POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

74 procentoj da poloj kontraŭ komuna unia valuto

En aprilo 74 procentoj de poloj deklaris kontraŭstaron rilate la encirkuligon de eŭro en Pollando. Laŭ la esploroj de GfK Polonia  tiu procento restis senŝanĝa kompare al la martaj esploroj. Oni faras distingon inter 42 procentoj firme kontraŭaj al la komuna unia valuto kaj 32 procentoj, kiuj deklaras sin esti prefere kontraŭaj. Laŭ GfK Polonia ankaŭ la elcento de la subtenantoj de nova valuto en Pollando estis sur la marta nivelo. Sume temas pri 22 procentoj de la enketitoj. Decide favoras la unian valuton 5 procentoj de poloj, 17 deklaras sin prefere subtenaj por eŭro, 4 procentoj ne precizigas sin opinion. La aprila opinisondado okazis inter la 3-a kaj 6-a de aprilo baze de reprezenta grupo de poloj pli ol 15-jaraĝaj lotume selektitaj el la bazo de PESEL, t.e. ĝenerala elektronika identiga sistemo de la loĝantaro.

El la elsendo 20.05.2014. Legas Gabi

Poloj ne volas euro_Gabi

La Sonorilo Johano Paŭlo la 2-a en Vavelo

Lastmarde sur la Turo de la Arĝentaj Sonoriloj de la Katedralo sur Wawel-Altaĵo en Krakovo aldoniĝi la sonorilo Johano Paŭlo la 2-a. La unuan fojon ĝia sono aŭdiĝos dimanĉe, la 18-an de majo en la naskiĝdatreveno de Karol Wojtyła. La bronza sonorilo en kiun estis enmuldita ora medalo emisiita honore al la 50-jariĝo de la sacerdoteco de Johano Paŭlo la 2-a pezas la duonan tunon kaj ĝia diametro egalas al 93 centimetroj. Sur la sonorilo videbliĝas la ĉefdevizo de lia pontifikado „Nolite timere” (Ne timu). La sonorilo Johano Paŭlo la 2-a sur la Turo de la Arĝentaj Sonoriloj de la Vavelaltaĵa Katedralo troviĝas super tri pli fruaj sonoriloj „Herman” – el 1271, „Zbyszko”, el 1423 kaj „Maciek” el 1669. La preparita loko al nova sonorilo atendis 500 jarojn por speciala okazo, kiu nun venis. La Katedralo sur la reĝa Wawel-Altaĵo havis por Karol Wojtyła signifon apartan. En la kripto de sankta Leonardo post la konsekro je pastro li celebris sian unuan sanktan meson, tie li estis konsekrita kiel episkopo, tie okazis solenaĵoj lige kun lia nomumo je kardinalo. Dum ĉiu sia vizitio en Krakovo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Vavelon kaj la katedralon.

El la elsendo 16.05.2014. Legas Tomek

Sonorilo Johano Paulo la 2-a sur Wawel-Altajxo

Buĝeto de la Eŭropa Parlamento en 2014

Buĝeto de la Eŭropa Parlamento konsistigas ĉirkaŭ unu procenton de la ĝenerala buĝeto de la Unio kaj unu kvinonon de totalaj administraciaj kostoj de ĉiuj uniaj institucioj. En 2014 ĝi egalas al 1 miliardo 756 milionoj da eŭroj. El ĉi tiu kvoto 35 procentoj estas destinitaj por laborantoj, ĉefe kiel salajro por 6 mil personoj laborantaj en la administracio, kaj ankaŭ por buŝaj kaj skribaj tradukoj kaj vojaĝkostoj. Por tiu celo en la nuna jaro oni destinas 620 milionojn da eŭroj. La Eŭropa Parlamento etate enlaborigas ĉ. 430 buŝajn tradukistojn, tamen dum la plendebataj sesioj aldone oni dungas de 800 kaj  unu mil tradukistojn. Krome en la parlamento laboras ĉ. 700 skribaj tradukistoj, kies tasko estas traduki en ĉiujn 24 oficajn uniajn lingvojn 100 mil paĝojn de diversspecaj dokumentoj monate. 193 milionoj da eŭroj, t.e. 27 procentoj de la buĝeto estas destinitaj por la elspezoj de deputitoj. Temas pri iliaj salajroj, vojaĝkostoj, gvidado de oficejoj, honorarioj de iliaj asistantoj. Administraj elspezoj kaj inform­politiko konsistigas 21 procentojn de la buĝeto, la agado de la politikaj grupoj 6 procentojn. 11 procentoj de la nunjara buĝeto de la Eŭopa Parlamento estas destinita por la funkciado de laborlokoj de la parlamento en Bruselo, Strasburgo kaj Luksemburgo kaj por la agado de inform­oficejoj en 28 ŝtatoj-membroj.

El la elsendo 13.05.2014. Legas Zbyszek

Bugxeto de la Europa Parlamento

Turisma atrakciaĵo apud Baltiko

Ekde majo ĝis septembro apud Baltiko (la nord-okcidenta Pollando) funkcias nova turisma atrakciaĵo. Temas pri 40-kilometra renovigita nova malvast¬ŝpura fervojo el Gryfice al Pogorzelica. Ĝi kronis unu el la plej grandaj investaj projektoj en la komunumo Rewal. La veturo el Gryfice al Pogorzelica inter apudmaraj panoramoj daŭras preskaŭ du horojn. Laŭ la vojo turistoj povas admiri multajn vidindaĵojn, kiel la mar¬lanternon en la loko Niechorz, la ruinon de la mezepoka preĝejo ĉe la bordo¬krutaĵo, historian novgotikan preĝejon kaj palacan komplekson en Trzęsacz, novgotikan palacon en Dreżewo kaj krome nobelan rezidejon el la 18-a jarcento en Rybokarty. La renovigita vagonaro ricevis ruĝbrunan koloron kaj estis alkonformig¬ita al la nuntempaj normoj disponante pri klimatizo kaj sendrata interreto. Ĉeokaze oni renovigis la stacidomojn en Rewal kaj Pogorzelica kaj elkonstruis tri novajn stacidomojn en Niechorz proksime al la marlanterno, en Trzęsacz kaj Śliwin. Estis renovigita krome la 10-kilomtra fervoja linio inter Trzęsacz kaj Pogorzelica. La vagonaro ricevis novajn lokomotivojn, inter kiuj unu estas vapora. Aktuale en Pollando estas 18 publikaj linioj de la malvast¬ŝpuraj vagonaretoj kaj la vasteco de iliaj reloj varias inter 600 kaj unu mil milimetroj. Plimulto uzas la relojn 750 milimetrajn. Tiu ĉi en Rewal apartenas al tri en Pollando, kiuj uzas relojn kun la vasteco de unu mil milimetroj.

El la elsendo 09.05.2014. Legas Gabi

Nova turisma atraciajxo

Tagoj de la Pola Kavalerio en Varsovio

Inter la 5-a kaj la 11-a de majo en Varsovio okazas Tagoj de la Pola Kavelerio. La varsovianoj havas la okazon admiri rivaladojn pri la uzo de lanco kaj sabro, rigardi filmojn kaj renkontiĝi kun ekspertoj pri la antaŭmilita kavalerio. Hodiaŭ tiu ĉi formacio plenumas sole reprezentajn funkciojn kaj konsistas el volontuloj. Pluraj en Pollando kavaleriaj societoj, plej ofte en interkonsento kun la lastaj vivantaj veteranoj de la antaŭmilitaj kavalieraj regimentoj alprenas iliajn kolorojn kaj taksas sin heredantoj de la regimentaj tradicioj. La tagoj estos krome la okazo konatiĝi kun la historio de la pola kavalerio pere de filmoj kaj prelegoj.

El la elsendo 06.05.2014. Legas Milada

Tagoj de Kavalerio

Grandigi rimedojn por la defendo

La ĝenerala NATO-sekretario alvokis la eŭropajn membrojn de la pakto grandigi la defend¬orimedojn. En intervjuo por la dimanĉa eldono de “Frankfurter Allgemeine Zeitung” Anders Fogh Rasmussen konstatis, ke la eventoj en Ukraino devas roli por Eŭropo kiel alarmo¬signalo. Li alvokis la eŭropajn NATO_ŝtatojn renversigi la tendencon de daŭra malgrandig¬ado de la elspezoj por la defendo. En la lastaj landoj iuj eŭropaj landoj reduktis siajn defend¬buĝetojn je 40 procentoj, samtempe Rusio grandigis ilin je unu triono. Laŭ Rasmussen la enkorpigo de Krimeo estis turnopunkto en la eŭropa historio kaj Rusio kondukas nun prefere kiel kontraŭulo ol kiel partnero. La alianco devas je tio reagi, kvankam ne temas pri militistaj solvoj. Samtempe la ĝenerala sekretario de la Pakto avertis Moskvon kontraŭ provokado de la NATO-aj ŝtatoj-membroj. Liaopinie Rusio ne havu eĉ etajn iluziojn, ke atako kontraŭ unu el la landoj de la Oakto estos komprenita kiel samsignifa kun la atako kontraŭ la tutan Aliancon.

El la elsendo 06.05.2014. Legas Milada

Starpunkto de NATO

Danco de la fontoj

Danco de la fontoj, tiel estas titolita la nova akvoŝpruca-filma-muzika spektaklo en la Multmedia Parko de Fontanoj ĉe la varsovia antaŭ­kastelejo, kiu komenciĝas la 3-an de majo. Tiel estos inaŭgurita la 4-a sezono de ĉi-specaj spektakloj ĉe la piedoj de la Reĝa Kastelo, borde de Vistulo. La nunjara spektaklo estas inspirita per legendo pri la fondintoj de Varsovio, kiujn personigas nuntempaj figuroj provizitaj per eksterordinara povo.

Sawa havas la povon super la akvo kaj la naturfortoj, la povon doni la vivon, kies portanto estas akvo kaj la naturo. Wars regas la lumon, teknologion kaj energion de la virtuala mondo. Karakterizas lin forto kaj dinamikeco necesaj por konstrui novan urbon. Ilia renkontiĝo inaŭguras vojon al kunigo de ĉiuj ĉi trajtoj. Temas pri historio plena de reciproka fasciniĝo kaj amo. Ĝi estas rakontata pere de danco kaj moderna teknologio, t.e.  komputile stirataj fontanoj, LED-lumoj, laseroj kaj projekciaĵoj sur giganta akva ekrano. Apliko de ĉiuj ĉi teknikoj kaŭzas, ke facilas profundiĝi en la historion rakontatan helpe de akvo kaj lumo, la du elementoj, kiuj fundamentis la kreiĝon de la urbo. La fontanospruĉoj, ilia dinamiko kaj bunto neniun lasas indiferenta.

La Parko de Fontanoj funkcias ekde majo 2011. La ĉefa fontano havas la surfacon de 2200 kvadrataj metroj, malpli grandaj estas du liniaj fontanoj kun la surfaco de 600 kvadrataj metroj. Fontanto por infanoj estas ankoraŭ malpli granda. Ĝia surfaco egalas al 140 kvadrataj metroj. En la tuta komplekso fukncias 367 akvo­ŝpruciloj, liverantaj dum unu minuto 30 mil litrojn de la akvo. La parkon prilumas 295 LED-lumĵetiloj. El la diserigita akvo kreiĝas ekrano,  sur kiu estas prezentataj bildoj kaj animaĵoj. La suma surfaco de akvo­spegulode la fontana komplekso egalas al 2850 kvadrataj metroj.

La spektaklo daŭranta ĉ. 25 minutojn estos prezentita ĉiun vendredon kaj sabaton ĝis la 28-a de septembro 2014.

El la elsendo 02.05.2014. Legas Tomek

Kamparanoj el la orienta Pollando helpos al la tieaj bizonoj

Ĉirkaŭ 50 kamparanoj el la orienta Pollando baze de interkonsentoj kun la Nacia Parko de Białowieża helpos al la tieaj bizonoj paŝti sin sur siaj herbejoj. Temas entute pri la 100-hektara areo najbaranta kun la Parko en la komunumoj Narewka, Dubicze Cerkiewne kaj Białowieża. Ĉi tieajn herbejojn la bizonoj vizitas jam delonge. Laŭ la  nunaj interkonsentoj agrikulturistoj preparos por ili la paŝtolokojn – egaligante la grundon kaj antaŭvintre preparonte kiel la furaĝon fojnon. La grego de Białowieża-bizonoj estas la plej granda en Pollando kaj konsistas el 505 ekzempleroj.

El la elsendo 29.04.2014. Legas Tomek

Polinoj en la balotoj al la Eŭropa Parlamento

En la majaj balotoj al la Eŭropa Parlamento rivalos el Pollando 561 polinioj. Tio estas preskaŭ duoble pli ol antaŭ 5 jaroj. Tiel ili okupas 44 procentojn de la lokoj sur la balotlistoj kompare al 56 procentoj, kiujn okupas kandidatoj.  Regas tamen la opinio, ke la ĉeesto de kandidat­inoj sur la balotlistoj ne signifas egalajn balot­ŝancojn, gravas nome la loko, kiun oni okupas sur la listo. En la majaj balotoj kandidatoj pli ofte okupas la komencajn lokojn ol la kandidatinoj. Plej malmultajn ŝancolokojn al la kandidatinoj certigis Pola Kamparana Partio. En la nuna oficperiodo de la Eŭropa Parlamento en la grupo de la polaj deputitoj virinoj konsitigas nur 22 procentojn. Ĉi-foje la unuan fojon en la eŭropaj balotoj en Pollando estas aplikita la t.n. kvota mekanismo. Konforme al ĝi 35 procentojn de lokoj sur la balotlistoj devas okupi personoj ne sufiĉe reprezent­itaj, kiujn kaze de ĉiuj partioj konsistigas polinoj.

El la elsendo 29.04.2014. Legas Tomek

Rezolucio de la Pola Sejmo lige kun la kanonizo de Johno Paŭlo la 2-a

Antaŭtage de la kanonizo de la Sankta Patro, Johano Paŭlo la 2-a, la kapo de la Romkatolika Universala Eklezio kaj granda polo, la Sejmo de Pola Respubliko esprimas al li dankon kaj respekton.

Antaŭ 9 jaroj, kelkajn tagojn post la morto de la Sankta Patro Johano Paŭlo la 2-a, la deputitoj kaj senatanoj kunveninaj dum solena asembleo omaĝis lian memoron difinante lin la predikanto de la Evangelio de Jesuo Kristo, granda morala aŭtoritatulo, Patro kaj Instruisto, kaj ankaŭ “homo de paco kaj espero” kaj “la plej grava el la Patroj de la suverena Pollando”. La Sejmo de Pola Respubliko asertas, ke tiuj difinoj perdis nenion de sia aktualeco.

La Sejmo de Pola Respubliko esprimas la esperon, ke la kanonizo de la Sankta Patro Johano Paŭlo la 2-a estos por ĉiuj poloj la okazo por ĝojplena kaj solidara festado, kaj ankaŭ la instigo al pli profunda konatiĝo kun lia intelekta kaj spirita heredaĵo kaj al entrepren­ado kaj daŭrigado de lia verko. La Sejmo de la Pola Respubliko alvokas ĉiujn membrojn de la nacia komunumo digne omaĝi ĉi tiun eventon.

El la elsendo 25.04.2014. Legas Tomek