POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La plej granda sunpanela elektrejo en Pollando inaŭgurita

En Gubin (la okcidenta Pollando) estis inaŭgurita en la lastaj tagoj la plej granda en Pollando sunpanela elektrejo, kies konstrukostoj egalis al 10 milionoj da zlotoj. La duonon de ili kovris Energetika Entrepreno Gubin, la duono venis el la uniaj fondusoj. Temas pri la unua etapo de la tuta komplekso konsistonta el tri ĉi-specaj elektrejoj. La surfaco de la unua el la sunpanelaj farmoj egalas al 2, 6 hektaroj kun la povo de 1,5 megavattoj ebligante kontentigi la elektrobezonojn de 800 hejmmastrumejoj. En la fino de la projekto ĝi okupos la areon de 7 hektaroj liverante la povon de 4 megavattoj. Nun la elektran energion aĉetas la kompanio Enea, poste ĝi estos vendata sur la energimerkato.

La elekto de Gubin por la sunpanela elektrejo ne estis hazarda. Regas tie bonaj kondiĉoj, sufiĉa sunradiado kaj mikroklimato. Por la urbo la investaĵo havas ankaŭ signifon markan kaj ekonomian. Apud la planoj elkonstrui tie minejon de bruna karbo kaj elektrejon la sunpanela elektrejo montras malfermitecon de la urbo je ekologiaj solvoj. Laŭ la investinto la utiligo de la fotovoltaikaj teknologioj en Gubin malgrandigos la emisiadon de karbodioksido je ĉ. 3, 5 tunoj jare.

El la elsendo 21.10.2014. Legas Krystyna

Konsumado de sukoj en Pollando

Ĉiam pli ofte, eĉ ĉe la stratstandoj al klientoj oni proponas 3- kaj 5-lirajn pakumojn de neklarigita pola poma suko. Ne eblas ne rimarki en tio la flankefikon de rusa pomembargo kun pozitiva espereble rezulto. Nome statistika polo trinkas jare dek sep kaj duonan litrojn de suko jare, alivorte 48 mililitrojn tage. En Skandinavio tio estas 200 mililitroj tage.   La konsumado de sukoj varias. En 2013 la merkato de sukoj kaj kaj pulpobazaj trinkaĵoj malkreskis en Pollando je 3,2 procentoj, en 2014 oni observas la 3-procentan kreskon. Pri tio i.a. informis raporto de la Eŭropa Societo de Fruktosukoj. Samtempe oni atentigas pri pozitiva ŝanĝo de konsumpreferoj direkte al sukoj. Aparte kreskas la konsumado de freŝaj sukoj. Poloj daŭre preferas oranĝsukon, kiu konsistigas unu kvaronon de la konsumataj sukoj. La duan lokon okupas legomsukoj, aparte karota kaj fruktolegomaj sukoj. La trian lokon okupas pomsuko, kiun konsumas 16 procentoj de poloj. Oni aĉetas sukon 60-procente en kartonaj pakumoj, malpli popularaj estas  plastaj kaj vitraj boteloj. En Eŭropo la plej granda konsumanto de sukoj kaj pulpobazaj trinkaĵoj estas Germanio, sekvas Francio, Britio, Hispanio kaj Italio. Same kiel en Pollando en la Unio  la plej popularaj estas oranĝaj sukoj kaj pulpobazaj trinkaĵoj, sukoj mikisitaj, pomaj, ananasaj kaj periskaj. La pomaj sukoj kaj trinkaĵoj estas plej popularaj en Aŭstrio, Danio, Greklando kaj Germanio.

El la elsendo 21.10.2014. Legas Milada

Konsumado de sukoj en Pl kaj en la Unio

Jubileo de la Konfucea Instituto en Opole

La Konfucea Instituto en Opole (la suda Pollando) solenis sian 10-jariĝon per publika prezento,  dum kiu eblis lerni kaligrafion, rigardi la ceremonion de te-preparado kaj ludi ĉinajn tabulludojn. La oferton de la Instituto – de 6 jaroj kunlaboranta kun la loka Politekniko – utiligas studentoj el diversaj mondopartoj. Oni proponas unuavice diversnivelajn lingvokursojn por infanoj, junularo kaj plenkreskuloj. La Instituto proponas krome la postdiplomajn studojn pri la internacia merkatagado. Tamen la ĉefa misio de la Instituto estas popularigado de la ĉina kulturo kaj lingvo. Laŭ pritaksoj la ĉinan lingvon lernas nun ĉirkaŭ 25 milionoj da eksterlandanoj. La denaskaj lingvoinstruistoj konas ĉirkaŭ 6 mil ideogramojn, en la plej granda ĉina vortaro ilia nombro egalas al 40 mil. Por komunikbazo estas necesa kono de pli ol unu mil.

El la elsendo 14.10.2014. Legas Krystyna

La Konfucea Instituto en Opole

Dika Katrinjo en Varsovio 50-jariĝis

Du objektoj en Varsovio portas la saman nomon „Dika Katrinjo”. Unu el ili estas historia puto ĉe la Banka Placo. La alia videbla meze de Vistulo dum la veturado laŭ Łazienki-Trako estas la plej granda puto de malprofundaj subteraj akvoj, kiu ĉerpas tag-nokte ĉirkaŭ 65 mil kubometrojn da akvo, liverante ĝin al unu triono de la varsovianoj.  En sepembro la 49-metra Dikulino 50-jariĝis.

Ĝia konstruo apartenis al unu el la plej famaj investaĵoj de la postmilita Varsovio. Ĝi prenas akvon el sub la fundo de Vistulo dank’ al 15 truitaj tuboj kun la longeco de 1848 metroj dismetitaj radie en la profundo de ĉirkaŭ 7 metroj sub la riverfundo. La akvo enfluas ilin traiĝante tra la fundo de Vistulo, kiun formas sabla-gruza tavolo. Tiu procezo daŭras ĉ. 24 horojn. Akvo el la Dika Katrinjo trafas al du stacioj fajnigantaj la akvokvaliton – Praga ĉe la dekstra kaj Filtroj ĉe la maldekstra bordoj de Vistulo.

Nun daŭras konstruado de instalaĵoj por ozonumi la akvon kaj ekipi ĝin per karbofiltroj. Tio daŭros ĝis la fino de 2015. Dank’ al tiu solvo la trinkakvo en Varsovio havos fajnigitan guston kaj aromon.

El la elsendo 14.10.2014. Legas Milada

W Dika Katrinjo en Varsovio

Kreskas la nombro de la urba loĝantaro

Laŭ la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj en la daŭro de 30 jaroj je du kaj  duona miliardoj da personoj kreskos la nombro de la urba loĝantaro de la mondo. Nun la duono el 7 miliardoj da homoj vivas en la urboj. En 2045 ilia nombro egalos al 6 miliardoj. Tre rapide la urba loĝantaro kreskas en Azio kaj Afriko. Laŭ  prognozoj en tiu periodo en Niĝerio naskiĝos 212 milionoj da homoj, en Hindio 404 milionoj kaj en Ĉinio 292 milionoj. La ŝtataj aŭtoritatoj frontos la defion kontentigi la bezonojn de la kreskanta populacio rilate konforman nivelon de la socia protekto, edukado, tranporto, infrastrukturo kaj laborlokoj. En la lastaj jaroj la nombro de la homaro kreskis en eksterordinare rapida ritmo. En 1990 estis nur 10 megaurboj, nun temas jam pri 28. La plej multnombra estas Tokio kun 38 milionoj da loĝantoj. Sekvas Delhio, Ŝanghajo,  Meksikurbo, Bombajo kaj Sao Paulo. UNO antaŭvidas, ke la nombro de la kamparana loĝantaro, kiu nun egalas al 3, 4 miliardoj da personoj atingos apogeon en 2020 kaj ekde tiam komencos malkreski.

El la elsendo 09.09.2014. Legas Krystyna

kreskas la nombro de la urba logxantaro

Polaj amaskomunikiloj trafas al fremdaj manoj

Last­vendrede la grupo Polskapresse apartenanta al la germana grupo Verlagsgruppe Passau aĉetis la kompanion Express Media, kiu eldonas i.a. la regionajn ĵurnalojn „Express Bydgoski” kaj „Nowości – Dziennik Toruński”. Ekde nun preskaŭ ĉiuj polaj regionaj amaskomunikiloj troviĝas en la germanaj manoj. Kiel informis Polskapresse la kontrakto rilatas al ĉiuj titoloj de Express Media. Krom la menciitaj titoloj temas ankaŭ pri 17 lokaj semajn­revuoj en la kujavia-pomeria vojevodio (la nordokcidenta Pollando) kaj ankaŭ gazet­presejo. La germana konzerno estos eldonanto de 19 regionaj ĵurnaloj. Pasintjare Polskapresse aĉetis la kompanion Regionaj Amaskomunikiloj, kiu estis posedanto de taggazetoj, pagendaj kaj senpagaj semajnrevuoj, 50 interretaj inform­servilojn kaj 5 presejojn.

El la elsendo 09.09.2014. Legas Milada

pola regiona gazetaro

Tatry-montara Nacia Parko inter 30 plej bonaj en la mondo

Tatry-montara Nacia Parko okupis la 12-an lokon en la rangolisto de 30 plej bonaj naciaj parkoj de la mondo de CNN, kiu ne konsideras Usonon. Prilaborante la rangoliston oni i.a. konsideris iliajn naturajn kaj panoramajn valorojn, sekurecon kaj gastamon de lokaj loĝantoj. La unuan lokon okupis la argentina Iguazu, sur kies tereno troviĝas tropika arbarego kaj spektaklecaj akvofaloj. La unuajn 9 lokojn okupis naciaj parkoj en la suda Ameriko. Antaŭ la pola parko troviĝis i.a. Tikal en Gvatemalo, Galapagos w Ekvadoro, Cairngorms en Skotlando, Goreme en Turkio. Tatry-montara Nacia Parko estis establita en 1954 kaj ĝi etendiĝas sur la surfaco de pli ol 21 mil hektaroj. Ĉirkaŭ 70 procentojn de la surfaco okupas arbaroj kaj montaj pinoj, la ceterajn 30 procentojn almontaj herbejoj, rokoj kaj rojoj. Per la strikta protekto estas ĉirkaŭprenitaj ĉ. 11 kaj duona mil hektaroj, i.a. zono de  altmontaj herbejoj kaj akrapintaj rokoj.

El la elsendo 09.09.2014. Legas Tomek

Tatry-montara Nacia Parko inter 30 la plej bonaj

La 75-jara datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito

La 1-an de septembro pasis la 75-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito. Apartaj solenaĵoj okazis ĉe la promontoro Westerplatte, kiun kiel la unuan en 1939 atakis Germanio. Partoprenis ilin i.a. la prezidentoj de Pollando, Bronisław Komorowski kaj de Germanio, Joachim Gauk. Laŭ la pola prezidento la spertoj de la 2-a mondmilito havas signifon ankaŭ hodiaŭ, kiam ni frontas minacojn oriente for de la teritorio de la Eŭropa Unio kaj NATO. La germana prezidento memorigis rilate polajn militspertojn, ke neniu alia nacio ol la pola laŭ tioma skalo kaj tiom longe rezistis la germanan invadon, la strebadon de Hitler plene neniigi la ŝtaton, ekstermi ĝiajn elitojn kaj ekspluati la ceteran loĝantaron.  Gauk memorigis, ke kiam antaŭ kvin jaroj sur Westerplatte kunvenis estroj de  20 eŭropaj ŝtatoj kaj registaroj ĉiuj kredis, volis kredi, ke ankaŭ Rusio povus fariĝi parto de komuna Eŭropo. La germana prezidento reliefigis ŝokon, kiun travivas Eŭropo lige kun tio, ke ĉe ĝiaj randoj daŭras militista konflikto favore al novaj limoj kaj nova ordo. Endanĝerigitaj estas stabileco kaj paco sur nia kontinento.

El la elsendo 02.09.2014. Legas Barbara

Novaj politikistoj en la Eŭropa Konsilio

Konforme al la prezentitaj lastvendrede spekulativadoj la gvidantoj de la Eŭropa Unio decidis konfidi la postenon de la estro de la Eŭropa Konsilio al la pola ĉefministro Donald Tusk. La estro de la unia diplomataro fariĝis la itala ministro por la eksterlandaj aferoj, Federica Mogherini. Ŝi transprenos la oficadon la 1-an de novembro kiam la nova Eŭropa Komisiono komencos sian oficperiodon. Donald Tusk transprenos novan funkcion por du kaj duona jaroj la 1-an de decembro. Nun li devas rezigini pri la posteno de la pola ĉefministro. Lastlunde la germana kancelieto Angela Merkel diris en Bundestag, ke la elekto de polo por la posteno de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio 25 jarojn post la paca revolucio en la Centra kaj Orienta Eŭropo havas grandan simbolan signifon.

El la elsendo 02.09.2014. Legas Barbara

Novaj politikistoj en la Europa Konsilio

Novaj politikistoj en la Eŭropa Konsilio

Konforme al la prezentitaj lastvendrede spekulativadoj la gvidantoj de la Eŭropa Unio decidis konfidi la postenon de la estro de la Eŭropa Konsilio al la pola ĉefministro Donald Tusk. La estro de la unia diplomataro fariĝis la itala ministro por la eksterlandaj aferoj, Federica Mogherini. Ŝi transprenos la oficadon la 1-an de novembro kiam la nova Eŭropa Komisiono komencos sian oficperiodon. Donald Tusk transprenos novan funkcion por du kaj duona jaroj la 1-an de decembro. Nun li devas rezigini pri la posteno de la pola ĉefministro. Lastlunde la germana kancelieto Angela Merkel diris en Bundestag, ke la elekto de polo por la posteno de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio 25 jarojn post la paca revolucio en la Centra kaj Orienta Eŭropo havas grandan simbolan signifon.

El la elsendo 02.09.2014. Legas Barbara

Novaj politikistoj en la Europa Konsilio