Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj


Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

Arkivoj

Kategorioj

Wilanów palaco lume rekreita

Ĝis la 25-a de februaro 2018, varsovianoj povos ĝui unu el siaj plejŝatataj promenadolokoj en tute nova eldono. Temas pri la Wilanów Palaco en Varsovio, kies lumiga sistemo estis tute nove aranĝita. Dank’al lumiga sistemo estos kreitaj historiaj ĝardenaj pavilonoj kaj pergoloj, fontanoj kaj rozarbustoj – ĉio ĉi pere de profesie instalitaj novaj lumaranĝaĵoj. La nova lumigosistemo rilatiĝas al la bela arkitekturo kaj historio de la palaco. La ekspozicidetaloj enhavos elementojn de la blazona ikonografio de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski (la sama, kiu gvidis la venkan batalon kontraŭ la Otomana Imperio sub Vieno en la 1683-a jaro) kaj elementojn de la palaca arkitekturo. En la norda ĝardeno la vizitantoj vidos kreitan per la lumo ĝardenan padon kun 17-jarcenta altano. De ĝi eblos iri al teraso, sur kiu estos lumbildigitaj oranĝoarbetoj similaj al tiuj, kiuj iam kresiks en la reĝa oranĝejo. La organizantoj de la atrakciaĵo ne forgesis ankaŭ pri luma kadro por memorfotoj surfone de la palaco kaj pri tiel nomataj mapping, tio estas tridimensiaj bildoj utiligantaj kiel fonon la palacajn murojn.

El la elsendo 08.12.2017. Legas  Barbara kaj Maciek – 1’28”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Polonicum premiis popularigantojn de la pola lingvo kaj kulturo

La Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo por Eksterlandanoj de la Varsovia Universitato „Polonicum”  jam la 12-an fojon honoris popularigantojn de la pola lingvo kaj kulturo, kiuj laboras eksterlande.  En novembro la premion Polonicum 2017 ricevis la Pola Biblioteko en Parizo, establita en 1838 fare de la membroj de la Granda Elmigrintaro por kolekti librojn, arkivaĵojn kaj nacimemoraĵojn. Ĝia kolekto enhavas nun pli ol 200 mil volumojn, inkluzive de manuskriptoj, mapoj, atlasoj, krokizoj kreiĝintaj inter la 16-a kaj 20-a jarcentoj. La Pola Biblioteko en Parizo estas la plej malnova pola institucio eksterlande. Distingita estis ankaŭ d-ro David Kolbaia el la Studumo pri la Orienta Kulturo de la Varsovia Universitato, estro de la Kaŭkazia Stacio de la universitato en Tbilisi, populariganto de la pola lingvo kaj kulturo en ĉi tiu urbo. Li retrovis perdiĝintan tradukon de „S-ro Tadeo” en la kartvelan lingvon el 1955, kompletigis ĝin, provizis per kritika komentario kaj pretigis por la preso. Alia distingito estas la funkcianta de 40 jaroj Polish Studies Center Indiana University Bloomington liganta sciencan agadon kun la popularigado de la pola kulturo.

El la elsendo 08.12.2017. Legas  Tomek – 1’30”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Moda na Cranacha

La 31-an de oktobro en la Nacia Muzeo en Vroclavo (en la sudokcidenta Pollando) estis inaŭgurita ekspozicio titolita Modo je Cranach (pollingve Moda na Cranacha) prezentanta la pentroarton el la periodo de la protestanta reformo en Vroclavo kaj en Malsupra Silezio. La verkoj de Lucas Cranach kaj de artistoj el lia rondo rolas kiel la interpretoŝlosilo por prezenti lian influon en la artan vivon de la regiono. Inter la kelkdekaj pentraĵoj de Cranach ekspoziciataj en Vroclavo troviĝas interalie Salome kun la kapo de Holoferno aŭ Adamo kaj Eva. La direktoro de la Nacia Muzeo en Vroclavo, Piotr Oszczanowski, substrekas, ke oni ne povas forgesi pri la grandega influo de la Cranach-familio en la arton de granda parto de Eŭropo kaj pri la krea fekundeco. Aldonendas, ke temas pri artistoj, kiujn nuntempe oni povus difini kiel lertajn artokomercistojn, pro kio iliaj verkoj troviĝas en multnombraj muzeoj, interalie en Vroclavo, kun kiu la familio Cranach havas ja ligojn. Nome, ĝuste en Vroclavo la filino de Lucas Cranach la Juna, edziniĝis al fama tiutempe kuracisto Johann Herman kaj kiel doto ŝi alportis al Vroclavo pentraĵojn aŭtoritaj de siaj patro kaj avo. Temis pri verkoj tiom kvalitaj, ke la imperiestro Rudolfo la Dua petis unu el ili por ekspozicii ĝin en sia kolekto de la Hradĉany kastelo en Prago. La vroclavanoj, tamen, respondis al la regnestro, ke eble li elektu alian pentraĵon: temis ĝuste pri la menciita kadre de la ekspozicio Salome kun la kapo de Holoferno, venigita al Vroclavo el Budapeŝto.

El la elsendo 01.12.2017. Legas  Barbara kaj Maciek – 1’57”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Beksińscy. Videosona albumo

Ekde la 10-a de novembro en la polaj kinejoj eblis spekti la dokumentan filmon (pollingve Beksińscy. Album wideofoniczny), kies scenaro kreiĝis surbaze de sukcese venidĝanta en Pollando biografia libro Beksińscy. Duobla porteto (Beksińscy. Portret podwójny) de Magdalena Grzebałkowska. La premiero de la filmo okazis kade de la ĉi-jara, 57-a eldono de la Krakova Filmfestivalo, dum kiu ĝi ricevis apartan distingon de la ĵurio. La filmo estis prezentita ankaŭ dum aliaj polaj filmfestivaloj, interalie en Lodzo, Kazimierz Dolny kaj Sopot. Ĉie ĝi vekis grandan interesiĝon de la spektantaro kaj spronis al longdaŭraj, postprezentaj diskutoj kun la aktoroj. La emociajn reagojn de la publiko kaŭzas interalie la majstre prezentita ĉefa vefto de la filmo, nome la historio de la familio de Zdzisław Beksiński, fama pola pentristo. Liaj komplikaj rilatoj kun la filo Tomasz, suferanta pro depresio kaj plurfoje provinta ĉesigi sian vivon, en la filmo estis precize rekonstruitaj pere de privataj, ĝis nun nepublikigitaj sonaj, filmaj kaj fotografiaj arkivaĵoj de la familio Beksiński. Ĉio-ĉi eblis dank’al pli ol duonjarcenta pridokumentado de la vivo de sia familio fare de Zdzisław Beksiński. Nome, pere de leteroj, fotografioj, sonaj memoraĵoj kaj amatorecaj fimoj, la pentristo kreis siaspecan memorarkivejon de la familio; ĝiaj fragmentoj estis majstrece enplektitajn en la scenaron. Tiamaniere, la filmaj scenoj distingiĝas per altgrada realeco, per kiu la filmspektanto iĝas proksima atestanto de la suferoplena historio de Zdzisław Beksiński.

El la elsendo 01.12.2017. Legas  Barbara kaj Maciek – 2’07”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La japana muzaiko en la krakova Manggha-muzeo

Ekde septembro en la krakova Manggha-muzeo funkcias ekspozicio „La japana muzaiko” proksimigante la bazajn informojn pri Japanio, ĝia geografio, kulturo, arto, ĉiutagaĵoj kaj kuirarto.  Tiu edukkaraktera ekspozicio celas ne sole infanojn. Dank’ al 9 ekspozicisegmentoj la vizitantoj konatiĝas kun pluraj faktoj  pri la japana geografio, demografio, religio kaj simboloj. Sekve oni prezentas japanajn festojn, kuirarton kaj teksaĵojn kaj laŭvice vizitanto eniras la mondon de japana kaligrafio kaj papero. Ne mankas popkultura segmento,  en kiu eblas konatiĝi same kun la tradiciaj, kiel ankaŭ nuntempaj ludoj kaj bildstrioj. La lasta parto, kiun oni eniras preterirante la miniaturajn arbojn bonsai kaj floraranĝojn ikebana, proksimigas la spacon de la tradicia japana domo kun tatamoj,  verando kun alrigardo al la ŝtonĝardeno zen. En la interno estas prezentitaj kirasoj kaj glavoj. Dum la ekspozicio daŭronta ĝis la 7-a de januaro 2018 estis planitaj multaj akompanaj aranĝoj dum kiuj eblas lerni kaligrafion, la preparadon de miniaturaj dolĉaĵoj wagashi (ŭagaŝi), la elfaradon de lignogravuraĵoj, de la tuketoj furoshiki (furoŝiki) aŭ kreado de paperpupoj washi ningo (ŭaŝi ningo).

El la elsendo 24.11.2017. Legas  Gabi – 1’50”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

La ĉerkoportreto en la iama Pollando

Lige kun la pasinta komence de novembro Festo de la Mortintoj, komuna por kristana religia kulturo valoras memorigi la artbranĉon ne konatan ekster Pollando kaj ligitan kun ĉerkoportretoj. Nome en la baroka epoko la funebraj ceremonioj similis al kelktaga, teatra spektaklo latine difinata „pompa funebris”, al kiuj familioj estis longe sin preparantaj.  Por la bezonoj de la sepulto estis komponataj specialaj verkoj, paroladoj, homilioj kaj ankaŭ kreataj „castrum doloris”, specifaj „dolorkasteloj”. Temis pri ornamaj katafalkoj dekoritaj per nigraj funebraj rubandoj, kovrilaj teksaĵoj kaj kandelingoj. Ne ĉiuj kompreneble povis al si permesi ĉi-specan pompan sepulton, ĉar tio ligiĝis kun grandegaj kostoj. Por eviti ilin kelkfoje iuj jam en la testamento estis indikantaj, ke sepulto de la koncernato estu modesta. Antaŭ tiu epoko ĉerkoj antaŭ la entombigo estis malkovrataj kaj la funebrantoj povis adiaŭi la forpasinton vidante lin postmorte. Tio ne eblis en situacio kiam entombigopreparoj longiĝis. En tio originas la ĉerka portreto. Dank’ al ĝi la forpasinto estis kvazaŭ kunĉeestanto de la propra sepulto pere de sia portreto. La forpasinto estis prezentata en realisma maniero kun malfermitaj okuloj kaj bone videblaj realismaj vizaĝtrajtoj, kiujn eblis vidi eĉ de kelkmetra distanco. Malgraŭ tio, ke la polaj ĉerkoportretoj estas kuriozaĵo laŭ la monda skalo kiel artverko veran aprezon kaj agnoskon ili akiris nur en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. La ĉerkoportertoj estis pentritaj per oleofarboj rekte sur la kupra, plumba-stana aŭ arĝenta lado kun la dimensio de 45 je 50 centimetroj. Ilia formo ses- aŭ oklatera ligiĝis kun la formo de la ĉerko. La portretoj estis lokataj ĉe la kapo, ĉe la plandumoj estis metata tabulo kun informoj pri la mortinto kaj ties meritoj. Flanke de la ĉerko troviĝis la gentoblazonoj. Post la entombigo la ĉerka porteto estis pendigata en preĝejo aŭ familia tombokapelo. Al la nuntempuloj la ĉerkoportetoj  liveras informojn pri la ŝanĝiĝanta dum jaroj modo. Ne nur la vizaĝtrajtoj estis prezentitaj realisme, sed oni ankaŭ zorgis pri realisme pentritaj vestodetaloj, juveloj. Viroj kutime estis prezentataj kun tradicia tiam hararanĝo kaj la lipharoj, en tradiciaj nobelaj vestoj. Virinoj en solenaj roboj el orfadenaj teksaĵoj kaj modaj barokepoke ŝaloj ĉirkaŭ la kapo kaj vizaĝo aŭ felaj kapkovriloj. En pli posta periodo ili estis pentrataj en dekoltitaj roboj kun pufitaj manikoj, kun perloj, puntaĵoj kaj ornamaj rubandoj. La plej riĉaj kolektoj de la pola funebra pentroarto troviĝas en la Nacia Muzeo en Poznano kaj en la Muzeo de Międzyrzec en la okcidenta Pollando.

El la elsendo 17.11.2017. Legas  Maciek – 3’42”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Konservistaj laboroj pri la plej malnova meslibro

Unu kaj duonan jaron prenis laboroj pri ĝisfundaj konservistaj laboroj de la plej malnova presita en Pollando meslibro. Temas pri la 16-jarcenta Vroclava Meslibro (Missale Vratislaviense), kiu pro la intensa uzado ne konserviĝis en bona stato. La kovriloj estis difektitaj,  kelkaj paĝoj lozaj kaj sub la fingroj detruiĝantaj. Dum la restaŭraj laboroj kelkiuj paĝoj estis subigitaj al kompleksa konservado ligita kaj kun la forigado de malpuraĵoj, kiel ankaŭ kun la kompletigado per papermaso en speciala maŝino. La meslibro enhavas tekstojn de sanktamesaj preĝoj kaj celebroordon. La unuaj meslibroj en Pollando aperis en la 10-a jarcento kiel manuskriptoj venigitaj el la okcidenta Eŭropo. Ekde la 12-a jarcento tiuj manuskriptoj estis jam kopiataj en la lando. La unuaj presitaj aperis fine de la 15-a jarcento. La ĵus restaŭrita Vroclava Meslibro troviĝas nun en la staplejo de la Libroeldonejo en Cieszyn, kie estas stabilaj klimataj kondiĉoj – adekvataj temperaturo, humideco kaj limigita lumefikado. Ĝi estis eldonita en Krakovo en 1505 fare de Jan Haller kaj Sebastian Hyber laŭ la komisio de la loka episkopo Jan Turzon.

El la elsendo 17.11.2017. Legas  Gabi – 1’38”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Pola Radio Chopin

La 11-an de novembro, en la 99-a datreveno de la reakiro de la suvereneco fare de Pollando sian emisiadon inaŭguros Polskie Radio Chopin (Pola Radio Chopin). Ĝi rolos kiel kompendio de konoj pri la vivo kaj kreado de la elstara pola komponisto. La nova stacio estas aŭskultebla bite laŭ la teknologio DAB+ kaj en la interreto ĉe la adreso chopin.polskieradio.pl. Ĝia programo estos elirpunkto por konsideroj pri la pola kaj eŭropa muziko. La eŭropa kunteksto kompletigos konojn pri tio, kio konsisitigas polan muzikan kulturon kaj historion de la plenumarto de la pola muziko. En la stacio dominos la kreado de Chopin, sed estos prezentataj ankaŭ komponistoj de la malnova, baroka kaj klasika muziko. Dank’ al la nova stacio estos memorigitaj priaŭskultoj de la registrataj ekde 1955 Chopin-konkursoj kiel ankaŭ koncertoj registritaj dum aliaj festivaloj i.a. Internacia Chopin-festivalo en Duszniki kaj Internacia Muzikfestivalo „Chopin kaj lia Eŭropo”. En la interreta paĝo eblos konatiĝi kun aktualaĵoj ligitaj kun la serioza muziko kaj Chopin-rilata temaro, eventoj, konkursoj kaj eldonnovaĵoj. La pola kulturministro deklaris, ke Pollando elaĉetos la posedorajtojn al. la katalogo de la polaj sonkolektoj de la firmao Warner Music Poland. La antaŭa registaro vendis al. ĝi en 2015 la firmaon Polaj Surbendigoj kun 36 mil sonregistroj de polaj artistoj kontraŭ 8 milionoj da zlotoj, t.e. ne plenaj du milionoj da eŭroj.

El la elsendo 10.11.2017. Legas  Milada kaj Barbara – 2’15”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Palaco de Krakovaj Episkopoj – Historimonumento

La Palaco de la Krakovaj Episkopoj en Kielce kune kun la tiea katedrala komplekso ektroviĝos en la listo de la Historimonumentoj, sur kiu troviĝas jam i.a. la teŭtona kastelo en Malbork, batalkampo ĉe Grunwald, klostro ĉe la Hela Monto. Ĝis nun ĉi tiun prestiĝan titolon havas 70 historiaj objektoj, inkluzive de tri el la sanktakruca vojevodio (la centra Pollando): neolitaj silikaj minejoj en la loko Krzemionki, klostro sur la monto Sankta Kruco kaj cisterciana abatejo en Wąchock. Nun aldoniĝas la Palaco de la Krakovaj Episkopoj en Kielce, unu el la plej bone konserviĝintaj ĉi-specaj rezidejoj el la epoko de Vasa-dinastio. La Historimonumentoj povas esti arkitekturaj objektoj, kulturaj panoramoj, urbaj aŭ vilaĝaj kompleksoj, teknikaj historiaĵoj, objektoj de la defenda konstruarto, parkoj, ĝardenoj, tombejoj, memorlokoj ligitaj kun la plej gravaj eventoj aŭ historiaj figuroj kaj arkeologiaj esplorterenoj. Laŭplane la listo lige kun la venontjara 100-jariĝo de la sendependeco de Pollando enhavos 100 ĉi-specajn objektojn.

El la elsendo 10.11.2017. Legas  Maciek kaj Barbara – 1’21”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Kompleta katalogo de la reĝaj murtapiŝoj

Kreiĝis kompleta katalogo de la ornamaj murtapiŝoj (arasoj) de reĝo Sigismundo Aŭgusto (la 16-a jarcento) enhavanta analizon de la stato, historion kaj artan karakterizon de 138 ornamaj teksaĵoj el la reĝa Wawel-kastelo en Krakovo, kiuj konserviĝis ĝis nun. Temas pri 628-paĝa eldonaĵo kun 390 ilustraĵoj. La reĝo Sigismundo Aŭgusto mendis la murtapiŝojn ĉe la plej renomaj teksistaj metiejoj de Bruselo. La kreiĝintaj en la jaroj 1550-60 murtapiŝoj prezentas bibliajn scenon, riĉan flaŭromondon kaj ekzotikajn animalojn. Komence la kolekto konsisitis el 160 teksaĵoj, ĝis nun restis nur 138. 136 troviĝas en Krakovo kaj po unu en Varsovio kaj Amsterdamo. La arasoj estis tekstitaj el lano kaj silko kun la uzo de multaj arĝentaj kaj oraj fadenoj kaj origine estis uzataj dum la plej pompaj solenaĵoj de la reĝa korto. La reĝo testamentis ilin al la fratinoj kaj post ilia morto la arasoj fariĝis la posedaĵo de la Pola Reĝolando. En 1795 rusoj forveturigis ilin al Petersburgo kaj redonis nur en 1921 baze de Riga-traktato. Multaj estis damaĝitaj pro tranĉado kaj maltaŭga uzado kaj konservado. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito la kolekto estis evakuita tra Rumanio, Francio kaj Britio al Kanado kaj revenis al la reĝa Wawel-kastelo en Krakovo en 1961. La kolekto de la ornamaj murtapiŝoj en Wawel-kastelo estas la unusola parto de la reĝa rezidejo konserviĝinta ĝis hodiaŭ el la epoko de Jagelonoj. Ĝi estas la plej granda ĉi-speca kolekto en Pollando, unu el la plej grandaj en Eŭropo.

El la elsendo 10.11.2017. Legas  Gabi kaj Barbara – 2’22”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Koncerto lige kun la festo de sendependeco en Vieno

Hodiaŭ, tio estas vendrede la 10-an de novembro en la fama ora salonego Musikverein en Vieno estas planita koncerto de la Simfonia Orkestro de la Apudkarpatia Filharmonio el Rzeszów signalanta la venontjaran 100-an datrevenon  de la reakiro de la suvereneco fare de Pollando. En ĝia programo – antaŭtage de la 99-a datreveno –  troviĝas verkoj komponitaj de artistoj, kiuj ligis al la pola kulturo kaj tradicio. Inaŭguras ĝin  la Simfonia Preludo „Polonia” de la brita komponisto Edward Elgar, kiu verkis ĝin en 1915 omaĝe al Ignacy Jan Paderewski, ne nur komponisto kaj pianisto, sed ankaŭ ŝtatviro. Aŭdiĝos sekve la 2-a Fortepiana Konĉerto Sol-minora de Camille Saint-Saëns. Fine de la 70-aj jaroj li estadis en Varsovio kaj en Parizo raviĝis per plenumo de siaj komponaĵoj fare de Ignacy Jan Paderewski epitetinte lin „genio, ludanta ankaŭ fortepianon”. En la 2-a parto de la koncerto aŭdiĝos la 3-a Simfonio Re-Maĵora opuso 29 „Pollando” de Piotr Czajkowski. Unu el ĝiaj partoj estis komponita laŭ la ritmo de pola nacia danco, polonezo. Al la viena publiko estas speciale dediĉita la uverturo „Fabelo” de Stanisław Moniuszko.

El la elsendo 10.11.2017. Legas  Milada – 1’44”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Kultura frandaĵo, la Kartoludantoj de Caravaggio

Jam baldaŭ poloj ĝuos kulturan frandaĵon, kiun konsistigos la prezento de la Kartoludo de Caravaggio en la varsovia Nacia Muzeo. La verko de la itala pentristo, granda reforminto de la eŭropa pentroarto lime de la 16-a kaj 17-a jarcento estos prezentota ekde la 9-a de novembro ĝis la 11-a de februaro 2018. Caravaggio opiniata de la arthistoriistoj kiel unu el la plej grandaj artaj figuroj, kreanta en la periodo 1593-1610 en Romo, Napolo, sur Malto kaj Sicilio estas ankaŭ difinata artisto-skandalulo kaj obstina anĝelo. La Kartoludo apartenas al la fruaj bildoj de la artisto pri ĉiutagaĵoj. Ĝi prezentas kartludajn trompistojn en la kartludo kun juna viro. Caravaggio vizitanto de italaj tavernoj povis esti plurfoje la atestanto de similaj scenoj. La pentraĵo el la londona Museum of The Order of St. John estas unu el la du versioj de la verko de juna Caravaggio, kiu malfermis antaŭ li la artistan karieron. La pentraĵo estis malkovrota en 2006 fare de Sir Denis Mahon, unu el la plej elstaraj arthistoriistoj kaj artkolektantoj de la 20-a jarcento. La alia, la plej fama versio de ĉi tiu tolaĵo estis kreita en 1597 kaj retrovita en 1987. Aktuale ĝi troviĝas en la usona Kimbell Art Museum en Fort Worth.

El la elsendo 03.11.2017. Legas  Tomek – 1’34”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Bitigitaj lignaj preĝejoj de Cieszyn-regiono

Dank’ al la virtualaj ekskursoj eblas konatiĝi interrete kun 22 lignaj rom-katolikaj preĝejoj situantaj ĉe la pola kaj ĉeĥa flakoj de Cieszyn-Silezio. Dank’ al tio  ĉiu internaŭto povos rigardi iliajn internojn kaj informiĝi pri ili en la lingvoj pola, ĉeĥa kaj angla. Entute temas pri 360 paĝoj. La fotoj pri la internoj de la  lignaj sanktejoj de Cieszyn-Silezio  estas komuna entrepreno de la Muzeo de Cieszyn-Silezio kaj Muzeo en la ĉeĥa Cieszyn. La Muzeo de Cieszyn-Silezio estas  la plej malnova regiona muzea Centro en Pollando. Establis ĝin pastro Leopold Szersznik.

El la elsendo 03.11.2017. Legas  Maciek – 0’52”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Łódź (Lodzo) – urbo de filmo

Lodzo, kiel unu el 64 urboj reprezentantaj 44 landojn ektroviĝis en la Reto de kreaj urboj de Unesko, akirinte la titolon Urbo de Filmo. Tiel ĝi aliĝis al la prestiĝa grupo de urboj jam havantaj tiun ĉi titolon, kiel Romo, Sidnejo aŭ Bradford. Samtempe kun Lodzo estis al ĝi kalkulitaj Bristolo, Yamagata, Qingdao, Terassa. Entute la Reto de kreaj Unesko-urbo enhavas jam 180 urbojn distingitaj en diversaj branĉoj,  kiel artmetio kaj popolarto, amaskomunikila arto, dizajno, gastronomio, literaturo, muziko kaj filmo. En la pola motivdokumento troviĝas informoj pri kvar lodzaj altlernejoj pretigantaj al la laboro en ĉiuj ŝlosilaj sferoj ligitaj kun la filmkreado, pri la organizataj tie filmfestivaloj, pri la lodzaj subjektoj okupiĝantaj pri la filmproduktado, pri dekoj da filminiciatoj kaj du tieaj filmmuzeoj. Por Unesko la ŝlosilan signofon havis evoluperspektivoj de la urbo baze de la filmkreado. Lodzo prezentiĝos kiel filmurbo meze de 2018 dum la unua renontiĝo de kreaj urboj en Krakovo kaj Katowice.

El la elsendo 03.11.2017. Legas  Maciek – 1’23”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Via Vincent

La Eŭropa Filmakademio prezentis liston de animaĵoj nomumitaj por la Eŭropa Filmpremio. Inter kvar titoloj troviĝas la pola filmo „Via Vincent”, la unua en la filmhistorio beletra filmo kreita laŭ pentrista tekniko, reĝisorita de Dotota Kobiela kaj Hugh Welchman. Por la filmo estis uzitaj 65 mil bildoj, pentritaj de 125 pentristoj – 65 el Pollando kaj 60 el eksterlando. La filmon kunkreis pentristoj de 15 naciecoj, kiuj neniam kune kunsidis. Dank’ al kunigo de la biloj kreiĝis vigla, beletra filmo prezetanta la pentroarton de van Gogh postmorte agnoskita patro de la moderna arto. La filmintrigo okazas unu jaron post la morto de la artisto. Ĝia ĉefmotivo estas letero de Vincent al la frato, Theo van Gogh neniam sendita. La tasko de la filo de la leterportisto amikiĝinta kun Vicent estas liveri ĝin al la frato de la pentristo. La nunjara 30-a eldono de la eŭropaj filmpremioj okazos la 9-an de decembro en Berlino. Krom „Via Vincent” en la kategorio de la animitaj filmoj nomumitaj estis  „Ethel and Ernest” de Roger Mainwood, „Louise by the Shore” de Jean-François Laguionie,  „Zombillenium” de Arthur de Pins kaj Alexis Ducord.

El la elsendo 27.10.2017. Legas  Milada – 1’44”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Francio honora gasto de la Librofoiro en Krakovo

„Mi legas kaj fariĝas libera”, tiu ĉi ĉitaĵo el la portugala verkisto Fernando Pessoi estas la moto de la 21-a Internacia Librofoiro en Krakovo komenciĝinta lastĵaude. Ĝia honora gasto estas Francio. Por la foiro venis 700 ekspoziciantoj el pli ol 20 landoj, inkluzive de Aŭstrio, Bulgario, Hispanio, Germanio, Rusio kaj Hungario. La 20-an fojon estos enmanigita la premio „Goncourt-listo: pola elekto” inaŭgurita de la krakova Franca Instituto, kiun atribuas studentoj de la franca filologio el la polaj universitatoj. Dum la foiro sian  prapremieron  havos la plej nova libro de Zygmunt Miłoszewski kaj tradukita en la polan populara en Kanado  libro de Arllette Cousture „Infanoj el aliaj landoj”, pri familio elmigrinta el Krakovo kaj instaliĝinta en Kanado. Ekde sabato sur la tereno Expo Kraków funkcios speciala Aŭtora Sfero, en kiu eblos ricevi aŭtografojn de popularaj kreantoj kaj fari kun ili memorfoton. La trian fojon al la foiro akompanas Bildstria Salono, funkcias Salono de la Infana kaj Junuara Libro kaj Infana Metisfero por plej junaj vizitantoj de la foiro. Siajn apartajn salonojn havas religiaj eldonantoj kaj eldonantoj de akademiaj kaj sciencaj libroj.

El la elsendo 27.10.2017. Legas  Milada – 1’46”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Historio de la manuskripto de Sinjoro Tadeo

Ĝis la 5-a de novembro en la Muzeo de Sinjoro Tadeo en Vroclavo eblas rigardi la ekspozicion pri la historio de la fama manuskripto de Adam  Mickiewicz, sekvante ŝanĝojn faritajn en ĝi fare de la aŭtoro.  Krom la manuskripto el la Nacia Instituto de Ossoliński-familio en la ekspozicio troviĝas 18 unuopaj folioj el la laborkajero kaj prespreta teksto de la epopeo. Aparte estas ekspoziciita la manuskripto de Klarigoj. Kutime ili ĉiuj troviĝas en la Pola Biblioteko en Parizo, Literatura Muzeo de Adam Mickiewicz en Varsovio, Nacia Muzeo en Krakovo kaj la Centro de la Dokumentado kaj Studumo pri la papado de Johano Paŭlo la 2-a en Romo. La ekspozicio memorigas la rolon de la verko en la pola kulturo pentranta la panoramon de la pola socio lime de la 18-a kaj 19-a jarcentoj.

El la elsendo 20.10.2017. Legas  Tomek – 0’54”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Biedermeier – Burĝa arto, alie hejma romantiko

Pli ol 400 objektoj tiaj kiel vestoj, mebloj kaj pentraĵoj, kiujn ŝatis la burĝaro en la unua duono de la 19-a jarcento troviĝas en la ekspozicio de la varsovia Nacia Muzeo, dediĉita al la stilo Biedermeier, difinata ankaŭ kiel la hejma romantiko. Ĝi proksimigas germanan, aŭstran arton kaj artverkojn kreiĝintajn sur la polaj teritorioj. La verkojn de Ferdinand Waldmuller, Carl Spitzweg kaj Moritz von Schwind akompanas tiujn de Jan Chrucki, Aleksander Gryglewski, Rafał Hadziewicz, Wincenty Kasprzycki kaj Marcin Zaleski. La ekspozicio konsistas el kvar partoj, kiujn dividas salonoj aranĝitaj en la stilo de la epoko. La unua parto prezentas „malgrandan stabiliĝon de solidaj burĝoj, familion, artiston, socion”, la alia estas dediĉita al la burĝaj infanoj, kiuj fariĝis grava konsumanto de kulturo kaj por kiuj estis kreataj specialaj etaj mebloj kaj ludiloj. La ceteraj ligiĝas kun loka kaj nacia identeco, vojaĝoj, kuraccela turismo kaj ripozo. La plej granda parto ekspozicias meblojn, arĝentaĵojn, ceramikaĵojn, vitraĵojn, vestojn kaj akcesoraĵojn de modo. Tiun interesan ekspozicion akompanas specialaj gvidadoj, prelegoj kaj muzeaj lecjonoj destinitaj por ĉiuj vizitantoj – infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj neplenlertuloj.

El la elsendo 20.10.2017. Legas  Tomek – 1’29”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Speciala salono por la relikvujo de sankta Dorotea

En la vroclava Nacia Muzeo (la sudokcidenta Pollando) unu el la ekspozicisalonoj estis lastatempe aparte destinita por la relikvujo de sankta Dorotea. Ĝi troviĝas kadre de la konstanta galerio dediĉita al la regiona arto el la 14-a kaj 16-a jarcentoj, iam utiligata por prezenti la malfrumezepokajn objektojn  de la metiarto. Speciale aranĝita salono akcentas la rangon de la eksponaĵo, kiu estas brila verko de la oraĵumista arto el la 15-a jarcento. La unua mencio pri la relikvujo de sankta Dorotea aperis en la financa libro de la vroclava urbodomo el 1445. Ĝi konsistas el malnovaj kaj novaj elementoj. Al la malnovaj kalkuliĝas la busto de la sanktulino farita probable en Vroclavo. Al la novaj – bazo kun riĉornama bordaĵo kaj krono el la limo de la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kiujn oni ligas kun la hungara oraĵumista arto. Laŭ tradicio sankta Dorotea estis kristana martirino el la 4-a jarcento. En ikonografio ŝi estas prezentata kiel juna virino en reĝaj vestoj kun diademo aŭ krono surkape, kun tiaj atributoj kiel rozo, florbukedo, florkrono, arbusto kreskanta ĉe ŝiaj piedoj kaj kun korbeto da fruktoj kaj floroj. Ŝia bildo troviĝas en la blazono de Vroclavo.

El la elsendo 13.10.2017. Legas  Tomek – 1’27”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Bita Nacia Biblioteko Polona kun dumiliona objekto

La kolektoj de la bita Nacia Biblioteko riĉiĝis en oktobro 2017 per dumiliona objekto. Temas pri urno kun cindroj de nepritakseble valoraj manuskriptoj kaj malnovpreaĵoj de la Nacia Bilioteko bruligitaj de germanoj en oktobro 1944 post la falo de la Varsovia Insurekcio. Polona intertepe riĉiĝis je novaj funkcioj ebligante al la legantoj trarigardi gazetojn laŭ kalendaro kaj konsulti panelon, en kiu kulturinstitucioj prezentas siajn provizojn utiligante la infrastrukturon de la bita biblioteko. Polona disponigas al la publiko librojn, manovpresaĵojn, manuskriptojn, grafikaĵojn, mapojn, muziknotojn, fotografaĵojn, flugfoliojn kaj poŝtkartojn bitigitajn helpe de la plej modernaj teknologioj. Ĉiuj ĉi objektoj apartenas al la publika domeno kaj eblas ilin utiligi ankaŭ komerce.

El la elsendo 13.10.2017. Legas  Milada – 1’54”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

1  2  3  4  5  6  7  8 9 10 11