Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj


Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

Arkivoj

Kategorioj

Ornitologia projekto dediĉita al mevoj kaj ŝternoj

En du vojevodioj de la nordorienta Pollando komenciĝas la 4-jara ornitologia projekto dediĉita al la protekto de la kovejoj kaj setlejoj de mevoj kaj ŝternoj. Ĝi estas plurelementa kaj krom la esplora parto ĝi celas plibonigi la vivkondiĉojn de ambaŭ birdospecioj. Tiucele oni instalos por ili du novajn artefaritajn insulojn, kies bordoj estos firmigitaj per ŝtonoj por elimini altkreskajn herbojn. Ili baras la instaladon de nestoj. Kadre de la projekto oni  falĉados altkreskajn plantojn kaj arbustojn sur la naturaj insuloj kaj krome oni planas plukonstrui la jam ekzistantajn du artefaritajn insulojn. En ĉiuj ĉi lokoj siatempe kaj mevoj kaj ŝternoj jam nestis, do oni esperas, ke post la plibonigo de la vivkondiĉoj la birdoj tien revenos. Kadre de la projekto ornitologoj esploros ankaŭ kutimojn kaj konduton de ambaŭ birdospecioj. Unuavice ili volas ekscii kiom for de la nestolokoj la birdoj sin nutras, kiom ofte ili forflugas por sin  nutri, kio estas ilia nutraĵo. La akirotajn konojn ornitologoj prilaboros ne sole en siaj laborejoj, sed dividados ilin dum amasaj eventoj, kiel familiaj festenoj.

El la elsendo 04.06.2019. Legas Maciek – 1’26”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Nekonata migrovojo de homo erectus el Afriko

Kiel la lulilon de la homaro oni taksas la orientan Afrikon. Laŭ la Granda Afrika Rifto etendiĝanta de Mozambiko tra Tanzanio eĉ ĝis la bordo de la Ruĝa Maro en la regiono de Eritreo kaj Etiopio estas retrovataj la plej malnovaj spuroj de la homa aktivado en la formo de ŝtonlaboriloj. La afrika Homo erectus – la antaŭulo de Homo sapiens aperis en Afriko antaŭ ĉirkaŭ 1,8 milionoj da jaroj, de kie tre rapide migris al Eŭroazio. Tio tamen okazis laŭetape. Iom neglektita en ĉi tiuj esploroj estas la Orienta Dezerto en Sudano, kiun decidis pli funde esplori polaj arkelogoj. En ilia projekto partoprenas sciencistoj el Sa-uda Arabio, Suda Koreio, Germanio kaj Usono. Kaj efektive ili retrovis en la Orienta Dezerto spurojn de Homo erectus de antaŭ 500 mil jaroj. Pruvas tion pli ol mil ŝtonlaboriloj retrovitaj en preskaŭ 200 lokoj. Laŭ la malkovrintoj tio atestas, ke ekzistis nekonata ĝis nun migroitinero de Homo erectus ekster la afrikan kontinenton. Ĝis nun regis la opinioj, ke Homo erectus moviĝis norden ĉefe laŭ la Valo de Nilo. La novaj malkovroj en la Orienta Dezerto konfirmas ankaŭ la fakton de longdaŭra kunekzistado de Homo erectus kun Homo sapens en Afriko. Temas pri periodo almenaŭ 100-miljara en la periodo antaŭ 300-200 mil jaroj. 

El la elsendo 28.05.2019. Legas Maciek – 1’37”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Hirudoj el la loko Namysłów por la kosmaj esploroj

Sur la tereno de la eksa militista bazo, nun la scienca bazo Lunares en Piła (la norda Pollando) rekomenciĝis esploroj ligitaj kun la kosmaj misioj. Lunares estas la unusola centro en Eŭropo, en kiu sciencistoj el diversaj landoj  simulas kondiĉojn, en kiuj povos troviĝi membroj de la kosmaj esploroj, i.a. dum la anaraj flugoj al la Marso. Meze de aprilo komenciĝis tie laŭvica esplorsezono, kiun la duan fojon partoprenas medicinaj hirudoj el la bredejo en la loko Namysłowice. Dum la unua esplorsezono estis esplorataj i.a. iliaj transportoebloj kaj la ebloj generi hirudojn en la kondiĉoj de mikrogravitado. Laŭ sciencistoj hirudoj, specifa natura fabriko de aktivaj substancoj en medicino,  en reala maniero povas helpi al homoj dum longdistancaj eksterteraj vojaĝoj. Laŭ kuracistino kaj biologo Agata Litwinowicz hirudoj en la kosmaj misioj povas esti diversmaniere utiligitaj por la solvado de sanproblemoj de astronaŭtoj. Unu el malfacilaj sanproblemoj dum la kosmaj flugoj estas bremisita limfocirkulado en la viva organismo pro manko de gravitado. Muskolatrofio estante serioza problemo en la stato de gravitadomanko aldone intensigas la fenomenon. Substancoj troviĝantaj en la hiruda salivo efikas i.a. kontraŭkoagulacie, vastigas la sangoportajn vojojn, kio plibonigas la cirkuladon de sango kaj limfo. Aldone endorfinoj grandkante produktataj de hirudoj povus plibonigi la animagordon kaj psikan staton de astronaŭtoj.

El la elsendo 21.05.2019. Legas Maciek – 1’56”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Mensaj defioj recepto je sana cerbo

Sur la merkato multas konsillibroj pri tio, kiel zorgi pri ĝusta funkciado de la cerbo. Plej ofte oni atentigas pri neceso de bona dieto kaj fizika aktiveco. La cerbo nome  postulas energion, kiu pere de sango provizas ĝin per oksigeno. Malgraŭ progreso en la rekonado kiamaniere la cerbo funkcias sciencistoj ne sukcesis prilabori „miraklan teknologion”, kiu bremsus maljuniĝadon de la cerbo aŭ en signifa grado influus ĝian funkciadon. Kvankam teknologio enorme vastigis niajn eblojn – laŭ profesoro Włodzisław Duch, kognisto en la universitato de Toruń, la trouzo de teknologio ligiĝas kun multaj minacoj. Temas pri minacoj pigrigantaj la cerbon, kiel trouzo de plurfunkciaj telefonoj kun aplikaĵo de internaj mapoj kaj la loktrova sistemo GPS. La toruna kognisto reliefigas, ke jam ekde la suĉinfana periodo tre grava por la homo estas konforma stimula medio. De tio  kiel la cerbo estas stimulata ekde la plej frua aĝo dependas ĝia posta evoluo. Sed la stimulado de cerbo ne povas ĉesi junule. En la plenkreska vivo por gardi la cerboaktivecon gravas tiaj mensaj defioj, kiel la lernado de fremdaj lingvoj aŭ de ludo per muzikinstrumentoj.

El la elsendo 14.05.2019. Legas Tomek – 1’27”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Kontakto kun la naturo kaj la stresonivelo

Kvankam neniun necesas konvinki pri la salubraj efikoj de kontakto kun la naturo ĝis nun oni ne kapablis precize respondi kiom longe ĝi daŭru por atingi la plej bonajn sanefikojn. La demandon esploris sciencistoj el la miĉigana universitato en Usono kaj konstatis, ke por forigi mildajn streĉitecojn sufiĉas 20-30-minuta promeno aŭ kontakto kun la naturo. Dum 8 semajnoj ili mezuris la nivelon de kortizolo en la salivo de testitaj personoj, kies tasko estis pasigi dum la semajno almenaŭ po 10 minutojn en la naturo tri fojojn semajne. Ili devis fari tion en la taga lumo. Tamen estis malpermesitaj fizikaj ekzercoj kaj necesis eviti amaskomunikilojn. La esplorrezultoj pruvis, ke jam dudek minutoj en  kontakto kun la naturo sufiĉis por malaltigi la nivelon de la streso, sed la plej bonaj rezultoj estis atingitaj post 30 minutoj. Post tiu periodo la nivelo de kortizolo daŭre malkreskis, sed malpli rapide.

El la elsendo 07.05.2019. Legas Tomek – 1’08”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Baptofesto  de Pollando kaj arkeologiaj esploroj

La 14-an de aprilo nunjare la unuan fojon estis solenita la nova  nacia festo, la Festo de la Bapto de Pollando. Ĝi memorindigas la gravecon de la rilata decido de Mieszko la 1-a, nun agnoskita kiel la komenco de la Pola Ŝtato. Tamen dum lia regado kristanismo estis unuavice religio de elitoj. La kapelo ĉe la palaco de la reganto ĉe Ostrów Tumski (Poznano)  estis destinita por la plej proksima medio de la princo. La sanktejo dediĉita al la popolo, la poznana baziliko estis ankoraŭ konstruata. La decidon pri pliaj preĝejoj en i.a. Poznano, Gniezno, Giecz, Krakovo, Vroclavo kaj Kołobrzeg alprenis lia filo, reĝo Bolesław Chrobry. La reĝo zorgis ankaŭ pri kompetentaj sacerdotoj, venigante monakojn el la regiono de la itala Raveno. Pri la reto da paroĥaj preĝejoj eblas paroli nur ekde la 13-a jarcento. Por arĥeologoj la adiaŭon de paganeco pruvas ŝanĝoj en la sepultorito. Sur la teritorioj subalternaj al Mieszko la 1-a tradicie oni bruligadis la korpojn de la mortintoj – por ke ili ne bremsu liberiĝon de la animo. La kristanismo aliflanke ordonas konservi la korpon ĝis la rezurekto. La ŝanĝo de ĉi tiuj kutimoj ne okazis tre rapide. Nur en la 11-a jarcento oni notas grandskalan ŝanĝon de la sepulta rito, sed ankoraŭ en la 14-a jarcento estis retrovataj tomboj paganaj. Aliflanke ekde la komenco de kristanismo sur la polaj teritorioj la plej grava festo estis la Pasko, la plej grava festo en la Katolika Eklezio.

El la elsendo 30.04.2019. Legas Tomek – 1’45”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Fajenco, nesolvita enigmo de la antikva Egipto

Bluaj aŭ verdaj fajencaj figuretoj, kolornamaĵoj aŭ amuletoj en la formo de la tn. ansa kruco estis farataj en la antikva Egipto jam antaŭ kelkaj mil jaroj. Tiuj etaj objektoj, kovritaj per vitreca glazuro donanta al ili akran koloron kaj brilon estis metataj ankaŭ en tombojn. La plej malnovaj devenas el la epoko de la unuaj priramidkonstruantoj, do de antaŭ pli ol 4 kaj duona mil jaroj. Tamen ĝis nun sciencistoj ne malkovris detalan recepton de ilia elfarado, kvankam estas konata ĝia komplikeco. Tial la egipta fajenco estas opiniata la unua ceramiko teknologie progresinta. Nun pri tiu enigmo okupiĝas sciencistoj el la Arkeologia Instituto de la Universitato de kardinalo Stefan Wyszyński en Varsovio. Apartan atenton ili donas al la kemiaj-strukturaj analizoj de fajencaĵoj el Tell Atrib, grava politika centro en la Delto de Nilo. Pola-egipta arkeologia misio laboranta tie en la periodo 1985-95 malkovris i.a. restaĵojn de fornoj de antaŭ du mil jaroj. La ĝisnunaj analizoj ne elmontris aplikon de teknologio el aliaj regionoj ol Egipto, kvankam iuj ingrediencoj por la glazurado kaj kolorigado povis deveni el aliaj regionoj de la Proksima Oriento aŭ eĉ el minejoj en antikva Grekio. La plej grava enigmo ligiĝas kun la origino de la aplikata kvarco, kiu ne devenis el la dezerta sablo kaj kun la komplika produktoteknologio.

El la elsendo 24.04.2019. Legas Tomek – 1’43”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Kiel emocioj dependas de la aĝo

Kun la tempopaso homoj havas ĉiam pli pozitivan rilaton al la vivo. Ili fariĝas malpli impresiĝemaj je negativaj signaloj de aliaj homoj, sed same kiel en la junaĝo ili notas la simptomojn de feliĉo. Dume la dekkelkjaruloj estas aparte impresiĝemaj je socia rifuzo.  Specialistoj el la usona McLean Hospital efektivigis kontrolteston pri emociimpresiĝemo ĉe eĉ 10 mil personoj en la aĝo de 10 ĝis 85 jaroj. Ĝi ebligis ekscii kiagrade la testitoj reagis je subtilaj, videblaj survizaĝe signoj de timo, kolero kaj feliĉo. El diversaj esploroj kaj observoj estas sciate, ke la ĉiutaga sperto de dekkelkjaruloj malsimilas disde tiu, kiun havas mezaĝuloj kaj grizaĝuloj. La esplorcelo estis rekoni, kiel tiuj spertoj ligiĝas kun diferencoj en la fundamenta perceptado de emocioj. Estis malkovrite, ke la evoluo de la kapablo senti koleron koncernas la periodon de frua kaj meza maturiĝado. Temas pri periodo, kiam junaj homoj forte sentas minacon flanke de la socio, ekzemple ligitan kun daŭra, forta endanĝerigo. Tial ilia impresiĝemo je kolero povas provoki iujn defiojn karakterizajn por ĉi tiu fazo de la homa evoluo. En la fina vivetapo situacio ŝanĝiĝas. Tiam malkreskas impresiĝemo je simptomoj de kolero kaj timo, sed aliflanke konserviĝas la kapablo noti, rekoni feliĉon ĉe aliaj homoj. Tio konfirmas aliajn esplorojn, laŭ kiuj grizaĝaj personoj spertas pli da pozitivaj emociojn kaj havas pli pozitivan sintenon ol personoj pli junaj.

El la elsendo 16.04.2019. Legas Tomek – 1’49”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Fremda akĉento en la parolo de enmigrantoj

Doktorino Karolina Hansen el la Varsovia Universitato gvidas de kelkaj jaroj esplorojn pri tio, kiel estas perceptataj personoj parolantaj kun fremda akĉento. Siajn eksperimentojn ŝi faris en Germanio, Britio, Usono kaj Pollando. Evidentiĝis, ke ne ĉie ili estas traktataj same. Ekzemple enmigrantoj el Turkio en Germanio, el Meksiko en Usono aŭ el Ĉinio en Britio estas taksataj de germanoj, usonanoj, aŭ britoj pli negative ol enmigrantoj parolantaj la polan en Pollando. Estas konate, ke se oni ne alproprigas fremdan lingvon infanaĝe plej ofte dum la tuta vivo sentiĝas en la parolo fremda akĉento, tio signifas ke la parolo de koncerna persono sonas alie ol de la ĉirkaŭaj denaskuloj. La pola esploristino koncentriĝas nun pri la motivoj de la negativa sinteno al aliakĉentuloj. Ŝiaopinie tio povas ligiĝi kun tre multaj enmigrantoj en koncernaj landoj. Nun oni postulas de ili senakĉentan paroladon, similan al tiu, kiun praktikas la plimulto de la socio. Tio tradukiĝas al ilia vivŝanco. Alie situacio prezentiĝas en Pollando, kie eĉ forta fremda akĉento en la parolata pola estas perceptata pli pozitive, cetere sendepende de la devenlando de eksterlandano. Tio povas ligiĝi kun la fakto, ke la pola ne estas tre facila lingvo kaj ne uzas ĝin multaj personoj. El tio sekvas komprenemo por engaĝiĝo de koncernato lernanta la polan lingvon.

El la elsendo 09.04.2019. Legas Tomek – 1’46”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La kosma longecmodelo ĉiam pli preciza

Dank’ al esploroj gvidataj de  profesoro Grzegorz Pietrzyński el la Astronomia Centro de Mikołaj Kopernik ĉe la Pola Sciencakademio en Varsovio eblis difini – kun la plej granda ĝis nun precizeco – la distancon ĝis la Granda Magelana Nubo. Informis pri tio la periodaĵo „Nature”. La eraro oscilas ĉirkaŭ unu procento. Antaŭ 20 jaroj kiam komenciĝis laboroj ĝi egalis al 10 procentoj. La distanca mezurmetodo de profesoro Grzegorz Pietrzyński ofte estas difinata kiel pola kosma linio. Temas pri grava informo por sciencistoj, kiuj delonge traktas la distancon inter la Lakta Vojo kaj Granda Megelana Nubo kiel kosman distancomodelon, kies valoro difinas aliajn distancojn mezuratajn per metroj. Laŭ la plej novaj prikalkuloj de profesoro Pietrzyński rezultas, ke la Granda Nubo Magelana troviĝas en la distanco de 49,59 kiloparsekoj for de la Tero. Temas pri ĉirkaŭ 161 mil lumjaroj, kaj do ĉirkaŭ 1,5 trilionoj da kilometroj. Por kompari, la sondilo Voyager 1, kiu startis de la Tero antaŭ pli ol 40 jaroj troviĝas nun el la distanco de apenaŭ 21 miliardoj da kilometroj. En la esplorkolektivo de profesoro Grzegorz Pietrzyński laboris 30 astronomoj, ne sole polaj. La observadoj okazis ĉefe pere de teleskopoj de la Eŭropa Suda Observejo en Ĉilio, ankaŭ en la Sudafrika Observatorio en la Sudafrika Respubliko kaj en la observejo Las Campanas en Ĉilio.

El la elsendo 26.03.2019. Legas Tomek – 1’49”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Pola manĝilaro el maizo kaj faruno

Ĝis la 2021-a jaro en la Eŭropa Unio malaperos plastaj manĝiloj de unufoja uzo. Oni jam cerbumas pri tio kaj inter la ĉi-rilataj cerbumantoj troviĝas ankaŭ polaj inĝenieroj. La esplorkolektivo de profesorino Helena Janik en Gdansko (la norda Pollando)  kreis novuman polimeron, kiu estas kombinaĵo de termoplasta amelo kaj PLA, polimero akirata el maizo (ma-izo). PLA estas konata al sciencistoj,  sed epokfara evidentiĝis apliko de amelo. Dank’ al tio la inventaĵo de la gdanskaj sciencistoj povas evidentiĝi pli favorpreza alternativo por PLA. Nome la prezo de unu kilogramo de la gdanska komponaĵo estas je 15 procentoj pli favorpreza kaj la envivigo de la tuta produktoteknologio tre facila.La ekonomiaj avantaĝoj de la amela-maiza teknologio ne limiĝas sole al malpli granda kvanto de la uzota PLA. La elfarado de la gdanska polimero estos ebla dank’ al la plej malmultekostaj metodoj de la prilaborado de plasto. Temas pri  metodo de formado kaj muldado.  Dank’ al tio la ekzistanta infrastrukturo por la produktado de plastaj objektoj povos esti facile adaptita al la produktado de la gdanska manĝilaro.

El la elsendo 12.03.2019. Legas Tomek – 1’25”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Komunikiĝemaj abeloj

Sciencistoj de jaroj esploras la komunikiĝadon de abeloj. I.a. jam estas sciate, ke  informoj pri minacoj estas perataj de abeloj pere de feromonoj. Pri lokalizo de nutraĵfonto ili informas unuj la aliajn pere de danco, en kiu laborabeloj moviĝas en difinita ripetsekva maniero.  Nun esploristoj el la Agronomia Universitato en Krakovo, kiuj observis la abelan socion dank’ al specialaj kameraoj atentigas pri alia elemento de ilia komunikiĝado. Evidentiĝis, ke abeloj same laborabeloj, maskloj kiel ankaŭ la reĝinoj en difinita maniero movas la flugilojn laŭ tre malgranda  frekventeco. Ĉar en abelujo estas mallume oni supozas, ke la flugilmovojn akompanas abela korpotremado. La aŭdoinstrumento de abeloj troviĝas ĉe interna parto de iliaj membroj. Do, por ke la tremado estu perita efike dum la flugilmoviĝo abeloj verŝajne per sia korpo premiĝas al la  vaksoĉela panelo. Abeloj dum diversaj situacioj movas la flugilojn kun malsama frekventeco. Nun  la esploroj koncentriĝos pri tio,  en kiuj situacioj tio okazas kaj pri tio, kion varifrekvenca flugilmoviĝo signifas. Malfermiĝis do vojoj por pliaj esploroj pri la komunikiĝado de abeloj. La ekzamenataj abeloj vivas sur la tereno de la Agronomia Universitato en Krakovo. Oni kontrolis la vaksoĉelajn panelojn observante ilin tra la vitraj fenestroj, kiuj  ne ĝenas ilian vivon.

El la elsendo 05.03.2019. Legas Tomek – 1’42”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

1  2  3  4  5  6 7 8 9 10 11 12 13