POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Imposto pro plastaj pakumoj

Ekde la 1-a de januaro 2024 ekvalidis en Pollando plasta imposto. Ĝi celas limigi la foruzon de plasto en ĉiam pli granda skalo poluanta la medion. Butikumante aŭ aĉetante porciumitan manĝon kliento devos pagi de 20 ĝis 25 groŝoj pro ĉiu plasta pakumo. La imposto ŝarĝas unuavice konsumantojn. Tamen entreprenistoj devos realigi la jaran normon de reciklado. La nova imposto altigos ankaŭ ĝenerale la prezojn, ĉar ĝi rilatas al la tuta procezo administri la plastajn forfalaĵojn. Krome la firmaoposedantoj devas retiri de sur la merkato tiajn plastajn varojn, kiel plastaj trinktubetoj, manĝilaro, higienaj bastonetoj, teleroj kaj nutraĵpakumoj.

El la elsendo 30.01.2024. Legas Maciek – 0′ 57″

Internacia Justickortumo alvokis Israelon

Internacia Justickortumo alvokis pasintsemajne Israelon entrepreni ĉiajn necesajn paŝojn por neallasi la hombuĉadon en la sfero de Gazo. Oni ne devontigis Israelon al armistico. Pri la interveno rilate Israelon al la Kortumo en Hago direktis sin Sudafrika Respubliko. Post la verdikto ĝi esprmis la esperon, ke Israelo observos la verdikton de la Internacia Justickortumo kaj entreprenos agadojn por ne allalsi al la homuĉaj aktoj dum la gvidata de si milito en la sfero de Gazo. La kortumo esprimis samtempe seriozan maltrankvilon pri sorto de pli ol 200 israelaj ostaĝoj malliberigitaj de Hamas dum la terorista atako el la 7-a de oktobro kaj postulis ilian tujan liberigon. La internacia socio ĉiam pli ofte levas la demandon pri proporcio inter la militista agado de Israelo en la sfero de Gazo kaj grado en kiu ĝi minimumigas la civilajn viktimojn. La humanecaj organizoj alarmas pri la disvastiĝado de malsanoj, plenŝtopitaj rifuĝejoj kaj kritika manko de nutraĵoj kaj elektro.

El la elsendo 30.01.2024. Legas Milada – 01′ 36″

La 15-a eldono de la Podlaĥia Infana Universitato

Fine de novembro 200 lernantoj de la bazaj lernejoj el la nordorienta Pollando komencis okupojn en la Podlaĥia Infana Universitato gvidata de la Bjalistoka Politekniko. La senpagajn, okazantajn semajnfine okupojn partoprenos 50 lernantoj el la bazlernejaj klasoj ekde la 4-a ĝis la 6-a el la urboj Bjalistoko, Augustów, Bielsk Podlaski kaj Siemiatycze. En la ĝisnunaj 15 eldonoj de la Infana Universitato partoprenis pli ol 1900 infanoj. En la nuna studsezono estas planitaj 15 semajnfinaj renkontiĝoj dum kiuj la lernantoj konatiĝas kun problemoj de ekzaktaj, teknikaj kaj humanismaj sciencoj. Infanoj ekscios ankaŭ pri la signifo de fizika, korpa kulturo. Ĉiujare la oferto de la Polaĥia Infana Universitato estas modifata kaj vastigata. Lernantoj libere povas uzi la provizojn de la Politeknika biblioteko. La okupoj konfirmitaj per speciala diplomo finiĝos en junio 2024.

El la elsendo 20.01.2024. Legas Maciek – 01′ 15″

Aŭtobusoj Solaris por Ĝenovo

La transporta firmo de la itala Ĝenovo, AMT Genova subskribis kun la firmao Solairs el la apudpoznana Bolechów kontrakton pri livero de 112 18-metraj balgotrolebusoj, Trollino 18. La valoro de la kontrakto superas 100 milionojn da eŭroj. Tio estas la plej granda unufoja mendo de ĉi tiuj veturiloj. Antaŭ pli ol unu jaro la pola firmo liveris al Ĝenovo 30 modernajn elektrajn busojn. La trolebusoj por Ĝenovo estos ekipitaj – krom tradiciaj elekraj motoroj – ankaŭ per trakciaj baterioj dank’ al kio la veturiloj povos moviĝi laŭ signifa distanco sen konektiĝo al la trakcio. La baterioj estos ŝargataj same dum haltoj, kiel dum la veturo kaj la energio estos prenata el la trakcia reto helpe de teknologio IMC. La mendo de Solaris trolebusoj ligiĝas kun la plano de la ĝenova transporta firmo modernigi la publikan transporton en Ĝenovo tiel, ke ĝis 2025 ĉiuj urbaj transportiloj estu elektraj. La kunlaboro de la pola Solaris kun la itala AMT Genova komenciĝis en 2013. Post la realigo de la nuna kontrakto por 112 ekzempleroj de Trollino 18 Ĝenovo fariĝos unu el la plej grandaj disponantoj pri Solaris-balgotrolebusoj.

El la elsendo 20.01.2024. Legas Maciek – 01′ 41″

Pola Vorto de la Jaro 2023 – Artefarita Inteligento

La ĵurio de la plebiscito pri la Vorto de la Jaro 2023, okazanta sub la patroneco de la Konsilio de la Pola Lingvo, kiel la vorton de la Jaro 2023 agnoskis la esprimon „Artefarita Inteligento”. La Konsilio funkcianta ĉe la Pola Sciencakademio prezentas siajn opiniojn koncerne ĉiujn aferojn rilate al la uzo de la pola lingvo en la publika komunikado. Samtempe la Varsovia Universitato anoncis en 2024 la rezultojn de sia jam 13-a interreta konkurso por la Vorto de la Jaro 2023. En ĉi tiu konkurso la „Artefarita Inteligento” okupis la 2-an lokon, dum kiel la unua estis elektita la vorto „balotoj”. Marĝene de la venka esprimo „Artefarita Inteligento”, lingvisto, profesoro Jerzy Bralczyk atentigis, ke la difino „artefarita” en la nuntempa pola lingvo havas subtaksan signifon dum ankoraŭ en la 19-a jarcento ĝi signifis aferon faritan konforme al la reguloj de normo, arto. Poste la signifo komencis signifi ion „nenaturan”, „falsan” laŭ la kompreno truka, trompa. Liaopinie povas okazi, ke nun la signifo de la vorto „artefarita” sub la influo de AI alprenos pliajn signifonuancojn. La plebiscitoj kaj konkursoj pri la vorto de la jaro okazas ne sole en Pollando. Kio estas interesa ankaŭ leksikografoj de la eldonejo Collins Cambridge kiel la ĉefan vorton de 2023 por la angla lingvo, elektis la esprimon „Artefarita Inteligento” plus „haluciniĝo”, sed en la kunteksto de AI.

El la elsendo 20.01.2024. Legas Pamela – 01′ 58″

2024 – Jaro de Immanuel Kant en Varmio-Mazurio

En 2024 pasas la 300-a naskiĝdatreveno de granda filozofo, Immanuel Kant. Lige kun tio la vojevodiaj aŭtoritatoj en Varmio-Mazurio (la nord-orienta Pollando) decidis, ke la jaro estos ligita kun celebrado de la datreveno kaj la ligoj de Kant kun la regiono. La Jaro laŭ la decidintoj devus kontribui al la diskuto „pri la morala stato de la hodiaŭa mondo en la globskala dimensio, kaj de la mondo de interhomaj rilatoj”. Immanuel Kant (1724-1804) estis filozofo, profesoro de la Universitato en Kenigsbergo. Li estis la kreinto de kritika filozofio, aŭtoro de i.a. „Kritiko de pura racio”. En sia filozofia-jura koncepto de „Eterna paco” Kant substrekis, ke neniu el la ŝtatoj povas senigi la alian je suvereneco, ĉar ĝi apartenas al la socio de homoj ĝin kreantaj, nek povas interveni en internajn aferojn de aliaj ŝtatoj. En la varmia-mazuria vojevodio troviĝas du lokoj, kiujn Immanuel Kant vizitis dum sia vivo. Tio estas Gołdap kaj Jarnołtowo. En ĉi lasta li laboris kiel instruisto dum 4 jaroj. Ambaŭ lokoj omaĝas tiun fakton jen per monumento, jen per memortabulo kaj skulptaĵo prezentanta la filozofon. Estas premisite, ke la Jaro de Kant en 2024 estos la okazo popularigi lin kaj liajn verkojn en la regionaj lernejaj medioj, en kulturinstitucioj, sociaj organizoj kaj amaskomunikiloj.

El la elsendo 10.01.2024. Legas Maciek – 01′ 54″

Cent jaroj de YMCA-agado en Pollando

Antaŭ 100 jaroj, en decmbro 1923 en Pollando kreiĝis la organizo Pola YMCA, dank’ al kiu pola junularo konatiĝis kun tiaj sportbranĉoj kiel retpilko, korbopilko kaj akvopilko. Young Men’s Christian Association (YMCA) – Kristana Societo de Junaj Viroj, gvidanta la edukankaj kaj protektan agadon por junularo kreiĝis en junio 1844 en Londono laŭ la iniciato de filantropo sir Georg Williams. Sep jarojn poste ĝiaj filioj kreiĝis en Usono, en Francio, Svislando kaj kelkdeko da aliaj landoj. Al la regajninta en 1918 suverenecon Pollando YMCA venis el Franco en 1919. Estis establataj vendejoj por soldatoj, organizataj kulturaj eventoj kaj popularigitaj novaj sportbranĉoj. YMCA-centroj kreiĝis i.a. en Varsovio, Krakovo, Lvovo, Brześć, Częstochowa, Lublin, Tarnopol kaj Wilno. YMCA popularigis la fizikan kulturon – gimnastikon, bokson, naĝadon, korpoluktojn kaj aliajn sportbranĉojn. Krome YMCA popularigis kulturon establante bibliotekojn kaj legejojn, organizante koncertojn, prelegojn kaj lingvokurojn. Por ĝiaj bezonoj kreiĝis en Varsovio la ĉefsidejo de YMKA ĉe la varsovia Konopnicka-strato. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito la sidejon transprenis la germana Werhmacht. Post la milito YMCA restarigis sian aktivadon en Pollando.

El la elsendo 10.01.2024. Legas Milada – 02′ 09″

Junaj plenkreskuloj kompreneme pri seninfana vivo

La fondaĵo Allianz ekzamenis la sintenton de junaj plenkreskuloj rilate al la komprenemo por senideco, t.e. vivplanado ekskludanta infanojn. La esplorado baziĝis sur 34 grupaj intervjuoj kaj 10 mil enketoj. Kiel oni ekscias el „Rzeczpospolita”, kiu publikigis la esplorrezultojn, la komprenemo por la plenkreskula seninfana vivo en Pollando estas enorme alta. Eĉ 86 procentoj de poloj en la aĝo inter la 18-a kaj la 39-a vivojaroj asertas, ke aktuale „ne estas bona tempo por havi infanojn”. Tiu indico estas pli alta ol en Italio – 82 procentoj, Britio – 81 procentoj, Germanio – 78 procentoj aŭ Greklando – 75 procentoj. Unu el la kaŭzoj de tiaj rezultoj inter poloj povas esti, ke en Pollando la familio estis traktata kiel privata afero male al la protestanta parto de Eŭropo. Laŭ direktoro de demografia fako en la Instituto Generacioj, Michał Kot en Pollando simple malakceptebla estas trudinstigado posedi infanojn. Liaopinie la esplorrezultojn influas ankaŭ la milito en Ukrainio, el kio sekvas la sinteno „tio ne estas bona tempo havi la infanojn”. Tiel emfaziĝas la timoj de junuloj ligitaj kun la milito kaj la inflacio. En Pollando naskiĝas aktuale plej malmultaj infanoj ekde la momento post la 2-a mondmilito. En 2022 enmondiĝs sole 305 mil infanoj. Unu el la motivoj de la demografia kolapso estas krome la malkreksinta nombro de la virinoj en la genera aĝo. Malkreskas ankaŭ la infanposeda indico, kio signifas statistikan nombron da infanoj kalkulataj je unu virino.

El la elsendo 10.01.2024. Legas Milada – 02′ 31″

Epifaniaj paradoj 2024

La 6-an de januaro, dum la morgaŭa Epifanio tra la stratoj de 880 polaj urboj kaj ankaŭ eksterlande moviĝos Epifaniaj Paradoj. Akompanas ilin la slogano, „En trogo Li kuŝas”, kiu estas ĉerpita el la 17-jarcenta kristnaska kanto „La Nova Jaro hastas” kaj ligas al la 800-jariĝo de la kristnaska kripeto aranĝita la unuan fojon de sankta Francisko el Asizo en Greccio, Italio.
En la nuna jaro la kristnaska kripeto en Varsovio estos lokita ĉe la Kastela Placo. La tuta evento komenĉigos ĉe Kopernik-monumento ĉe Krakowskie Przedmieście-strato. Dum la tramarŝo de ĉi tiu distanco en la akompano de polaj kristnaskaj kantoj disvolviĝos scenoj ligantaj al la Evangeliaj tekstoj. Ne mankos elementoj de la popola kristnaska tradicio – bonvenigo de la Tri Reĝoj, kavaliroj, korteganoj, paŝtistetoj, anĝeloj, veluraj kameloj, kaj ankaŭ perturbanta ilin diabla hordo.
La kulmina estos adorklinĝo de la Tri Reĝoj antaŭ la kuŝanta en trogo Jesueto kaj transdono de iliaj donacoj. Tiun scenon kronos polonezo dancata sur la kastela placo laŭ la melodio de la kristnaka kanto „Di-naskiĝas” kaj komuna kunkantado de kristnaskaj kantoj. La nunjaran paradon akompanas plastika, poezia konkursoj kaj konkurso por kripetelfarado. Kiel kristnaskkripetan defion oni proponas familiajn fotojn en epifaniaj vestoj, kiuj estu publikigitaj en la sociaj portaloj.

El la elsendo 05.01.2024. Legas Barbara kaj Milada – 02′ 12″

La pola LOT inter la plej bonaj flugkompanioj en 2023

La pola flugkompanio LOT akiris la 3-an lokon en la monda rangolisto de la plej bonaj flugkomanioj en 2023. La unuan lokon okupis Qatar Airways, la duan Eurowings. La monda rangolisto de la plej bonaj flugkompanioj kaj flughavenoj AirHelp Score estas publikgata ekde 2015 fare de la plej granda en la mondo firmao protektanta la rajtojn de flugliniaj pasaĝeroj. La nunjara eldono estas vera sukceso por la pola LOT, kiu avancis – kompare al la pasinta jaro – je 12 lokoj. LOT akiris krome bonan poentadon en tri partaj kategorioj, kiuj estis konsideritaj por la suma pritakso fare de AirHelp Score, tio estas akurateco/tempoĝusteco, opinioj de la pasaĝeroj kaj lerta priservado de reparacioj. La pola flugkompanio en la rangolisto akiris krome la unuan lokon, se temas nur pri Eŭropo. Sur la sekvaj lokoj ektroviĝis KLM kaj Wizz Air. La rangolisto AirHelp Score kreiĝis baze de donitaĵoj pri la aviadtrafiko el la tuta mondo en la periodo ekde la 1-a de januaro kaj la 31-a de oktobro 2023 kaj baze de opinioj de pasaĝeroj pri flugkompanioj kaj flughavenoj, kies servojn ili uzis en la menciita periodo.

El la elsendo 30.12.2023. Legas Maciek – 01′ 37″