Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Pola starpunkto pri la unia industria politiko

La unia horarplano pri la industria politiko kreiĝos aŭtune. Dume unuopaj ŝtatoj-membroj pretigas siajn rilatajn starpunktojn. Faris tion jam Francio kaj Germanio. La pola starpunkto akceptita jam de Komitato por la Eŭropaj Aferoj estos bazo por pli profunda diskuto. Pollando deziras, ke la politiko koncerne klimaton kaj energetikon konsideru diferencojn en la evolunivelo de la uniaj landoj proponante konkretajn instrumentojn. Unu el ili estas Fonduso de Justa Energetika Transformiĝo direktota al sektoroj, regionoj kaj ŝtatoj, por kiuj la transformo signifus plej gravajn kostojn sociajn aŭ politikajn. La pola starpunkto en aparta maniero integras diversajn sferojn de la unifunkciado.  Temas en ĝi pri politiko de konkurenco, novaj teknologioj, natura medio kaj eksteraj defioj por la Unio ligitaj kun la komerca politiko. Pollando atentigas pri la bezono establi Eŭropan Kontraŭmonopolan Oficejon, precipe koncerne la ciferecan mastrumadon.

El la elsendo 09.07.2019. Legas Maciek – 1’03”

Amendo de la leĝdona dekreto Bruselo II bis

Konsilio de la Eŭropa Unio amendis la leĝdonan dekreton Bruselo II bis, reguligantan la familiajn aferojn sur la tereno de la Unio. La korekto celas i.a. lertigi la decidojn pri protekto de infano en la translimaj disputoj koncerne la gepatran respondecon. Temas pri aferoj ligitaj i.a. kun la protekto super la infano, rajto al la personaj kontaktoj kun la infano aŭ forkonduko de la infano. Unu el la plej gravaj modifoj en la leĝdona dekreto estis enkondukita pro la interveno de la pola justicministerio. Dank’ al ĝi infano forprenita de la gepatroj sur la tereno de la Unio estos lokita en vicfamilio religie, kulture kaj lingve identa kun ĝi. La nova leĝo enviviĝos post tri jaoj.

El la elsendo 02.07.2019. Legas Przemek – 0’54”

Irano superis provizojn de malaltgrade riĉigita uranio

Irano rompis la nuklean interkompreniĝon el 2015 superinte la provizojn de malaltgrade riĉigita uranio.  Informis pri tio lastlunde la irana ministro por la eksterlandaj aferoj.  La nuklea interkonsento de antaŭ 4 jaroj antaŭvidis limigon de la iranaj provizoj de 12 tunoj ĝis 300 kilogramoj. Dum 15 laŭvicaj jaroj ĉi tiu lando ne plu estis kolektonta provizojn de peza akvo kaj la produktata nuklea fuelo ne povis esti uzita por la produktado de nuklea armilaro. En majo Irano suspendis la observadon de kelkaj devontiĝoj rezultantaj el la interkompreniĝo kun la mondaj ŝtatpotencoj (Usono, Rusio, Ĉinio, Britio, Francio kaj Germanio). Tio estis reago je maldeklaro de la interkompreniĝo fare de Usono en majo 2018 kaj poste restarigo de ĝiaj ekonomiaj sankcioj. La decido pri la grandigo de la produktokvanto estis alprenita de Teherano antaŭ kelkaj tagoj kaj celas eldvigi ĉe la eŭropaj sigelintoj de la nuklea interkompreniĝo tujajn agadojn  ebligontajn al Irano vendi petrolon. La aferprezentanto de la irana ministrio deklaris, ke tiuj agadoj estas renverseblaj. Aliflanke eĉ grandigante la povizojn de riĉigita uranio Teherano ne kapablas produkti nuklean armilaron.

El la elsendo 02.07.2019. Legas Milada – 1’52”

Internacia Tago omaĝanta viktimojn de perforto pro religiaj konsideroj kaj konfesio

La Ĝenerala Asembleo de UNo unuanime proklamis rezolucion baze de kiu la 22-a de aŭgusto estos solenata kiel Internacia Tago omaĝanta viktimojn de perforto pro religio aŭ konfesio. La iniciatinto de la rezolucio estis Pollando. La estro de la pola diplomataro dum la sesio de la Asembleo atentigis pri la kreskanta netoleremo kaj senprecedenca kresko de perfortoagoj rilate al homoj apartenantaj al la religiaj malplimultoj. Li esprimis la opinion, ke la rezolucio krom aspekto memorindiganta grandigos konscion de la internacia socio rilate al la situacio de viktimoj de religiaj persekutoj, instigos al pripensoj kaj intensigo de agadoj favore al plena respektado de konfesiaj malplimultoj, popularigos religian toleremon kaj respekton de diverseco. La laboroj pri la rezolucio komenciĝis fine de 2018. La prilaboron de ĝia teksto kunpartoprenis interregiona grupo de ŝtatoj, en kiu troviĝis Brazilo, Egipto, Irako, Jordanio, Kanado, Niĝerio, Pakistano kaj Usono.

El la elsendo 25.06.2019. Legas Maciek – 1’15”

Pola arbo de 2019

Ĝis la fino de junio daŭras la nunjara eldono de la interreta plebiscito (www.drzeworoku.pl),  en kiu estos elektita Arbo de la 2019-a jaro organiata de la klubo Gaja. Ĝi kreiĝis meze de la 80-aj kaj 90-aj jaroj en Bielsko-Biała (la suda Pollando) por realigi programojn kaj kampanjojn, profundigantaj komprenon de la homa pozicio en ekosistemo. Unu el la konkursaj celoj estas formi la respektosintenon al la naturo. La alia inspiras serĉi ekzemplojn de interesaj kaj firmaj ligoj inter kulturo kaj historio de loka socio kaj arbo regione plej alte aprecata. La elekto okazos inter 16 kandidatoj. La plej malnova arbo havas 600 jarojn, la plej alta estas 26-metra kaj la perimetro de la plej vasta atingas 9 metrojn. Sed ne tiom beleco, dimensio aŭ aĝo de arbo gravas, kiom ĝia historio kaj ligo kun homoj. Priskribo de ĉiu arbo troviĝas en la retejo de la plebiscito. La venkonta arbo reprezentos Pollandon en la Eŭropa Konkurso Arbo de la Jaro 2020.

El la elsendo 25.06.2019. Legas Maciek – 1’45”

Eŭropaj kaj mondaj emisiantoj de karbona dioksido

La finaj konkludoj de la antaŭnelonga klimata pintrenkonto, kiuj koncernis atingon de klimata neŭtraleco en la Unio ĝis 2050 estis blokitaj de Pollando, Ĉeĥio, Hungario kaj Estonio. Tio okazis, ĉar laŭ fonto proksima al la pola diplomataro ne eblas allasi la difinadon de novaj klimataj celoj sen necesaj prikalkuloj kaj rimedoj. Dume neniu kapablis prezenti ekonomiajn kalkulojn de la proponata solvo. Plimulto de la landoj volis, ke la unia pintrenkonto devontigu la Eŭropan Komisionon kaj Konsilion de la Eŭropa Unio krei kadron difinontan kiel certigi transformiĝon al la klimata neŭtraleco de la Unio ĝis 2050. Pollandon renkontis kritiko pro kontraŭstaro malgraŭ tio, ke ne ĝi estas la plej granda emisianto de la karbona dioksido en Eŭropo. Avanas Germanio en 22,5 procentoj respondeca pro la emisiado de la karbona dioksido, sekvas Britio respondeca pro 11,3 procentoj de la emisiado. Pollando emisias pli ol duoble malpli ol Germanio. Temas pri 10,3 procentoj.  La plej grandaj emisiantoj de la karbona dioksido en la mondo estas Ĉinio, Usono, Hinda Unio, Rusio, Japanio kaj ĝuste Germanio.

El la elsendo 25.06.2019. Legas Krystyna kaj Barbara – 1’46”

La pola altlerneja rangolisto Perspektywy 2019

Laŭ la rangolisto de la superaj lernejoj de la Edukfondaĵo Perspektywy 2019 la Varsovia Universitato okupis la unuan lokon, la duan Jagelona Universitato kaj la trian la Varsovia politekniko. Inter nepublikaj altlernejoj la 20-an fojon gajnis Akademio de Leon Koźmiński en Varsovio.  La rangolisto koncernas ĉiujn altlernejojn ekscepte de la artaj, kiuj havas la rajton atribui doktorajn gradojn kaj havas almenaŭ 200 firmlokajn studentojn. Pritaksante unuopajn altlernejojn oni prenis en konsideron tiajn faktorojn, kiel ilia prestiĝo, iliaj diplomitoj sur la labormerkato, novumoj, scienca potencialo, scienca efikeco, edukkondiĉoj kaj nombro de eksterlandaj studentoj.

El la elsendo 19.06.2019. Legas Maciek kaj Barbara- 1’01”

Polaj junuloj studante gvidas sin per interesiĝoj

Plimulto de junuloj elektas studojn konforme al siaj interesiĝoj kaj la perspektivo de atrakcia laboro post la studoj okupas la sekvan lokon. Pli ol la duono de la enketitaj studentoj kontentiĝus per la unua salajro en la alteco de tri mil zlotoj (ne plenaj 700 eŭroj) kaj multe pli grava por ili estas la dungoformo. Preskaŭ 90 procentoj de la respondintoj en la esplorado de la Supera Banka Lernejo en Varsovio elmontras, ke tiu faktoro decidos pri elekto de labodonanto. Favore al realigado de siaj studinteresiĝoj deklaris sin studentoj de humanismaj kaj artaj, sociaj kaj pedagogiaj studobjektoj. Por studentoj de teknikaj, juraj kaj ekonomikaj fakultatoj  pli gravas profesiaj perspektivoj. Inter la aliaj kriterioj prenataj en konsideron fare de junuloj troviĝas la prestiĝo de la altlernejo, opinioj de la gepatroj aŭ konatoj. Inter la malplej gravaj kriterioj estis menciitaj familiaj tradicioj kaj modo. Laŭ la enketintoj inter la nuna kaj antaŭaj studentaj generacioj rimarkeblas kelkaj principaj diferencoj. I.a. antaŭe pli multe gravis modo je iu studdirekto, nun junuloj serĉas evoluŝanĉojn en fakultatoj, pri kiuj ili vere interesiĝas kaj kelkfoje jam kompetentas.

El la elsendo 19.06.2019. Legas Maciek kaj Barbara- 1’32”

Gdansko la plej granda kontenera haveno ĉe Baltiko

Shanghai Maritime University publikigis liston de 15 plej grandaj konteneraj havenoj en Eŭropo. Inter ili troviĝas la pola Gdansko. Iliaj rezultoj estas je 5,5 procentoj pli bonaj kompare al la antaŭa jaro. La plej grandaj maraj havenoj restas Roterdamo, Antverpeno kaj Hamburgo, kies transkargoj egalis al 44,5 procentoj de ĉiuj 15 havenoj. La gdanska haveno okupis en la listo la lokon de la portugala Sines. Samtempe ĝi notis la plej signifan kreson de transkargoj rilate al 2017, egalan al 23,3 procentoj. La antaŭan jaron, t.e. en 2016 tiu transkargokresko estis eĉ pli granda kaj egalis al 47, 4 procentoj. En januaro 2019 en la Gdanska Haveno la kresko de transkargoj altiĝis je 9,7 procentoj rilate al la sama periodo de 2018. Ĝi estas la unua haveno ĉe Baltiko, se temas pri la transkargitaj varoj, sed se temas nur pri la transkargado de konteneruloj Gdansko ĉe la Balta Maro avanas.

El la elsendo 19.06.2019. Legas Maciek kaj Barbara- 1’20”

Prezidento Andrezj Duda en Usono

Merkrede, la 12-an de junio komeniĝis kelktaga oficiala vizito de la pola prezidento Andrzej Duda kun la edzino en Usono. Dum la lunda gazetara konferenco la estro de la prezidenta kabineto Krzysztof Szczerski informis, ke la vizito de la prezidenta paro havas tri aspektojn – politikan, energetikan kaj rilatan al novaj teknologioj kaj ekonomia kunlaboro. La polan prezidenton akmpanas vasta delegacio, en kies konsisiton eniras i.a. ministro por la eksterlandaj aferoj kaj defendministro. Post la finiĝo de la oficiala vizito en Blanka Domo  la 13-an de junio komenciĝos labora vizito de la prezidenta paro en Usono daŭronta ĝis la 17-a de junio. Estas planitaj i.a. renkontiĝo kun usona ministro pri energio, vizito en la onkologia centro de Teksasa Universitato, kun reprezentantoj de Silicia Valo. En Nevado la pola prezidento inaŭguros Polan Semajnon de Merkatiko kaj Novumoj, kaj en Menlo Park la Polan-Usonan Forumon de Novaj Teknologioj. En Houston kaj Kalifornio okazos renkontiĝoj kun la reprezentantoj de Pola Kolonio. La pola prezidenta paro vizitos ankaŭ la sidejon de Google, dum kiu okazos ankaŭ renkontiĝo kun polaj inĝenieroj laborantaj por ĉi tiu firmao.

El la elsendo 12.06.2019. Legas Milada – 1’53”

Polaj programistoj inter la plej bonaj

En la rangolisto HackerRank pritaksanta la kvaliton de specialistoj pri Informa Teknologio IT, en kiu  partoprenis 300 mil programistoj el la tuta mondo poloj okupis la trian lokon. Pli bonaj estis ĉinoj kaj rusoj. Malantaŭ poloj lokiĝis japanoj (la 6-a loko), germanoj (la 14-a), koreanoj (la 22-a), usonanoj (la 28-a) kaj britoj (la 29-a loko). En prilaborado de algoritmoj poloj lokiĝis tuj post rusoj ĉe la dua loko. Laŭ direktoro de la Pola Ekonomika Instituto Pollando fieras pri grandega personala potencialo, dank’ al kiu ni povas tre aktive partopreni la kreadon de la artefarita inteligenteco. Se tiu potencialo estos konforme utiligita tiam de informadiko kiel sciencbranĉo eblos transiri al vera industrio 4.0, inkluzive de la kreado de necesa komponaĵo por konstrui aŭtonomiajn veturilojn.

El la elsendo 12.06.2019. Legas Maciek – 1’05”

La datreveno de la abolo de la registaro de Jan Olszewski

Hodiaŭ pasas la 27-a datreveno de la abolo de la unua postmilite nekomunista registaro, formiĝinta sekve de plene liberaj balotoj en aŭtuno 1991, kiun gvidis ĉefministro Jan Olszewski. La faligo okazis nokte inter la 4-a kaj la 5-a de junio 1992. Ĝia ĉefa kaŭzo estis afero de senkomunismigo de la publika vivo kaj dividoj en la solidareca tendaro. La 4-an de junio 1992 la ministerio por internaj aferoj publikigis liston de  64 deputitoj, senatanoj kaj membroj de la registaro, kiuj kunlaboris kun la komunista sekurecservo. Inter ili estis prezidento Lech Wałęsa. Reage en la Sejmo komenciĝis tuj hastaj konsultoj de prezidento Wałęsa kun gvidantoj de kontraŭregistaraj postsolidarecaj grupiĝoj. La kreiĝinta koalicio, en kiun eniris ankaŭ Pola Kampanara Partio kaj kiu ricevis subtenon de Alianco de Demkrata Maldekstrularo sukcesis voĉdoni la malfidesprimon. La senkomunismigo estis ĉesigita por pli ol 20 jaroj. Hodiaŭ antaŭ la kancelario de la ĉefministro estis metita fondoŝtono por la omaĝa monumento honore al Jan Olszewski.

El la elsendo 04.06.2019. Legas Barbara – 1’38”

Rekonstruo de la kabineto

Hodiaŭ matene en la Prezidenta Palaco okazis solenaĵo de rekonstruo de la pola kabineto. Tiu paŝo estis necesa, ĉar eĉ 9 ministroj de la nuna kabineto  akiris mandadojn dum la lastaj balotoj al la Eŭropa Parlamento. Antaŭ la nomumo de la novaj vicĉefministro kaj ministroj okazis revoko de la malnovaj politikistoj.La reganta Juro kaj Justeco havos en la Unia Parlamento dudek sep mandatojn, la kreiĝinta por la balotoj el diversaj grupiĝoj Eŭopa Koalicio havos en Bruselo dudek du parlamentantojn, la partio Printempo havos tri. 

El la elsendo 04.06.2019. Legas Barbara – 0’46”

La 30-jariĝo de la unuaj parte liberaj balotoj en Pollando

Antaŭ 30 jaroj, la 4-an de junio 1989 okazis la unua raŭndo de parte liberaj balotoj al la pola Sejmo (deputita ĉambro) kaj plene liberaj balotoj al la Senato. Ili okazis laŭ principoj difinitaj dum la t.n. „Rondtablaj debatoj” kaj signifis venkon de „Solidareco”. La balotoj estis unu el la faktoroj kondukintaj al faligo de komunismo kaj demokrataj transformiĝoj en Pollando kaj en la tuta Centra-Orienta Eŭropo. Inter multaj eventoj ligitaj kun la tiuokazaj solenaĵoj troviĝas specialaa kunsido de la Senato, kiun partoprenis i.a. prezidento Andrzej Duda kaj ĉefministro Morawiecki. Instituto pri la Nacia Memoro pretigis du sciencajn konferencojn. I.a. hodiaŭ en Gdansko komenciĝis dutaga konferenco „La reĝima transformiĝo: genezo, mekanismoj, sekvoj”, kiun partoprenas krom polaj specialistoj ankaŭ esploristoj el Danlando, Germanio, Hungario kaj Slovakio. 

El la elsendo 04.06.2019. Legas Krystyna – 1’08”

Leĝo pri la ukraina lingvo

La malgajninta en la prezidentaj balotoj la ĝisnuna ŝtatestro de Ukrainio Petro Poroszenko subskribis leĝon pri la ukraina lingvo en la publika vivo. Ĝi devantigas uzi ĝin en la ŝtataj institucioj, komunumaj organoj kaj aliaj sferoj de la publika vivo. Post la proklamo de la leĝo la prezidento-elektito Wołodymyr Zełenski informis, ke post la transpreno de la povo li analizos ĝin por kontroli ĉu ĝi konformas al la konstitucio kaj interesoj de ĉiuj civitanoj. La hungara ministo por la eksterlandaj aferoj deklaris, ke ĝi lezas la rajtojn de la hungara malplimulto en Ukrainio. Reprezentanto de la rusa ministerio por la eksterlandaj aferoj esprimis la opinion, ke la leĝo signifas „trudan ukrainigadon” kaj multaj ĝiaj decidoj malkongruas kun la internaciaj normoj. La ukraina leĝo ne koncernas la religiajn ceremoniojn, nek lingvon uzatan private. Ĝi garantias, ke en la infanlerejoj kaj komencaj lernejaj klasoj la instrudo de la naciaj malplimultoj okazos en iliaj gepatraj lingvoj egale kun la ŝtata lingvo.  La ukrainan lingvon devos regi i.a. personoj klopodantaj akiri la ukrainan civitanecon. La amaskomunikiloj devas destini por ĝia uzo ne malpli ol 90 procentojn de sia elsendotempo. En unu eldonejo ne malpli ol 50 procentoj de libroj jare devas aperi en la ukraina lingvo.

El la elsendo 28.05.2019. Legas Krystyna – 1’42”

Pola ministro gvidos la mondan Antidopan Agentejon

La pola sportministro, Witold Bańka fariĝis komuna kandidato de la reprezentantoj de la kontinentoj por la nova estro de la Monda Antidopa Agentejo (WADA). Oficiale li estos aprobita en novembro. Sian postenon li plenumos ekde la 1-a de januaro.  Lia antaŭulo,  brito Craig Reedie oficanta ekde 2014 gvidis la Agentejon kiel reprezentanto de la olimpika movado.  Konforme al la principo de alternado nun la prezidenton de la Agentejo elektis reprezentantoj de la ŝtatoj. Witold Bańka, eksa leĝeratletikisto en 2015 fariĝis ministro pri sporto kaj turismo. Li iniciatis vicon da esencaj programoj popularigantaj sporton inter infanoj kaj gejunuloj, subvenciantaj elstare talentajn sportemulojn. Li estis ideodoninto de leĝo pri kontraŭbatalado de dopado en la sporto kaj de la Pola Antidopa Agentejo (POLADA). Ekde majo 2017 Witold Bańka estas membro de la Plenumkomitato de la Monda Antidopa Agentejo. Ekde sia membriĝo li postulas grandigi financajn rimedojn por la kontraŭdopa batalo.

El la elsendo 21.05.2019. Legas Przemek – 1’17”

Pola prezidento en Usono

La pola prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino en junio faros viziton en Vaŝingtono. Kiel informis la Blanka Domo la 12-an de junio okazos renkontiĝo de la usona prezidento Donald Trump kun la pola gasto. La vizito konfirmas historiajn kaj kulturajn ligojn inter Usono kaj Pollando, kio alprenas apartan signifon en la kunteksto de la 80-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito. Ambaŭ prezidentoj traktos dum la renkontiĝo la disvolviĝantan strategian partnerecon kaj vicon da aliaj problemoj i.a. pri la defendo, sekureco, energio kaj komercaj aferoj. Post la vizito en Vaŝingtono Andrzej Duda en la akompano de merkatistoj kaj reprezentantoj de startfirmaoj faros viziton ĉe la Okcidenta Marbordo en Teksaso, Nevado kaj en  Silicia Valo, Kalifornio. Dum la usona vizito de la pola prezidenta paro en San Francisco okazos renkontiĝo kun la tiea pola kolonio.

El la elsendo 21.05.2019. Legas Milada – 1’20”

La 6-a eldono de Copernicus Festival en Krakovo

Inter la 21-a kaj la 26-a de majo en Krakovo daŭras la 6-a eldono de la Kopernika Festivalo. La evento populariganta sciencon kaj kulturon okazos nunjare sub la devizo „Lingvo estas centra kaj por la kulturo kaj por la scienco”. Dum la gazetara konferenco antaŭanta la festivalon profesoro Michał Heller atentigis, ke lingvo rolas la centran rolon kaj por la kulturo kaj por la scienco estante enorme interesa fenomeno laŭ diversaj vidpunktoj.  Li atentigis ĉeokaze, ke la aktuala lingvaĵo de la publika politika debato en Pollando grave lin enzorgigas, ĉar oni ricevas la impreson, ke „homoj forgesis en la publika interparolo pri bona konduto dum tiel ne devintus okazi”. Pastro Heller atentigis tamen, ke dum la festivalo oni ne parolas pri politikistaj disputoj, sed pri tio,  por kio estas lingvo kaj kiom ĝi gravas. La festivala programo estas tre varia, kaj al la fenomeno „lingvo” oni referencas same dum la renkontiĝoj, kiel ankaŭ dum spektakloj kaj en ekspozicioj. Ĉiu festivala tago – krom la inaŭgura – komenciĝas per „Matenmanĝo kun la majstroj”. La gastoj de la matenaj interparoloj en la librovendejo-kafejo „De Revolutionibus…” estas sciencistoj: lingvisto, filologo kaj tradukisto, fizikisto kaj astronomio. La festivalajn tagojn fermos „vespero de steluloj” en la Nacia Muzeo, dum kiu aŭdiĝos prelegoj de elstaruloj de la scienca mondo. I.a. de la brita fizikisto kaj kosmologo, serĉanta la eksterteran vivon  Paul Davies, la usona antropologo kaj lingvisto, esploristo de la lingvaĵoj de amazoniaj triboj Daniel Everett, la okupiĝanta pri la animala lingvaĵo filozofo el McGill Universiato en Montrealo, Charles Taylor kaj lingvisto, membro de la Konsilio de la Pola Lingvo Jerzy Bralczyk. La festivalon inaŭguris en la Nacia Muzeo de Krakovo koncerto „Gramatiko de la kreado”. En ĝia programo troviĝis komponaĵoj kaj renesancaj kantoj el la epoko de Leonardo da Vinci kaj frubarokaj verkoj.

El la elsendo 21.05.2019. Legas Barbara – 2’32”

Post la atako kontraŭ la pola ambasadoro en Isrealo

La pola prezidento kaj la ĉefministro, politikistoj de diversaj politikaj grupiĝoj kondamnis la fizikan kaj parolan atakon kontraŭ la polan ambasadoron en Isrealo, Marek Magierowski, kiu okazis lastmerkrede.  La atakinto estas la 65-jara arkitekto Arik Lederman rilate kiun post la priaŭskulto estis decidita  hejma aresto. En la polaj publikaj reagoj kaj la pola gazetaro oni skribas pri la intensiĝantaj en Israelo kaj sur la internacia areno kontraŭpolaj elpaŝoj,  kio kaŭzas streĉitecon en la reciprokaj rilatoj. La atakon kondamnis la vokita al la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj ambasadorino de Isrealo.

El la elsendo 17.05.2019. Legas Krystyna – 0’48”

Business & Science Polland en Bruselo

La plej proksiman ĵaŭdon en Bruselo estos funkciigita centro Business & Science Poland.  Ĝia celo estas logi laŭeble plej multajn firmaojn al la lobiado favore al la pola scienco kaj entreprenemo. Kvankam temas pri merkatista iniciato ĝi estis inspirita kaj apogita de la Ministerio por la Entreprenemo kaj Teknologio. Ĝis nun apartenas al ĝi nur la ŝtataj firmaoj aŭ publikaj institutoj kiel  Orlen, Lotos, PLL LOT, Grupo Azoty, KGHM, PPL Aviadilaj Havenoj,  Pola Produktejo de Valorpaperoj, Invest Bank, Pola Poŝto. La centro estas malferma al la privataj merkatistoj, entreprenistaj asocioj, komercaj ĉambroj, sciencaj establoj kaj aliaj. Poloj ĝis nun konsistigas malgrandan elcenton inter miloj da lobiuloj en la uniaj institucioj. En la registro de la Eŭropa Koisiono estas registritaj prreskaŭ 12 mil subjektoj el inter kiuj preskaŭ la duonon konsisitigas lobiuloj, branĉaj, industriaj aŭ profesiaj societoj. Krom tio estas pli ol mil konsultofirmaoj, juristaj kacelarioj kaj senependaj konsultantoj.

El la elsendo 14.05.2019. Legas Milada- 1’37”

Aktivaj SIM-kartoj pli multnombraj ol la homa populacio

Laŭ la plej nova raporto de la Internacia Telekomunika Asocio pli malpli antaŭ kvar jaroj la kvanto de aktivaj SIM-kartoj en la mondo superis la populacion de la Tero. Kvankam daŭre ĉirkaŭ unu miliardo da homoj ne havas elektrokonekton nun estas 8,1 miliardoj da aktivaj SIM-kartoj dum la tera populacio egalas al 7,6 miliardoj da homoj. Tio ligiĝas kun la fakto, ke personoj en la evoluintaj regionoj uzas kelkajn telefonnumerojn. Ili servas aparte por kontaktoj  kun laborloko, por kontaktoj privataj aŭ eksterlandaj. Nur 5,28 miliardoj da posedantoj de la poŝtelefoj povas konketiĝi kun la interreto. El ĉi tiu grupo 45 procentoj konsultas sian fejsbukan profilon almenaŭ unu fojon monate. Malgraŭ tio, ke de 10 jaroj malkreskas la nombro  de telefonabonoj ĝi daŭre superas la naturan kreskon de la tera populacio.

El la elsendo 14.05.2019. Legas Maciek – 1’01”

En Krakovo Papa Universitato de Johano Paŭlo la 2-a

Ekde 2006-a jaro en Krakovo funkcias Centro de Johano Paŭlo la 2-a „Ne timu”. En ĝian konsiston eniras preĝejo, al kiu patronecas la sankta Johano Paulo la 2-a, Volontula Centro, Instituto de Johano Paulo la 2-a, Muzeo kun konferenca segmento kaj pilgrimdomo. Sur pli ol 20 hektaroj estis aranĝita vasta parko kun ludplaco, aŭtoparkejo. La Centron kun la fama Sanktejo de Dia Mizerikordo kunigas aparta pasejo. Nun estis decidite, ke sur la tereno de la centro  troviĝos ankaŭ sidejo de la Papa Universitato kun riĉe ekipita scienc-esplora bazo.

El la elsendo 14.05.2019. Legas Maciek – 0’42”

Poloj kontentaj pro sia membreco en la Eŭropa Unio

La 1-an de majo i.a.  poloj  solenis la 15-jariĝon de Pollando en la Unio. Konforme al la plej novaj esploroj de opinisonda CBOS eĉ 91 procentoj de poloj aprobas la membriĝon de nia lando en la Unio. 78 procentoj rimarkas pozitivajn sekvojn de la membiĝo. Interesajn donitaĵoj sekvas ankaŭ el aliaj sondadoj.  La opinisonda PEW Research Centrer esploris la kontentostaton de la civitanoj de 18 landoj, inkluzive de Pollando pro la stato de demokratio en ilia ŝtato. Evidentiĝis, ke poloj sentas pli grandan satisfakcion pri la stato de demokratio en la lando ol multaj okcidenteŭropaj nacioj kiel francoj, hispanoj, britoj aŭ italoj. Inter poloj la kontentoindico egalas al 51 procentoj, en Francio al 48, en Britio al 42, en Italio al 29 kaj en Hispanio al 20 procentoj. Malkontentaj pri la stato de demokratio en sia lando estas 44 procentoj de poloj, 51 procentoj de francoj, 55 procentoj de britoj, 70 procentoj de italoj kaj 81 procentoj de hispanoj. El la esploro de PEW Research Centrer rezultas, ke la plej kontantaj pri la stato de demokratio en sia lando estas svedoj (69 procentoj kontentaj, 30 procentoj malkontentaj). Plej malkontentaj estas grekoj 84 procentoj. Kontentaj estas nur 16 procentoj.

El la elsendo 07.05.2019. Legas Milada – 2’02”

Pola familimodelo

Laŭ la esploroj de CBOS-instituto 49 procentoj de la enketitaj poloj realigas la dugeneracian familimodelon, 22 procentoj – plurgeneracian. 11 procentoj vivas en familioj seninfanaj, 10 procentoj apartenas al solecaj personoj, tri procentoj deklaras la partneran vivrilaton kaj unu procento samsekseman. Plimulto de la respondintoj deziras konservi la familimodelon en kiu edukiĝis. Plej kontentaj estas personoj devenantaj el grandaj familioj – 81 procentoj, sekve personoj el dugeneraciaj familioj – 78 procentoj. Nur 23 procentoj de enketitoj vivantaj solece ŝatas sian vivsituacion, kaj 38 kaj 26 procentoj preferus vivi en familio dugeneracia, respektive plurgeneracia. 59 procentoj de personoj el familioj seninfanaj preferus vivi en malgranda familio kun infanoj same kiel 57 procentoj de solecaj gepatroj. Inter la enketitoj 47 procentoj ŝatus havi du infanojn, 28 procentoj – tri infanojn, 4 procentoj – kvar infanojn kaj 6 procentoj – nur unu idon. Du procentoj entute ne ŝatus havi infanojn. Inter la enketitoj 23 procentoj estis personoj seninfanaj, 20 procentoj havis unu infanon, 35 procentoj – du, 15 procentoj  – tri infanojn. Nur kvar procentoj de la enketitoj havis kvar infanojn kaj tri procentoj – kvin kaj pli.

El la elsendo 07.05.2019. Legas Maciek – 1’42”

Infanprotektaj forpermesoj por la patroj

Komence de aprilo la Eŭropa Parlamento proklamis reguligojn pri novaj principoj rilatantajn al la gepatraj forpermesoj. Ili antaŭvidas, ke la poredukan forpermeson almenaŭ du monatojn devos utiligi la patro sen la  ebleco cedi ĝin al la patrino. Tiuj reguligoj celas helpi al la patrinoj reveni al la profesia laboro kaj instigi patrojn al pli signifa eduka engaĝiĝo. La propono de la direktivo pri la ekvilibro inter la profesia  kaj privata vivo  de antaŭ unu jaro proponita de Eŭropa Komisiono antaŭvidis la 4-monatan devigan poredukan forpermeon de la patroj, do estis pli rigora.  Nun tio ŝanĝiĝas. La direktivo enviviĝas la dudekan tagon post la publikigo en la Oficiala Ĵurnalo de la Unio. La membroŝtatoj devos adapti novajn reguligojn en la daŭro de tri jaroj. Tio okazos ankaŭ en Pollando, en kiu ĝis nun la propatriniĝa kaj la gepatra poreduka forpermesoj povis esti utiligitaj tutece de la patrino.

El la elsendo 30.04.2019. Legas Maciek – 1’03”