Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

La naskiĝurbo de Esperanto

Arkivoj

Kategorioj

 Temperaturoj realaj kaj senteblaj

La persona percepto de temperaturo malsamas disde tiu, kiun elmontras termometroj. Tial kelkfoje, kiam estas nur 12 gradoj ŝajnas al ni, ke estas varme – aliflanke ĉe la 18-grada temperaturo ni sentas malvarmon. Ĉion ĉi klarigas la ideo de sentebla temperaturo, eksplikanta ĉi tiujn diferencojn.

Ankoraŭ antaŭ kelka tempo oficialaj informoj de la pola Instituto pri Meteologio kaj Akvomastrumado informis pri la sentebla temperaturo kaj ne tiu, kiun elmontris termometroj. Oni rezignis pri tio, kiam homoj rimarkis, ke la sciigata temperaturo malsamas disde tiu, kiun elmontris iliaj hejmaj termometroj. Sed tion kaŭzis manko de konscio pri tio, ke ekzistas gravaj diferencoj inter la temperaturoj senteblaj kaj realaj.

Interesan metodon mezuri la senteblan temperaturon, baziĝantan sur la sciencaj esploroj,  prezentis kanadanoj. Ilia meteologia instituto prilaboris specialan forumulon, baze de kiu la sentebla temperaturo estas kalkulata baze de reala temperaturo kaj humideco. Humidex ne estas tamen ideala, kvankam tre utila maniero informi pri la temperaturo,  ĉar ĝi en preciza maniero difinas la influon de humideco je la percepto de temperaturo. Tamen mankas en ĝi almenaŭ du variabloj, kiuj ebligus unusignife difini ĉu en koncerna momento  homo sentos la termo¬komforton aŭ ne.

Unue temas pri la ventoforto. Nome vento en signifa grado malaltigas temperaturon. Kelkfoje tamen, kiam regas granda varmo – pli ol 40-grada – ĝi efikas kiel harsekigilo kaj povas grandigi la senton de varmo.

Alfoniĝas al tio pluvo. Nome la homa organismo perceptas la akvotemperaturon kiel signife malpli altan ol la temperaturon de aero. Tial ĉiu pluvo aŭ neĝpluvo kaŭzas, ke homo sentas pli da malvarmo malgraŭ la sama temperaturo, kiu regas  dum la senpluva vetero.

Kial tamen oni ne konsideras la sunradiadon? Tio okazas pro la fakto, ke la reala temperaturo mezurata en la meteologiaj stacioj okazas ĉiam en la ombro. La sunradioj efektive varmigas la aeron, sed tiu faktoro ne estas konsiderata. Tial ni mem lasas nin trompi rigardante varmigitan termometron, kiu indikas eĉ je 10 gradoj pli ol estas reale. Nur konfronto kun freŝa ekserdoma aero ver¬konformigas nian senton de temperaturo

La senteblaj temperaturoj, povas esti kelkfoje ŝokaj. Kiam estas nulgrada vetero, sed vento blovas kun rapideco de 50 kilometroj je unu horo homo sentas minus 27 gradojn. Se tia vento blovus en momento, kiam ekzemple en Pollando ni havus  minus 30 gradojn ni sentus malvarmon de minus 67 gradoj.

En Britio la tieaj 7-8 plusaj gradoj en kondiĉoj de ŝira vento kaj multe pli granda humideco ol en Pollando povas esti de poloj senteblaj kiel malpli alta temperaturo ol la temperaturo en Pollando egala al nulo gradoj en la kondiĉoj de sunplena kaj senventa vetero.

Tial necesas orientiĝi pri la sentebla, perceptebla temperaturo aŭ almenaŭ kapabli taksi ĝin konsiderante donitaĵojn pri humideco kaj ventoforto. Verdire ne estis ankoraŭ prilaborita perfekta meteologia modelo ebliganta precize difini la senteblan temperatuon, sed la jam ekzistantaj modeloj ebligas ĉiam  pli bone ĝin taksi.

El la elsendo 17.12.2013. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Kanceron per hormono de feliĉo

Junaj polaj specialistoj fariĝis la laŭreatoj de la programo Inter, kiu subtenas la inter­branĉajn esplorojn kaj evoluigon de la kapabloj popularigi la sciencon. Unu el la laŭreatinoj, d-ino Katarzyna Kamińska okupiĝis pri la demando ĉu kanceron eblas supervenki per hormono de feliĉo. Inspiris ŝin la psiko­neŭroimunologio kreiĝinta en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento. Kvankam estas konate kiom ŝlosila faktoro estas la emocia stato de la homo kaj la fakto, ke la homa psiko kapablas jungi ĉiujn organojn por kontraŭbatali la malsanon,  kaze de malsaniĝo ni forgesas pri tio. La demando estis kiel alidirekti nian rezonadon en tia situacio je pozitiva pensado. Alia demando estis kiel tio okazas, ke organismo de homoj feliĉaj aŭ vivkontentaj pli sukcese frontas la malsanon. La laboranta en la Militista Medicina Instituto sciencistino konfirmis, ke pozitiva, bona pensado stimulas la nervo­sistemon al la produktado de neŭro­transportiloj. Unu el ili estas beta-endorfino, la t.n. hormono de feliĉo. Ĝia efikeco estas tre granda, nome ĝi kapablas mobilizi ĉelojn de la imunoistemo por kontraŭbatali la malsanon.

El la elsendo 03.12.2013. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Efektivaj kaŭzoj de tumoroj

Eĉ 90 procentoj de tumoroj dependas de la eksteraj kaj ne genetikaj faktoroj. Sciencistoj prilaboris liston de faktoroj, kiujn necesas konsideri por ne malsaniĝi. Al la fundamentaj risko­faktoroj apartenas tabakfumado, troa konsumado de alkoholaĵoj, narkotaĵoj, malbona vivstilo kaj malbona dieto. Laŭ sciencistoj post 10 jaroj la nombro de personoj suferantaj tumorojn duobliĝos. La Eŭropa Principaro batali kontraŭ la kanceron listigas 11 principojn. I.a. ĝi mencias obezecon – kiu rekte aŭ malrekte kondukas al multaj malsanoj – inkluzive kanceron  kaj al metabolaj perturboj, kiel diabeto.

El la elsendo 26.11.2013. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Grafeno por la medicinaj celoj

En nia bulteno ni jam plurfoje parolis pri grafeno. Nun venas informoj atestantaj, ke ĝiaj proprecoj estas pli ampleksaj ol tiuj, pri kiuj ĝis nun ni parolis. Esploroj elmontras nome, ke tiu ĉi formo de karbono havas proprecojn kontraŭ­bakteriajn kaj desinfektajn. Lastatempe evidentiĝis, ke grafeno estas helpa en la kontraŭbatal­ado de tumoraj ĉeloj. Oni testas tion aktuale en la varsovia Agronomia Altlernejo.  La rezultoj de la unuaj eksperimentoj estas esperodonaj rilate al novaj kontraŭ­tumoraj terapioj. Evidentiĝis, ke grafeno efike kontraŭbatalas la ĉelojn de unu el la cerbaj tumoroj gliomo. Dume temas pri esploroj sole sur la akademia nivelo, sed ili daŭros. Tamen la esperoj pri tuja medikamento ne estas realaj, ĉar tio povas daŭri ĝis dek kelkaj jaroj. Nun la esploroj koncentriĝas pri tia modifo de grafeno, ke ĝi estu laŭeble plej taŭga por la medicinaj celoj.

El la elsendo 19.11.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Nova sukceso de la kliniko Vekhorloĝo

Jam la kvara paciento de la kliniko Budzik (vekhorloĝo) vekiĝis dum la lastaj du monatoj el komato. La 13-jaraĝa knabo eniris tiun ĉi staton antaŭ tri monatoj pro trafik­akcidento kaj forlasis ĝin lastlunde. Laŭ la direktoro de la kliniko Andrzej Lach la re­konvalesko trapasas tre rapide. La kliniko funkcianta ĉe la Infana Sancentro en Varsovio komencis funkcii en decembro 2012. Speciala hospitala fako okupiĝanta pri la elkondukado de infanoj el komato kreiĝis dank’ al aktorino Ewa Błaszczyk kaj ŝia fondaĵo „Akogo”. Ŝi de jaroj engaĝiĝas al ĉi tiu batalo, post kiam unu el ŝiaj ĝemelaj filinoj falis en komaton.

El la elsendo 19.11.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Tesco varbas klientojn per moderna teknologio

La vendejreto TESCO instalas la teknologion OptimEyes ebliganta dank’ al la skanaĵo de vizaĝo de kliento atendanta en la vico al la kaso dividi ilin je tri grupoj por trafi al ili kun konforma reklamkampanjo prezentante ĝin sur monitoroj. La klientoj atendantaj en la vico rigardos serion da 10-sekundaj reklamoj  speciale al ili adresitaj. Unue la teknologio estos instalita en 450 benzinprenejoj de TESCO en Britio ĉe kiuj funkcias vendejoj de la reto. La nova teknologio konsideras ankaŭ kalendaron kaj taghorojn. Do matene al klientoj viciĝintaj al la kaso reklamo sugestos energiprovizajn trinkaĵojn, al mezaĝaj virinoj en la lunĉotempo estos proponataj reklame la kuirartaj publikaĵoj ks.

La kreinto de la teknologio OptimEyes asertas, ke ĝi povas revoluciigi la podetalan komercon. Ĝi ne funkcias kiel la stratkamerao, do ne staplas fotojn kaj ne celas identigi homojn, sed logos klientojn al pliaj elspezoj.

El la elsendo 12.11.2013. Legas Milada

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Kromosoma terapio por personoj kun Down-sindromo

Grupo de sciencistoj el la Medicina Lernejo de la Masaĉuseca Universitato konkludis, ke la kromosoma terapio por personoj kun Down-sindromo estas ebla. La esplorrezultojn de kolektivo gvidata de Jeanne B. Lawrence aperigis la prestiĝa Nature. La terapio kaŭzos, ke aldonaj kromosomoj, kiuj elvokas Down-sindromon estos “silentigitaj”. Tio donas nun novajn eblojn por la esplorado de la malsano. Estontece tiuj ĉi esplorrezultoj povos ligiĝi kun nova terapio de la Down-sindromo, kio estas tre grava por milionoj da personoj ĝin suferantaj.

El la elsendo 05.11.2013. Legas Krystyna

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Sukcesoj de la kliniko Budzik (vekhorloĝo)

La terapeŭta kolektivo el la pola kliniko Budzik (vekhorloĝo) konfirmis fine de oktobro la vekiĝon el komato de sia laŭvica pacientino.  Temas pri la 16-jara junulino, kiu en marto, en la tago de sia naskiĝdatrevo estis frappuŝita de aŭtomobilo dum ŝi estis transiranta la pasejon por piedirantoj. Ŝi vekiĝis post 6 monata komato.

La kliniko Vekhorloĝo estas la unua en Pollando hospitalo por infanoj post pezaj cerbolezoj, falintaj en komaton. Ĝi funkcias ĉe la varsovia Centro de la Infana Sano. Ekde julio ĝi komencis akcepti junajn pacientojn, tri el inter ili jam vekiĝis al la vivo.

El la elsendo 05.11.2013. Legas Krystyna

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Obezeco influas demencon

La obezeco influas negative la cerbon kaj ekspertoj difinas ĝin kiel bombon, kiu kaŭzas demencon. Dume laŭ la donitaĵoj de la Monda Sanorganizo en ĉiuj eŭropaj landoj pli ol la duono de la plenkreskuloj estas superpeza aŭ obeza. La plej malbonajn rezultojn  oni notas sur malgrandaj insulaj landoj de Pacifiko, kie vivas 80-92 procentoj de la superpezaj personoj. 70 procentojn de la superpezo havas loĝantoj de la Proksima Oriento kaj preskaŭ samtiom la loĝantoj de Usono. Oni parolis pri tio dum Eŭropa Kongreso pri Obezeco en Liverpulo. El ekzamenoj rezultas, ke personoj kun granda superpezo pli ofte suferas demencon aŭ Alzheimer-malsanon. Ĉe homoj kun klinika obezeco la risko estas kvaroble pli granda. Ĉe personoj kun nur ioma la risko daŭre estas granda, tio estas 71-procenta.

El la elsendo 29.10.2013. Legas Gabi

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Poŝlampo por blinduloj

Meze de oktobro estis solenita Internacia Tago de la Blanka Bastono, la tago memoriganta blindulojn kaj homojn malbone vidantajn.  Eblas diri, ke por ĉi tiu tago lernantoj el la loko Jastrzębie Zdrój preparis surprizon, nome la poŝlampon por blinduloj. Ĝi funkcias simile kiel la orientiga senso de vespertoj.

La aranĝaĵo enhavas la sentivilon je la infraruĝa radiado, kiu informas la nevidanton, ke tiu proksimiĝas al baraĵo. Kiam ĝia proksimeco malgradiĝas la aranĝaĵo enŝaltas sonalarmon, kiu aŭdiĝas kun ĉiam pli granda frekventeco. Tiun poŝlampon por blinduloj lernantoj laborataj sub la gvido de instruisto Krzysztof Smyczek prezentis dum la ekspozico de inventaĵoj en Varsovio. Nun la poŝlampon testas blinduloj dum junuloj laboras pri aliaj plibonigoj.

El la elsendo 29.10.2013. Legas Gabi

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Malkovroj gravaj por Alzheimer-malsanuloj

Laŭ novjorkaj sciencistoj dormo kaj ligita kun ĝi cerbo­funkciado povas helpi en kuracado de Alzheimer-malsano. Sciencistoj el Rocherster-Univeritato konkludis tion ekzameninte la cerbojn de musoj. Evidentiĝis, ke dum la dormo la cerboĉeloj malgrandiĝas kaj la interĉela spaco kreskas eĉ je 60 procentoj. Dank’ al tiu kroma spaco estas forigataj pli facile la emisiataj de neŭronoj malbon­efikaj substancoj. Unu el ili  estas “beta amyloid”, peptido havanta rolon en la evoluo de Alzheimer-malsano. Dum la eksperimento ĝi estis forigata duoble pli rapide. Tiuj konoj laŭ la usonaj sciencistoj povas helpi al kreo de novaj medikamentoj kiel tiaj,  kiuj helpas en la forigado de metabolo­produktoj ne nur dum la dormo, sed ankaŭ dum maldormo. Tion asertas i.a. la  aŭtorino de komentario en la periodaĵo “Science”, doktorino Suzana Herculano-Houzel el la brazila universitato Rio de Janeiro. Ankaŭ aliaj sciencistoj samopiniis, ke donitaĵoj liveritaj de novjorkaj sciencistoj malfermas vojon al tute nova ĉapitro en esploroj pri fiziologio kaj demenco.

Laŭ la elsendo el la 22.10.2013. Legas Krystyna

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La aŭtuna melankoli­agordo, ĥandro

En pluraj lingvoj ekzistas la difino ĥandro por priskribi la mel­akoliagordon, kiu aparte en la aŭtina periodo trafas kaj suferigas multajn personojn. Kelkej baraktas kontraŭ la aŭtuna melankliagordo helpe de ĉokolado, al aliaj helpas bona libro aŭ akompano de amikoj. Ĉiam pli da personoj  instalas dum longaj sensunaj kaj senlumaj posttagmezaj kaj vesperoj kromajn lumojn. Ĝuste malpli da sunradioj intensigas la senton de apatio, malaktivemo kaj agordo­perturbojn. Manko de sunradioj onidire plej multe ĝenas virinojn en la aĝo de 20 ĝis 40 vivojaroj, kvankam ne eblas tion aserti kun plena certeco. Laŭ psikologoj longdaŭran negativan agordon necesas kontraŭbatali, ĉar ĝi povas alkonduki al forta deprimo. Ili rekomendas krome subĉielan moviĝon kaj ĝuste terapion kun apliko de lampoj emisiantaj lumon similan al la taga. Inter la rekomend­ataj helpo­rimedoj  estas ankaŭ dieto riĉa je legomoj kaj fruktoj.

El la elsendo 15.10.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Eŭropa Tago kontraŭ la Mamkancero

Regula mamekzamenado kaj profilakto jen la devizo de la hodiaŭ solenata (la 15-an de oktobro) Eŭropa Tago kontraŭ la Mamkancero. Temas pri la plej ofta tumoro dokumanta virinojn en Pollando. Kancer­kondukajn ŝanĝojn eblas malkaŝi helpe de mamografio, tial en Pollando okazas regulaj senpagaj kampanjoj adresitaj al sinjorinoj inter la 50-a kaj la 69-a vivojaroj, kiuj dum la lastaj du jaroj ne subiĝis al ili.  Krome tra la tuta lando veturas – ne nur lige kun la tago – mam­ekzamenaj busoj. La sinteno de polinoj varias, iuj ne subiĝas al la mamografiaj ekzamenadoj, la aliaj faras tion regule ĉiun duan jaron. En Pollando ĉiujare pro la mamkancero mortas 15 mil virinoj.

El la elsendo 15.10.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Poloj avanas en kontraŭbatal­ado de surdeco kaj malbona aŭdo.

Poloj prave fieras pri siaj laboroj favore al homoj surdaj aŭ malbone aŭdantaj. Jam antaŭ 21 jaroj profesoro Henryk Skarżński efektivigis la unuan en Pollandon operacion aplikinte la  koĥlean enplantaĵon al persono surda. Unu jaron poste kreiĝis la Diagnoza-Kuraca-Rekapabliga Centro por personoj surdaj kaj malbone aŭdantaj. Hodiaŭ en la centro de interesiĝo de la polaj specialistoj estas tele­medicino kaj sekve de tio kreiĝis la unua en la  mondo Landa Reto de Teleaŭdiologio.

La Centro kaj sekve Instituto pri Fizjologio kaj Patologio de Aŭdokapablo komencis efektivigi  programon pri frua malkovrado, provizado per aparatoj kaj rekapabligado de personoj kun aŭdokapabla lezo. Nun la Instituto kun la Monda Centro de Aŭdokapablo inaŭgurita en 2012 gvidas la unuajn en Pollando tele­konsultojn kaj telerekapabligadon. Praktike tio signifas, ke kuracisto en ekstrema fora mondoparto povas enkonduki ĉe paciento kameraon en nazon, laringon, oreleon dum kuracistoj povas samtempe interparoli kun si mem kaj kun paciento. Ĉio okazas kvazaŭ en normalaj kondiĉoj kun eta diferenco, ke paciento ne devis veturi por operacio kelkdek aŭ kelkcent kilometrojn.

Dank’ al la funkciado de la Instituto Pollando avanas en la frua malkovrado de la aŭdokapabaj lezoj kaj samtempe la pola programo estas disvastigata tra la tuta mondo.

El la elsendo 08.10.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Iam maloftaj nun denove popularaj

En Eŭropo kreskas la nombro de kastoroj, bizonoj, blankvostaj maragloj kaj aliaj mamuloj kaj birdoj, kiuj ankoraŭ antaŭ duona jarcento fariĝis ĉi tie maloftaj. Tion raportas dokumento aperinta en la Interreto „Reveno de la naturo en Eŭropon”.

Ĝi i.a. sciigas, ke la populacio de la blankvosta maraglo rekreiĝis post la krizo kaj dekumiĝo lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj i.a. sur la tereno de Ĉeĥio, Slovakio, Danlando kaj Aŭstrio. Dank’ al protekto per kiu  estis ĉirkaŭprenita tiu birdospecio ĝia populacio kreskis de malpli ol du kaj duona mil paroj en la 70-aj jaroj ĝis 9 mil 600 paroj en 2010. La blankvostaj maragloj denove nestas en la regiono de sia iama aperado en la norda kaj centra Eŭropo. Ilin nombro­kreskon oni notas en Rusio, Pollando, Germanio kaj en Svedio, en kiuj landoj vivas 80-procente la eŭropa populacio de blankvosta maragloj. La raporto entute priskribas kiel, kie kaj kial en diversaj regionoj de Eŭropo pliboniĝis la situacio de 18 bestospecioj kaj 19 birdospecioj.

Parto de la raporto estas dediĉita al la plej granda plantvora bestospecio en Eŭropo, bizono, kiu kiel libere vivanta mamulo formortis komence de la 20-a jarcento pro la ĉasado kaj malgrandiĝo de la vivejoj. La vastplanita bred­opogramo  kaj reenkonduko en la naturan medion de ne vivintaj libere besto­ekzempleroj ebligis rekrei la sovaĝan populacion. Nun libere vivas 33 bizonaj gregoj konsistantaj en preskaŭ tri mil bestoj. Plej multnombraj troviĝas en Pollando kaj en Belorusio.  La transdaŭron de la specio ne favoras  tamen ĝia malgranda genetika varieco kaj manko de kontakto inter la gregoj.

Laŭ la aŭtoroj de la raporto ĉiuj ekzamenitaj specioj krom la iberia linko estas nun pli multnombraj ol en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. En la tuta Eŭropo videble multiĝas grandaj rabobestoj. La nombro de la  bruna urso duobliĝis, je unu triono kreskis la nombro de lupoj. Grandiĝis la nombro de eŭroaziaj linkoj kaj agloj. En la sudo de la kontinento estas pli da vulturoj.

La antaŭan malkreskon de la ekzamenitaj bestospecioj kaŭzis nekontrolataj ĉasadoj, malgrandiĝo de la vivejoj kaj naturpolucio. La situacio pliboniĝis i.a. dank’ al planitaj leĝaj reguligoj, vastiĝo de la protektataj terenoj. Kvankam daŭre en diversaj landoj oni ĉasas bestojn, sed estis limigita la nombro de bestoj ĉaseblaj. Kiel favoran faktoron la raporto elmontras la migradon de la eŭropa loĝantaro el la kamparo al la urboj.

La ideodoninto de la raporto Frans Schepers estas konvinita, ke la naturo regenereiĝos, sed nur se homo ebligos tion pere de konstanta kaj intensa leĝa protekto. Daŭre la nombro kaj vivejoj de multaj specioj de la eŭropaj rabobestoj ne identas kun ilia historia stato, kaj daŭre  la biologia varieco en Eŭropo ne estas stabila. Multaj specioj ankoraŭ ne atingis necesan por tio la nombro­staton.

El la elsendo 01.10.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Dependeco inter anemio kaj demenco

La ofta konsumado de malgrasa ruĝa viando povas malgrandigi la riskon de cerbo­difektiĝoj  kondukantaj al demenco kaj Alzheimer-malsano. La sciencista kolektivo el la Kalifornia Universitato gvidis esplorojn en grupo de 2500 senjoroj en la aĝo de 70 ĝis 79 jaroj, ĉe kiuj ne estis konstatita demenco. Post la paso de 11 jaroj signifa malfortiĝo de la mensa vigleco aperis ĉe 18 procentoj de la enketitoj. Inter senjoroj ĉe kiuj antaŭ la komenco de la ekzamenado estis konstatita anemio la aperinta demenco koncernis 23 procentojn, ĉe senjoroj ne suferintaj anemion demenco rilatis al 17 procentoj de la enketitoj. Laŭ sciencistoj pli alta risko de demenco povas seki el longiĝa nesufiĉa liverado de la oksigeno al la cerbo ligita kun anemio. Unu el la plej oftaj kaŭzoj de anemio estas nesufiĉo de fero, kiel mikro­elemento respondeca pro transporto de oksigeno el la pulmoj al ĉiuj korpoĉeloj. Nesufiĉa nivelo de ĉi tiu mikroelemento kutime ligiĝas kun malbona dieto, en kiu mankas besto­produktoj. El ili la mikroelemento estas absorbata en 25 procentoj, el plant­produktoj en 5 procentoj.  Sciencistoj anoncas pliajn detalajn esplorojn pri la dependeco inter anemio kaj demenco.

El la elsendo 2013.09.24. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

1  2  3  4  5  6