro, kiun antaŭvidis ekspertoj de NASA. La Arala Lago, iam la 4-a akvoreceptaklo en la mondo vaporiĝas en hororiga ritmo. La satelitaj fotoj elmontras, ke pli ol la duono de la lago etendiĝanta lime de Kazaĥio kaj Uzbekio en la Centra Azio estas komplete seka. Ĝia sekiĝado komenciĝis en la epoko de Sovetunio en la 60-aj jaroj, kiam ĝiajn akvojn oni komencis utiligi por akvumi malstrumejojn en Kazaĥio, Uzbekio kaj Turkmenio. La lago estas provizata per akvo el la riveroj Syr-daria kaj Amu-daria,  kiuj transportas akvon el la degelantaj glaĉeroj de Pamiro. La unuaj fotoj de NASA el 2000 prezentas la Aralan Lagon dividitan je du partoj – la nordan kaj la sudan. En 2005 la digo elkonstruita laŭ la komisio de la kazaĥa registaro alkondukis al la sekiĝo de la suda lagoparto. Laŭ la plej novaj fotoj el aŭgusto 2014 rezultas, ke en la suda parto, kie iam estis lago la tereno estas komplete seka. Tio okazis i.a. pro malgrandiĝo de pluvoj kaj neĝadoj en Pamiro, kio kaŭzis malpli da akvo en Amu-daria. La prognozo de NASA el 2003 per kiu ekspertoj avertis, ke la Arala Lago povas malaperi en la daŭro de 15 jaroj verkonformiĝas kun konsterniga precizeco.

Tamen por preveni tion la lastan merkredon estis subskribita interkompreniĝo inter la registaro de Uzbekio, Internacia Fonduso por Savi la Aralan Lagon kaj aliaj internaciaj organizoj, kiuj destinis 3 miliardojn da dolaroj por mildigi la ekologian katastrofon, kiu plagis 67 milionojn da homoj en ĉi tiu regiono de la Centra Azio.  Sekve de la sovetuniaj grundplibonigaj decidoj el la 60-aj jaroj la volumeno de la lago, iam difinata kiel maro malkreskis de 1064 ĝis 399 kubokilometroj kaj ĝia akvospegulo malaltiĝis je 13 metroj.

 El la elsendo 04.11.2014. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Senmorta animo

La proksimiĝanta 1-a de novembro kaj la tradicia Festo de la Mortintoj, dum kiu oni vizitas tombojn de familianoj kaj amikoj instigas al enpensiĝo pri la vivpasado, pri tio, kio okazas aŭ ne okazas post la morto, pri tio ĉu eblas baze de scienca rezonado konkludi pri ekzisto aŭ malekzisto de la senmorta animo. Tiu temo okupis ankaŭ seriozajn kaj renomajn sciencistojn kaj evidentiĝas, ke ne ĉiuj subtenas la materiisman starpunkton ĉi-rilate.

MSZ: Unu el ili kalkulata al la plej grandaj aŭtoritatuloj pri la homa cerbo estis la Nobel-premiito John Eccles, aŭstralia neŭrofizjologo, kiu baze de siaj plurjaraj observoj kaj analizoj konstatis, ke materio mem ne kapablas krei psikajn fenomenojn kaj liaopinie nur la spirita realo povas krei psikajn fenomenojn. La veraj trajtoj de la homeco estas ne sole la inteligenteco kaj cerbo, sed unuavice kreiveco kaj la kapablo de la imagopovo krei psikajn fenomenojn. Post multaj jaroj tiu ĉi mondfama fizjologo kaj medicinisto konkludis, ke la homa menso, homa persona „mi”, ekzistas kiel spirita dimensio de homeco kaj tio estas la senmorta animo. Eccles skribis pri du aksiomoj – neripetebleco de la homa personeco en ĝia korpa dimensio kaj spirita ekzisto de senmorta animo. Per tio la aŭstralia sciencisto rifuzis la materiisman teorion de la menso, laŭ kiu cerbo estas komprenata kiel superkomplika komputilo, en kiu kortekso generas ĉiujn pensojn kaj sensojn.

Profesoro John Eccles kreis novan teorion de la funkciado de la homa menso, difinatan   kiel dualisma interageco. Tio signifas, ke ĉiu homo havas personan „mi”, alivorte senmaterian menson, kiu funkcias pere de materia cerbo. Tiel do krom fizika mondo en la homo ekzistas mensa, alivorte spirita mondo kaj ambaŭ realoj reciproke influas unu la alian. La memkonscio pri la persona „mi” daŭras senŝange dum la tuta vivo. Profesoro Eccles konkludis  sekve, ke la persona „mi” ekzistas ankaŭ post la korpa morto de ĉiu homo.

El la elsendo 28.10.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Severigo de kriterioj pri la scienccela  balenĉasado

Internacia Komisiono pri Balenĉasado (IWC)  deklaris sin en septembro favore al severigo de la mondaj kriterioj de sciencaj ĉasadoj je balenoj por protekti ĉi tiujn mamulojn en la regiono de Antarkto. Ĝi postulos detalajn raportojn pri la balenĉasado, kiuj devos konsideri iliajn dimensiojn kaj pruvojn, ke la esplorcelon ne eblis atingi helpe de rimedoj nemortoportaj. La rezolucion proponis Novzelando, subtenis ĝin 35 membraj ŝtatoj, kvin sindetenis kaj 20 kontraŭis.

Novzelando kaj Aŭstralio apartenas al la plej severaj kritikantoj de la balenĉasado klopodante protekti la faŭnon kaj flaŭron de la sudhemisferaj maroj. En marto 2014 Internacia Jutictribunalo deklaris, ke Japanio kadre de la scienccelaj ĉasadoj efektivigis ankaŭ komercajn.  Pasintjare sub la preteksto de esploroj oni ĉasis tie 417 balenojn. Japanio daŭre planas ĉasadon de balenoj kadre de scienca programo, sed ĝi retiriĝis fari tion en la akvoj de Antarkto. Ekde 1986 la balenĉasado por la komercaj celoj estas ĉirkaŭprenita per portempa malpermeso. En malgranda skalo estas allasita ĉemarborda ĉasado per tradiciaj metodoj por propraj bezonoj kaj ankaŭ scienccela balenĉasado.

El la elsendo 21.10.2014. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La lingvotalenton eblas ekzerci de la lulilo

Eĉ kelkmonatajn infanojn eblas ekzerci pri la distingado de sonoj, kiuj povas eniri la lingvokonsiston rapidigante tiel ŝlosilajn strukturojn por uzi parolon. April Benasich kaj ŝiaj kolegoj el la usona Rutgers University-Newark malkovris, ke se 4-monatajn infanojn oni instruas pri tio, ke ili donu la atenton al ĉiam malpli facila sekvo de sonoj neligitaj kun la lingvo,  kaj se oni premias ilin pro la rekonado de sonoŝanĝoj iliaj cerboj en la aĝo de 7 monatoj estas pli rapidaj kaj precizaj en la malkovrado de aliaj sonoj esencaj por la lingvo ol ĉe infanoj, kiuj ne ekzercis tion. Laŭ April Benasich malgrandaj infanoj kontinue skanas la medion por identigi sonojn, kiuj povas konsistigi parolon. Tio estas unu el iliaj ŝlosilaj taskoj. Inter la 4-a kaj 7-a vivmonatoj la suĉinfanoj kreas siajn akustikajn mapojn. En la eksperimento,  pri kiu skribis “Journal of Neuroscience” oni subtile kondukis la bebajn cerbojn, ke ili koncentriĝu pri stimuloj, kiuj estas la plej esencaj por la konstruado de akustikaj mapoj.  Pro ili respondecas konforme ligitaj cerboĉeloj, kiuj helpas al bebo deĉifri lingvon rapide kaj aŭtomate. Konfome formitaj ebligas lerte uzi parolon, kio estas esenca por la koniga funkciado. Esploristoj observos infanojn ĝis la fino de unu kaj duona jaroj por ekzameni, ĉu la rezultoj de la gvidataj ekzercoj estos firmaj.

El la elsendo 21.10.2014. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Tygodnik Powszechny

La unua oktobra numero de la semajnrevuo „Tygodnik Powszechny” enhavas la 1-an sciencan aldonaĵon titolitan „La limoj de la scienco” dediĉitan al la temo „Grandaj Demandoj”. Ĝi estis prilaborita komune kun la krakova Kopernik-Centro de Interbranĉaj  Esploroj. La unua aldonaĵo okupiĝas pri la limoj de la scienco laŭ la vidpunkto de fiziko kaj kosmologio, kognaj kaj normigaj sciencoj, filozofio kaj teologio. La krakova Kopernik-Centro okupiĝas pri ili realigante la esplorprogramon „Limoj de la scienca klarigo” financatan de Templeton-Fondaĵo. Kadre de la projekto estis prilaboritaj 300 sciencaj artikoloj, 31 libroj – monografioj kaj kolekivaj verkoj, 120 sciencpopularigaj artikoloj. Okazis 18 internaciaj sciencaj konferencoj kaj 75 publikaj prelegoj. Krome aperis  13 tradukoj de la popularsciencaj libroj kaj en la troviĝas 180 filmoj, registrintaj prelegojn aŭ intervjuojn kun mondfamaj sciencisoj. La aŭtoro de la enkonduka artikolo kaj samtempe fondinto kaj direktoro de la krakova Kopernik-Centro, pastro profesoro Michał Heller citas iujn el la Grandaj Demandoj el la la retpaĝoj de la Templenton-fondaĵo kiel „Kiamaniere kredo pri senmorteco influas nian vivon”, „En kio konsistas diferenco inter kono kaj kompreno”. Samtempe la redakcio prezentas grandajn demandojn de 34 sciencistoj el ĉiuj epokoj – kiel Sokato, Kopernik, Newton, Pateur, Ciołkowski, Bohr, Rubin, Wolszczan – kiuj per penetra starigado de Grandaj Demandoj kaj akiritaj respondoj difinis nian komprenon de la mondo,.

Krom unuopaj artikoloj i.a. pri la limoj de la Kosmo, pri limigoj de neŭrosciencaj esploroj „Ĉu eblas gvati cerbon” Tygodnik Powszechny starigis laborajn demandojn al junaj sciencistoj el Kopernik-Centro. Inter la intervjuitaj troviĝas ankaŭ nia redakcia kolego Tomek Miller. Des pli volonte ni volonte prezentas liajn respondojn pri siaj esplordemandoj:

Tygodnik Powszechny: Pri kio vi okupiĝas?

TM: La nuntempa fiziko apogas sin sur du pilieroj: ĝenerala teorio de realativeco kaj kvantuma mekaniko. Fizikistoj de jaroj klopodas koherigi ilin,  krei la tiel nomatan kvantuman teorion de la gravitado. La malfacilo konsistas en tio i.a., ke tiuj du grandaj fizikaj teorioj uzas malkongruajn matematikajn strukturojn. La t.n. modelo de nekomuto evoluigata de grupo sub la gvido de pastro profesoro Heller – ĝia membro mi estas – celas trovi matematikan strukturon tiom riĉan, ke ĝi  koherigu ambaŭ malkongruajn strukturojn kadre de pli ampleksa, harmonia tuto. Kandidatojn por tia strukturo liveras intense disvolviĝanta matematika branĉo, difinata kiel nekomuta geometrio. Aktuale mi esploras unu el tiuj strukturoj.

Tygodnik Powszechny:  Kion koncernas la plej grava demando en via laboro kaj kiel konturiĝas la respondo?

TM: Ĉu nekomuta geometrio ebligos formuli kvantuman teorion de la gravitado? Estas sciate, ke ĉiun el la du grandaj teorioj aparte eblas esprimi en la lingvaĵo de nekomuta geometrio. Tio gravas. Tamen daŭre ne estas klare ĉu nekomuta geometrio liveros ĝustan recepton por ilia unuigo.

Tygodnik Powszechny:  Kian defion vi konsideras  en via laboro?

TM: Mi klopodas faligi specifan demarkacian linion inter areoj de relativismaj kaj kvantumaj fenomenoj. Ĝi trapasas kadre de la bone rekonita konata  fiziko, tial povas ŝajni, ke ĝi ne estas limo de niaj konoj. Historio tamen elmontras, ke forviŝado de tiaj demarkaciaj linioj en fiziko ofte fruktas per novaj, surprizaj malkovroj.

 El la elsendo 14.10.2014. Legas Barbara kaj Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Minikivio el la pola altlernejo_07.10.2014

En la Supera Lernejo de la Kampara Mastrumado estis kultivita nova specio de minikivio aŭ kiveo Bingo, kiu jam aperis en vendejoj. Ĝiaj fruktoj laŭ grandeco similas groson, ili estas dolĉaj kaj havas manĝeblan ŝelon.

Doktoro Piotr Latocha el la Katedro pri la Medioprotekto de la varsovia altlernejoj gvidas esplorojn pri aktinidio de dek kelkaj jaroj. Ĝiaj fruktoj deekstere ne similas al kivio, sed sufiĉas tranĉi ĝin por malkovri minikivion. Malsame al kivio la ŝelo de minikivio estas senhareta kaj manĝebla, la frukton ne necesas senŝligi.

La nova fruktospecio kreiĝis sen la genetika manipulado. Ĝi estis akirita laŭ la tradicia metodo de hibrida kultivado kaj selekto. La plantoj estas preskaŭ tutece imunaj je malsanoj kaj  vermoj kaj taŭgas por la ekologia kultivado.

Ĝis nun aktinidio estis plantita en Pollando kiel ornama ĝardenplanto. Dank’ al. la kunlaboro de la varsovia altlernejo kun hortikulturistoj en la apudvarsovia loko Grójec [grujec] kreiĝis la unua en la lando miniplantejo. Post tri jaroj la plantoj fruktis kaj trafis al la pola merkato. Minikivio devenas el la nororientaj regionoj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Konata kivio ne tolerus la severan polan vintron, sed eblas en Pollando kultivi frostoimunajn specioj de minikivio. Ĝi tre bone adaptiĝas al la pola klimato tolerante eĉ minus 30-gradan froston. Ĝiaj fruktoj maturiĝas fruaŭtune.

El la elsendo 07.10.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Promeno pozitive efikas je piedoarterioj

Mallongaj promenopaŭzoj povas forigi la negativan influon de la sida korpopozicio je piedoarterioj. Sugestas tion esploroj de usonaj sciencistoj. Informis pri tio  “Medicine & Science in Sports & Exercise”. Estas multaj pruvoj, ke ekzistas ligo inter la longdaŭra sida korpopozicio (ekzemple dum laboro) kaj apero de risko de sangocirkula malsano kaj metabolaj perturboj. I.a. temas pri pli alta koloesterolo, pli granda korpa zonmezuro elmontranta la minacan por la koro ventroobezecon. Samtempe aperis ideoj, ke interrompado de longiĝa sidopozicio per mallongaj promenoj povas pozitive influi la sangocirkuladon Sciencistoj el la usona Indiana University en  Bloomington subigis al la ekzamenadoj 12 sanajn 20-35-jaraĝajn virojn, kiuj ne estis obezaj. Dum la unua eksperimento ili sidis en mola brakseĝo dum tri horoj ne movante piedojn. En la alia dum la trihora sidpozicio ili havis po tri kvinminutajn paŭzopromenojn. Ili okazis post la duona,  post unu kaj duona kaj fine post du kaj duona horoj. Ĉiufoje komence de la eksperimento kaj sekve komence de la unua, dua kaj post tri horoj oni kontrolis la funkciadon de ilia endotelio ĉe la  femura arterio. Jam post unu horo de kontinua sida pozicio ĝia funkciado estis je 50 procentoj malpli bona. Mallongaj kvinminutaj promenopaŭzoj kaŭzis tamen, ke ĝi la tutan tempon restis senŝanĝa.

El la elsendo 30.09.2014. Legas Gabi

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Botokso kaj la emocia evoluo

Botokso estas la komerca nomo de toksino produktata de la bakterioj Bacillus botulinus, kiu estas venena se konsumita, sed injekciata malgranadoze en muskolojn loke paralizas ilin.  Komence ĝi estis aplikata en neŭrologio kaj okulkuracado. La kontraŭsulka efikado de botokso estas flanksekvo, kiun oni konstatis dum la kuracado de strabeco. Dank’ al botokso la vizaĝtrajtoj fariĝas iom pli mildaj kaj la vizaĝo alprenas junaĝan aspekton. Tiucele botokso komencis esti uzata fine de la 80-aj jaroj. Nun ĉiam pli ofte oni aplikas botokson en kontraŭsulka profilakto ĉe personoj malpli ol 25-jaraĝaj. Tamen laŭ sciencistoj tia paralizstreĉita vizaĝo povas malhelpi al junaj personoj ellerni la plenan emociesprimon, do ilian emocian evoluon. Samtempe psikologoj atentigas, ke maturiĝantaj personoj lernas la regulkonformajn rilatojn kun aliaj homoj imitante ilian mimikon. Kulturo baziĝanta sur televidaj spektakloj kaj kopiado de publikaj steluloj, kies vizaĝoj estas nenionesprimaj povas esti do danĝera en la sekvoj. La senmimika vizaĝo ne emfazas emociojn kaj samtempe malfortigas senti ilin. Homoj ridetas ne sole,  ĉar ili estas feliĉaj – ili estas feliĉaj,  ĉar ili ridetas.

 El la elsendo 23.09.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Cetacoj necesaj por la funkciado de ekosistemo

Longe estis asertite, ke cetacoj estas tro malofte renkontataj por havi influon je oceanoj. Laŭ Joe Ramon el la Vermonta Universitato tio estas rezonado erara. Malkresko de ilia populacio je 66 kaj eble eĉ 90 procentoj plej verŝajne ŝanĝis la strukturon kaj funkciadon de oceanoj, kvankam la rekreo de ilia populacio daŭre estas ebla. Grandegaj lamencetacoj kaj kaĉalotoj kun siaj grandaj konsumbezonoj funkcias kiel specifaj inĝenieroj de ekosistemo. Ili nutras sin per malgrandaj fiŝetoj kaj senvertebruloj kvankam ili mem fariĝas viktimo de tiaj rabobestoj kiel orkoj. Tamen eĉ iliaj kadavroj kaj korporestaĵoj sur la marfundo certigas rifuĝon al multegaj specioj, kiuj vivas nur en ĉi-specaj lokoj. Inter multaj esencaj vivefikoj de cetacoj apartenas la vorado en la marprofundo kaj malmanĝado ĉe la akvosurfaco, kio kaŭzas kreskon de planktono. Krome tiuj ĉi grandegaj animaloj transportas nutrosubstancojn je miloj da kilometroj el la lokoj, kie ili sin nutras al tiuj, kie ili generas. Fiŝkaptistoj malprave traktas cetacojn kiel konkurencon. Novaj esploroj elmontras, ke rekreo de la populacio de ĉi tiuj bestoj povas kaŭzi pli grandan produktivecon de lokoj, en kiuj cetacoj kolektiĝas por serĉi nutraĵon kaj enmondigi idojn.

El la elsendo 16.09.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Hundoj, estaĵoj ĵaluzaj kiel homoj

Profesorino Christine Harris el la Kalifornia Universitato en San Diego kaj ŝia eksa studentino Caroline Prouvost pruvis, ke hundoj – la plej bonaj amikoj de homoj, same kiel ili suferas ĵaluzon. La esploristinoj aplikis metodon el eksperimentoj kun 6-monataj suĉinfanoj. Ili studis konduton de 36 hundoj en hejmaj kondiĉoj filmante kaj analizante la konduton de la kvarpieduloj, kiam iliaj posedantoj manifestis varmajn sentojn rilate al realisme aspektantaj pluŝhundoj. Iliaj esploroj elmontris, ke la animaloj en reciprokaj rilatoj manifestas fortan maltrankvilon, kiam rivalo prezentas varmajn sentojn al ilia proksima persono. Aneta Awtoniuk, hundotrejnistino asertas, ke la ĵaluzo ĉe hundoj estas malsama kiel ĉe la homoj kaj ligiĝas kun la grega konduto de la bestoj, kun la konkurado pri posedaĵoj. Al ili, al posedaĵoj kalkuliĝas ankaŭ emocioj kaj interesiĝo de homo, kiu disponigas al hundo manĝon, ludas kaj promenas kun ĝi.

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Karbiodioksido influas la vivon de tropikaj fiŝoj

Signifa koncentro de karbo­dioksido en la marakvoj damaĝas la kapablon rekoni ĉe fiŝoj membrojn de la propra grupo.  Sciencistoj el la universitato de James Cook en Aŭstralio konkludis, ke klimataj ŝanĝoj, kiuj alkondukas al kresko de la koncentro de karbidioksido en la maroj kaj oceanoj povas endanĝerigi fiŝojn vivantajn en kolonioj. Al la esploroj estis subigitaj fiŝoj „chromis viridis”. Temas  pri 8-centimetraj societemaj kaj neagresaj fiŝetoj vivantaj en grandaj grupoj en la medio de koralrifoj en la profundo de 10-12 metroj. Influitaj de alta koncentro de karbodioksido ili ne kapablis rekoni siajn grupnajbarojn disde la aliaj fiŝoj  kaj tio malgrandigas iliajn ŝancojn transvivi. Kaŭzas la fenomenon la ŝanĝiĝanta koncentro de jonoj en la sango, kio perturbas la funkciadon de nervo­receptiloj damaĝante tiamaniere la bazajn sensojn: vidpovon kaj flar­kapablon.  Kutime „chromis viridis” bezonas ĉirkaŭ 3 semajnojn por identigi konatan fiŝkolnion. Post la rekono ili aliĝas al ĝi dank’ al kio ili povas pli efike defendi sin kontraŭ agresintoj deekstere kaj profiti el la socia lerno­procezo. Laŭ aŭstraliaj sciencistoj la konkludoj povas rilati ankaŭ al aliaj fiŝoj vivantaj en grandaj kolonioj.

El la elsendo 09.09.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

1  2  3  4  5  6 7 8 9 10 11 12