Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj


Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

Arkivoj

Kategorioj

Bitigotaj provizoj de la Reĝa Kastelo en Varsovio

Bitigotaj muzeaj objektoj, i.a. pentraĵoj, skulptaĵoj, grafikaĵoj kaj arkivaĵoj de la varsovia Reĝa Kastelo ekde 2019 troviĝos en nova scienca-eduka portalo. Ĝi prezentos ankaŭ rezultojn de la sciencaj esploroj kaj didaktikajn materialojn por lernejoj. La projekto celas grandigi la alireblecon al. la kastelaj provizoj, al. ĉio ĉi kio estas la Reĝa Kastelo kiel konstruaĵo, muzeo kaj homoj, kiuj pri ĉi tiu heredaĵo okupiĝas. Dum la pretigado de la portalo unuavice oni konsideris la bezonojn de la utiligantoj kaj de la socio interesiĝanta pri kulturo kaj deziranta utiligi ĝiajn bonaĵojn en maniero moderna kaj facila. La platformo prezentos la esplorrezultojn el la sfero de historio, arthistorio kaj muzea agado. Ĝia eduka parto liveros plurkomunikilan oferton kun muzeaj lecionoj kaj didaktikaj materialoj por ĉiuj edukniveloj. La trian parton konsistigos virtuala gvidilo tra la muzeaj kaj arkivaj kolektoj. Kadre de la projekto estos disponigitaj pli ol 9 mil objektoj kun adekvata priskribo ankaŭ en la angla lingvo. La laboroj komenciĝos la 1-an de julio nunjare kaj finiĝos la 30-an de junio 2019.

El la elsendo 29.01.2016. Legas Tomek – 1’23”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Poloj pri la prahistorio de la Iberia Duoninsulo

Laŭ esploroj de polaj esploristoj la venigado de fajnaj ceramikaĵoj el la fora Fenicio al la antikva Iberiio estis malpli ofta ol supozite. Objektoj taksataj kiel origine fenicaj evidentiĝis lokaj imitaĵoj. Tio estas unu el la rezultoj de la dujara esplorprojekto, dum kiu arkeologoj ekzamenis de kie devenis importitaj fenicaj ujoj retrovataj en tombejoj kaj setlejoj el la frua fera epoko en la valo de la rivero Gwadalkiwir. „La komenco de feroepoko en la sudokcidenta parto de la Iberia Duoninsulo: kronologio kaj materiala kulturo” estas la unua pola esplorentepreno sur la Iberia Duoninsulo. Inter polaj specialistoj estis ne sole arkeologo, sed ankaŭ kemikiistoj kaj specialistoj pri fizikokemiaj metodoj. La kemia ekzamenado de onidire fenicaj ujoj elmontris, ke temas pri lokaj imitaĵoj. Nur malmultaj ekzamenitaj objektoj verŝajne venis el Fenicio. Alia problemo, kiun esploris poloj estis detaligo de kronoliogio de arkeologiaj loĝtrovaĵoj en la suda Iberio dum la unua jarcento antaŭ nia erao. Tiurilate estis aplikita la metodo C14 kaj la analizo de la provaĵoj okazis en laboratorio en la irlanda Belfasto kadre de la akademia kunlaboro. Tiu esploro ebligis dubigi la ĝisnun rekonitan kronologion kaj kelkkaze evidentiĝis,  ke la spuroj estas je 200 jaroj malpli novaj ol supozite. Tradicie oni asertas, ke influite de fenicoj inter la iberia socio aperis la rito de la postmorta korpobruligado. Sed fenicaj komercistoj aperis tie en 9 jarcento antaŭ nia erao. Polaj esploroj elmontris, ke la rito de la korpobruligado sur la Iberia Duoninsulo estis praktikata jam lime de la 11-a kaj 10-a jarcentoj antaŭ nia erao.  Nun la polaj esploristoj ricevis inviton ekzameni antikvajn olivlampojn el la egipta Berenike.

El la elsendo 29.01.2016. Legas Maciek – 2’18”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ripozo kun arkitekturo

Homoj ofte klopodas distanciĝi de la urbo kaj ĉiutagaj zorgoj serĉante ripozon dum la semajnfina kontakto kun la naturo. Tamen kiel elmontras la plej novaj esploroj simile ripozige efikas tempo pasigita en la ĉirkaŭaĵo de bela arkitekturo. Laŭ esploristoj el la Universitato en Warwick ne estas necese fuĝi for de la urba bruo, sed promeni al lokoj karakteriziĝantaj per bela arkitekturo. Por plibonigi nian bonfarton ne estas necesa verda scenaro, sed unuavice plaĉa scenaro. Baze de pluraj analizoj specialistoj elmontris, ke pliboniĝon de nia animagordo kaj bonfarto simile kiel parkoj, arbaroj, naturbelaĵoj influas ankaŭ belaj arkitekturaj objektoj, estetikaj valoroj de la urbaj konstruaĵoj, interesa dezajno en la urba spaco. Simile kiel susurantaj arbaroj kaj florplenaj herbejoj ili ankaŭ kaŭzas kontentosenton, provizas nin per pozitiva energio kaj ĝenerale influas plibonige la animagordon. Kaj tio signifas, ke la medio en kiu ni troviĝas ĉiutage havas pli grandan influon je nia bonfarto ol oni komence pensis. Tio estas grava signalo por arkitektoj kaj personoj okupiĝantaj pri la planado de la urba spaco, ke jam ĉe la etapo de planado ili memoru ne sole pri funkcieco de koncerna loko, sed ankaŭ pri ĝiaj estetikaj valoroj.

El la elsendo 22.01.2016. Legas Tomek – 1’30”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Kamparanoj” de Władysław Reymont en 160 eldonoj

Ĝis la mezo de marto la loĝantoj de Skierniewice en la centra Pollando povas viziti ekspozicion „Kamparanoj” de Reymont en 160 eldonoj”. La ekspozicio prezentas diverslingvajn versiojn de la fama verko de Władysław, i.a. ĉinan, svedan, kroatan, hebrean el la privata kolekto de Zbigniew Stania, la posedanto de la Artgalerio  de Arkivaĵoj kaj Regionaj Memoraĵoj en la vilaĝo Lipce Reymontowskie. Ĝuste tiun lokon elektis la aŭtoro por la intrigo de sia romano “Kamparanoj”. Li estis ligita kaj kun ĝi  kaj kun ĉirkaŭaj lokoj inkluzive de Skierniewice. En  Skierniewice Reymont havis amikojn kaj rolis en la amatora teatro. En decembro 2015 pasis la 90-a mortodatreveno de Reymont, kiu akiris la mondan famon ĝuste dank’ al la romano “Kamparanoj”,  pro kiu en 1924 li ricevis literaturan Nobel-premion. En sia vivo Reymont paktikis diversajn profesiojn.  Li estis tajloristo, fervojoficisto, rolis en vagaj teatraj trupoj, laboris kiel ĵurnalisto, verkis novelojn. En siaj romanoj li traktis problemaron ligitan kun moraj transformiĝoj, socio, historio. Signifan lokon en la kreado de Reymont okupas la romano “Promesita Tero” – filmita de Andrzej Wajda – prezentanta la kreiĝon de la industria Lodzo lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. En decembro 2015 ĝi estis rekonita kiel entute la plej bona pola filmo.

El la elsendo 22.01.2016. Legas Gabi kaj Barbara – 1’57”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Konservita sarkofago de reĝo Stefan Batory

Finiĝis la konservado de la sarkofago de reĝo Stefan Batory. Dum la plej proksima monato eblos admiri ĝin en la krakova Wawel-kastelo en la kapelo de Vazoj. Poste estos en ĝin metita kupra ĉerko kun la teraj restaĵoj de la monarko. Personoj vizitontaj estonte la Reĝajn Tombojn povos vidi nur unu flankon de la sarkofago, tial la nuna estas escepta okazo. La stanaj platoj – imitontaj arĝenton – estis koroditaj kaj ilia protekto dum la antaŭaj konservistaj laboroj kaŭzis, ke ili ekhavis kompakte grizan koloron. Forigo de oksidaĵoj ebligas rigardi la sarkofagon en plena brilo. Dum konservistaj laboroj la ligna kesto enhavata stanajn ornamplatojn estis anstataŭita per speciala konstruaĵo el nekorodebla ŝtalo. Konservistoj revenigis polikromiaĵojn, orumaĵojn kaj rekonstruis detalojn de skulptaj elementoj baze de dokumetaro en 1877. Sur la supron de la sarkofago revenis portreto de la reĝo Stefan Batory. Temas pri kopio baze de la ekzistanta bildo. Nur nun eblas rigardi ankaŭ fajnajn dekoraĵojn antaŭe tute nevideblajn. Pli fruaj rekonstruoj de la sarkofago okazis en la jaroj 1877 kaj 1931. Ekde 2008 estis restaŭritaj sep sarkofagoj troviĝantaj en Wawel-katedralo. La konservistajn laborojn atendas 11 pliaj.

El la elsendo 22.01.2016. Legas Gabi kaj Barbara – 1’50”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Historiaj restaĵoj el la batalkampo de Grunwald

Finiĝis la konservistaj laboroj pri 100 plej interesaj historiaj objektoj retrovitaj dum la lastaj du jaroj sur la batalkampo de Grunwald el 1410. La publiko povos ilin rigardi en la Muzeo de la kontraŭteŭtonkavalira batalo en la loko Stębark dum la maja Nokto de Muzeoj. Krom elementoj de armiloj kaj fragmentoj de batalakcesoraĵoj al la konservado estis subigitaj preskaŭ ĉiuj numismataĵoj  trovitaj sur la esplorata tereno,  ne nur devenataj el la mezepoko. Dank’ al la pasintjara esplorado de la bataltereno la bazo de arkeologiaj fontoj de la muzeo riĉiĝis pli ol 100-procente. Temas pri malgranddimensiaj objektoj, ĉar pli grandaj kaj valoroj estis kolektitaj tuj post la batalo. Oni ne ekskludas retrovi ankaŭ tiajn en la sekvaj esplorsezonoj. Muzeistoj elstarigas la signifon de la retrovo de objektoj atestantaj pri la komercaj kontaktoj de la Romia Imperio kun la loĝantoj de la ĉirkaŭaj terenoj, pri kio atestas romiaj numismataĵoj kaj retrovon sur Grunwald-kampo de militrestaĵoj el la 1-a kaj la 2-a mondmilitoj. Sur la batalkampo de Grunwald la arkeologiajn esplorojn kun la partopreno de sciencistoj kaj arkeologoj krom laborantoj de la muzeo partoprenas ankaŭ esploristoj el Danio, Norvegio, Britio kaj Pollando. Sciencistoj volas nun identigi lokon de la ĉefa batalo de la polaj kaj alianciĝintaj soldatoj kontraŭ la teŭtonkavalirajn trupojn.

El la elsendo 15.01.2016. Legas Barbara – 1’48”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Sensacia malkovro en Gniezno

En la Katedrala Arkivo de la unua pola ĉefurbo Gniezno estis retrovitaj pli ol unu kaj duona mil dokumentoj el la limperiodo de la 15-a kaj la 16-a jarcentoj, inkluzive de la procesa dokumento el 1462 kaj dokumento de la episkopa juĝisto el 1501. Tiu malkovro estas des pli grava, ĉar dokumentoj de antaŭ pli ol 500 jaroj konserviĝis nenie krom Gdansko kaj Vroclavo. La retrovo okazis dum la ordigado de la malnova sidejo de la Katedrala Arkivo fare de ĝiaj laborantoj kaj laborantoj de la Historia Instituto de la Pola Sciencakademio.  Krom ĉirkaŭ 1700 kompletaj dokumentoj aŭ konserviĝintaj en iom grandaj fragmentoj estas ankaŭ amaso da malpli grandaj folipecoj. Ĉiujn eblas kompari al la nuntempaj tribunalaj aktoj. Nun ili estas registrataj kaj ordigataj, sekve ili estos skanitaj kaj en pli fora estonteco disponigitaj publike. La laboroj same pro la stato de la dokumentoj, ilia lingvo (latino en la mezepoka varianto), skribmaniero (mallongigoj kaj gotika literformo) ne progresas rapide. Oni atendas kromajn rimedojn por ilia konservado kaj prilaboro de ilia katalogo kun preciza priskribo kaj resumo.

El la elsendo 15.01.2016. Legas Barbara – 1’33”

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Ligna trezoro, projekto savi la malnovan arkitekturon

Elektronikaj modeloj de malnovaj lignokonstruaĵoj kaj itinero de polaj urbetoj en la lublina vojevodio, kiuj fieras pri ĉi-specaj historiaj kostruaĵoj, publikaĵoj pri la ligno en la pola arkitekturo kaj rondiranta ekspozicio pri la pola kaj norvega ligna arkitekturo estas frukto de la pola-norvega projekto „Ligna trezoro. Protektante la heredaĵon ni kreas estontecon”. La ekspozicio estis jam prezentita en la Norvega Esplorinstituto pri la Kultura Heredaĵo en Oslo kaj en la Muzeo de Larvik. Ĝis la 10-a de januaro ĝi estas rigardebla sur la korto de la Kastelo en Lublin (la orienta Pollando). Pli frue ĝi estis ekspoziciata en urbetoj, kiujn ĉirkaŭprenis la projekto. Akompanis tion laborrenkontoj i.a. por lernejoj, komunumoj, lokaj socioj pri tio, kiel protekti lignajn historiajn objektojn. Elektronikaj modeloj de kvin polaj urboj en la lublina vojevodio – Krasnobród, Szczebrzeszyn, Dubienka, Wojsławice kaj Tyszowiec, kaj krome de la norvega Larvik kun la historiaj stratplanoj estos rigardeblaj ankaŭ en la Interreto.

El la elsendo 10.01.2016. Legas Tomek 

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Vroclavo, Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo

Kiel ni jam plurfoje informis Vroclavo en la sudokcidenta Pollando en 2016 rolas kiel Eŭropa Ĉefurbo  de Kulturo. La solenaĵo inaŭguranta ĉi tiun eventon okazos inter la 15-a kaj la 17-a de januaro. La ĉefa urbo de la Malsupra Silezio kundividas ĉi tiun titolon kun la hispana San Sebastian, kiu estas la ĉefa urbo de la regiono Gipuzkoa en la Vaska Aŭtonomia Komunumo. La ĉefevento de la inaŭgura solenaĵo estos spektaklo el la speco „perfomace” „Vekiĝo”, en kiu la historion de la urbo ŝpinos kvar spiritoj: Spirito de Grandaj Defioj, Spirito de Novumoj, Spirito de Rekonstruo kaj Spirito de Inundo. La 17-an de januaro ili vekiĝos en kvar diversaj  lokoj de la urbo kaj laŭ kelkkilomentra itinero ili celos por renkontiĝi sur la vroclava urboplaco. Kadre de la solena inaŭguro la 16-an de januaro en la Muzeo de Arkitekturo estos prezentita ekspozicio „Made in Europe. 25 jarojn de la Unia premio pri la nuntempa arkitekturo Mies van der Rohe Award”. Estos en ĝi prezentitaj modeloj de 170 plej bonaj arkitekturaj verkoj. La 15-an de januaro en la artgalerio „Awangarda” estos solena inaŭgurita la ekspoicio „Sonado” prezentanta la kreadon de la vaska skulptisto Eduardo Chilida, unu el la plej gravaj hispanaj artistoj el la 2-a duono de la 20-a jarcento. Sume dum la tri inaŭguraj tagoj estas planitaj ĉirkaŭ 100 kulturaj eventoj disvolviĝontaj en diversaj urbopartoj. Por la periodo, kiam Vroclavo plenumos la rolon de la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo estas planitaj entute mil arteventoj el diversaj artbranĉoj. Vroclavo preparis sin por ĉi tiu rolo ekde la 2013-a jaro.

El la elsendo 10.01.2016. Legas Maciek 

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

1 2  3  4  5  6  7  8  9 10 11 12 13 14