Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

La naskiĝurbo de Esperanto

Arkivoj

Kategorioj

  Vizitindaj lokoj: La insula Beskidy-montaro

En Pollando troviĝas loko, kie la naturo preskaŭ ĉiutage prezentas eksterordinaran spektaklon.  Temas pri la Insula Beskidy-montaro, kie inter la tieaj montopintoj laŭlongas priombritaj valoj kaj profundaj ravinoj, en kiuj ofte aperas nebuloj. La montopintoj traiĝantaj tra la densa nebulo impresas kiel insuloj sur la senhorizonta maro. Tiu eksterordinara fenomeno ricevis la difinon „nebulomaro”.

La nebulo aperas en konkretaj kondiĉoj, kiam konforme al la alteco la temperaturo anstataŭ malkreski – kreskas. Tiam ĝuste videbliĝas sole la montopintoj en la densa nebulo de la valoj. Kvankam ne aperas tie rokravinoj aŭ senplantaj montopintoj  celantaj la ĉielon, tamen la vagado tra ĉi tiu tereno ne apartenas al facilaj. Temas pri ankoraŭ ne plene rekonitaj laŭ la turisma vidpunkto regionoj sur la mapo de Pollando. Tial notario el la loko Mszana Dolna [m-ŝana dolna] decidis diskonigi la mirindajn insulojn sur la nebulomaro i.a. organizinte specialan Olimpikon por notarioj el la tuta lando dum kiuj ili komune konkeras la laŭvicajn montpintojn-insulojn. Plej  rave estas ekstari surpinte frumatene ĝuante la spirraban panoramon. En la Insula Beskidy-montaro estas 16 montopintoj kun la alteco  de pli ol 900 metroj super la marnivelo.

La reĝino de la Insula Beskidy-montaro estas la pinto Mogielnica, kiu havante 1171 metrojn super la marnivelo estas ne sole la plej alta, sed ankaŭ la plej bela en la menciita montoĉeno. La itinero pinten, kelkoke tre kruta,  kondukas tra densa arbaro, sed post ĝia paso la kruteco malaperas, la arbaro maldensiĝas kaj fine aperas la ĉielbluo. Mogielnica estas konkerita. Videbliĝas de ĉi tie la panoramo de la tuta Insula Beskidy-montaro kaj krome la panoramo de Tatry, Gorce kaj Pieniny-montaroj. Onidire sur Mogielnica estis entombig­ataj homoj, kies vivofino ne okazis pro la naturaj kialoj, kiel mort­kondamnitoj, dronintoj kaj memmortig­intoj. Laŭ legendo kun ĉi tiu fakto ligiĝas la aperantaj tie nigraj nuboj aŭgurantaj neatenditan tempeston. De kelkaj jaroj sur la pinto de Mogielnica staras la 22-metra panorama turo. De sur ĝi super la ĉirkaŭaj arbaroj etentiĝas unu el la plej ravaj panoramoj de Beskidy-montaro. Iom sub la montopinto troviĝas gisfera, tri kaj duonmetra kruco el aŭgusto 2004 memoriganta la 50-jariĝon de la sacerdoteco de Karol Wojtyła, kiu tiuloke celebris la sanktan meson. La montopinto Mogielniva estas ankaŭ prirevita por la ŝatantoj de gli­paraŝutado. Tie ĉi ekzistas por ili rekte idealaj kondiĉoj.

Pri proksima kontakto kun la ĉielo en la Insula Beksidy-montaro ne malfacilas, eĉ sen glitparaŝutilo. Rekte al la ĉielo oni celas atinginte la monton Lubomir, laŭ kies vojo aperas grandaj kupoloj.  Troviĝas ĉi tie Astronomia Observejo de la Jegielona Universitato en Krakovo.  Ĝia patrono estas  profesoro Tadeusz Banachiewicz, sed ĝia fondinto estas princo Kazimierz Lubomirski kun kies nomo ligiĝas la nomo de la pinto,  Lubomir. En la observejo laboris la plej elstaraj sciencistoj el la intermilita jardudeko, i.a. malkovr­intoj de du komentoj laŭ ilia nomo baptitaj Orkisz kaj Kaho-Kozik-Lis. Dum la 2-a mondmilito, en 1944 la observejo estis detruita de germanoj. Ĝi longe atendis rekonstruon kaj komencis funkcii nur en oktobro 2007, tamen ekipita per modernaj astronomiaj instrumentoj.  Ĝi partoprenas la projekton La Karpatia Ĉielo, kies tasko estas popularigi astronomion inter lernantoj, astronomiŝatanoj kaj turistoj. La ĉiel­prezentoj okazas ĉiun duan sabaton de la monato ĝis la fino   de oktobro. En la cetera periodo nur unu fojon monate. Kvankam la vizito estas senpaga, tamen necesas anonci sian vizitgrupon, kiu ne povas superi 20 personojn.

Post emociigaj travivaĵoj necesas iom ripozi kaj tiucele plej taŭgas la montara rifuĝejo kun fenestroj al ĉiuj 4 mondopartoj sur la alteco de 1022 metroj super la marnivelo en Luboń Wielki. Malfacilas ĝin forlasi, sed ja atendas aliaj insuloj, t.e. same belaj montopintoj ŝanĝantaj en ĉiu jarsezono siajn kolorojn. Aŭtuno estas la plej kolorriĉa.

El la elsendo 25.10.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Konindaj poloj: Kazimierz Funk

La nomo de Kazimierz Funk ne ŝajnas esti vaste konata inter multaj poloj, dum temas pri mondfama pola, pli ĝuste pola-usona sciencisto, kies esploroj kaj malkovroj fundamentas konojn pri vivo kaj malsanoj de la homaj kaj animalaj organismoj. Li estis la unua malkovrinto de  vitaminoj kaj kreinto de la koncerna scienco. Dank’ al li jam de 101 jaroj funkcias la vaste uzata kaj kvazaŭ memevidenta difino „vitamino”, kiun li aŭtoras. La meritoj de Kazimierz Funk sur ĉi tiu kampo estas kompareblaj al aliaj gravaj malkovroj de la monda scienco, kiuj signas la  mejlopaŝojn en la evoluo de la homaro. En la tiama evoluetapo de la sciencoj pri fiziologio, aparte medicino kaj veterinario temis pri malkovroj kun fundamenta signifo influonta ilian evoluon kaj aplikotajn terapeŭtajn metodojn.

Kazimierz Funk naskiĝis komence de 1884 en Varsovio, de kie li direktiĝis studcele al Svislando. Post la studoj pri biologio en Ĝenevo kaj pri kemio en Berno li doktoriĝis tie en 1904 sub la gvido de profesoro Stanisław Kostanecki. Tie li komencis  laborojn dediĉitajn ĉefe al sintezo de estrogeno. Post la diplomitiĝo kiel kemiisto li laboris laŭvice en Pasteur-Instituto en Parizo, en la Berlina Univeristato kaj en du aliaj studcentroj en Britio. Siajn sciencajn laborojn li daŭrigis en Usono, elmigrinte tien en 1915. Post la 8-jara estado en Usono en 1923 Kazimierz Funk revenis al Pollando eklaborinte en la Ŝtata Instituto pri Higierno, gvidante tie la Biokemian Fakon. Sub lia gvido la Instituto evoluis al grava scienc­esplora centro. 5 jarojn poste Kazimierz Funk entreprenis la laboron en la pariza Insituto Casa Biochemico, kiu laboro daŭris ĝis la eksplodo de la 2-a mondimilito. En 1940 li denove elmigris al Usono. Tie li restis ĝis la vivofino en 1967 neniam kontestante sian polan devenon, ĉiam ĝin reliefig­ante, kvankam relative frue li akceptis la usonan civitanecon.

La temo de la scienc­esploraj laboroj de Kazimierz Funk estis vaste komprenata biokemio kun aparta konsidero de vitaminologio, kies fundamentojn li metis. Jam en 1912 post pluraj esploroj li akiris la biologie aktivan substancon, kiun li nomis vitamino el la derivaĵo de du latinaj vorto „vita”-vivo kaj „amine”- aminogrupo, kiun li konstatis en la malkovrita de si substanco. Li difinis ĝin kiel la vitaminon B ankoraŭ ne sciante, ke temas pri kombinaĵo de kemiaĵoj aktive influantaj vivajn organismojn, necesaj por la normala vivo kaj evoluo de homoj kaj bestoj. Funk apartigis vitaminon B1 unue el la branoj de la bruna rizo. Liaj esploroj ebligis tamen malkovri ĝian ĉeeston en diversaj aliaj nutraĵoj kiel gisto, lakto aŭ la bova cerbo. Funk okupiĝis pri kuracado de personoj suferantaj avitaminozon antaŭvid­ante, ke manko de vitaminoj povas kaŭzi diversajn malsanojn kiel rakiton, skorbuton, pelagron. Plimulton de siaj ĉi-rilataj esploroj Funk efektivigis en Pasteur-Intituto en Parizo ankoraŭ antaŭ la 2-a mondmilito. Dum sia unua estado en Usono Kazimierz Funk laboris pri utiligo de vitaminoj kuraccele, reveninte al Pollando en 1923 li i.a. okupiĝis pri apartigo de insulino, pri influo de la vitamino B1 je karbo­hidrata metabolo kaj li faris esplorojn pri niacino (vitamino B3). Sekve dum laŭvica estado en Parizo li okupiĝis pri esploroj rilate hormonojn, li difinis la elementan  strukturon de tiaminoj kaj kiel la unua finfine li apartigis niacinon, alivorte vitaminon B3. Funk gvidis krome esplorojn pri diabeto, tumoroj kaj biokemio de tumoroj. En sia lasta vivetapo en Usono li dediĉis sin al la esplorado de kancero­kaŭzoj.

Kazimierz Funk per siaj esploroj kaj esplor­rezultoj revoluci­igis gravan parton de biokemio kaj medicino, aparte rilate vitaminologion, diabet­ologion kaj onkologion. Gvidante siajn esplorojn Funk kunlaboris (ĉefe en Usono) kun  kelkaj farmaciistaj firmaoj pri medikamentoj bazitaj sur liaj sciencaj malkovroj kaj eksperimentoj. La trapason kaj rezultojn de siaj esploroj li prezentis en kelkcent sciencaj publikaĵoj, disertaĵoj kaj kelkaj libroj, el inter kiuj la plej grava estas lia verko „Die Vitamine”. Aktuale la farmacia industrio pere de sintezo produktas plimulton de vitaminoj necesaj por la viva organismo. La antaŭ­kuriero de konoj pri la neceso kaj apliko de vitamnioj en nia vivo estis polo, Kazimierz Funk, la pola-usona sciencisto, kiu sian sciencistan laboron kaj eksperimentojn realigis ankaŭ en Svislando, Germanio, Britio kaj Francio.

El la elsendo 18.10.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

  Konindaj lokoj: La Bluaj Fontoj

Ĉi-foje gesinjoroj ni volas konduki vin al la  pejzaĝa naturrezervejo en la centra Pollando en la valo de la rivero Pilica. Difinita kiel „La Bluaj Fontoj” ĝi troviĝas kadre de la administraciaj limoj de la urbo Tomaszów Mazowiecki [tomaŝuf mazovjecki]. Ĝia aparta vidindaĵo estas pitoreskaj bluaj fontoj. Temas pri karstaj reelfluejoj, apartenantaj al la plej interesaj karstaj vidindaĵoj en Eŭropo. La bazon kreas kalkaj ŝtonoj, el kiuj fontas akvo alprenante bluan-lazuran-verdan koloron. Tiuj  koloroj en la fontbasenoj estas rezulto de optika fenomeno kreiĝanta sub la influo de la suradioj. La kolornuanco de la akvo dependas de vetero, intenseco de la sunradiado aŭ ĉielnubeco.

Lige kun ili oni rakontas legendon. Nome en 1657,  kiam Pollandon inundatakis svedoj iliaj trupoj ruliĝis ankaŭ tra Opoczno-regiono elvokante ĉie larmojn, senesperon kaj postlasante ruinojn. Parto de la sveda soldataĉaro atingis la priskribatan lokon kaj tiam surprizis ilin inunda pluvo. Rimarkinte grandan kapelon ili kasiĝis en ĝi kune kun la ĉevaloj. Malatent¬ante pri la sankta loko ili gvidis tiom maledifan interparolon, ke Dio punis la svedan senbridecon. La kapelo kune kun svedoj kaj iliaj ĉevaloj sinkis en la grundon kaj en ĝia loko kreiĝis lago, kies akvokoloro similis la ĉielbluon. Tiom la legendo. Veras aliflanke, ke laborisistoj purigantaj la tn. Bluajn Fontojn trovis tie fragmentojn de brikoj, kvankam en historiaj dokumentoj mankas mencio pri ajna masonita konstruaĵo tiu ĉi loke.

La temperaturo de la akvo el la reelfluejoj dum la tuta jaro havas stabilan  temperaturon de 9 celsiusaj gradoj kaj en la ĉirkaŭa akveno varias depende de la jarsezono inter 6 kaj 11 gradoj. Tiel do la akvospegulo neniam frostiĝas  kaj estas loko de la vintra rifuĝejo kaj printempa kovejo de multaj birdospecioj. Inter ili apartan atenton meritas la platbeka anaso, kiu troviĝas ankaŭ en la blazono de la rezervejo. Vivas ĉi tie entute 500 ekzempleroj de ĉi tiu birdo. Krom la platbeka anaso ĉiujare vintrumas tie  ordinaraj tadornoj, tufanasoj, orokulaj klanguloj, krekoj, ankaŭ cikonioj kaj alcionoj. Multaj aliaj birdospecioj nestas sur arboj, arbustoj kaj sur la tero, entute 75 diversaj specioj. Vera kuriozaĵo estas remizoj konstruantaj tre siajn misterajn nestojn. La Bluaj Fontoj pro malaltaj temperaturoj, mizera akvo-plantaro ne kreas aparte favorajn kondiĉojn por la akvobestoj. Aliflanke tre varia kaj interesa estas la flaŭro de la rezervejo konsistanta el ĉ. 400 planto-specioj. Ĉirkaŭas ĝin la ĉerivera arbaro kun la karakterizaj por ĝi arbospecioj.  La rezervejo kun la surfaco de preskaŭ 29 hektaroj kreiĝis en 1961 jaro. Temas pri la plej bone konata kaj plej ofte vizitata rezervejo en la Centra Pollando. La akvo fontas tie kun la rapideco de ĉirkaŭ 80 litroj dum unu sekundo kaj distingiĝas  per aparta diafaneco. Dank’ al tio estas bonege videbla akvofundo kun la pulsantaj fontoj, kiuj levas kun granda forto la fundosablon, kio impresas kvazaŭ bolantaj sablogejseroj.

La rezervejo logas ne sole la loĝantojn de Tomaszów Mazowiecki kaj la regiono, sed ankaŭ gastojn de la urbo. Ĝi kandidatiĝis krome en la nunjara konkurso de “National Geographic Traveler” pri 7 novaj vidindaĵoj de Pollando. Sed eĉ sen aparta distingo temas pri loko vizitinda.

El la elsendo 11.10.2013. Legas Gabi kaj Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Konindaj poloj: Wacław Sieroszewski

Jam en la antaŭferia periodo nia franca aŭskultanto Claude Rouget sufloris al ni felietoni pri Wacław Sieroszewski [vacŭav sieroŝevski],  kiel laŭvica pola ekzilito al Siberio, kiu sian tempon dum la ekzilo dediĉis por esplori la ĉirkaŭantan lin medion kaj riĉigi la ĝeneralajn konojn pri loko apenaŭ konata al la mondo. Sieroszewski trafis al Jakutio. Tiu cara ekzilejo estis unu el la plej malvarmaj lokoj de la norda hemisfero kun meza jara temperaturo de minus 17 gradoj kaj meza temperaturo de januaro egala al minus 50 gradoj. Pro la fakto, ke pluvoj estas tie sporadaj la aero estas tre seka kaj somere varmiĝas ĝis 30 gradoj. Tiel do la  veter­diferencoj apartenas en Jakutio ĝis hodiaŭ al plej ekstremaj en la tuta mondo. Wacław Sieroszewski trafis tien kiel 22-jarulo. En Pollando li estas unuavice konata kiel verkisto, vojaĝanto kaj sendepend­iga aganto.  Kaj kiel centoj da aliaj li viciĝas inter polaj patriotoj, kiuj pro sia sendependiga agado estis kondamnitaj de la caraj aŭtoritatoj kaj ekzilitaj al Siberio.

Wacław Sieroszewski naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1895, do ankoraŭ, kiam Pollando daŭre troviĝis sub la truda regado de Rusujo, Prusujo kaj Aŭstrio. Lia edukiĝado finiĝis rapide, nome en la 5-a gimnazia klaso – kiam oni senrevene forigis lin el la lernejo pro la rifuzo paroli la rusan lingvon. Same kiel pli frue lia patro ankaŭ li estis malliberigita en la fifamiĝinta 10-a Pawilono de la Varsovia Citadelo. Unu jaron poste pro la  ribelo de malliberigitoj li ricevis la krompunon de 8-jara mallibereco en severaj kondiĉoj, kiu puno estis ŝanĝita al truda ekzilo al Siberio, liakaze al Jakutio.

Polaj ekzilitoj en Jakutio – ne nur Sieroszewski – grave meritiĝis por la malkovrado kaj priskribado de ĉi tiu lando. Ja la unua homo, kiu plantis tie terpomojn estis insurgento de la Januara Insurekcio 1863,  Alekander Lipiński. La vortaro de la jakuta lingvo aŭtorita de Edward Piekarski estas unika ne nur tial, ke neniu el la indiĝenaj siberaj nacioj tian havas, sed ankaŭ tial, ke klarigante la signifon de unuopaj vortoj Piekarski malgraŭvole priskrib­is la ĉiutagan vivon de jakutoj, ne sole prezentante la rusan ekvivalenton de la vorto­signifoj.

Sendube tamen apartan rolon en la historio de Jakutio ludis Wacław Sieroszewski, la aŭtoro de grandioza etnografia verko „Dek du jaroj en la lando de jakutoj”. Sieroszewski priskribis Jakution tre vaste komencante de geografio, tra mastrumado kaj arkitekturo, finante je ĝiaj loĝantoj, ilia deveno, ĉiutaga vivo kaj kutimoj. Oni trovas en lia verko informojn pri la aspekto de jakuta tranĉilo kaj nupto­kutimoj, pri manieroj kuraci sen­fekundecon kaj pri la kulto de urso. Dank’ al tiu verko kaj pli frue menciita vortaro jakutoj fariĝis la plej bone priskribita siberia nacio. Sed la signifo de la verko de Wacław Sieroszewski „Dek du jaroj en la lando de jakutoj” estis multe pli grava. Ĝi vekis ĉe jakutoj la nacian senton,  ilian nacian fieron. Jakutoj komencis edukiĝi, ili komencis pensi pri superaj studoj veturante al Petersburgo, ili eksentis la nacian identecon, kiun ĝis hodiaŭ ili zorge flegas. Kaj Sieroszewski en Jakutio ĝis nun estas traktata ne kiel loka heroo, sed kiel la nacia trezoro, kiun konas kaj respektas la tuta jakuta nacio. Interesan disertaĵon pri polaj ekzilitoj en Jakutio pri ilia influo je la bildo de poloj inter la nuntempaj jakutoj verkis Michał Pędrecki [miĥaŭ pendrecki] aparte analizante la figuron de Sieroszewski. Laŭ la esploroj la biografio de Wacław Sieroszewski estas al jakutoj bonege konata, kvankam tiujn konojn ne dividas ekzemple la loĝantaj tie rusoj. I.a. dank’  al Sieroszewski ĝis hodiaŭ polo en Jakutio estas sinonimo de homo nobla, enorme kuraĝa, klera, entreprenema, kapabla fronti ĉian viv­situacion, nesubiĝema al politika premo.  Havi inter siaj prauloj polon estas konsiderata fakto fierinda kaj la mikisitaj polaj-jakutaj familioj estas traktataj tre amike.

Kiel menciite Sieroszewski trafis al Verĥojansk kiel 22-jarulo. Li ligis tiam sian vivon kun juna jakutino kaj post ŝia forpaso  li solece edukis sian orfiĝintan filinon Maria.  Komence de la  80-aj jaroj de la 19-jarcento li komencis verki. La biografiaj veftoj fariĝis la lite­araturaj motivoj de liaj rakontoj, kiuj kontraband­itaj de iu el la ekzilitoj revenanta post la siberia punestado al Varsovio aperis sub la pseŭdonomo Wacław Sirko en la periodaĵo „Głos” [gŭos].  Ili ĉiuj priskribis la vivon en la Malproksima Azio.

Eldonante en Petersburgo sian ĉefverkon pri jakutoj Wacław Sieroszewski konatiĝis kun Józef Piłudzki [juzef piŭsucki], kio komencis ilian postan amikecon kaj intiman kunlaboron jam lige kun la sendependa ekzisto de Pollando. Sieroszewski revenis al Varsovio. Baldaŭ li denove fariĝis la malliberigito de la 10-a Pavilono de la Varsovia Citadelo pro partopreno en nelegala manifestacio antaŭ la freŝe malkovrita monumento de Adam Mickiewicz. Por eviti la denovan ekzilon Sieroszewski akceptis la proponon de la Rusa Geografia Societo alte taksanta liajn etnografiajn laborojn inter jakutoj  kaj partoprenis en la jaroj 1903–1904 sciencan ekspedicion al la Malprokisma Oriento, kio ebligis esplori la vivon de la  tieaj nacioj.  I.a. li ankaŭ direktiĝis esplorcele  al la japanaj insuloj kaj en 1903 sur Hokkaido kune kun Bronisław [bronisŭav]Piłsudzki li gvidis esplorojn pri ajnoj. En 1904 tra Koreio, Ĉinio, Cejlono kaj Egipto li revenis al Varsovio. Dum revolucio 1905 Sierszewski denove estis malliberigita en Pawiak kaj en la 10a Pavilono de la Varsovia Citadelo.  Poste li foveturis kun sia dua edzino kaj tri filoj al Krakovo kaj Zakopane. En la jaroj 1910-1914 li loĝis en Parizo kaj tie li membriĝis en la Pafista Asocio kaj kiel ulano partoprenis la 1-an mondmiliton. Li krome soldat­servis en la legioj de Piłsudzki. En 1918 kiel la gvidanto de la Partio de Nacia Suverenco li fariĝis ministro pri informado kaj propagando.  Pli poste, en la jaroj 1927-30 li estis elektita la prezidanto de la Asocio de Pola Literaturistoj kaj en 1933 li fariĝi membro de Pola Literatura Akademio. Kiel menciite li verkis multajn romanojn, novelojn kaj librojn pri la vivo en la Malproksima Oriento kaj tial inter poloj li estas ĉefe konata kiel verkisto. Li aŭtoris kelkajn librojn kun scienca karaktero prikibantajn la vivon de aziaj socioj kiel jakutoj, koreoj kaj ajnoj. Inter ili tiu pri jakutoj havas apartan signifon.

El la elsendo 04.10.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

  Konindaj poloj: prof. Ludwik Hirszfeld

La hodiaŭa heroo de nia felietona ciklo „Konindaj poloj” estas profesoro Ludwik Hirszfeld, la malkorinto de sangogrupoj, kio savis kaj savas vivon de milionoj da homoj. Li naskiĝie en Varsovio en 1884 en la juddevena familio de bonstata komercisto Stanisław Hirszfeld. Grandan influon je la personeco de tiu ĉi elstara pola sciencisto havis lia patraflanka onklo Bolesław, kemiisto kaj aktivulo de la Asocio de la Pola Junularo „Zet”.

Havante 16 jarojn Ludwik Hirszfeld forveturis por la medicinaj studoj al la germana Würzburg. En 1904 li daŭrigis ilin en Berlino fasciniĝinte pri novaj medicinaj fakoj – bak­teriologio kaj serologio. Kune kun 7-jarojn pli aĝa bakteriologo, prof. Ulrich Friedmann li komencis esplorojn, kiuj komplete lin engaĝis. Ĝis tiu grado, ke li rezignis pri la planata partopreno en la kontraŭ­cara revolucio 1905 konfesante, ke eĉ preparinte sin al ĝi li ne sukcesis veturi al Pollando pro urĝe farendaj laboroj.

En Berlino li edziĝis al sia stud­kolegino Hanna Kasman. Du jarojn poste doktoriĝinte  per disertacio  pri sangoaglituno baldaŭ li translokiĝis al Hajdelbero. Tie doktoro Hirszfeld komencis laborojn en la Kancerekzamena Instituto sub la gvido de profesoro Emil von Dungern. La gviditaj tie eksperimentoj je hundoj ebligis konstati, ke ĉe hundoj ekzistas difinitaj serologiaj rasoj, ke tiuj trajtoj estas heredataj, ke ili ne povas aperi ĉe la idoj, se ili ne aperis ĉe la gepatroj, kvankam ili povas malaperi. Post tiuj sukcesaj ekzamenoj venis momento ekzameni homojn. Al la testoj estis subigitaj sciencaj laborantoj de Heidelberg-Univeristato kaj iliaj familioj. Rapide eblis konkludi pri apartaj trajtoj de sangogrupoj aperantaj ĉe diversaj homoj.  En 1911  Hirszfeld ricevis la proponon fariĝi asistanto de profesoro Silberschmidt en la Univeristato de Zurich. Tri jarojn poste Hirszfeld habilitiĝis per disertacio pri rezisto­fenomenoj ligitaj kun la sangkoalugado.

Kiam eksplodis la 1-a mondmilito la serba registaro defendanta sin kontraŭ Aŭstro-Hungaran Imperion alvokis la internacian socion helpi en la kontraŭbatal­ado de  tifo. Hirszfeld senprokraste reagis je la alvoko kaj estis direktita al la regita de epidemio Valjero. Tie li aranĝis laboratorion, en kiu malgraŭ tre primitivaj kondiĉoj li sukcesis akiri preventan injekciaĵon. Pro tio li estis distigita de la reĝo de Serbio Petro la 1-a per la ordeno de Sanka Sava. En 1915-a profesoro Hirszfeld kune kun la edzino revenis al Zurich. Tamen denove laŭ invito de la serba registaro li veturis al ĝia elmigra sidejo en Greklando, kie li organizis la medicinan laborejon de la serba armeo, instrukci­ante bakteriologojn kaj produktante in­jekciaĵojn kontraŭ tifo kaj kolero. Gvidante pliajn esplorojn  pri la sango de divers­naciaj soldatoj li konstatis, ke la ofteco de sangogrupoj dependas de la geografia regiono,  el kiu devenas konkreta persono. Brita Medicina Ĵurnalo bagateligis liajn esplorrezultojn. Tamen artikoloj en „Lancet” vekis grandegan interesiĝon de la sciencista medio inaŭgurante novan scienc­branĉon.

Komence de 1920 gesinjoroj Hirszfeld revenis al Pollando, kie en Varsovio Ludwik Hirszfeld kreis la Ŝtatan Serologian Instituton. 6 jarojn poste li la duan fojon habilitiĝis kiel bakteriologo kaj imunologo kaj kvin jarojn poste li estis nomumita profesoro. Aparte grava por profesoro Hirszeld esti la 1927a  jaro,  kiam dum la konferenco de Komitato de Higieno ĉe la Ligo de Nacioj estis decidite, ke la sangogrupoj en la tuta mondo estos signitaj en kohera maniero aplikante la terminologion proponitan de Hirszfeld kaj Dungern.

Kiam eksplodis la 2-a mondmilito profesoro Hirszfeld la laŭvican fojon pruvis siajn organizajn kaj pedagogiajn talentojn. Li proponis organizi la sangodonan centron. En februaro 1942 la familio de profesoro Hirszfeld trafis al la varsovia Getto.  Ankaŭ tie li distingiĝis kiel talenta organizanto kaj profesoro gvidante lekciojn, instruante kiel fronti infektajn malsanojn. En la getto li kreis laboratorion, estalis hospitalon kaj organizis Sankonsilion. Post 5 monatoj la familio sukcesis eskapi sur la arjan flankon. En 1944 profesoro Hirszfeld kun­organizis universitaton en Lublino (la orienta Pollando), sed la daŭra sopiro al Varsovio kaŭzis,  ke li  revenis tien en 1945. Tamen la fantomo de la germanaj homĉasadoj kaj surstrataj pafmortig­adoj de senkulpaj civitanoj en Varsovio ne lasis lin trankvila. Familio Hirszfeld translokiĝis al Vroclavo. Li komencis labori en la kuracista fakultato de la tiea universitato. Tre baldaŭ prof. Hirszfeld estis invitita lekcicele al Usono, sed malgraŭ insisto resti tie li revenis al Pollando. Tie li engaĝiĝis por  krei Kuracistan Fakultaton de la Vroclava Universitato kaj Mikrobiologian Fakultaton de la Medicina Akademio. En 1954 li kreis Instituton pri Imunologio kaj Eksperimenta Terapio de la Pola Scienakademio. Malgraŭ tio, ke en la 50-aj jaroj li senĉese estis invigilata de la komunista Sekurcservo neniam li bedaŭris la revenon al Pollando. Al verkisto Paweł Jasienica verkanta pri li raportaĵon li diris kelkajn monatojn antaŭ sia morto: „Estas malfacile precizigi la motivon de mia decido. Estus alia la valoro de la vivo pasigita en la ordigita kaj burĝa Svislando, kaj alia estas en Pollando. Ĉi tie,  ĉe ni oni pli prokimas al la senco de la histori­o”.

El la elsendo 20.09.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

   Jerzy Fornal ne plu inter ni

Dimanĉe venis malĝojiga informo pri la morto de konata pola E-aktoro Jerzy Fornal. Li mortis la 31-an de aŭgusto 2013 havante 86 jarojn. Facile estus diri – bela aĝo. Sed tiuj, kiuj konis lin scias kiom suferoplena estis la lasta jaro de lia vivo, jaro turmente soleca post la forpaso de lia edzino Zofia Banet-Fornalowa. Nur 19 tagoj restis ĝis la unua rondcifera datreveno de ŝia morto. Pola E-movado, la tutmonda E-komunumo kaj ĝia kulturo notas laŭvican doloran perodon.

La datoj de la pasintjara forpaso de Zofia kaj la nunjara de lia morto nur je kelkaj semajnoj anticipas alian daton gravan por la E-kulturo, aparte por la E-teatro, kiu estas la 27-a de septembro. Nunjare temas pri la 107-a datreveno de la unua teatra E-prezento, kiu estis “Brandfaristo” laŭ Leo Tolstoj.

Jerzy Fornal relative malfruaĝe eniris la terenon de E-teatro, ĉar nur en la 1982-a. Tiu ĉi profesia aktoro, diplom­iĝinta en la prestiĝa varsovia Ŝtata Supera Teatra Lernejo patronecata de Zelwerowicz estis membro de 8 diversaj teatraj trupoj. Aparte notinda estas la fakto, ke kiel  la 30-jaraĝulo Jerzy Fornal eniris en la konsiston de la unua kolektivo de la  fama mondskale Pola Pantomima Teatro de Henryk Tomaszewski en Vroclavo. Ĉiu premiero de Tomaszewski enkorpig­anta liajn specifajn artajn viziojn estis grava evento en la pola teatra vivo. Akiritaj spertoj en la pantomima teatro de Henryk Tomaszewski, la alproprigitaj tie pantomimaj esprim­rimedoj lasis firman kaj deĉifreblan spuron en la rolado de Jerzy Fornal.

En la 1980-a jaro post la emeritiĝo de Zofia Banet-Fornalowa la geedza paro translokiĝis el Vroclavo al Varsovio. Tiu momento gravis en ilia vivo. Por Zofia Banet-Fornalowa ĝi signifis komencon de ŝiaj historiaj font­kribradoj, por Jerzy Fornal – kiu tiam estis aktoro de la varsovia Nacia Teatro – debuton per E-teatro. Sekve li famiĝis prezentiĝ­ante dum diversaj kulturaj E-aranĝoj en Pollando, turneante tra Svedio kaj Danlando, Nederlando, Francio kaj Britio prezentiĝante i.a. en Vieno, Sofio, Berlino, Moskvo, Bonaero, Linz, Tomsko, Ateno kaj Kaŭnas. En sia E-repertuaro Jerzy Fornal havis 13  spektaklojn. Printempe de la 1991-a li inaŭguris en Varsovio unupersonan Teatron Espero, kadre de kiu li prezentis unu fojon monate E-spektaklon. Antaŭ ĉiu el ili lia edzino, Zofia prezentis bildojn el la historio de la E-Teatro kaj gvidis kultur­temajn konversaciojn.

Komence la spektakloj de la E-teatro de Jerzy Fornal estis okazantaj en la varsovia artpicejo “El Molino”, sekve en la artgalerio “Nusantara” prezentanta la popolarton el la Pacifika Regiono. La 7-an de junio 1999 Jerzy Fornal prezentis tie omaĝe al la 75a naskiĝ­datreveno de William Auld kaj Marjorie Boulton la enscenigon de ilia kunverko “Rimleteroj”. Estis al mi agrable konfirmi, ke per ĉi tiu spektaklo Jerzy Fornal faris etan escepton en la koncepto de sia unupersona teatro invitante min kunroli pervoĉe en la rimleteroj aŭtoritaj de Marjorie Boulton. Kvankam neniam realiĝis la proponata de mi aktora studio por E-parolantoj sub la gvido de Jerzy Fornal en Varsovio li tamen gvidis kurseton pri la aktora/sceneja moviĝo dum la 27-a eldono de ARKONES en la pola Poznano.

La informo pri la forpaso de la karmemora Jerzy Fornal signifas ne sole gravan perdon por la pola E-komunumo, sed ankaŭ gravan perdon sur la kultura kampo de la tutmonda esperantistaro.

El la elsendo 10.09.2013. Barbara Pietrzak

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 La Kolono de Reĝo Sigismundo III Waza

La feria periodo iom post iom finiĝas, sed turistoj ne mankas en Pollando, ili ankaŭ ne mankas en Varsovio. Kelkaj lokoj konstante logas ne sole eksterlandanojn, sed ankaŭ varsovianojn mem aparte dum tagoj sunoplenaj, kiam inter aferaranĝaj okupoj eblas kelkajn paŝojn direti ekzemple al la Malnova Urbo, al la Kastela Placo. Tiu loko dum la 2-a mondmilito ter­ebenigita nun denove kun pietismo rekonstruita pulsas per la vito. Eble ne multaj scias, ke la panoramo direkte al la Krakowskie-Przedmieście Strato kvazaŭ fotografie spegulas la perspektivon de sur la bildo de Bernardo Belotto el la 1768-a jaro. Ne plu trafikas tie kaleŝoj kaj kvarradaj ĉaroj, sed maldekstra­flanke same kiel iam ruĝas la bulo de la Reĝa Kastelo, dek­traflanke iom en la profundo preskaŭ samas la domo de advokato Aleksander John kaj iom pli centre ol iam sur la 22-metra kolono staras la 275-centimetra figuro de reĝo Sigismundo la 3-a  Waza. Li en la 1596 jaro translokis la ĉefurbon de Pollando el Krakovo al Varsovio. Tiu ĉi la plej malnova kaj la plej alta laika monumento de Varsovio estis starigita en 1644 laŭ la iniciato de lia filo, reĝo Vladislavo la 4-a. Dum 300 jaroj ĝi staris fiere sur sia loko. Antaŭ 69 jaroj, nokte inter la 1-a kaj la 2-a de septembro dum la Varsovia Insurekcio 1944 – ĝi estis faligita pro la obusfrapo de la germana tanko. La kolono estis en 1949-a rekonstruita.  Ĝia nova granita trunko devenas el la fama rokrompejo en Strzegom (en la sudokcidenta Pollando) dum la frakasitan dummilite kolonon  eblas rigardi proksime de la Kastelo. Sur la varsovia kolono Sigismundo la 3-a estas prezentita kiel kavaliro kaj reganto. Krono kaj mantelo simbolas lian reĝan povon, kiraso kaj sablo – la kavalian kaj la kruco lian fidelecon al la katolika kredo kaj daŭran pretecon kontraŭbatali malbonon.  Kun la kolono ligiĝas unu el la varsoviaj legendoj, kiun hodiaŭ mi volas al vi prezenti…..

Antaŭ multaj, multaj jaroj en Varsovio juna reĝo Vladislavo decidis levi monumenton omaĝe al sia patro Sigismundo III Waza. Longe li cerbumis pri taŭga loko fine decidinte, ke ĝi troviĝos antaŭ la ĉefa kastela pordego. La skulptitan figuron de la patro li decidis loki sur alta kolono,  por ke ĉiuj varsovianoj kaj vizitanoj povu ĝin vidi jam de longa distanco.

Kiam oni jam trovis taŭgan rokopecon, por la kolono necesis trovi taŭgan metiiston. Estis elektita majstro Jakobo konata kiel la Ora, pro la orvaloraj manoj kapablaj el la plej malbela rokopeco skulpti artverkon. La majstro longe rigardis la projekton pretigitan de la italaj artistoj Augustyna Locci i Constantino Tencalli. Post longa  hezitado li akceptis la taskon komisiitan de la reĝa sekretario. Tuj la sekvan tagon oni alpaŝis al la laboroj. meti­disĉiploj unue formis la figuron el argilo, sekve pretigis gipsan formon kaj fine oni faris la bronzan figuron. Dum multaj tagoj la fascinite ilian laboron observis la majstra filo Kacper, sed kiam la figuro jam pretis li elrevite rimarkis, ke la reĝa sabro ne brilas. Vane li ekdiskutis kun la patro konvinkita pri tio, ke la sabro brilu, sed kiam la majstro Jokobo pro laco iom frue enlitiĝis Kacper kaŝeniris la laborejon kaj poluris la sabron, ĝis ĝi fariĝis orbrilanta. Matene mirigite ĉiuj ĝin admiris kaj Jakobo konjektinte, kiu kaŭzis tion klinmovis la kapon rekone.

La kolono de la reĝo ekstaris en la centro de la kastela placo. La varsovianoj admiris ĝin kaj certis, ke la reĝo desupre zorgas pri la urbo kaj protektas ĝin kontraŭ ĉia malfeliĉo.

Post kelkaj monatoj venis terura seka sezono kaj ĉiuj sopirege atendis pluvon. Ĉiuj preĝis  por almenaŭ unu pluvoguto kaj tiam Kacper decidis peti helpon de reĝo Sigismundo. Li alkuris la kolonon kaj levinte kapon kri­alparolis: La reĝo, levu vian brilantan sabron kaj per ĝia akraĵo tranĉu unu el la supervarsoviaj nuboj. Kaj tiam….. la mano de la reĝo leviĝis kaj lia sabro tuŝis la nigran nubon. El la ĉielo verŝiĝis la pluvo kaj ekde tiam la mano de reĝo Sigismundo estas levita supren fortimig­ante ĉian danĝeron, kiu povus ekminaci al Varsovio.

El la elsendo 30.08.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Tropika somero en Varsovio

Tropikaj temperaturoj en Pollando kaj en Varsovio fine de julio kaj en la ĵusaj aŭgustaj tagoj forpelas la urbo­loĝanojn al feriejoj en la montaroj, apud Baltikon kaj al la lagoj, eksterlanden. Iuj sufloras, ke plej agrable estas pasigi la varmo­apogeon en preĝejoj. Sendube ne malbona ideo, konsiderante la koncertan sezonon kaj la eblon kombini la refreŝigan sanktejan malvarmeton kun la muzikĝuado, kiel i.a. en la Varsovia preĝejo de Sankta Anna, kiu je la tagmezo invitas por koncertaj de orgenmuziko. Sed direktiĝante tien de la t.n. dekstra­borda Varsovio la rigardon altiras ĉiam pli da plezurŝipoj navigantaj laŭ Vistulo kaj…. homplenaj plaĝoj.

Ne mirige. Varsovio kiel unu el malmultaj ĉefurboj en Eŭropo fieras pri naturaj sablaj plaĝoj. Iliaj valoroj estis aprecitaj de National Geographic en ĝia rangolisto de la plej belaj urbaj plaĝoj en la mondo. Laŭ ĝiaj ekspertoj plaĝoj apud Vistulo estas ideala loko por refreŝiĝo, somera pigrumado kaj ripozo for de la ĉiutagaj zorgoj. Verdire plaĝumadon ĉe la Vistula Bordo de Saska Kepa-kvartalo mi mem memoras el la propra infanaĝo, kiam la tutaj familioj piknikis ĉe la Vistula riverbordo. Bedaŭrinde sekvinta industriigo de Varsovio – fabiketoj, etaj uzinoj, ekologia subzorgo – devigis forgesi pri la ripozo vistulporde.  Nun denove la ĉefurbaj plaĝoj ĝuas ĉiam pli grandan popularecon kaj surprizas promen­antojn laŭ Poniatowski-ponto rigardantajn iom nekredeme sabloblankajn plaĝojn kreiĝintajn en la centro de la pola ĉefurbo. Nun funkcias tri plaĝoj. En  mia kvartalo Saska Kępa, apud Poniatowski-ponto kaj en la kvartalo Żoliborz. Vastaj plaĝoj disponigas al la ripozantoj ne nur kuŝfotelojn kaj ombrelojn, sed ankaŭ direktas al ili vastan oferton praktiki subĉielajn sportojn, eblecon lui rostilojn kaj pasigi vesperojn en la lokaj knajpetoj. Sed per tiuj jam pretaj servoj la oferto por la varmaj someraj tagoj ne finiĝas. Nome la nun realigata projekto La Varsovia Vistulo invitas la urbo­loĝantojn al civitanaj konsultoj pri pluaranĝado de plaĝoj ĉe diversaj urbopartoj, kiel daŭre Saska Kępa kaj Żolibórz. La plej konsultoj proksimaj okazos jam semajnfine.

Ne ĉiuj en Varsovio povas dum la labortagoj plaĝumi. La urboloĝantojn kaj turistojn  bele surprizas – kiam la temperaturoj superas 30 gradojn (lastĵaŭde estis 37 laŭ la Celsiusa skalo) – la funkciig­ataj plurloke en Varsovio fare de la urbaj kanaliz­servoj – refreŝigaj akvoŝprucoj rekte el la urba akvoreto. Ili refreŝigas la aeron kaj la preterpasantojn, sed la plej ĉarmaj kaj allogaj estas la Varsoviaj fontanoj. Ŝajne ne ekzistas ilia kompleta, unuloka registro, sed ili funkcias en ĉiuj kvartaloj. Kelkaj el inter ili – kiuj logas unuavice patrinojn kun infanoj – troviĝas en la urbocentro, i.a.  en la Saksa Parko. Pli nova,  en la sama regiono troviĝas ĉe la ronda korto de unu el la plej modernaj Varsoviaj konstruaĵoj Matropolitan sur Pilsudzki-Placo.  La konstraĵo mem – malgraŭ persvadoj – ne konkeris la korojn de la Varsovianoj, kovrante la konstru­bulon de Teatro la Granda kaj malvastig­ante Piłsudzki-Placon, kiu ankoraŭ antaŭnelonge nomiĝis la Venko- Placo. Tamen la stirata komputile sur ĝia interna korto fontano estas ĉarma intimloko en la koro de Varsovio, vespere transformiĝ­anta en koloran akvo­dancejon.

Aludante al la fontanoj de Varsovio mi nepre diru pri la plej granda fontana atrakciaĵo de la pola ĉefurbo. Temas pri Multmedia Fontano-Parko aŭ alinome pri Dancantaj Fontanoj situantaj flanke de la maldekstra­borda Vistulo, piede de la novurbkvartala eskarpo. Iam tiuloke troviĝis renforma akvo­receptaklo. Nun temas pri komplekso de kvar fontanoj inaŭgurita antaŭ du jaroj lige kun la 125-jariĝo de la Urba Akvodukta kaj Kanaliza Entrepreno. La suma surfaco de la akvospegulo de la Dancantaj Fontanoj en Varsovio egalas al 2870 kvadrataj metroj. La ĉefloko de la Fontanoparko estas multmedia fontano kun la alteco de 10 metroj, sur kiu eblas prezenti filmojn kaj laserajn demonstrojn. Ĝi estas la ligo­elemento inter la unuopaj parkopartoj. Dum la vendredaj kaj sabataj vesperoj je la 21-a horo aŭ 21.30 okazas tie multmediaj spektakloj laŭ la stilo „Akvo-Lumo-Sono” utiligantaj LED-lumojn kaj laserojn. Apud fontanoj troviĝas la monumento de Wilian Heerlein Lindley, la projektino de la kanaliza reto de Varsovio, kiu en 1886-a funkciigis la Varsovian Kanalizon.

La la ĉefideo de la Vsrdovi Fontano-Parko estis la variigi la turisman oferton de la Varsovia Malnovurba Kvartalo kaj revivigi la Vistulan Bulvardon laŭ la koncepto de la lasta antaŭmilita prezidanto de Varovio, Stefan Starzyński – direkti la rigardon de Varsovio al ĝia rivero, Vistulo. Tio nun parte realiĝis. Do ankaŭ vi dum via vizito en Varsovio ne maltrafu tiujn spektakl­ecajn prezentojn, kiuj daŭras ĝis la fino de septembro.

El la elsendo 09.08.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

1  2  3  4  5  6  7  8