Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La 77-jariĝo de la Pakto Ribbentrop-Mołotow

Hodiaŭ, t.e. la 23-an de aŭgusto 2016 pasas la 77-a datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kiu esence klarigas la eksplodon kaj elmontras la kaŭzintojn de la 2-a mondmilito. La Pakto,  baze de kiu Hitler kaj Stalin okazigis la dividon de la teritorio de Pollando faciligis al Hitler militistan atakon kontraŭ Pollando en septembro 1939. Stalin dank’ al ĝi ricevis tempon por prepari sin al eventuala milito kontraŭ la Regno. Ambaŭ flankoj devontiĝis sindeteni de ĉiaj perfortoaktoj, agresaj agadoj kaj reciprokaj atakoj. En la sekreta protokolo al la Pakto oni difinis la dividon de influoj en Eŭropo en proksimiĝanta rapidapaŝe militista konflikto. Sovetunio pro sia „neŭtraleco” estis ricevonta pli ol duonon de Pollando, Finnlandon, Latvion, Estonion kaj Besarabion. Laŭ propono de Eŭropa Parlamento ekde la 2008-a jaro la datreveno de la Pakto Ribbentrop-Mołotow estas solenata kiel Eŭropa Tago de Memoro pri la Viktimoj de Stalinismo kaj Naziismo.

El la elsendo 23.08.2016. Legas Krystyna – 1’19

Varsoviaj abeloj liveras multe da mielo

Varsovio apud aliaj urboj de la okcidenta Eŭropo, kiel Parizo aŭ Berlino bredas abelojn sur kelkaj pluretaĝuloj. La idedoninto kaj ilia bredisto sur la 6-etaĝa hotelo kaj 11-etaĝaj banko kaj oficejo estas Marek Barzyk el la sudorienta Pollando, kiu instalis la unuan ĉefurban abelujon en 2012. Nun temas jam pri 10 abelujoj, kiuj liveras tre bonkvalitan mielon. Rekordo estis notita en 2014, kiam el unu abelujo oni ricevis preskaŭ 100 kilogramojn da mielo. Meze la rikolto egalas al iom pli ol 15 kilogramoj, kaj en specializaj abelujoj oni ricevas 30-35 kilogramojn da mielo. Laŭ la varsovia abelbredisto tiu bonega rikolto en Varsovio estas la rezulto de kvalitaj terenoj, pri kiuj disponas en Varsovio abeloj. Proksime troviĝas 70-hektara Łazienki-parko, botanika ĝardeno, kelkaj aliaj parkoj kaj hobiulaj ĝardenoj de varsovianoj. Relative rapide post la instalo de la unuaj abeluloj estis farita kontrolo de la produktata mielo laŭ la vidpunkto de ĝia kvalito kaj la enhavo de la t.n. pezaj metaloj. La rezultoj surprizis, ĉar la mielo evidentiĝis tre bonkvalita  kun apenaŭa konsisto de pezaj metaloj. Por la urba bredado necesas tamen elekti iom mildajn abelspeciojn kaj konstate ilin monitori. En Pollando krom Varsovio oni bredas abelojn i.a. en tiaj urboj, kiel Poznano kaj Krakovo.

El la elsendo 23.08.2016. Legas Maciek – 1’46”

Poloj ŝatas bonkvalitan kafon

Poloj trinkas ĉiam pli da bonkvalita kafo kaj estas malfermaj je ĉi-rilataj novaĵetoj. Daŭre evoluas la merkato de la kafpreparado, t.e. kafbruligado. Kreiĝas ĉiam pli da novaj tiaj lokoj, kiuj certigas altan kvaliton de la kafograjnoj i.a. el Afriko, el la Centra aŭ Suda Amerikoj. Tiuj minipreparejoj, da kiuj en Pollando estas cento, produktas ĉirkaŭ du tunojn da kafo monate. En la profesia mondo de kafo estas ĉiam pli multaj virinoj.  Anna Oleksak estas la unua en Pollando virino, kiu akiris la ateston Q Arabica Graider. Ĝi konfirmas, ke ŝi kapablas aprezi altkvalitan kafon.  La ekzameno por ĝin akiri rilatas i.a. al la kapablo rekoni la bazajn gustojn, aromojn, kafdifektojn kaj taksi kafokvaliton.

El la elsendo 23.08.2016. Legas Tomek – 0’54

La solenaĵo de la Ĉielpreno

Tradicie la 15-a de aŭgusto estis festata kiel la religia solenaĵo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino. La ĉefaj solenaĵoj en Pollando okazis en Częstochowa, kiun atingis dimanĉe kaj sabate 52 piediraj pilgrimgrupoj, krome 104 biciklistaj. Entute la solenaĵojn partoprenis ĉirkaŭ 100 mil kredantoj. La nunjaraj solenaĵoj estis la okazo por la dankesprimo i.a. pro la Mondaj Tagoj de la Junularo, 1050-a datreveno de la Bapto de Pollando kaj pro la Jaro de Mizerikordo en la Katolika Eklezio. Dum la ĉefa diservo, kiun celebris la metropolitestro de Częstochowa, arĥiepiskopo Wacław Depo pledis por la venko de historia vero en nia lando.

El la elsendo 16.08.2016. Legas Krystyna – 0’50”

Distingo por la registaro de Beata Szydło

Hodiaŭ, la 12-an de aŭgusto la pola registaro de Beata Szydło  ricevis premion de la Eŭropa Konfederacio de Grandaj Familioj (ELFAC) pro elstaraj atingaĵoj en la porfamilia politiko, aparte pro la programo Familio 500+. La premion dum la 8-a Eŭropa Konferenco de Grandaj Familioj en Rigo transprenis la ministro por la familio, laboro kaj socia politiko, Elżbieta Rafalska. En sia elpaŝo ŝi i.a. elmontris, ke la celo de la programo estas malgrandigo de la financa ŝarĝo de la familioj, ligita kun la edukado de infanoj kaj instigo al decidoj pri pli grandaj familioj. Tio havas ŝlosilan signifon en la situacio de la maljuniĝanta socio. Elżbieta Rafalska atentigis, ke la plurdimensia subteno de la familioj koncernas krome evoluigon de servoj por infanhavaj familioj, forpermesojn ligitajn kun proteko de infanoj, subtenon por neplenlertuloj kaj iliaj protektantoj kaj agadojn favore al enlaboriga stabileco.

El la elsendo 12.08.2016. Legas Krystyna – 1’16”

Kun Wizz Air la unuan fojon el Pollando al Kroatio

La hungara favorpreza avadlinio Wizz Air por la somero anoncis du novajn itinerojn el Pollando. Ekde la 2-a de aŭgusto eblas flugi el Katowice al la itala Bari, ekde la 3-a de aŭgusto forflugis la unua aviadilo el Varsovio al Split. Dank’ al ĉi tiu lasta flugkonekto Kroatio fariĝis la 24-a lando, kiun eblas atingi el Pollando helpe de Wizz Air. La flugoj okazas merkrede kaj dimanĉe. Flugoj el Katowice al Bari funkcias ĉiun mardon kaj sabaton. Ekde nun la hungara favorepreza flugkompanio flugas el 8 polaj flughavenoj al 24 landoj laŭ 130 itineroj. En Pollando Wizz Air havas 6 bazojn, en kiuj konstante troviĝas 20 aviadiloj.

El la elsendo 09.08.2016. Legas Milada – 1’03”

Vroclavo instruos la polan lingvon al eksterlandanoj

La urboaŭtoritatoj de Vroclavo pretigas projekton de la instruado de pola lingvo al eksterlandanoj. Inaŭgurota en septembro ĝi enplektos ĉirkaŭ 80 instituciojn, kiel bibliotekoj, neregistaraj organizoj, kulturdomoj, eklezioj. La tuton kunordigos la urba Integrocentro.  La projekto celas kreskantan nombron de eksterlandanoj setliĝantaj en la urbo, unuavice ukrainanojn. Temas pri ekskludo de situacio, en kiu eksterlandanoj kreas fermajn enklavojn, kiujn poste estas malfacile forlasi. La kono de la lingvo signifagrade helpas integriĝon kun la medio. La instruadon de la pola lingvo gvidos ĉirkaŭ 200 volontuloj, ĉiu el ili laboros kun unu eksterlandano. La urboaŭtoritatoj de Vroclavo intencas krome vastigi la lernejanan programon adresitan al la ukraina malplimulto. En kelkaj lernejoj eblos laŭ pli ampleksa maniero lerni la ukrainajn lingvon, historion kaj kulturon. Aktuale en la vroclavaj bazaj lernejoj lernas 269 eksterlandaj infanoj, inter kiuj 183 estas ukrainanoj.

El la elsendo 09.08.2016. Legas Tomek – 1’11”

Malkresko de senlaboreco en julio

Laŭ la donitaĵoj de la Ministerio por Familio, Laboro kaj Socia Politiko en julio la senlaboreco en Pollando malkreskis ĝis 8,6 procentoj. Temas pri la plej bona rezulto ekde pli ol 25 jaroj. La plej malaltan senlaborecon oni notas en la okcidenta Pollando, kie ĝi egalas al 5,3 procentoj, la plej alta ĝi estas en la nordorienta Pollando kaj egalas tie al 14 procentoj. La nombro de senlaboruloj malkreskis en ĉiuj vojevodioj kaj fine de julio 2016 egalis al 1 miliono  362 mil personoj. Kompare al junio malkresko egalis al  30 kaj duona mil personoj. La nombro de liberaj laborlokoj kaj lokoj por profesia aktivigo en laboroficejoj en julio egalis al 127,2 mil. Ĉi tiu tendenco restas favora kaj estas multe verŝajne, ke en laŭvicaj monatoj senlaboreco estos daŭre malkreskanta. Laŭ rmf24.pl tio povus okazi dank’ al vigliĝo en turismo, konstruado kaj agrikulturo.

El la elsendo 09.08.2016. Legas Milada – 1’31”

La 5-a sezono de la varsovia Veturilo

Sur la varsoviaj stratoj la 1-an de marto reaperis la urbaj bicikloj funkciantaj en la lusistemo Veturilo. Tiel Veturilo komencis la 5-an jaron de la funkciado. Pasintjare oni luis biciklojn preskaŭ du milionojn da fojoj. En la jaroj 2012-2015 en Veturilo-ststemo oni luis biciklojn pli ol 6 milionojn da fojoj kaj la nombro de la uzantoj superis 370 mil personojn. La trimonata vintra paŭzo servis por la konservado de la sistemo, riparado de bicikloj kaj loĝistika preparo por la sezono 2016. Dum ĝi bicikloŝatantoj disponas pri 3039 bicikloj lueblaj en 204 Veturilostacioj. Krome eblas lui 10 bi-biciklojn, kiuj pasintjare ĝuis popularecon. En Varsovio aldoniĝis krome la lustacio „Veturilko” la unua en la mondo stacio de publikaj bicikloj por infanoj. Kvankam nur 5-jara la sistemo Veturilo subiĝos al ŝanĝoj, ĉar estas konstatita la foruziĝo same de la bicikloj kiel ankaŭ de la lustacioj. Pri tio okazos, kiun antaŭis sociaj konsultoj. Aldonendas, ke en la daŭro de la plej proksimaj du jaroj en Varsovio kreiĝos pliaj  120 kilometroj da biciklaj vojetoj. Nun la pola ĉefurbo disponas pri ilia 450-kilometra reto. Biciklojn eblas lui tagnokte. La 20-minuta luo estas senpaga, sekvaj 40 minutoj kostas unu zloton (ĉ. 25 cendojn). La dua horo kostas tri zlotojn, la tria – 5 zlotojn. La kosto de ĉiu plia horo egalas al 7 zlotoj.

El la elsendo 08.03.2016. Legas Tomek – 1’45”

Poloj ne rapidas al eŭrosfero

Poloj ne rapidas al la eŭrosfero. Laŭ enketado de TNS Polska el la komenco de junio 55 procentoj de la ekzamenitoj asertis, ke akcepto de eŭro fare de Pollando ne estos bona decido. Kontraŭan opinion deklaris 12 procentoj de la enketitoj kaj laŭ 23 procentoj temus pri solvo nek bona nek malbona. Oni demandis polojn pri la ĝenerala pritakso de la encirkuligo de eŭro, preferata dato por akcepti la komunan eŭropan valuton kaj pri la antaŭvideblaj sekvoj de valutsanĝo por la hejmaj mastrumejoj, pola mastrumado kaj ankaŭ la nacia identeco. Eĉ 66 procentoj de la respondintoj asertas, ke enkonduko de eŭro malavantaĝe influos la staton de iliaj hejmaj mastrumejoj. Malsaman opinion havas nur 12 procentoj de la enketitoj. Laŭ 9 procentoj tio estus sensignifa. Negativajn sekvojn de enkonduko de eŭro por la pola mastrumado antaŭvidas 51 procentoj de la enketitoj, ĉiu kvina – entute 21 procntoj deklaras, ke la influo estos avantaĝa, por 8 procentoj eŭro havus neniun influon. 48 procentoj de la enketitoj deklais, ke la membriĝo en eŭrosfero negative influos la nacian identecosenton, malan opnion esprimis 13 procentoj. Entute 47 procentoj de la juniaj enketitoj decide kontraŭas la encirkuligon de eŭro, 37 procentoj esprimis komence de junio malsaman opinion. TNS Polska notas, ke kompare al la antaŭa enketatdo je 8 procentoj malkreskis la nombro de pledantoj por eŭro kaj samtempe je 5 procentoj kreskis la nombro de personoj konvinkitaj, ke eŭro neniam devus esti en Pollando enkondukita.

El la elsendo 20.07.2016. Legas Maciek – 1’58”

Mondaj Tagoj de Junularo

Varsovio plenplenas jam de junaj partoprenantoj de la Monda Renkontiĝo de Junularo, komenciĝonta post unu semajno en Krakovo kaj daŭronta ĝis la 31-a de julio. La 27-an de julio al Krakovo venos papo Francisko. Sed buntaj grupetoj de junaj katolikoj jam de kelkaj tagoj svarmas en flughaveno, sur la varsoviaj stratoj, en komercaj centroj. Hodiaŭ en Varsovio kaj en aliaj urboj komenciĝas iliaj renkontiĝoj  kun gastigantoj en diocezoj. La renkontoj daŭros ĝis la 25-a de julio. En Varsovio speciale por junaj pilgrimantoj estis inaŭgurita hodiaŭ en aparte aranĝita pavilono ĉe la Krakowskie Przedmieście-strato ekspozicio de la Muzeo de la Historio de Pollando. Ĝi estas dividita je kelkaj spacoj dediĉitaj al plej gravaj eventoj de Pollando ekde la bapto antaŭ 1050 jaroj ĝis la nuntempo. La ekspozicio „Johano Paŭlo la 2-a. La fontoj” daŭros ĝis la 15-a de aŭgusto.

El la elsendo 20.07.2016. Legas Krystyna – 1’08”

Volontuloj purigis Tatry-itinerojn

Preskaŭ 4 mil volontuloj komence de julio aperis ĉe la itineroj de Tatry-montaro partopreninte la kampanjon „Pura Tatry-montaro”, kiu nunjare okazis la 5-an fojon. Laŭ la organizantoj kun ĉiu jaro kreskas la konscio de turistoj kaj sekve de tio estas ĉiam malpli da malpuraĵoj lasataj de senzorgaj pseŭdoturistoj. Ĝis nun la kampanjojn partoprenis 11 mil volontuloj. La kampanjon subtenas artistoj, sportistoj kaj ĵurnalistoj. Inaŭgurita en 2012 iom post iom ĝi ĉirkaŭprenis ankaŭ aliajn turisme atrakciajn regionojn , kiel baltikajn plaĝojn kaj nunjare ĝi okazis ankaŭ en la montoĉeno Beskidy. Ĉiujare la polan parton de Tatry-montaron vizitas ĉirkaŭ 3 milionoj da turistoj. La plej populara estas la itinero al la lago Morskie Oko kaj la valaj promenitineroj. Turistojn logas ankaŭ la montopintoj Giewont (1894 metroj super la marnivelo) kaj Kasprowy Wierch (1987 metroj super la marnivelo).

El la elsendo 20.07.2016. Legas Maciek – 1’12”

La 75-jariĝo de forbruligo de Granda Sinagogo en Bjalistoko

Lastlunde okazis solenaĵoj omaĝantaj la 75-jariĝon de la forbruligo de la Granda Sinagogo en Bialistoko fare de germanoj. Troviĝis en ĝi laŭ diversaj fontoj inter 800 kaj du mil judoj. La solenaĵoj daŭris la tutan tagon. Tagmeze estis metitaj floroj kaj florkronoj ĉe la monumento memorindiganta la viktimojn. Ĝi havas la formon de metala kupolo, kiu simbolas la konstruaĵon de la forbruligita sinagogo, kiu situas sur la soklo en la formo de Davida Stelo. La prezidanto de Bialistoko, Tadeusz Truskolaski diris, ke necesas kondamni tiun krimon kaj memori pri ĝiaj viktimoj. La 27-a de junio 1941 estis nomita kiel „nigra vendredo”. Tiam germanoj  eniris Bialistokon post la proklamo de soveta-germana milito. Laŭ historiistoj per la forbrugligo de la Granda Sinagogo komenciĝis la ekstermo de la juda socio en Bialistoko. La solenaĵojn partoprnis i.a. delegacio de la reganta partio Juro kaj Justeco.  Jarosław Kaczyński en sia elpaŝo substrekis, ke ni memoris kaj memoros pri la viktimoj. Laŭ lia vortoj per tiu ĉi terura evento estis inaŭgurita holokaŭsto.

El la elsendo 28.06.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 1’32”

Finiĝis la lernojaro 2015/2016

Lastvendrede finiĝis la lernojaro 2015/2016. La lernantoj revenos al lernejoj la 1-an de septembro. Al la plej gravaj eventoj de la pasinta jaro apartenas la fakto, ke temis pri la unua kaj post la lastaj decidoj – la lasta jaralo de sesjaruloj devige komencantaj lernejanan karieron. Ekde sptembro 2015 la 1-an klason de la baza lernejo celis – la unuan fojon – devige la tuta jaralo de 6-jaruloj el 2009 kaj parto de sepjaruloj naskiĝintaj en la unua duono de 2008. Tio kaŭzis, ke en multaj lernejoj infanoj devis lerni laŭskipe, ke kelkloke funkciis eĉ 10 unuaj klasoj en unu lernejo. Nun la gepatroj reakiris la rajton mem decidi, ĉu ilia infano komencos la lernadon en la aĝo de 6 jaroj aŭ ne. Nun sesjaruloj aspirantaj al la 1-a klaso de baza lernejo  devas havi unujaran antaŭlernejan preparon aŭ se ne, ili devos akiri pozitivan opinion el la psikologia-pedagogia konsultejo pri la preteco komenci la lernadon. Laŭ la decido de la gepatroj el la nuna jaralo de sesjaruloj 82 procentoj restos en la antaŭlernejoj, al kiuj revenas la arto lerni la skribadon, legadon, nombradon. Malgraŭ rezervoj de la pasintjaraj reformemuloj en la bazaj lernejoj ne malaperos la unuaj klasoj. Lernos en ili entute 210 mil infanoj – 91 mil sepjaruloj, kiuj ankoraŭ ne komencis la lernadon, 74 mil sesjaruloj, kiuj komencas la lernadon laŭ la deziro de siaj gepatroj kaj 45 mil sepjaruloj, kiuj komencis la lernadon pasintjare kiel 6-jaruloj, sed laŭ la postulo de siaj geatroj ripetos la lernadon en la unuaj klasoj.

El la elsendo 28.06.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 2’19”

Diskutoj post la brita referendumo

La konsekvencoj de la brita referendumo estas la ĉefa temo de la unia pintrenkonto, kiu estis komenciĝonta marde posttagmeze. La gvidantoj de 27 ŝtatoj atendas, ke la brita ĉefministro David Cameron prezentos al ili almenaŭ enkondukan agadplanon. Merkrede interparoloj daŭros sen Britio. La pola ĉefministro dum la pintrenkonto prezentos la postulojn de Pollando koncerne reformon de la Eŭropa Unio. Kiel anoncis Beata Szydło ni proponos provizorajn agadojn, kiuj povos esti entreprenitaj antaŭ ol oni eldiskutos novan traktaton.  Pollando havas kritikan rilaton al la germanaj-francaj proponoj pri ŝanĝoj en la Unio. La estro de la pola diplomataro Witold Waszczykowski post la lunda renkontiĝo en Varsovio kun 9 uniaj ministroj por la eksterlandaj aferoj i.a. de Rumanio, Bulgario, Grekio, Hungario, Hispanio kaj la brita ŝtatsekretario por la eŭropaj aferoj diris, ke niaj proponoj estas signifaj, i.a. la deziro estas,  ke la Konsilio de Eŭropo tranprenu de la Eŭropa Komisiono la ĉefan rolon en la Unio. Temas ankaŭ pri nova traktato.

El la elsendo 28.06.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 1’29”

Prezidanto de Ĉina Popola Respubliko finis viziton en Pollando

Vico da interregistaraj interkompreniĝoj koncerne infrastrukturajn investaĵojn, i.a. rilate la ĉinan projekton de „Silka Vojo”, komercan interŝanĝon kaj sciencan kaj kulturan kunlaboron estas la frukto de la finiĝinta marde en Pollando vizito de la Ĉina Popola Respubliko, Xi Jinping.  Lunde la ĉina gasto renkontiĝis i.a. kun prezidento Andrzej Duda, ĉefministro Beata Szydło kaj marŝaloj de la Sejmo kaj Senato. Prezidanto Xi partoprenis Internacian Forumon de Nova Silka Vojo kaj la 4-an Polan-Ĉinan Forumon de Regionoj. La prezidentoj de Pollando kaj Ĉinio simbole inaŭguris fervojlinion laŭ la itinero Ĉinio-Eŭropo sub la marko de China Railway Express deklarante, ke Pollando povas ludi gravan rolon ĉe la komerca vojo Ĉinio-Eŭropo, kaj la ĉina iniciato de Nova Silka Vojo konsistigas grandan ŝancon por la mastrumadoj de ambaŭ landoj. Estis subskribita komuna deklaro pri starigo de ĉiuflanka strategia partnereco inter Pollando kaj Ĉinio.

El la elsendo 21.06.2016. Legas Milada – 1’26”

Eksterlandaj studentoj en Pollando (2016)

Aktuale en Pollando studas 57 119 eksterlandaj studentoj el 157 landoj, je 10 mil pli ol en 2015, kio signifas 23-procentan kreskon. Kaŭzis ĝin ĉefe senprecedenca kresko de studentoj el Ukrainio je 7197 personoj, kiuj nun konsisitigas 53 procentojn de ĉiuj eksterlandaj studentoj en Pollando. Oni konstatas kreiĝadon de ukraina monokulturo en kelkiuj polaj altlernejoj. Lige kun konstanta kaj dinamika kresko de ukrainaj studentoj ĉiam pli ofte oni parolas ankaŭ pri „ukrainigo” de polaj altlernejoj. La duan laŭ grandeco grupon de eksterlandaj studentoj konsistigas belorusoj – 4615 personoj, norvegoj – 1581, hispanoj – 1407 kaj svedoj – 1291. En la akademia jaro 2015/16 pli ol 83 procentoj de la eksterlandaj studentoj venis el Eŭropo. Kompare kun la mondaj donitaĵoj en Pollando studas malmultaj personoj el Azio, entute 6896. De du jaroj kreskas interesiĝo de afrikaj studentoj  kaj tiu grupokonsistas el 1197 personoj. Kreskas nombro de studentoj el Saŭda Arabio – 854 kaj Turkio – 1205. Malgraŭ signifa kresko de eksterlandaj studentoj  daŭre en Pollando laŭprocente studas malpli da personoj ol en evoluintaj okcidentaj landoj, ol en Ĉinio kaj eĉ najbaraj landoj, kiel Ĉeĥio, Slovakio, Latvio, Estonio, Hungario kaj eĉ Bulgario.En la mondo pli ol 4 kaj duona milionoj da studentoj lernas ekster la limoj de sia lando. Laŭ prognozoj ĝis 2020 ĉi tiu nombro duobliĝos.

El la elsendo 21.06.2016. Legas Tomek – 2’01”

Elektra aviadilo el Krosno

Ekolot, la firmao el Krosno (en la sudorienta Pollando) povas baldaŭ inaŭguri serian produktadon de sia super malpeza, elektra aviadilo Elf. Ĝi estis prezentita nunjare dum la aviada foiro Aero en Fredrichshafen, kie ĝi vekis grandegan interesiĝon. Ĝia maso ne superas 120 kilogramojn kaj dank’ al faldeblaj elementoj ĝi estas tre kompakta, nome eblas ĝin senĝene faldi, transporti,  meti en bagaĝujon. Tio ne malhelpas, ke dum la tuta tempo temas pri aviadilo, kapabla atingi la flugnivelon de 4 mil metroj. La unupersona Elf longas 5,45 metrojn kaj etendeco de ĝiaj flugiloj  egalas al 10 metroj. Por starti ĝi bezonas herban grundzonon kun la longo de 100 metroj. Dum la flugo ĝi povas atingi la rapidecon ĝis 142 kilometroj je unu horo. En la procezo de la projektado la 15-kilograma brulmotoro estis anstataŭita per elektra, kiu pezas nur  6 kilogramojn.

El la elsendo 07.06.2016. Legas Tomek – 01’10”

Pollando la plej serioza komerca partnero de Finnlando

Pollando estas la plej serioza komerca partnero de Finnlando en Eŭropo. La finnaj firmaoj investis en ĝi 30 miliardojn da eŭroj kaj enlaborigas 30 mil personojn. Laŭ la finna ministro por la eksterlanda komerco kaj evoluo, Lenita Toivakka Pollando apartenas al la plej gravaj komercaj partneroj de Finnlando en la Centra-Orienta Eŭropo. En Pollando funcias pli ol 200 entreprenoj kun la finna kapitalo. Ŝiaopinie novaj investaĵoj, kiel elkonstruo de la elektrohejtejo de la konzerno Fortum en la loko Zabrze konfirmas la tendencon intimigi la ekonomiajn rilatojn inter ambaŭ landoj. Tie estis metita lastlunde la fondoŝtono por nova elektrohejtejo de Fortum, kies valoro egalas al 870 milionoj da zlotoj. Ĝi estos finpreta fine de 2018, produktonte varmon por ĉirkaŭ 70 mil hejmaj mastrumejo en la urboj Zabrze kaj Bytom.  Nun jam 64 procentoj de la elekra energiproduktado de Fortum okazas sen la emisiado de karbona bioksido. La investaĵo en Zabrze estas konceptita tiel, ke ĝi krom karbo povu esti provizita – eĉ duone – per alternativa hejtilo aŭ biomaso, aŭ miksaĵo de la tri fueloj.

El la elsendo 14.06.2016. Legas Milada – 01’40”

Nova programo de la Eŭropa Komisiono por altigi kapabloj

La Eŭropa Komisiono akceptis lastvendrede la novan eŭropan programon favore al kapabloj. Motivis tion maltrakviligaj statistikaĵoj. Nome 70 milionoj da eŭropanoj ne disponas pri sufiĉaj kapabloj skribi kaj legi, ankoraŭ pli multnombraj estas tiuj, kiuj estas subkapablaj rilate matematikon. La celo de la programo estas, ke la eŭropanoj ekde la plej frua aĝo eveluigu diversajn kapablojn, kio helpos al ili estonte sur la labormrkato. En pli vasta perspektivo tio ebligos grandigi konkurencon kaj ekonomian evoluon en la Unio. En Pollando 19 procentoj de plenkreskuloj konfesas, ke ilia arto legi kaj skribi ne ests alta, 23 procentoj frontas problemojn kun matematiko, kaj eĉ 60 procentoj inter la 16-a kaj la 74-a vivojaroj ne havas bazajn kapablojn uzi ciferecajn aranĝaĵojn. Manko de tiu kapabloj signifas riskon de senlaboreco, mizero kaj socia ekskludo. Aliflanke multaj, kleraj eŭropanoj plendas, ke ili plenumas laboron sub siaj ambicioj. Samptempe 40 procentoj de la eŭropaj labordonantoj asertas, ke ne povas trovi laborantojn kun necesaj kapabloj por evoluigi  la agadon kaj enpraktikigi novumojn. La eŭropa programo favore al kapabloj estas helponta en akiro de kromaj kvalifikoj fare de la uniaj civitanoj.

El la elsendo 14.06.2016. Legas Milada – 01’54”

Kreskas la konsumado de cidro

En Pollando sisteme kresas la konsumado de cidro. En 2013 ĝia konsumado egalis al du milionoj da litroj, unu jaron poste al pli ol 9 milionoj da litroj. Por la nuna jaro oni prognozas la konsumadon sur la nivelo de 15 milionoj da litroj. Post la paso de tri jaroj, kiam cidro aperis sur la pola merkato, ĉirkaŭ 30 procentoj de plenkresaj poloj deklaras, ke konas jam ĝian guston, kio egalas al polaj viskiokonsumantoj. Poloj alte taksas cidron pro tio, ke temas pri produkto natura, produktata el freŝa pomsuko. Nun intereso koncentriĝas pri cidrovarieco, do produktado de la drinkaĵo el diversaj pomspecioj. Pollando apartenas al la mondaj potenculoj, se temas pri la kultivado de pomoj. Pli ol 3 milionoj da tunoj da pomoj en Pollando egalas al la vinbera rikolto en Hispanio. Laŭ specialistoj la cidromerkato en Pollando povas evolui same, kiel la vinbera merkato en Hispanio, kie kreiĝis forta merkato de natura kaj regiona vinproduktado.

El la elsendo 07.06.2016. Legas Maciek – 0’13”

Instruado de religio en la Eŭropa Unio

La instruado de religio en publikaj lernejoj en la eŭropaj landoj havas pli ol 200-jaran tradicion. En Aŭstrio, Hispanio aŭ en Germanio tio okazas konforme al iliaj Konsittucioj. Unu el ili difinas la instruadon kiel „peradon de la kultura heredaĵo al la juna generacio”. En 24 uniaj landoj religio estas instruata en publikaj lernejoj, dum en Francio, Nederlando, Liksemburgio kaj Slovenio sur la eklezia tereno. En 9 landoj – Aŭstrio, Kipro, Danlando, Finnlando, Greklando, Malto, Germanio, Svedio kaj Britio – religiinstruado estas deviga. En kelkaj landoj lernantoj povas subiĝi al abiturienta ekzameno pri religio. La abiturienta atesto en Aŭstrio, kvin federaciaj landoj de Germanio, Irlando, Finlando povas enhavi noton pri religio. Tio estas ebla ankaŭ en Ĉeĥio, kie religio estas libervola lernoobjekto. En ĉiuj landoj, en kiuj religio troviĝas en la ŝtata kleriga sistemo la instruado estas financata el la publikaj rimedoj. En Francio, kie en publikaj lernejoj religio ne estas instruata (krom de Alzaco kaj Lotaringio, kie ĝi estas deviga en la formo de antaŭ la 1871-a  jaro) ĉiu publika lernejo devas anaŭvidi unu liberan posttagmezon inter lundo kaj vendredo por la eksterlerneja instruado de religio. Al polaj lernejoj religiunstruado revenis en la lernojaro 1990/91.  El ekleziaj donitaĵoj de antaŭ unu jaro (majo 2015) religion lernas 97 procentoj de la lernantoj de bazaj lernenoj, 95 procentoj de gimnazianoj kaj 90 procentoj de lernantoj de la supergimnaziaj lernejoj.

El la elsendo 07.06.2016. Legas Milada- 0’13”

La pola trajno Vulcano

La trajno Vulcano, elkonstruita de la pola firmao Newag povas jam veturigi pasaĝerojn laŭ la trako ĉirkaŭ la vulkano Etna sur Sicilio. Ĝiscele post du monatoj trafikos tie kvar ĉi-specaj trajnoj. Laŭ la kontrakto italoj povos mendi aldonajn 6 Vulcan-ojn. Laŭ Alessandro Di Graziano, la ĝenerala direktoro de Ferrovia Circumetnea ekde la komenco la kunlaboro kun la pola partnero trapasis pozitive. La pola flanko devis adapti la veturilon al la malvastŝpura infrastrukturo kaj la motoron, ĉar plursegmente la veturilo suprenveturas tra la vulkandeklivo. La trajno de la pola Newag priservas fervojlinion, kreiĝintan antaŭ 120 jaroj. Dume utiligas ĝin loĝantoj el la ĉirkaŭlokoj de Etna, tamen por la priservado de turistoj servas malpli novaj, historiaj trajnoj. Vulcano estas dusegmenta klimatizita trajno, adaptita por transporti personojn kun limigita movkapablo. Ĝi povas veturi kun rapideco de 100 kilomentroj je unu horo tamen pro la terenkondiĉoj kelkoke ilia rapideco ne superos 35 kilometrojn. Trajnoj ĉirkaŭ Etno estas utiligataj unuavice de laborantoj kaj lernantoj celantaj – laŭ 111-kilometra pitoreska distanco – Katanion.

El la elsendo 31.05.2016. Legas Gabi – 1’36”

Rusaj planoj pri sia militista industrio

Por la evoluprogramo de la rusa militista industrio en la jaroj 2016-2020 la ŝtatbuĝeto de Rusio destinos unu bilionon 67 milionojn da rubloj, t.e. 16,7 miliardojn da dolaroj. Informis pri tio la vicĉefministro de Rusio Dmitrij Rogozin.  La unua celo estas la 100-procenta utiligo de teknika-produkta povo de la rusa  militista industrio, kiu nun egalas al. 97 procentoj. La dua celo estas enkonduko en la ekspluatadon de 929 novaj produktaj objektoj. La tria ligiĝas kun la 40-procenta partopreno de novumaj produktoj en la militista produktosektoro. La kvara estas prilaboro de almenaŭ 1300 teknologioj ĝis 2020 por la bezonoj de produktado kun militista karaktero.

El la elsendo 31.05.2016. Legas Barbara – 1’03”

Senpagaj medikamentoj por senjoroj

Komence de majo la pola prezidento, Andrzej Duda subskribis leĝamendon,  konforme al kiu,  ĉiu polo fininte la 75-an vivojaron senkonsidere al sia ekonomia situacio rajtos ricevi senpagajn medikamentojn – inkluzive de tiuj, kiuj estas ligitaj kun la kuracado de grizaĝuloj, troviĝantaj en la registro de la sanministerio. Senpagaj estos por tiu aĝgrupo, nuraĵproduktoj kun aparta destino kaj aliaj medicinaj artikoloj. Pravigante la amendon oni elmontris, ke dank’ al ĝi kvankam grandiĝos publikaj elspezoj, pliboniĝos aliflanke la sanstato kaj vivkvalito de personoj grizaĝaj kaj estos limigitaj kostoj de enhospialigo pro la ekonomia maleblo aĉeti necesajn medikamentojn.

El la elsendo 31.05.2016. Legas Maciek – 0’49”