Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

65-jariĝo de la Studumo pri la Pola Lingvo

En la daŭro de la 65-jara ekzisto de la Studumo pri la Pola Lingvo por Eksterlandanoj funkcianta ĉe la Universitato de Lodzo pli ol 24 mil personoj el la tuta mondo lernis la polan lingvon.  Aktuale lernas ĝin pli ol 400 personoj el 49 landoj, plej multnombre el Azio (Mongolio, Ĉinio), krome el Belorusio, Ukrainio, Konga Respubliko kaj Angolo. La studumo komencis funkcii en 1952 preparante eksterlandanojn al la studoj en Pollando samtempe ebligante profundigi konojn pri la pola kulturo. Aktuale la instruoferto vastiĝis, eblas ekzemple lerni en la pola lingvo kemion aŭ fizikon, depende de la planoj por estontaj studoj. El Lodzo ĉiuj diplomitoj estas direktataj al altlernejoj en la tuta lando. En la lastaj jaroj la lodza studumo estas la plej granda centro pretiganta al la medicinaj studoj en Pollando kaj koncerna kurso finiĝas per integrita studentiga ekzameno al medicinaj studoj organizata de la Departemento pri Scienco kaj Supera Eduko de la Sanministerio. La lodza studumo organizas ankaŭ Someran Lernejon de la Polaj Lingvo kaj Kulturo kaj preparas studentojn, kiuj venas al Pollando kadre de la programo Erasmus+. Ĉiujare la nombro de studentoj lernantaj en Lodzo la polan lingvon kreskas je ĉ. 10 procentoj.

El la elsendo 14.03.2017. Legas Tomek – 1’29”

2041 siriaj familioj sub la protekto de la pola Caritas

Jam 2041 siriaj familioj, unuavice en Aleppo, estas ĉirkaŭprenitaj per la daŭranta de kvin monatoj kampanjo de Caritas Polska „Familio al familio”. Oni destinis por ĝi ĝis nun unu kaj duonan milionojn da zlotoj.  La kampanjo pontas inter poloj kaj sirianoj turmentitaj de la militkonflikto en la kondiĉoj,  kiam de du jaroj ili ne plu havas fluantan akvon kaj de multaj monatoj mankas elektro. Entute unu triono de kristanoj en Aleppo ricevas helpon el Pollando. La pola helpo trafas ankaŭ al muzulmanoj. 

El la elsendo 14.03.2017. Legas Krystyna – 0’43”

Eŭropa Memortago pri Justuloj (2017)

Kadre de la pasinta lastlunde Eŭropa Memortago pri Justuloj la pola Instituto pri la Nacia Memoro prezentis eksterordinaran albumon „Poloj savantaj judojn dum holokaŭsto. Revenigado de Memoro”. Temas pri nova pola-angla albumo pri 165 polaj herooj, kiuj dum la milito endanĝerigante la propran vivo (pro kio minacis la mortopuno) savis eksterminatan de germanoj judan loĝantaron. La herooj de la albumo estis distingitaj en 2016 fare de prezidento Andrzej Duda. Dum la germana okupacio alemanaŭ kelkcent mil poloj – plenkreskaj kaj infanoj – diversforme portis helpon al judoj. La nombron de la savitoj oni taksas je kelkdek mil personoj. Ekde 1963 la jerusalema Instituto Yad Vashem pretigas la liston de Justuloj inter la Nacioj de la Mondo kaj atribuas al la koncernatoj specialan Medalon. Ĝis nun sur la listo troviĝas pli ol 26, 5 mil herooj el 51 landoj de la mondo. Plej multnombran grupon de la distingitoj konsistigas poloj – 6706 personoj. La sekvajn lokojn okupas Nederlando – 5595 ditingitoj kaj Francio – 3395.

El la elsendo 07.03.2017. Legas Milada – 1’39”

Tunelo ligonta la insulojn Uznam kaj Wolin

La urbo Świnoujście ricevis rimedojn el la unia Operaca Programo Infrastrukturo kaj la Medio 2014-2020 por elkonstrui tunelon, kiu ligos la insulojn Uznam kaj Wolin. Temas pri 85 procentoj de la valoro de la tuta investaĵo, 15 procentojn de la kostoj la urbo kovros el la propraj buĝetaj rimedoj. La longeco de la tuta investaĵo egalos al ĉirkaŭ 3,4 kilometroj. La longeco de la tunelo egalos al 1,44 kilometroj kaj enhavos la dudirektan aŭtovojon. Ĝia diametro egalos al 12 metroj. Funkcios krome la evakua tunelo. La unuaj aŭtomobiloj trafikos laŭe de ĝi lime de la 2021-a kaj 2022-a jaroj. Dum la unuaj kvin jaroj la uzo de la tunelo estos senpaga. Świnoujście estas la unusola urbo en Pollando situanta sur kelkdek insusloj el inter kiuj nur tri estas enloĝataj. Sur la insulo Uznam troviĝas administra-serva centro kaj apudmara kvartalo kun turisma-kuracloka infrastrukturo. Loĝas tie 80 procentoj de la loĝantoj de Świnoujście. La urbo disponas pri pramoj, sed ne havas konekton kun la reto de la landaj vojoj.

El la elsendo 31.01.2017. Legas Tomek – 1’19”

Nova akvovojo tra la Vistula Remparego

La Sejmo proklamis leĝon pri nova akvovojo tra la Vistula Remparego situanta ĉe la sudorienta bordo de la Gdanska Golfo (La norda Pollando). La nova akvovojo ligos la Gdanskan Golfon kun la Vistulrivera Akvobaseno. Ĝia konstruado komenciĝos en 2018 kaj daŭros ĝis la 2022 kaj ĝia kosto egalos al ĉirkaŭ 800 milionoj da zlotoj devenantaj el la ŝtatbuĝeto. Laŭ la projekto la naviga kanalo longos mil tricent metrojn kaj estos profunda 5 metrojn. Tio ebligos ennavigi la havenon en Elbląg marajn ŝipojn. La kanalo estos grava investaĵo por Elbląg, kiu fariĝos tiel la 5-a plenmara haveno en Pollando post Szczecin, Świnoujście, Gdynia kaj Gdańsk. Ĝi gravos por la orienta Pollando kaj ankaŭ por niaj orientaj najbaroj Belorusio kaj Ukrainio.

El la elsendo 28.02.2017. Legas Milada – 1’04”

Pli severaj punoj kontraŭ la deliktoj rilate la infanojn

La pola Sejmo amendis la punkodon, sekve de kio estos severigitaj punoj pro pezaj deliktoj kontraŭ la vivo, sano kaj libereco de la infanoj.  Kiam la nova leĝo enviviĝos kiel delikton oni traktos ankaŭ la neinformon de la punorganoj pri delikto kontraŭ la infanoj. La leĝo estis proklamita dank’ al la kunlaboro de la Oficejo de la Aferprezentanto de la Infanaj Rajtoj kaj la Prezidenta Kancelario de Andrzej Duda, kiu estis la formala ideodoninto de la projekto. Rezulte de la amendo estas severigotaj punoj i.a.pro vundo, forkonduko de la infano, ĝia forlaso aŭ pro infankomerco.

El la elsendo 28.02.2017. Legas Tomek – 0’40”

La vivolongo de poloj kaj klereco

Laŭ la raporto de la Nacia Instituto pri la Publika Sano pri la vivolongo de poloj decidas klereco. Diplomita 30-jarulo vivas pli ol 12 vivojarojn pli longe ol lia samaĝulo finanta la lernadon sur la nivelo de la profesia lernejo. La sanstato de kleraj poloj en Eŭropo nur nesignife diferencas disde la sansato de similaj personoj en Okcidento. Grava diferenco aperas inter poloj malpli kleraj kaj iliaj samaĝuloj en la Okcidenta Eŭropo. Laŭ polaj esploristoj neniu alia socia faktoro tiel forte influas la sanstaton de poloj kiel la klerecnivelo. La plej grandaj diferencoj speguliĝas en la vivlongo. Ekde la komenco de la 90-aj jaroj poloj vivas ĉiam pli longe. Polinoj meze 82 jarojn, poloj 74 jarojn. La unuan fojon oni esploris la dependecon inter la vivolongo kaj klereco. Influas tion tiaj faktoroj kiel pli vastaj konoj pri la sanfavoraj kondutoj kaj la kapablo utiligi la sistemon de la sanprotekto kaj profilakto. Similajn kondludojn esploristoj de la Nacia Instituto tiras el statistikaj donitaĵoj pri obezeco kaj nutromaniero de poloj aŭ tabakfumado. Ekzemple obezon suferas ĉiu kvara polino kun baza klereco. Inter plej kleraj polinoj tiun problemon frontas nur 10 procentoj de ili. Inter viroj 14 procentoj de kleraj poloj suferas obezecon kaj eĉ 20 procentoj de tiuj, kiuj sian klerecon limigis al la profesinivela eduko.

El la elsendo 21.02.2017. Legas Milada – 1’40”

Ĉiuj polaj lernejoj havos konekton kun la Interreto

En 2018 ĉiuj polaj lernejoj estos konektitaj per la Interreto en la kadro de komuna Tutlanda Eduka Reto (OSE). La projekto realigata de la ministerioj por la bitigado kaj por la nacia klerigo ligos ĉirkaŭ 30, 5 mil polajn lernejojn kaj certigos al ĉiuj infanoj lernanataj en Pollando egalajn klerigŝanĉojn. La virtuala reto OSE estos financita el la komercaj rimedoj kaj el la publikaj rimedoj, aparte Operaca Programo Pollando Bitigita. La aldonaj rimedoj estis destintaj por la kodigoinstruado al instruistoj kaj lernantoj, ĉefe en la kamparaj kaj kamparaj-urbaj medioj. Ekde la pasintjara aprilo NASK, t.e. Scienca kaj Akademia Komputila Reto gvidas enkondukan programon OSE en la mazovia kaj podlahiaj vojevodioj. Ĝi ĉirkaŭprenas per la bita reto  kun la rapideco ĝis unu gigabajto je sekundo 26 lernejojn. Ĉiuj kostoj ligitaj kun la funkciado de OSE, inkluzive de livero de la servoj al la lenejoj en la unuaj jaroj estos kovritaj el la ŝtata buĝeto.

El la elsendo 21.02.2017. Legas Milada – 1’28”

Kontraŭ trompoj lige kun la aldonvalora imposto

La pola ŝtato pro la deliktoj sekvantaj el trompoj ligitaj kun la aldonvalora imposto perdas miliardojn da zlotoj. Nur en 2015 ili sumiĝis al preskaŭ 40 miliardoj da zlotoj. Dank’ al la amendo de la Punkodo subskribita lastlunde de la prezidento, Andrzej Duda la batalo kontraŭ trompistoj estos pli efika kaj la punoj pli severaj.

Pro la falsado de fakturoj pri aldonvalora imposto minacas ekde nun puno de eĉ 25-jara mallibereco. Punoj estas proporcioj al la skalo de la perdoj, suferitaj de la ŝtato. La amendo listigas gamon de novaj kategorioj, kiel prezentado de fikciaj fakturoj pri la aldonvalora imposto, falsado de ili kaj alifarado por akiri materialajn profitojn. Se la falsa fakturo rilatas al kvoto pli ol 5-miliona la antaŭvidita puno egalas al mallribeceo inter 3 kaj 15 jaroj. La falsado koncerne sumon pli ol 10-milionan estas minacita eĉ per 25-jara mallibereco. La leĝo ekvalidos la 1-an de marto 2017. Krom la amendo en la Punkodo ĝi enkondukas sanĝojn en la leĝoj pri polico, Centra Kontraŭkorupta Oficejo, Limgardistaro, Militista Ĝandarmaro kaj fiska kontrolo.

El la elsendo 14.02.2017. Legas Krystyna  kaj Barbara – 1’34”

Pola mastrumado en 2017 inter 6 plej bone evoluantaj en la Unio

La pola mastrumado en 2017 estos unu el ses plej rapide evoluantaj en la Eŭropa Unio. Tio sekvas el la prezentitaj lastlunde bazaj makroekonomiaj donitaĵoj koncerne la 2016-n jaroj kaj el la prognozoj por la nuna jaro.

La Komisiono konfirmis, ke pasintjare la pola Landa Pordukto Brutte (LPB) kreskis je 2,8 procentoj, kio estas rezulto identa kun la publikigita antaŭnelonge de la Ĉefa Statistika Oficejo. La Komisiono sciigis ankaŭ, ke la deficito de la publikaj financoj egalis nur al 2,3 procentoj de la LPB kaj estis la plej malalta ekde 2007. Laŭ unu el la fiskaj kriterioj de Maastricht-Traktato ĝi ne povas superi 3 procentojn. La deficito tamen estos envere je la duona procento pli alta, ĉar kiel atentigis Eurostat Pollando devas partigi 10 miliardojn da zlotoj de la buĝetenspezo pro la vendita frekvenco LTE. Malgraŭ tio la deficito ne superos Maastricht-kriterion.  Multe pli optimisma estas la prognozo de la Eŭropa Komisiono rilate la ekonomian kreskon en Pollando en la nuna jaro. Laŭ ĝi la LPB egalos al 3,2 procentoj, kio lokas Pollandon inter la ses plej rapide evoluantaj uniaj mastrumadoj.

El la elsendo 14.02.2017. Legas Krystyna  kaj Barbara – 1’35”

Pola Agentejo por Investaĵoj kaj Komerco

Lastvendrede komencis funkcii Pola Agentejo por Investaĵoj kaj Komerco. Ĝia celo estas ne nur la logado de investaĵoj al Pollando, sed ankaŭ helpo al polaj firmaoj eksterlande. Tiucele en la planoj estas funkciigo de 70 polaj komercaj oficejoj en la tuta mondo por diversigi la polan eksporton. La unua funkcias jam en Nairobi, kie i.a. instaliĝis la pola Ursus. Tio estis ebla dank’ al speciala kredito donita de la pola registaro. La agentejo ne rezignas ankaŭ pri sia origina misio, tio estas helpado al la eksterlandaj investantoj, kiujn bezonas la pola mastrumado. Nunjare la buĝeto de la Agentejo egalas al 36 milionoj da zlotoj, perspektive ĝi kreskos ĝis 200 milionoj.

El la elsendo 07.02.2017. Legas Krystyna – 0’54”

Angela Merkel vizite en Varsovio

La estro de la germana registaro, kanceliero Angela Merkel marde faras viziton en Varsovio. Laŭ PAP-agentejo per sia vizito kancelieto Angela Merkel donas la signalon, ke ŝi interesiĝas pri plibonigo de la rilatoj kun Pollando, pri kio interesiĝas ankaŭ la pola registaro. Angela Merkel renkontiĝas kun la pola ĉefministro Beata Szydło kaj la prezidento de Pollando Andrzej Duda. La temo de la interparoloj estas i.a. aferoj ligitaj kun la eksterlanda politiko kaj politiko de sekureco. En la planoj de ŝia vizito estas renkontiĝo kun la prezidanto de Juro kaj Juteco, Jarosław Kaczyński, kiu estis planita en la varsovia hotelo Bristol. Inviton por la renkontiĝo kun la germana kanceliero en la germana ambasado en Varsovio ricevis la prezidantoj de la opoziciaj partioj Civitna Platformo, Grzegorz Schetyna kaj de la Pola Kamparana Partio, Władysław Kosiniak-Kamysz. Ambaŭ partioj kune kun CDU, kiun prezidas Angela Merkel troviĝas en la Eŭropa Kamparana Partio.

El la elsendo 07.02.2017. Legas  Milada – 1’24”

La 30-jariĝo de la programo Erasmus

La unia programo de la studenta interŝanĝo Erasmus solenas nunjare la jubileon de sia 30-jariĝo. Laŭ la plej novaj donitaĵoj de la Eŭropa Komisiono en 2015 partoprenis ĝin 678 mil personoj kaj ilia nombro daŭre kreskas. En la daŭro de la 30-jara funkciado el la programo de studenta interŝanĝo ĝi evoluis al komplika programo financanta agadojn celitajn por junularo, edukado kaj evoluigado de la eŭropa identeco. Krom projektoj ligitaj kun la supera eduksistemo ĝi rilatas ankaŭ al volontulado, sporto aŭ socia integriĝo de enmigrantoj. Vastiĝis ankaŭ la geografoa bazo de la programo  de 11 ŝtatoj en 1987 ĝis 33 aktuale (ĉiuj uniaj landoj plus Turkio, Makedonio, Norvegio, Islando kaj Liĥtenŝtejno). Pri la sukceso de la programo, kiu de tri jaroj nomiĝas Erasmus+ atestas tio, ke en 2015 kadre de la programo 678 mil personoj forveturis eksterlanden por studi, labori aŭ volontuli. Samjare la unio investis 2,1 miliardojn da eŭroj en 19 600 projektojn, kiujn partoprenis 69 mil organizoj. En 2015 la sfero de Erasmus+ krome vastiĝis. La unuan fojon en la historio oni ebligis al institucioj de la supera eduksistemo interŝanĝi studentojn kaj laborantojn kun ekstereŭropaj altlernejoj, kion utiligis pli ol 28 mil personoj. La plej multnombraj partoprenantoj de Erasmus devenas el Francio, Germanio kaj Hispanio. Aliflanke Hispanio, Germanio kaj Brito estas landoj, kiuj akceptas kadre de la programo plej multajn personojn. 94 procentoj de Erasmus-partoprenantoj asertas, ke dank’ al la programo gramdiĝis iliaj kapabloj kaj 80 procentoj sentis, ke la partopreno en la programo influis tre pozitive iliajn eblojn de profesia kariero. Ĉiu tria persono staĝanta kadre de Erasmus+-programo ricevas laborofreton de enteprreno, kiu akceptis lin/ŝin por la staĝo. Eŭropa Komisiono premisas, ke en la jaroj 2014-2020 la programon utiligos 4 milionoj da personoj. La buĝeto de Eramus + por tiu periodo egalas al 14,7 miliardoj da eŭroj.

El la elsendo 31.01.2017. Legas Milada – 1’40”

Nomoj de SS-viroj el Auschwitz publikigitaj

Ĉirkaŭ ok kaj duona mil nomoj de SS-viroj el la eksa germana koncentrejo-mortotendaro Auchwitz troviĝas en bazo de donitaĵoj publikigita lastlunde de la krakova filio de la Instituto pri la Nacia Memoro. En la planoj estas kompletigo de ĉi tiu bazo per donitaĵoj el aliaj eksaj germanaj koncentrejoj sur la pola teritorio. La unua kaj unusola ĉi-speca prilaboraĵo en la mondo estas konsultebla ĉe la reta adreso www.truthaboutcamps.eu/zalogass. Tiuj donitaĵoj aperis en la reago je la uzado de la difino „polaj koncentrejoj” elmontrante la anaron de SS-funkciuloj. La originala bazo konsistas el kvar tabeloj enhavantaj personajn donitaĵojn, dokumentojn de justico, fotojn de SS-viroj kaj priskribon de la servado en la kocentrejo Auschwitz. Ĉi lasta estas ankoraŭ kompletigata kaj estos publikigita tuj post la verkonformiga proceduro. Ne aperas ankoraŭ listo de servantaj en Auschwitz virinoj, kiu ankaŭ estas ankoraŭ verkonformigata. La bazo aperas en la trilingva versio – pola, germana kaj angla. Detalajn donitaĵojn dume eblas legi nur germane (originalaj nomoj) kaj en la pola traduko. La publikigitaj donitaĵoj ne konsideras dokumentojn kreitajn aŭ kolektitajn ekster la limo de Pollando. Ili ĉiuj havas informan kaj ne valorigan karakteron. La bazo kreiĝis en la kunlaboro kun la Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenaŭ, kiu prezentas la ligon al la adreso de la bazo en sia interreta paĝo.

El la elsendo 31.01.2017. Legas Krystyna – 1’45”

En Pollando okaze de la Memortago pri la viktimoj de holokaŭsto

Antaŭtage de la pasanta hodiaŭ Memortago pri la viktimoj de holokaŭsto la pola Sejmo omaĝis per minuto de silento la memoron de la viktimoj de la germana-nacisocialisma sistemo de ekstermo, en kies sekvo la vivon perdis milionoj da homoj. La hodiaŭaj ĉefsolenaĵoj  okazis sur la tereno de la eksa koncentrejo Aŭschwitz I kaj en Varsovio.  Ĉirkaŭ 40 eksaj malliberigitoj metis florkronon kaj torĉojn antaŭ la Mortomuro enirantre la terenon de la eksa koncentrejo kaj mortotendaro tra la pordo kun la surskribo „Arbeit macht frei”. Multaj portis tukojn kun blankaj-bluaj strioj, memorigantaj la koncentrejajn vestojn. En la centro de la florkrono el la blankaj-bluaj troviĝas ruĝa triangulo kun la lietro „P” simbolanta polajn politikajn malliberigitojn. La ĉefaj solenaĵoj en Varsovio en la ĉeesto de la ŝtataj, komunumaj, konfesiaj aŭtoritatoj, reprezentantoj de ambasadoj, sociaj kaj konfesiaj organizoj okazis antaŭ la Monumento de Getto-herooj. Krom meto de floroj kaj memoralvoko estis enprogramita teatra spektaklo.

El la elsendo 27.01.2017. Legas Barbara – 1’28”

Distingitaj per Benemerenti

La Fondaĵo de Ewa Błaszczyk „Akogo” kaj Reprezenta Artensemblo de la Polaj Armeaj Fortoj fariĝis laŭreatoj de la ĉiujara premio de la Militista Diocezo Benemerenti. La fondaĵo „Akogo” estis honorita pro oferplena servo favore al homoj post neŭrologiaj lezoj kaj favore al iliaj familioj kaj proksimuloj, pro persista batalo por rajto vivi al infanoj en la stato de la postleza komato, pro nobla agado de specializa medicina centro kaj rekapabliga kliniko „Budzik” (vekhorloĝo). La reprezenta Artensemblo de la Polaj Armeaj Fortoj estis premiita pro valora kontribuo al la nacia kulturo, pro la popularigado de patriotaj kaj kristanaj valoroj, pro la flegado de glora memoro de la polaj militistaj fortoj. La premioj Benemerenti (Bone Meritiĝintaj) estas atribuataj de la Militista Diocezo de la Polaj Armeaj Fortoj ekde 1995 al personoj kaj institucioj, kiuj per sia agado donas la ateston pri la plej superaj valoroj, kiuj en la vivo de individuoj kaj socio estas vero kaj justeco. La nunjaran solenaĵon de la enmanigo de la premioj Benemerenti finis koncerto de la kristnaskaj kantoj en la plenumo de la Reprezenta Artensemblo de la Polaj Armeaj Fortoj.

El la elsendo 27.01.2017. Legas Maciek – 1’27”

Libroproponoj por la komuna pola legado

Prezidento Andrzej Duda prezentis proponon de libroj el inter kiuj inaternaŭtoj elektos tiun, kiu estos legita dum la tradicia jam tago de la Nacia Legado 2017. La listo de la gravaj verkoj de la pola literaturo kreiĝis sekve de konsultoj kun la altlernejaj fakultatoj de la pola filologioa, Nacia Biblioteko kaj Instituto pri Literaturaj Esploroj de la Pola Sciencakademio. La interreta plebiscito daŭras ĝis la 15-a de februaro, la rezultoj estos anoncitaj la 21-an. Inter la proponoj troviĝas „Przedwiośnie” (Antaŭprintempo) de Stefan Żeromski, „Pamiętniki Soplicy” (La memorliro de Soplica) de Henryk Rzewuski, „Beniowski” de Juliusz Słowacki kaj „Wesele” (La nupto) de Stanisław Wyspiański. La unua Nacia Legado okazis en 2012, kiam la tuta Pollando legis la epikan poemon de Adam Mickiewicz „Sinjoro Tadeo”; Pasintjare temis pri „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz.

El la elsendo 24.01.2017. Legas Barbara – 1’15”

Cele al rekonstruo de la pola ŝipkonstrua industrio

La Investa Fonduso Mars aĉetis la ŝipfarejon de Szczecin (la nord-okcidenta Pollando), kio estas la unua paŝo al la rekonstruo de la pola ŝipkonstrua industrio. Tiel apud Baltiko povas kreiĝi la plej granda kaj unu el la plej grandaj ŝipkonstruaj grupoj en Eŭropo. Tio alportos mezureblajn avantaĝojn al la tuta pola ŝipkonstrua industrio, kiu denove fariĝos grava piliero de la pola mastrumado. En Szczecin krom ŝipoj civilaj povos estonte esti konstruitaj la subakvaj ŝipoj por la Polaj Armeaj Fortoj, kun kio ligiĝos kreo de novaj laborlokoj. La aŭtoritatoj de la regiono substrekas aldone, ke dank’ al ĉi tiu investaĵo la Okcidenta Pomerio akiras gravan merkatistan partneron.

El la elsendo 24.01.2017. Legas Milada – 1’o1″

Sano en la ĉefa rolo. 2017 – La Zamenhof-Jaro

Lastlunde en la Varsovia Centro de la Edukaj-Sociaj Novumoj okazis konferenco de oftalmologoj kaj specialistoj pri la problemoj de okulmalsanoj kaj viddifektoj „Sano en la ĉefa rolo. La 2017-a – la Zamenhofjaro. Kion vidis Zamenhof?”. Ĉiuj prelegoj estis dediĉitaj al  la vidproblemoj de lernejanoj, kiuj problemoj sekvas el naturaj kaŭzoj aŭ estas sekvo de malsanoj kaj lezoj. Specialistoj el diversaj varsoviaj altlernejoj kaj institutoj parolis ankaŭ pri la rilataj terapioj, modernaj metodoj forigantaj la viddifektojn, trejnadoj plibonigantaj la vidkvaliton, pri la dependecoj inter dieto kaj vidkapablo. La enkondukan prelegon pri D-ro Zamenhof kiel lingvisto kaj okulisto prezentis d-ro Maciej Jaskot, adjunkto en Fakultato de Humanismaj kaj Sociaj Sciencoj en la varsovia SWPS-Universitato.

El la elsendo 24.01.2017. Legas Milada – 1’16”

Pola prezidenta paro en Israelo

Prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino lastlunde komencis kelktagan oficialan viziton en Israelo kaj Palestino. La prezidento de Pollando renkontiĝas kun la prezidento kaj ĉefministro de Israelo kaj aliaj gravaj israelaj politikistoj. Andrzej Duda merkede vizitos Bet Leĥem kaj renkontiĝos ankaŭ  kun la prezidento de Palestino. Dum sia vizito en Israelo prezidento Duda havos du gravajn elpaŝojn. La unua en la Centro de Menachem Begin koncernos la polajn-judajn rilatojn historiajn kaj nuntempajn. Pri geopolitiko, minacoj kaj defioj por sekureco kaj paco la pola prezidento kiel honora gasto  parolos dum konferenco en Israela Konsilio por la Internaciaj Rilatoj, kiun ĝi organizas kune kun la Pola Instituto pri Internaciaj Rilatoj. Marde la pola prezidenta paro vizitis antaŭtagmeze Institon Yad Vashem. Posttagmeze prezidento Andrzej Duda distingis la eksan prezidanton de la Kneseto kaj eksan mabasadoron de Israelo en Pollando per Ordeno de la Blanka Aglo.

El la elsendo 17.01.2017. Legas Milada – 1’23”

Ne,  por senlegalizo de la germana NPD

La germana Konstitucia Tribunalo ne konsentis marde, ke estu senlegalizita Nacia-Demokrata Partio de Germanio (NPD). Juĝistoj en Karsruhe rifuzis hodiaŭ la petpostulon de la dua ĉambro de la germana parlamento Bundesrat pri agadmalpermeso de ĉi tiu ekstrema partio. Pravigante la decidon la prezidanto de la germana Konstitucia Tribunalo diris, ke kvankam NPD gvidas agadon malamikan rilate la germanan konstitucion, tamen mankas konkretaj premisoj elmontrantaj, ke ĝia agado povus alkonduki al sukceso en batalo kontraŭ la reganta reĝimo. La tribunalo konfirmis, ke en unuopaj kazoj membroj kaj simpatiantoj de NPD uzas perforton, kio povas maltrankvligi, sed ne estas sufica argumento por la senlegalizo. La establita en 1964 NPD glorigas la 3-an Regnon kaj dubigas la postmilitajn limojn en Europo, inkluzive de la pola-germana. La plej grandan popularecon ĝi ĝuas en la orienta Germanio en la regionoj limantaj kun Pollando kaj Ĉeĥio. NPD havanta pli ol 5 mil membrojn ricevas por sia agado el la ŝtata buĝeto 1,4 milionojn da eŭroj jare.

El la elsendo 17.01.2017. Legas Milada – 1’38”

Rimedoj por la plukontruo de la varsovia metroo

Preskaŭ 1,9 miliardojn da zlotoj (pli ol 390 milionojn da eŭroj) ricevis Varsovio el la uniaj rimedoj por plukonstruo de la metroo. Ili estos destinitaj por elkonstruo de tri laŭvicaj stacioj al la okicdenta direkto kaj de aliaj tri al la nordo. El ili estos aĉetitaj krome 13 novaj vagonaroj, kiuj priservos ambaŭ metrooliniojn, okazos plukonstruo de la infrastrukturo kaj projektado de novaj metroosegmentoj.  La konstruado de la ses menciitaj stacioj jam daŭras. La metroo estas en Varsovio la plej rapida trafikilo. La unuan linion, kiu funkcias en la nuna formo ekde oktobro 2008 ĉiutage utiligas ĉirkaŭ 500 mil pasaĝeroj. La duan linion, kiu komencis funkcii en 2015 uzas ĉirkaŭ 100 mil pasaĝeroj tage. Ambaŭ metroolinioj kruciĝas ĉe la stacio Świętokrzyska.

El la elsendo 17.01.2017. Legas Tomek – 0’53”

Usonaj solatoj firmigas la orientan NATO-alon

La unuaj grupoj de usonaj soldatoj venis lastsabate al la ekzercokampo proksime al la loka Żagań (la okcidenta Pollando). Temas pri parto de blendbrigado firmigonta la orientan alon de NATO. La 14-an de januaro okazos oficiala bonvenigo de la usonaj soldatoj. La aliancana fortigo de la regiono, konfirmita dum la varsovia pintrenkonto de NATO premisas, ke ekde aprilo 2017 en Pollando kaj en la regiono troviĝos plurnacia bataliona batalgrupo subalterna al NATO-komandantaro. Lastvendrede en la germana Bremenhaven komenciĝis la elkargado de la aranĝaĵoj de la usona Grupo direktitaj al Pollando al Żagań kaj Drawsko Pomorskie. Ekde februaro la soldatoj kaj aranĝaĵoj estos dislokataj en la regiono por partopreni batalekzercojn kun eŭropaj aliancanoj.  La brigada batalgrupo konsistas el ĉ. tri kaj duona mil homoj, pli ol 400 raŭpveturiloj, pli ol 900 radaj veturiloj.

El la elsendo 10.01.2017. Legas Barbara – 1’08”

Raporto pri ukrainanoj laborantaj en Pollando

La 12-an de decembro 2016 la Nacia Pola Banko publikigis la rezultojn de raporto pri esploroj koncerne ukrainajn enmigrantojn, laborantajn en Pollando. Ĝi analizas la situacion de enmigrantoj sur la pola labormerkato, la monfluon ligitan kun laboro de eksterlandanoj en Pollando kaj proksimigas la fenomenon de la nova ondo de enmigrantoj. Per sia strukturo ĝi malsimilas disde tiu, kiu ligiĝis kun la alveno de ukrainanoj al Pollando antaŭ la 2014-a jaro. Aktuale en plimulto temas pri junaj viroj. En pli signifa grado ili devenas el la orienta Ukrainio, inter ili estas malpli da personoj posedantaj infanojn. En plimulto ukrainaj civitanoj plenumas en Pollando simplajn fizikajn laborojn, kiuj ne postulas kvalifikojn. Ili laboras ĉefe en agrikulturo, hejmaj mastrumejoj, sur konstruplacoj, ili okupiĝas pri renovigaj-finpretigaj domlaboroj. Ukrainanoj laboras meze 54 horojn semajne kaj ilia monata enspezo nete egalas al ĉ. 2100 zlotoj. Plimulto de iliaj enspezoj estas perata al Ukrainio. En 2015 ukrainanoj perlaboris 8 miliardojn da zlotoj, el kio 5 miliardoj trafis al ilia hejmlando. Plej ofte ili persone peras mononon revenante al sia lando ĉiun 2-3-an monaton. La perlaboritaj en Pollando rimedoj estas unuavice destinataj por kurantaj bezonoj kaj plibonigo de la loĝeja situacio. Apartan grupon de enmigrantoj el Ukrainio konsistigas studentoj, kies nombro signife kreskas. En plimulto ili intencas estonte labori en Pollando aŭ almenaŭ esti kun Pollando ligitaj profesie.

El la elsendo 10.01.2017. Legas Maciek – 1’52”

Pli da flugoj de LOT al Ĉikago kaj Seulo

La pola flugkompanio LOT ekde julio 2017  grandigos la kvanton de siaj flugoj al la Suda Koreio kaj revenigos rektan flugkonekton el Krakovo al Ĉikago. La revenigo de ĉi-lasta flugkonekto respondas al la bezonoj de pasaĝeroj, kiuj pro familiaj motivoj de jaroj flugas laŭ ĉi tiu itinero. Ĉiujare temas pri pli ol 90 mil ĉi-specaj pasaĝeroj. Ilia nombro kreskas. LOT reagas ankaŭ je la kreskanta bezonateco de pasaĝeroj flugantaj al Azio. Post la paso de la unuaj 4 monatoj la pola flugkompanio decidis grandigi la nombron de la flugoj al Seulo. La konekto inter Varsovio kaj Seulo ĝuas popularecon ne sole inter la loĝantoj de la Suda Koreio kaj Pollando. La flugojn kun LOT al Seuo elektas ĉiam pli da pasaĝeroj el aliaj eŭropaj urboj. Grandigo de la flugkonektoj al Seulo kaj restarigo de la fluoj el Krakovo al Ĉikago apartenas al la strategio dinamike evoluigi la longdistancajn konektojn, kiujn LOT planas por la nuna jaro.  En aprilo aldoniĝos ĝiaj du tute novaj flugitineroj al Los Angelos kaj al Newark.

El la elsendo 10.01.2017. Legas Milada – 1’33”