Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Same bonkvalitaj produktoj en la tuta Unio

La Eŭropa Parlamento malpermis vendadon de la sama produkto kun malsama konsisto en unuopaj uniaj landoj. Tiun decidon subtenis 474 eŭropparlamentaj deputitoj, 163 estis kontraŭ kaj 14 sindetenis. Malantaŭ ĉi tiu decido troviĝas plendoj el la Centra kaj Orienta Eŭropo pri malpli alta kvalito de produktoj, kiuj aperas en la landoj de ĉi tiu regiono. Ekzemple ĉokoladproduktoj de konataj markoj en Pollando estis farataj el malpli bonkvalitaj kaj malmultekostaj konsisteroj ol tiuj, kiuj trafis sur la germanan merkaton. Simile estis kun lavpulvoro kaj aliaj produktoj. Ekde nun la firmaoj devos vendi siajn produktojn en la tuta Eŭropa Unio baze de samaj ingrediencoj, se ili volos gardi sian markon.

El la elsendo 30.04.2019. Legas Maciek – 0’54”

La unia produktado de kortbirdaro

produktanto de la kortbirda viando. En 2018 la uniaj landoj produktis 15,2 milionojn da tunoj da kortbirda viando, kio signifas kreskon je 3,2 milionoj da tunoj kompare al 2010. Ĉirkaŭ 70 procentoj de la unia produktado devenis el Pollando, Britio, Hispanio, Germanio kaj Italio. Pollando produktis 2,55 milionojn da tunoj. Statistika polo konsumas jare 30, 5 kilogramojn  da kortbirda viando. En 2017 preskaŭ la duono de la pola kortbida produktado, 1, 2 milionoj  da tunoj,  estis eksportita.  La plej grandaj eksportantoj de la kokida viando en 2018 estis Brazilo (3,69 milionoj da tunoj), Usono (3,16 milionoj da tunoj) kaj la Eŭropa Unio (1, 43 milionoj da tunoj).

El la elsendo 24.04.2019. Legas Milada – 1’23”

Pollando en eŭrosfero (2019)

La pola ĉefministro Mateusz Morawiecki dum la partia kunveno de Juro kaj Justeco en Lublino – meze de aprilo deklaris, ke Pollando aktuale ne povas konsideri akcepton de eŭro, ĉar tio ligiĝus kun risko de ekonomia krizo. La ĉefministro atentigis, ke iuj uniaj landoj post la akcepto de eŭro, ne nur ne disvolviĝis, sed rekte suferis regreson kiel Italio aŭ Hispanio. Greklando, kiu en 2007 havis mastrumadon 10-oble malpli grandan ol Germanio nun havas ĝin 18-oble malpli grandan. Malgraŭ tio, ke Pollando estas unu el plej dinamike evoluantaj uniaj landoj – en kiu en 2018 kresko de malneta enlanda produkto egalis al 5,1 procentoj dum en la eŭrosfero al 1,8 procentoj – ĝi povos atingi la mezan eŭropan indicon koncerne aĉetopovon je unu loĝanto nur post 15-25 jaroj. Tion konstatis ekspertoj de Paris Polish Forum. En 2018 la meza aĉetopovo je unu loĝanto en Pollando egalis al 7 228 eŭroj, kio egalas al pli malpli duono de la eŭropa indico. En la eŭropa rangolisto Pollando okupis la 29-an lokon.

El la elsendo 24.04.2019. Legas Maciek – 1’14”

Saŭno por la monda kulturheredaĵo de Unesko

Finnlando oficiale proponis enmeti en la liston de la nemateria kulturheredaĵo de Unesko la „kulturon de saŭno”. La propono estis vortumita baze de la nacia kulturregistro de Finnlando, kiu ampleksas pli ol 50 diversspecajn kulturajn fenomenojn kaj tradiciojn. La decido estos anoncita en decembro 2020. Inter la argumentoj por la finna saŭno oni reliefigis, ke ekzistas neniu finna vorto, kiu tiom populariĝus en aliaj lingvoj kaj krome, ke la tempo pasigata en saŭno estas signifa elemento de la finna realo.  Oni elmontris, ke statistika finno iras al saŭno la unuan fojon antaŭ la fino de duona vivojaro kaj poste uzas ĝin pli ol unu fojon semajne. Finnoj ne rezignas pri saŭnoankaŭ grizaĝe. Oni taksas, ke en la lando, en kiu vivas iom pli ol 5,5 milionoj da personoj troviĝas tri milionoj da saŭnoj. Ĝis  nun neniu el la finnaj kutimoj aŭ elementoj de la nemateriala kulturo troviĝas sur Unesko-listo. Finnaj oficistoj preparas nun kroman proponon, kiu koncernas la tradicion de la popola violonludo, kiu estas kultivata en la komunumo Kaustinen, en la okcidenta Finnlando, kie de 50 jaroj en julio okazas la plej granda en la nordiaj landoj festivalo de la popola kulturo.

El la elsendo 24.04.2019. Legas Milada – 1’50”

Pli ol 38-metra palmo en la konkurso en Lipnica Murowana

Lastdimanĉe, dum la tn. Palma Dimanĉo en Lipnica Murowana en la krakova regiono okazis la 61-a Konkurso de Paskaj Palmoj kaj Artmetio. Venkis preskaŭ 38-metra palmo de 21-jaraĝa kreanto superinte la rekordon de antaŭ ok jaroj. La nunjaran rivaladon partoprenis 48 paskaj palmoj en kvar kategorioj – pli ol 22-metraj, altaj inter 14-22 metroj, inter 7 kaj 14 metroj kaj inter 3 kaj 7 metroj. Estis prezentitaj krome 122 palmoj ne pli ol trimetraj faritaj de infanoj. Kvankam en Pollando palmoj ne kreskas, la paska palmotradicio estas kultivata. La Paskajn Palmojn oni konstruas baze de alta tigo, kelkfoje picea trunko  ĉirkaŭ kiu estas volvitaj  junaj salikbranĉetoj. La kunmetolokojn ornamas salikpaperaj floroj. Ĉe la pinto aldoniĝas buntaj rubandoj, amentoj kaj verdaj branĉetoj de ruĝa vakcinio. La plej altaj postulas kelksemajnan laboron kaj povas pezi ĉirkaŭ 100 kilogramojn. La palmoj estas pritaksataj de plastikistoj kaj etnografoj. Gravas ne sole ilia alteco, sed ankaŭ ilia arta aspekto, la plenummaniero kaj ornammaniero, la formoharmonio. Klasika palmo estas farata el salikbranĉetoj, ornamata per naturaj plantoj kaj floroj karaktrizaj por la jarsezono.

El la elsendo 16.04.2019. Legas Krystyna kaj Barbara – 1’44”

Parlamentaj balotoj en Finnlando

Parlamentaj balotoj en Finnlando

Lastdimanĉe en Finnlando okazis parlamentaj balotoj, tamen pli ol unu triono de la rajtohavaj balotintoj, ĉirkau unu kaj duona milionoj da homoj,  jam faris elekton en pli frua balotado, kiu daŭris sep tagojn kaj finiĝis marde. Laŭ Reuters la rezultoj de la pli frua balotado povas esti ne fidindaj pro la malsamaj politikaj preferoj de batolitntoj en diversaj regionoj. La parlamentajn balotojn en Finnlando gajnis la Socialdemokrata Partio (SDP) kun 17,7 procentoj de la voĉoj, la dua lokon okupis la Partio Finnoj (PS) kun 17,5 procentoj de la voĉoj.  La trian lokon kun la 17-procenta subteno okupis la konservativula-liberalula Nacia Koalicio (KOK). La kvaran lokon okupis Centro de Finnando, la partio de la aktuala ĉefministro, por kiu voĉdonis 13,8 procentoj de la balotintoj. La balotrezultoj signifas, ke en la 200-persona parlamento SDP disponos pri 40 mandatoj, dum PS pri 39. La venko de SDP signifas, ke ĝia gvidanto Antti Rinne povas fariĝi la unua de post 20-jaroj maldekstrula ĉefministro de ĉi tiu lando. La agentejoj atentigas, ke la formiĝado de la koalicio povas esti afero komplika pro la partiplureco en la finna parlamento kaj  deklaro de plimulto de la partigvidantoj, ekskludantaj kunlaboron kun PS.

El la elsendo 16.04.2019. Legas Milada – 2’04”

La plej feliĉaj landoj laŭ la raporto de Unuiĝintaj Nacioj

Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj publikigis la plej novan raporton pri la plej feliĉaj por vivi landoj. Venkis Finnlando kun 7769 poentoj, sekvis ĝin Norvegio kaj Danlando kun 7600 respektive 7554 poentoj. Dum la prilaborado de la raporto oni prenis en konsideron ses kriteriojn: malnetan enlandan produkton je unu loĝanto, la vivlongon laŭ la donitaĵoj de la Monda Sanorganizo,   socian subtenon, pritaksan liberon alprenadi vivdecidojn, malavarecon, pritaksan nivelon de la konsumado. Pollando akiris 6 182 poentojn okupinte la 40-an lokon. Antaŭis nin ĉe la 39-a loko Trinidado kaj Tobago, ĉe la 38-a loko Slovakio. La lastan lokon inter 156 landoj, rilate kiujn oni disponis pri donitaĵoj okupis la Sud-Sudano kun 2853 poentoj. Al la plej feliĉaj 10 landoj krom la jam menciitaj komence apartenas Islando, Nederlando, Svislando, Svedio, Novzelando, Kanado kaj Aŭstrio.

El la elsendo 09.04.2019. Legas Maciek – 1’21”

La Parlamento povos ratifi interkonsenton kun Danlando

La pola parlamento povos ratifila kontrakton inter Pollando kaj Danlando pri la gasokondukilo Baltic Pipe. Ĉi-rilatan dokumenton subskribis lastsemajne la pola prezidento. La internacia interkonsento pri Baltic Pipe estis subskribita fine de 2018. Ĝi antaŭvidas, ke la pola transporta operatoro Gaz-System estos la posedanto kaj operatoro de la submara parto de gasokondukilo eĉ ĝis la dana marbordo. Gaz-System tutece kovros la kostojn de la entepreno. La kontrakto rilatas ankaŭ al la gaspumpilo Everdrup sur la insulo Zelando. Ĝia posedanto kaj operatoro estos la dana Energinet, sed Gaz-System kunpartoprenos la konstrukostojn.  En la kontrakto la flankoj konfirmas ankaŭ, ke ili helpos al investontoj en preparo kaj realigo de Baltic Pipe, tiel ke ĝi estu finita ĝis la 1-a de oktobro 2022. Baltic Pipe estas projekto celanta ligi Pollando kun la provizoj de tera gaso sur la Norvega Kontinenta Breto pere de la dana kaj norvega transportaj sistemoj. La transportopreteco de la gaskondukilo estas antaŭvidita sur la nivelo de 10 miliardoj da kubometroj jare.

El la elsendo 09.04.2019. Legas Milada – 1’39”

Nacia Memortago pri Poloj savantaj judojn dum la germana okupacio

Lastsabate en Pollando estis solenata la Nacia Memortago pri Poloj savataj judojn dum la germana okupacio. Ĝi omaĝas polajn heroajn civitanojn, kiuj per akto de heroeca kuraĝo, eksterordinara braveco, empatio kaj interhoma solidareco, fidelaj al la plej superaj etikaj valoroj, la instruo de la kristana mizerikordo kaj etoso de la suverena Pola Respubliko savis siajn judajn najbarojn minacitajn de la planita kaj realigata ekstermo fare de la germanaj okupaciintoj. La 1-an de januaro 2018 sur la interreta paĝo de Yad Vashem inter preskaŭ 27 mil personoj distingitaj per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo 6863 poloj konsistigas la plej grandan grupon inter civitanoj de 51 landoj de la mondo. En la landoj troviĝantaj sub la germana okupacio ĉia helpo al judoj estis punata, tamen en Pollando malsame ol en la Okcidenta Eŭropo, kia ajn helpo al judoj estis minacita de morto. Laŭ pritaksoj en la savadon de judoj aktive engaĝigis miloj da poloj, plej ofte oni mencias  300 mil personojn.

El la elsendo 26.03.2019. Legas Milada – 01’37”

Tensioj ĉirkaŭ Briteliro

La pola vicministro por la eksterlandaj aferoj, Konrad Szymański asertas, ke kreskas ŝancoj por ke Britio forlasu la Eŭropan Union baze de interkonsento. Liaopinie ĉi-rilate tre grava estis la starpunkto de la pola ĉefministro Morawiecki dum la lasta pintrenkonto de la Unio. Ĝi malebligis, ke la Brieliro okazu seninterkonsente, cetere la plej proksiman vendredon. La malpli supera ĉambro de la brita parlamento voĉdonis lunde vespere favore al okazigo de oreintigaj voĉdonoj pri la Briteliro la plej proksiman merkredon. Ili ebligos ekzameni la subtenon de deputitoj por diversaj modeloj de la rilatoj inter Britio kaj la Unio, kaj povas esti por la dua referendumo.

El la elsendo 26.03.2019. Legas Krystyna – 00’57”

Subencioj por la pola profesia edukado

Preskaŭ 90 milionojn da zlotoj el la tiel nomataj norvegaj fondusoj kaj Eŭropa Ekonomia Areo ricevos Pollando i.a. por la profesia edukado. La ĉefcelo estas malgrandigi ekonomiajn kaj sociajn diferencojn ĉe la limoj de la Eŭropa Ekonomia Areo kaj firmigo de la duflankaj rilatoj inter ŝtatoj-donacintoj kaj ŝtatoj ricevantaj. Rekompence la subvenciantaj landoj havas alireblon al la interna merkato de la Unio malgraŭ tio, ke ili ne estas la uniaj membroj. La monsubteno disponigita en tri partopagoj estos akirebla por studvizitoj, instrukciado de instruistoj, evoluo de la instruado, inkluzive de profesia, spertointerŝanĝo kaj laborasistado al laborantoj el eksterlanda partnera institucio. La rimedoj estos destinitaj ankaŭ por projektoj realigataj komune de la polaj institucioj kaj institucioj de la subvencidonaj ŝtatoj.

El la elsendo 12.03.2019. Legas Maciek – 01’0″

Ĉiam malpli da infanoj restas kun la patrinoj

Ankoraŭ en 2015 en 60 procentoj de la divorcoj la rajton eduki infanojn estis akirantaj patrinoj. Laŭ la plej novaj donitaĵoj tiu procento nun malkreskis je 20 procentoj. En 2017 la tribunaloj verdiktis 39 mil divorcojn inter la geedzoj, kiuj posedis infanojn. En 15 mil kazoj la edukrajto estis  atribuita nur al la patrinoj, en 20 mil kazoj la edukado estis konfidita al ambaŭ gepatroj. Laŭ ekspertoj tion motivas du aferoj. Nome en 2015 okazis amendo de la familia kodo. Laŭ la novaj reguloj la gepatra rolo estas atribuata al ambaŭ gepatroj, do al la patrino kaj al la patro kondiĉe, ke ĝi ne damaĝas la infanon. Samtempe ĉiam pli da divorcintoj asertas, ke divorco rilatas al ili kiel vivpartneroj kaj ne al iliaj infanoj. Ĉiam pli da divorcoj finiĝas per verdikto ne indikanta la kulpinton. La divorcintaj patroj fariĝas ĉiam pli aktivaj, se temas pri sia daŭra kontakto kun la infano. Ne plu ili kontentiĝas per la difino „semajnfina patro”. Ili volas havi kontakton kun sia infano pli ofte, ankaŭ dum la laborsemajno, ili deziras ke la infano estadu kun ili ne nur tage, sed ankaŭ nokte.

El la elsendo 12.03.2019. Legas Maciek – 01’25”

Raporto de UN pri Israelo

Laŭ la raporto de la Unuiĝintaj Nacioj dum 9 monatoj de 2018 dum plurfojaj manifestacioj de palestinanoj ĉe barilo dividanta iliajn teritoriojn disde la israelaj la israelaj soldatoj pafmortigis 183 personojn kaj vundis 6106. Laŭ la komisiono establita de Konsilio de la Homaj Rajtoj de Un-o inter la pafmortigitoj estas 35 infanoj, 39 ĵurnalistoj kaj ankaŭ medicinaj laborantoj.  80 procentoj de pafoj trafis piedojn, sekve de kio necesis amputi unu aŭ ambaŭ piedojn de 120 personoj. Laŭ la aŭtoroj de la raportoj inter la paftrafitaj personoj estis ankaŭ neplenlertuloj. La donitaĵoj estis kolektitaj baze de 325 interparoloj kun vunditoj, atestantoj, oficistoj kaj aktivuoj de la homaj rajtoj, 8 mil dokumentoj, medicinaj raportoj, juristaj ekspertizoj, fotoj kaj filmoj. La aŭtoroj de la raporto postulas, ke Israelo tuj entreprenu lige kun tio propran esploradon. Ili rekomendas, ke Alta Komisaro de UN-o por la Homaj Rajtoj direktu la aferon al Tribunalo en Hago.

El la elsendo 05.03.2019. Legas Milada – 1’30”

Raporto lige kun la 20-jariĝo de eŭro

Centro de la Eŭropa Politiko en Friburgo (Germanio) publikigis lige kun la 20-jariĝo de la komuna valuto raporton pri tio, kiu profitis kaj kiu perdis post la enkonduko de eŭro. Per la esplorado estis ĉirkaŭprenitaj 8 landoj – Germanio, Nederlando, Greklando, Hispanio, Belgio, Portugalio, Francio kaj Italio en la jaroj 1999-2017. Temas pri la periodo ekde la cirkuligo de la komuna valuto ĝis la jaro koncerne, kiun ekzistas definitivaj statistikaj donitaĵoj. La ĉefa profitanto de la komuna valuto evidentiĝis Germanio, kiu akiris preskaŭ 1,9 bilionojn da eŭroj. Sekvas Nederlando kun preskaŭ 350-miliarda profito, Greklando  kun dumiliarda profito. La ceteraj landoj notis perdojn. Pro la envivigo de la komuna valuto Belgio perdis 69 miliardojn da eŭroj, Hispanio 222 miliardojn, Portugalio 424 miliardojn, Francio 3,6 bilionojn kaj Italio pli ol 4,3 bilionojn da eŭroj. La ekzamenitaj landoj plej longe uzas eŭron kaj kvin el inter ili apartenas al la plej grandaj uniaj mastrumadoj. Laŭ la raporto publikigita fine de februaro la perdoj de ĉi tiuj kvin mastrumadoj de la eŭrosfero egalis al 8,4 bilionoj da eŭroj, do malgraŭ la profitoj de la germana kaj nederlanda mastrumadoj, la definitiva rezullto estas minusa kaj egalas al 6,4 bilinoj da eŭroj. La raporto de Centro de la Eŭropa Politiko en Friburgo ne estas do optimisma. Eĉ nun, kiam bona konjunkturo regas en la tuta eŭropa mastrumado la kresko de Malneta Enlanda Produkto en la landoj kun propraj valutoj estas ĝenerale pli alta ol en la landoj de la eŭrosfero.

El la elsendo 05.03.2019. Legas Milada – 02’32”

Balotoj al la Eŭropa Parlamento en Pollando

La prezidento Andrzej Duda subskribis la 25-an de februaro decidon pri la dato de balotoj al la Eŭropa Parlamento en Pollando. Ili okazos dimanĉe la 26-an de majo. Samtempe oficiale komenciĝis la balotkampanjo. En diversaj uniaj landoj la balotoj okazos inter la 23-a kaj 26-a de marto. La nombro de la polaj deputitoj al la Eŭropa Parlamento dependas de Briteliro.  Laŭ la anoncita dato Britio devintus forlasi la Union noktomeze inter la 29-a kaj la 30-a de marto, do ankoraŭ antaŭ la uniaj balotoj. Britio forlasante la union liberigos 73 mandatojn. Jam en junio 2018 estis decidite, ke la nombro de eŭromandatoj malkreskos ĝis 705. 46 mandatoj estos frostigitaj por la bezonoj de vastiĝonta Unio, 27 estis disdividitaj inter 14 uniaj landoj, kiuj nun estas subreprezentitaj. Po 5 kromajn mandatojn ricevos Francio kaj Hispanio, po tri Italio kaj Nederlando, du ricevos Irlando. Po unu mandaton ricevos Svedio, Aŭstrio, Danlando, Finnlando, Sloakio, Kroatio, Etonio, Rumanio kaj Pollando. Konforme al tio poloj elektos 52 deputitojn al la Eŭropa Parlamento. Se tamen ĝis la majaj  balotoj Britio ne forlasos la Union Pollando havos 51 mandatojn, same kiel dum la lastaj balotoj.  

El la elsendo 05.03.2019. Legas Maciek – 01’39”

Polaj produktantoj de luksaj jaktoj en Dubajo

Kvar produktantoj de jaktoj kaj boatoj reprezentas la polan branĉon dum la foiro en Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)  daŭronta ĝis la 2-a de marto. Ekspoziciantoj el la tuta mondo prezentas tie la plej novajn solvojn en ĉi tiu sektoro kaj ankaŭ rilatajn ekipaĵaron kaj akcesoraĵojn. En la arabaj landoj ne malkreskas interesiĝo pri polaj jaktoj. Pollando kalkuliĝas al la plej bonaj mondaj produktantoj de jaktoj kaj ilia ekipaĵaro, kiujn oni alte taksas pro ilia kvalito kaj novumaj teknologiaj solvoj. En Pollando jare oni produktas ĉirkaŭ 22 mil jaktojn. La specializo de niaj ŝipfarejoj estas motorjaktoj kun la longeco de 6 ĝis 9 metroj. Pollando estas la dua post Usono produktanto en ĉi tiu kategrio. Inter  la klientoj de polaj jaktoj kaj boatoj dominas loĝantoj de Skandinavio, Norvegio kaj Nederlando. Pasintjare ili elspezis por la polaj jaktoj ĉirkaŭ 120 milionojn da eŭroj.

El la elsendo 26.02.2019. Legas Krystyna – 1’17”

Pli da polaj nutroproduktoj en Ĉeĥio

Laŭ enkondukaj donitaĵoj de la Ĉeĥa Statistika Oficejo la valoro de la ĉeĥa importo de la nutraĵproduktoj el Pollando dum la unuaj 11 monatoj de 2015 kompare al la analoga periodo de la antaŭa jaro kreskis je preskaŭ 22 procentoj kaj egalis al 1,1 miliardoj da eŭroj. Eĉ 24 procentojn en la ĉeĥa importo el Pollando okupis kafo, teo, kakao, spicoj kaj spicproduktoj. Preskaŭ 23 procentojn okupis viando kaj viandalifaraĵoj. Sekvis laktoalifaraĵoj kaj ovoj, greno kaj grenelfaraĵoj, fine legomoj kaj fruktoj. La plej granda kresko de la importovaloro el Pollando koncernis kafon, teon kaj kakaon. Tiujn produktojn ĉeĥoj aĉetis eĉ je 126,4 procentoj pli. La plej granda malkresko de importovaloro el Pollando (je 4 procentoj)  rilatis al sukero, sukeralifaraĵoj kaj mielo.

El la elsendo 02.02.2016. Legas Milada – 1’19”

Datreveno de Auschwitz-liberigo

Kelkdek eksaj malliberigitoj partoprenos la solenaĵojn ligitajn kun la 71-a datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo sur la tereno de Pollando, Auschwitz. Ili estos la plej gravaj gastoj de la morgaŭaj solenaĵoj disvolviĝontaj sur la tereno de la koncentrejo Auschwitz II-Birkenau. La ĉefajn solenaĵojn partoprenos ankaŭ la filo de kavaleria kapitano Witold Pilecki, la organizinto de la rezista movado en la koncentrejo, Andrzej. Antaŭtage Andrzej Duda estos unu el la herooj de speciala eduksesio pretigita de Internacia Edukcentro ĉe la Auschwitz-muzeo dediĉita al la dua transporto de malliberigitoj el la okupaciata Varsovio, en kiu venis i.a. Witold Pilecki. Post la demonstra proceso en 1948 li estis murdita de komunistoj. Li estis rehonorita en 1991. Postmorte prezidento Lech Kaczyński distingis lin per Ordeno de la Blanka Aglo. Honoran patronecon super la solenaĵoj transprenis prezidento Andrzej Duda. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz en 1940 kun la celo malliberigi en ĝi polojn. Auschwitz II-Birkenau kreiĝis du jarojn poste kaj fariĝis la plej granda pereigejo de eŭropaj judoj. Germanaj nazioj ekstermis sur ĝia tereno ĉirkaŭ unu milionon 100 mil personojn. Krom judoj ankaŭ polojn, romaojn, sovetuniajn ostaĝojn kaj alinacianojn. La 27-an de januaro 1945 la koncentrejo estis liberigita de soldatoj de la Ruĝa Armeo. Dank’ al klopodoj de malliberigitoj en 1947 sur la terenoj de eksaj tendaroj Auschwitz I kaj Auschwitz II-Birkenau estis establita muzeo. En la lastaj jaroj ĉiujare vizitas ĝin ĉ. 1,5 milionoj da personoj el la tuta mondo. En 2015 vizitis la terenon de la eksa germana koncentrejo Auschwitz i.a. pli ol 50 mil italaj lernantoj kaj studentoj. Tiuj vizitoj daŭras. Informis pri tio la itala klerigministro Stefania Giannini post la reveno el Pollando, kie ŝi en la ĵusaj tagoj akompanis laŭvican grupon de gejunuloj. Ekde 20 jaroj estas organizataj la t.n. Vojaĝoj de Memoro, kadre de kiuj mezlernejanoj el la tuta Italio vizitas Auschwitz-muzeon kaj Krakovon. Akompanas al ili italaj judoj saviĝintaj de la holokaŭsto. En la lasta grupo,  kiun akompanis la itala klerigministro partoprenis 130 lernantoj. En la krakova sinagogo Tempel ministro Giannini subskribis interkompreniĝon kun la itala asocio de judaj komunumoj pri la instruado pri holokaŭsto en lernejoj kaj universitatoj. Partoprenis la eventon la itala prezidantino de la Deputita Ĉambro, Laura Boldrini.

El la elsendo 26.01.2016. Legas Tomek kaj Milada – 3’16”

Cikonioj forflugis

En tri Panoramaj Parkoj de la okcidenta vojevodio de Zielona Góra finiĝis la monitorado de blankaj cikonioj. Tie ili estas ĉiujare plej multnombraj. Kvankam ĝenerale estis malpli da kovoparoj, ili havis similan kvanton da cikonidoj, kiel en la pasintjara sezono. La plej favorajn kondiĉojn cikonioj ĝuis en la Panorama Parko de Pszczew, kie la nombro de la birdidoj estis nunjare duoble pli granda.  Kvankam la laŭvican jaron malkreskis la kvanto de kovoparoj en la Panorama Parko de Krzesin tio tamen ne speguliĝis en la kvanto de junaj birdoj, kiuj de tri jaroj egalas al 35. Sur la tereno de la Panorama Parko Riverbuŝo de Warta estis ringumitaj 85 junaj cikonioj el inter 159, kiuj prepariĝis al la forflugo. Nunjare la cikonioj el la regiono de Zielona Góra, simile kiel el aliaj regionoj de Pollando multe pli frue, ĉar meze je ĉirkaŭ 10-14 tagoj, forflugis al Afriko. Signifagrade influis tion atmosferaj kondiĉoj. Pro pli altaj temperaturoj pli rapide okazis rikolto, kio estis okazo por cikonioj ĝui pli abundan manĝooferton, i.a. ronĝulojn. Akiro de necesa energio antaŭ la forflugo efikis per pli frua malapero de la birdoj.

El la elsendo 25.09.2018. Legas Gabi – 1’41”

Ĉiam pli da israelanoj kun pola pasporto

Laŭ  la israela stacio Arutz Sheva en la jaroj 2010-2017 pli ol 20 mil judoj akiris polan civitanecon, kio signifas 250-procentan kreskon. Laŭ la donitaĵoj de la Pola Respubliko en Israelo nur en la jaroj 2015-2017 eĉ 10 mil 820 israelanoj fariĝis poloj, kio estas pli ol sume en la 8-jara periodo 2002-2010. Tiuj donitaĵoj estis disponigitaj de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj post la interpelacio de Marek Jakubiak el la partio Kukiz’ 15. Novaj polaj civitanoj rajtas entrepreni laboron kaj studojn sur la tereno de la tuta Eŭropa Unio. Same ili ne havas limigojn por investi kaj gvidi merkatagadon.

El la elsendo 25.09.2018. Legas Milada – 1’03”

Pollando en la grupo de evoluintaj landoj

Pollando oficiale membriĝis en la grupo de evoluintaj landoj laŭ la klasifiko de FTSE Russell. La estis anoncita jam antaŭ unu jaro, sed nur lunde fariĝis fakto. La solenaĵo de akcepto okazis en la londona borso. Partoprenis ĝin reprezentantoj de la pola borso kaj merkatistaro. Pollando havas nun la saman statuson kiel Germanio, Francio, Usono aŭ Japanio. Ĝi estas la unua lando de post 10 jaroj, kiu membriĝis en ĉi tiu klubo kaj la unusola ŝtato el la Centra-Orienta Eŭropo. La statuso de la evoluinta merkato ŝanĝos la manieron kiel investantoj rigardas nian landon. Laŭ analizantoj laŭ pli longa perspektivo tio signifas interesiĝon pri la varsovia borso kaj pri la pola ŝtato kiel investoloko.

El la elsendo 25.09.2018. Legas Milada – 1’05”

La datreveno de la sovetunia invado kontraŭ Pollandon

Antaŭ 79 jaroj, la 17-an de septembro 1939 rompante la polan-sovetunian pakton pri neagreso la Ruĝa Armeo invadis la terenon de la Pola Respunliko realigante tiel difinojn el la konfidenca protokolo de la germana-sovetunia pakto, konata sub la nomo Ribbentrop-Mołotow. Tio okazis 17 tagojn post la invado de Germanio kontraŭ Pollandon kaj komenco de la 2-a mondmilito. Pollando frontis tiel la invadon de malamikaj trupoj de la okcidenta kaj de la  orienta flankoj. Inter la 3-a kaj la 6-a horo matene la 17-an de seprembro 1939 la trupoj de la Ruĝa Armeo transpaŝis la orientan limon de Pollando laŭ ĝia tuta longeco. Tiuj eventoj ŝanĝis la trapason de la 2-a mondmilito.

El la elsendo 18.09.2018. Legas Milada – 1’04”

Landoj de la Trimara Iniciato debatas en Bukureŝto

Lastlunde en Bukureŝto, Rumanio komenciĝis dutaga debato de la landoj de la tn. Trimara Iniciato, kiun konsistigas 12 eŭropaj ŝtatoj situantaj proksime de Baltiko, la Nigra Maro kaj Adriatiko. Temas pri Estonio, Litovio, Latvio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Aŭstrio, Hungario, Slovenio, Kroatio, Rumanio kaj Bulgario. Oni antaŭvidis, ke 12 bankaj institucioj de la 12 membroŝtatoj  subskribos intencoleteron pri establo de investa fonduso, kiu financos strategiajn infrastrukturajn kaj energetikajn investaĵojn en la regiono. Ĝi disponos pri buĝeto en la alteco de 5 miliardoj da eŭroj rolonte kiel specifa investa vehiklo ebligonta generi investaĵojn kun la valoro de  almenaŭ 100 miliardoj da eŭroj.

El la elsendo 18.09.2018. Legas Milada – 1’07”

Pollando inter tri uniaj landoj kun malalta senlaboreco

Kiel informis komence de septembro  Eŭropa Statistika Oficejo, Eurostat fine de julio 2018 la senlaboreco en Pollando laŭ la metodo BAEL egalis al nur 3,5 procentoj kaj Pollando troviĝis sur la tria loko inter la uniaj landoj. La meza senlaboreco en ĉiuj 28 landoj de la Eŭropa Unio samperiode egalis al 6,8 procentoj, en 19 landoj de la eŭrosfero ĝi estis pli alta kaj egalis al 8,2 procentoj. Laŭ la informoj de la Mnisterio pri Familio, Laboro kaj Socia Politiko rezultas, ke en Pollando laboras ĉirkaŭ 1,5 milionoj da civitanoj de aliaj ŝtatoj. Estas gvidataj laboroj pri ŝanĝo de la principoj de migropolitiko, inkluzive tiujn, kiuj celas logi eksterlandanojn por pli longdaŭra estado en Pollando, eĉ por konstante. „Dziennik. Gazeta Prawna” ĵus informis, ke ĉirkaŭ 25 mil personoj en Hinda Unio atendas en Nov-Delhio polajn vizojn. Temas pri baratanoj, nepalanoj kaj bangladeŝanoj, kiuj ricevis laborpermeson de vojevodiaj oficejoj.

El la elsendo 11.09.2018. Legas Milada – 1’33”

Vinberrikolto 2018 en Zielona Góra

Lastsabate en Zielona Góra (la okcidenta Pollando) komenciĝis – daŭrantaj ĝis la plej proksima sabato – la Vinberrikoltaj Tagoj 2018. La ŝlosilojn al la urbo transprenis la vindio Bakĥo. Por la loĝantoj kaj turistoj estis pretigitaj dekoj da eventoj kun informa, kultura, sporta kaj distra karakteroj. La Vinberrikoltaj Tagoj signifas publikan amuzon kaj porokazan stratoferton, kadre de kiu la vendobudoj ofertas vinojn kaj frandaĵojn el la tuta mondo, aparte ofertante vinojn el la regionaj vitejoj. La unuaj dokumentitaj informoj pri la loka vinproduktado devenas el la 1314-a jaro. Post la apogea periodo el la fino de la 15-a jarcento la vinproduktado meze de la 19-a kaj 20-a jarcentoj cedis al produktado de biero, vodko, konjakoj, likvoroj kaj ĉampano. Ekde 1999 en Zielona Góra ne plu okazas vinproduktado laŭ industria skalo kaj vitkultivado renaskiĝas en malgrandaj, familiaj bienoj ĉirkaŭe de la urbo.

El la elsendo 11.09.2018. Legas Milada – 1’32”