Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

La naskiĝurbo de Esperanto

Arkivoj

Kategorioj

La plej granda Nacia Parko en Pollando

Pollando havas 23 naciajn parkojn. La Nacia Parko de Biebrza-rivero [bjebĵa] antaŭnelonge solenis sian 20-jariĝon datrevene al la solena inaŭguro, kvankam ĝi kreiĝis jam aŭtune de 1993. Temas pri la plej granda nacia parko en Pollando, kies surfaco superas 592 kvadratajn kilmetrojn. Ĝi estas samtempe unu el la plej grandaj en Eŭropo. Rektlinie ĝi havas 100 kilometrojn, do pli ol Luksemburgio de la sudo ĝis la nordo. Ĝi etendiĝas en la valo de Biebrza-rivero, kies preskaŭ tuta fluo ĉ. 155-kilometra troviĝas sur la tereno de la parko. La troviĝanta en la  nordorienta Pollando parko en 1995-a jaro estis aldonita al la listo de la akvo-kotaj protektataj terenoj de la Konvencio en la irana Ramsar. La konvencio celas protekti kaj konservi en neŝanĝita stato la akvajn-kotajn terenojn konsiderante la populaciojn de akvobridoj loĝantaj sur tiuj terenoj aŭ periode sur ili estadantaj. Ekde 2010 la tuta Nacia Parko de Biebrza-rivero troviĝas krome en la registro de birdo­rifuĝejoj de BirdLife International. La marĉaj kaj torfaj terenoj laŭlongas Biebrza-riveron je la 100-kilometra distanco. Temas pri unu el la plej grandaj rifuĝejoj de la sovaĝa  naturo en Eŭropo, vera birdo­paradizo. La fruprintema aminduma sezono logas tien ornitologojn el la tuta mondo. Sed ne sole birdoj vivas ĉi tie, kvankam la nombro de iliaj specioj egalas al 271. Vivas ankaŭ ĉi tie 49 specioj de mamuloj. La plej karakteriza estas alko, kiu nur ĉi tie transdaŭris la 2-an mondmiliton. Jam en la 1926-a jaro estis tie establita naturrezervejo La Ruĝa Marĉo kun la celo protekti la minacitajn de dekumiĝo alkojn. Sed krome sur la tereno de la Nacia Parko de Biebrza-rivero vivas 36 specioj de fiŝoj, 12 de amfibioj, 5 de reptilioj. La tieajn senvertebrulojn reprezentas 700 specioj de papilioj, 448 de araneoj. Aperas tie pli ol 500 specioj de skaraboj, 19 de hirudoj kaj 42 specioj de triĥopteroj.

Sur la tereno de la parko troviĝas diversformaj akvejoj, terenoj marĉaj kaj torfaj, kareksejoj kaj arbaraj kompleksoj. Plantaro estas eksterordinare varia kaj inkluzivas multajn maloftajn speciojn kiel plantojn orkideajn, drozerojn. Sur la marĉoj de Biebrza-rivero aperas krome – ligitaj kun ĉi tiu medio – izolitaj nestolokoj de birdoj karakterizaj por tajgo kaj tundro. Sed la valo de Biebrza-rivero gravas ne sole por la nestantaj tie birdoj. Ĝi havas grandegan signifon por multegaj birdospecioj, por kiuj la parko rolas sole  kiel haltoloko dum ĉiujaraj migradoj. Por ĥaradrio­formaj birdoj la Nacia Parko de Biebrza-rivero signifas unu el la plej gravaj rifuĝejoj en la Centra Eŭropo. Kiel interesaĵon ni aldonu, ke la nomo de la rivero Biebrza originas de la prusa, poste litovigita nomo de kastoro.

Kvankam la parko bonvenigas turistojn ne eblas, ke ili rapide konatiĝu kun la riĉo de la ĉi tiea faŭna kaj flaŭra  mondoj. En la ekspozicia salonego de la administracia centro de la parko troviĝas eksponaĵoj de rekreitaj postmorte bestoj. Nun la kolekto prezentas 35 speciojn kaj daŭre grandiĝas. Ĉiuj eksponaĵoj estis bazitaj sur bestoj pereintaj en strat­akcidentoj aŭ mortintaj nature. Kvankam la nacia parko preferas eksponaĵojn pentristajn kaj skulptistajn, tamen la artista rigardo al la flaŭro kaj faŭno de Biebrza-riveraj marĉoj ne ĉiam alparolas adekvate la imagopovon de la vizitantoj, aparte de la infanoj kaj junuloj. Do la ekspozicio kvazaŭ spegulas parton de tio, kio estas renkontebla en la naturo. Ĝi prezentas veran aspekton de bestoj kaj iliajn dimensiojn, kiuj estas malfacile renkonteblaj vid-al-vide.  Ĉiuj eksponaĵoj estas enkomponitaj en sian naturan medion starante sur karekso- aŭ musko-tufoj. Birdoj sidas sur  branĉoj kaj arbotrunkoj, al kastoroj akompanas dent­prilaboritaj arbaro­trunkoj k.s. Ĉio ĉi rigardebla sur la panoramo de Biebrza-riveraj marĉoj kreas la fortan impreson kunesti kun la naturo. En la centro de la ekspozicia salono troviĝas la vitroŝranko, en kiu estas prezentita sceno pri amindumado de duelbirdoj. Duelbirdo cetere troviĝas en la blazono de la parko. En la vitroŝranko troviĝas 10 varikoloraj maskloj rivalantaj por unu femalo.

Aparta ekspozicio vekas ankaŭ interesiĝon de la vizitantoj. Temas pri 70 skulptitaj  birdoj, renkonteblaj en la Valo de Biebrza-rivero. Loka artisto skulptas ilin en ligno observante ilian gradecon kaj pentrante ilin per la koloroj tiel, ke ili vekas la iluzion de birdoj  tute naturaj.

El la elsendo 25.07.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Koninda polo – Wanda Błeńska [bŭen-ska]

La heroino de nia hodiaŭa felietono el la ciklo „Konindaj poloj” estas persono altaĝa, kiu en pasinta jaro solenis la 103-an naskiĝ­datrevenon. Wanda Błeńska naskiĝis la 30-an de oktobro 1911 en Poznano. Temas pri unu el la plej belaj figuroj de la pola medicino kaj misiista agado. Ŝi diplom­itiĝis en la kuracista fakultato de la Universitato en Poznań en la 1934-a jaro. Dum la 2-a mondmilito ŝi estis oficiro de la Landa Armeo, komandantino de la virina taĉmento de la armeo en Toruń, membro de la organizo Pomeria Grifo. Dum 16 jaroj ŝi laboris en hospitaloj de Toruń, Gdynia kaj Gdańsk, sed ŝia revo estis labori kiel misiisto. Ankoraŭ dum la studoj en Poznano ŝi aktivis en la Akademia Misiista Rondo, sed antaŭ la 2-a mondmilito laikaj virinoj, t.e. ne monakinoj ne estis direktataj al misioj. Post la milito ŝi gvidis la urban hospitalon en Torun, poste ŝi laboris en la Ŝtata Instituto de Higieno kaj en Kuracista Akademio en Gdansko.

En 1946 Wanda Błeńska forveturis al grave malsana frato en Hanovro, kie ŝi partoprenis kursojn pri tropika medicino. Siajn post­diplomajn studojn pri la sama specializo ŝi daŭrigis en Insituto de Tropika Medicino kaj Higieno en la universitato de Liverpulo. En 1950-a jaro plenumiĝis ŝia revo, ŝi povis forveturi kiel kuracistino al Afriko, konkrete al   Ugando.

Tie doktorino Wanda Błeńska okupiĝis pri lepruloj iom hazarde. Episkopo en Ugando, al kiu ŝi adresis sin kiel misiistino ricevis ĝuste tiam la proponon de la registaro organizi leprulejon kaj rekomendis ŝin por tiu laboro. Leprulejo ne kreiĝis, sed Wanda Błeńska direktiĝis al Buluba apud Viktoria-lago, kie ekzistis malgranda centro por lepruloj gvidata de irlandaj franciskan­inoj. La kondiĉoj estis tre primitivaj, dum komencaj jaroj kiel operacia salono servis malgranda malhela ĉambreto sen operacia tablo, kiun plenumis kamplito. La unua iniciato estis alikonsrui tegmenton por certigi en tiu operaciejo pli da lumo. Wanda Błeńska laboris tie dum 43 jaroj kaj dum 32 (1951-1983) ŝi estis la ĉef­kuracisto. Sub ŝia gvido la malgranda kuraccentro por lepruloj transformiĝis en modernan kuraccentron kaj instrukci­centron kun 100-lita hospitalo, kun la infana fako kaj diagnoza centro, kun loĝdomoj por lepruloj kaj preĝejo. Nun ĝi famas en la tuta mondo kaj portas ŝian nomon „Buluba Leprosy Centre, The Wanda Blenska Training Centre”. Krom instrukci­adoj por kuracistoj doktorino Błeńska iniciatis kaj komencis organizi kursojn por protektantoj de lepruloj. Komence de la 70-aj jaroj al Buluba komencis veni ankaŭ aliaj kuracistoj el Pollando.

Kiam meze de la pasinta jarcento doktorino Błeńska komencis sian misiistan laboron lepro ĝenerale estis traktita kiel hororiga malsano. Kiam disvastiĝis en Ugando la informo, ke lepro estas kuracebla al Buluba komencis veni la infektitaj sacerdotoj, instruistoj, oficiroj. Resaniĝante ili estis la viva reklamo de la centro, en kiu oni savis la vivon al. miloj da malsanuloj. Doktorino Błeńska ricevis la epiteton „Patrino de Lepruloj”.

En 1993 havante 82 jarojn dokrorino Błeńska revenis al Pollando, al. sia naskiĝurbo Poznano. Ŝi ne forgesis pri Afriko kaj lepruloj daŭrigante la laboron kiel lekcianto pri tropika medicino en la Centro de misiista trejnado en Varsovio. Ŝian nomon portas lernejoj, toksikologia fako de la urba hospitalo en Poznano. Inter multaj distingoj per kiuj ŝi estis honorita troviĝas la Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando, Kavalira Ordeno de Sankta Silvestro, ordeno Ecce Homo.

Kia estis la sinteno de doktorino Błeńska al minaco mem infektiĝi per lepro? Demandita ofte pri tio, ŝi klarigis: „Mi estas kuracisto kaj ĉiu kuracisto havas tiajn malsanulojn, kiuj povas esti por li/ŝi danĝeraj, sed tio ne signifas, ke oni rezignas pri kuracista protekto. Ekzistas diversaj protektorimedoj, eĉ partaj. Tamen plej gravas estas tiel ilin elekti kaj apliki, ke paciento ne sciu pri tio. Paciento ne povas scii, ke kuracisto lin timas. Mi uzis gantojn, kiam estis operacioj aŭ kontakto kun vundoj, sed la celo ne estis mia sekureco, sed tiu de la paciento.

Uganda atribuis al. doktorino Wanda Błeńska honoran civitanecon, Pollando la plej gravan ŝtatan distingon. Johano Paŭlo la 2-a difinis ŝin „Ambasadoro de misiista laikularo”.

El la elsendo 18.07.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Vizitinda loko – Pułtusk [puŭtusk]

Pułtusk estas unu el la plej malnovaj urboj de la Mazovia Regiono, kies ĉefurbo estas Varsovio. Ĝi estas samtempe alloga kaj vizitinda. Troviĝante en la valo de Narew-rivero, rande de Puszcza Biała (la Blanka Arbarego) dank’ al kanaloj kaj navigantaj laŭ ili gondoloj en la somera sezono ĝi iom memorigas la italan Venecion. Ĝian nomon atento­rigardaj turistoj povas retrovi sur la Triumfa Arko en Parizo reference al la memorinda batalo de Napoleono ĉi tie en 1806; Ĝia nomo estas trovebla ankaŭ en unu el la kapeloj de la pariza preĝejo de Invalidoj.

Tamen Pułtusk famas ĉefe pro bolido, kiu eksplodis ĉi tie la 30-an de januaro 1868 kaŭzinte la plej grandan en la historio de la Tero meteor­pluvon. Laŭ taksoj falis tiam surteren ĉirkaŭ 70 mil meteorpecoj. Iuj asertas ke temis eĉ pri 200 mil fragmentoj. Multaj el ili troviĝas en la muzeoj de la tuta mondo (i.a. en Berlino, Ĉikago aŭ Vieno). La plej granda peco pezanta 9095 gramojn troviĝas en la Muzeo de Natura Historio en Londono. Ili troviĝas kompreneble ankaŭ en la loka Regiona Muzeo, sed la serĉantoj de meteoroj havas ankoraŭ la ŝancon retrovi iujn fragmentojn en la regiono.

Sed Pułtusk krome valoras viziton pro siaj vidindaĵoj, kiel la plej malnova parto de la urbo – la urboplaco kun kastelo – formanta la t.n. insulon, la unusolan en la regiono. Ĉirkaŭas ĝin la forkiĝinta riverfluo de Narew ebligante romatikan akvopromenon per gondoloj laŭ ne tre vastaj kanaloj aŭ promenon laŭ pluraj pontoj. Ĉio ĉi troviĝas en la distanco de nur 60 kilometroj for de Varsovio. Bedaŭrinde same kiel la itala Venecio Pułtusk ofte frontis inundojn. La plej minaca estis tiu en 1979.

Tiam priinundon suferis ankaŭ la loka Baziliko. Ĝi meritas la atenton pro sia baroka ĉefaltaro kaj 15 altaroj flankaj kaj predikejo en la formo de barko. Sed vera juvelo de la baziliko estas ĝia volbo, kiun formas grandega pentrista dekoraĵo kun planta-ornama karaktero, la plej granda en Pollando. Ĝiaj renesancaj polikromi­aĵoj estis malkovritaj hazarde dum la renovigo en 1994; ili saviĝis dank’ al tio, ke antaŭe oni decidis ilin surpentri. Tiu verko de la venecia arkitekto Giovanni Batista iom similas al fiŝaj skvamoj kaj aparte estas admirebla dum la diservoj, kiam la preĝejo estas malfermita. Tuj apud la baziliko troviĝas klasikstila masiva sonorilturo, sed multe pli atentokapta estas la 400-metrojn longa foirplaco, la plej longa pavimita foriplaco en Eŭropo. Laŭe de ĝi viciĝas brikdomoj kaj en unu el ili – post la batalo en 1806 haltis la franca imperiestro Napoleono Bonaparte. Tiun eventon memorigas inform­tabulo, rekreataj historiaj batalscenoj kaj la t.n. napoleonaj baloj en la kastelo, nun la Domo de la Pola Kolonio. La koro de la ortangula foirplaco estas la 15-jarcenta urbodoma turo, en kiu troviĝas la Regiona Muzeo kaj de kies supro etendiĝas rava panoramo de la urbo. Direktiĝ­ante de ĉi tie al la dominanta super Pułtusk kastelo valoras halti ĉe la malgranda kapeleto de sankta Maria Magdalena ofte elektata de gefianĉoj por deklaris sian geedziĝan „jes”. Apudas ĝin la iama rezidejo de Pułtusk-episkopoj, al kiu kondukas arkada ponto kun du bastionoj.

La urbon plagis ne nur inundoj, sed ankaŭ incendioj. Tio ligiĝas kun la historio de la kastelo. La plej malnova, ligna en la 14-a jarcento forbrulis -kiel notas kronikisto Jan Długosz kun ĉiuj siaj loĝantoj – dum invado de litovoj. Tio ne estis la unusola inendio en ĝia historio. La lasta okazis en 1945. Nur en 1989 post la 15-jara rekonstruado la kastelo en Pułtusk renaskiĝis. Ekde tiam ĝi servas kiel hotela-konferenca Domo de la Pola Kolonio. Logas al ĝi historiaj internoj, malnovpola kuirarto kaj haveneto, de kiu eblas starti al alia vizitinda loko, Grandaj Mazuriaj Lagoj.

Sed ĉi jare jam pli frue, ĉar la 19-an de julio la kastelo de Pułtusk atendas gastojn por la 2-a Tago de la Respublika Tradicio. En ĝia programo vizitantojn kaj gastojn atendas huzara pikniko kaj turniro.

El la elsendo 11.07.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Koninda polo – Tadeusz Oksza-Orzechowski [tadeuŝ okŝa-oĵeĥowski]

Kelkfoje jam en niaj elsendoj aŭdiĝis informoj pri la pasanta nunjare 600-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Turkio. Unuavice ni informas pri eventoj el la riĉa kultura programo de la Jaro. Evidentiĝas tamen, ke ĉeokaze valoras memorigi multajn polojn grave merit­iĝintajn por Turkio. Unu el ili estas Tadeusz Oksza-Orzechowski.

Tadeusz Oksza-Orzechowski laŭ edukiteco estis kuracito, sed lia vivpasio estis novaj teknologioj kaj viziece gvidataj investaĵoj. Li naskiĝis en 1838 en Podole-regiono (la iamaj rand­regionoj de Pollando) en bonsata bienposeda familio, sekve li lernis en Odeso kaj diplomon de kuracisto kun distingo li akiris en la Kijeva Universitato. Sekve li veturis al Francio, Svislando kaj Italio liginte ĉie kontaktojn kun reprezentantoj de Granda Pola Elmigrintaro (post la malvenko de la kontraŭcara Novembra Insurekcio 1830). Al ĝiaj agadoj li baldaŭ aliĝis reveninte al la lando. Dum la januara Insurekcio 1863 li vigle aktivis politike kaj organize. Minacita de aresto li forveturis al Parizo kun la misio konfidita de la Nacia Registaro. Poste sekve li estis ĝia sendito en Istambulo laborate tie kiel kuracisto. En 1865 Tadeusz Orzechowski meritiĝis aparte por Turkio dum la kontraŭbatal­ado de la epidemio de kolero, pro kio li estis distingita. Lia rifuzo akcepti ligitan kun la distingo monpremion imponis al la veziro Ali Pasza kaj elvokis lian favoran sintenon. Orzechowski alpreninte la turkan nomon Oksza Bej fariĝis la sekretario de la veziro, kiun li plenumis ĝis 1871. Oksza-Orzechowski fariĝis persono influpova, i.a. ĉirkaŭpren­ante per de protekto polajn post­insurekciajn rifuĝintojn. En 1867 Oksza partoprenis intertraktojn pri franca prunto por Turkio, pri livero de vaporŝipoj kaj militista ekipaĵaro. Li esence meritiĝis por ke Turkio ricevu prunton de Aŭstrio kaj por normaligo de la rilatoj de la Otomana Koretego kun Vatikano, kio grave plibonigis la situacion de kristanoj en la Otomana Imperio. Liajn meritojn agnoskis Vatikano atribuinte al li pro tio la titolon de la roma grafo. Krom tiuj diplomatiaj aktivadoj Ben Oksza aktivis en modernigaj entreprenoj ligitaj kun la konstruo de la fervojo kaj vaporŝipa navigado en la regiono de Istambulo. Dum la rusa-turka milito sian tutan havaĵon li destinis por la organizo kaj ekipo de la taĉmentoj de transsilvaniaj montaranoj gvidantaj diversiajn agadojn en la malantaŭo de la rusa armeo.

La aktivadoj de Tadeuesz Oksza-Orzechowski ne limiĝis al Turkio. Li ankaŭ meritiĝis por la evoluo de la telegrafia komunikado en la komenco de la 19-a jarcento. En la epoko de plur­funkciaj poŝtelefonoj, la Interreto kaj satelita televido malfacilas imagi kiom lame fluis informoj en la 1-a duono de la 19-a jarcento kaj kiom revolucian signifon havis invento de telegrafo. La inter­kontinenta telegrafia komunikado postulis tamen seriozajn investaĵojn por meti la marfundajn kablojn. Pri malfacileco de la entrepreno atestu la fakto, ke antaŭ ol la telegrafia kablo ligis Eŭropon kun Usono en 1865 oni klopodis ĝin pli frue sensukcese meti 5 fojojn. Dek kelkajn jarojn poste la scenejon de la plej gravaj telekomunikaj investaĵoj de la tiama epoko suriris Tadeŭsz Oksza-Orezchowski. En 1882 li akiris de la hispanaj aŭtoritatoj koncesion pri meto de kablo el Kadikso ĝis la Kanariaj Insuloj. Li organizis tiucele akcian societon subvenciitan de la aŭtoritatoj kaj post kelkcent rekon­sondadoj de la marfundo la kablo estis metita. Nekompareble pli grava manaĝera sukceso estis akiro fare de Oksza-Orzechowski de koncesio de la portugala regisaro en 1885 por elkonstrui la telegrafian konekton kun la portugalaj kolonioj ĉe la okcidenta marbordo de Afriko. Ĉeokaze komenciĝis longa kaj rankora rivalado kun la brita Eastern Telegraph Company, tiam la plej potenca ĉi-speca entrepreno en la mondo. La sukceso de Oksza estis surpriza, ĉar la tiama Lisbono troviĝis en la brita influsfero. Tamen Oksza-Orzechowski atingis kun britoj interkompreniĝon kaj komune realigis la investaĵon, kiun efektivigis britaj kompanioj, al kiuj Oksza-Orzechowski cedis siajn rajtojn. La kablo metita en la 1866-a jaro inter Kadikso ĝis Kapstado egalis al 9 mil marmejloj, alivorte al la 16 kaj duona mil kilometroj kaj tiam estis la plej longa en la mondo. Tadeusz Oksza lige kun siaj agadoj por telgrafia komunikado akiris certan famon. En aprilo 1887 li gvidis en Parizo interparolojn pri planata reto de la submaraj kabloj ligontaj la francajn koloniojn en la Suda Ameriko kun Kubo. Li ankaŭ entreprenis klopodojn por realigi la projekton de la transafrika fervojo. Ĝi ne realiĝis limiĝante ĝis elkonstruo de la loka fervoja segmento en Angolo.

Siajn lastajn vivojarojn Tadeusz Oksza-Orzechowski pasigis en Parizo. Li mortis tamen en Zuriko en 1902, estante tie dumvojaĝe. Tie li estis entombigita. Lia tombo ne plu ekzistas en Shilfeld-tombejo likvidita en 1942.

El la elsendo 04.07.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

El la E-Gazetaro, 01.07.2014

Eble ŝajnus iom mirige, ke la hodiaŭan trarigardon de la E-gazetaro mi ŝatus komenci per periodaĵo ne plej aktuala. Tiel okazis, ke la lasta pasintjara numero „Starto”, la organo de la Ĉeĥa E-Asocio atingis miajn manojn en la lastaj tagoj. Ĝi buntas per densaj informoj pri diversspecaj agadoj kaj aktivadoj. Mian atenton tamen kaptis du raportoj, vere modelaj – se oni volas – ĝisdate teni sin informita pri la agado de iu el E-medioj. Temas pri la raporto de ĈEA-prezidanto Vladimír Dvořák – kiu opiniis ĝusta prezenti tre klaran finjaran raporton pri aktuala tiam plenumo de la prioritatoj el la aŭtuna kongreso de la Asocio en 2011– antaŭ ol li devos prezenti ĝin fine de sia oficperiodo en 2014. Imponas la listo de faritaĵoj, kiu laŭplane estos kompletigita antaŭ la nunjara kongreso de ĈEA. Ĉiu el la raporto­ĉapitroj konkrete listigas laborojn pri: financa stabiligo kaj iom-post-ioma transiro al ekvilibrig­ita buĝeto; aktualigo kaj kompletigo de la datumbazo de la membroj kaj kluboj/sekcioj; aktivigo kaj klerigado de membrobazo (lingva, reta); strebado engaĝiĝi en subvenciaj projektoj ekz. por mal­pliaĝuloj aŭ gejunuloj; kreado de komisionoj/grupoj kun klara koncepto; projektoj de E-Muzeo en Svitavy. Tiun diafanan raporton akompanas la devizo de ĈEA-estraro, nepre reliefig­enda, ke „asocio ne egalas al la estraro”. Akompanas ĝin klara deklaro, ke kvankam post unu jaro la oficperiodo de la nuna estraro finiĝos neniu el la estraranoj pretendas resti en sia funkcio, kio ne signifas, ke ne restos, sed ke ju pli da ideoj, opinioj kaj proponoj des pli bone por Esperanto en Ĉeĥio.

Kompreneble la situacio en diversaj LA-oj varias, sed jam legante tiun raporton pri faritaĵoj oni povas ricevi multajn stimulajn kaj spronajn ideojn por agado en aliaj E-medioj, aparte tiuj de LA-oj de UEA.

Samnumere la atenton kaptas ankaŭ alia raporto, tiu de la UEA-ĉefdelegito, Petro Chrdele, kiu kiel evidentiĝas ne traktas sian taskon honorofice, sed bonege orientiĝas pri la stato de ĈEA-membraro ligita kun UEA. Eble se same kiel la ĉeĥa UEA-ĉefdelegito aliaj landasociaj ĉef­delegitoj havus en plimulto similan superrigardon pri la membro-situacio estus pli facile konkrete – kaj ne per filozofi­umadoj – fronti la taskon starigitan de la rejkjavika UEA-estraro kreskigi la asocian membraron.

Kiel mi menciis „Starto” enhavas amason da informoj pri la loka agado de ĉeĥaj esperantistoj. La bunton de tio, kio okazas en la ĉeĥa ĉefurbo spegulas la „Bulteno” de E-ista Klubo en Praha”. Ĵus atingis nin ĝia 2-a numero 2014. Ankaŭ ĝi liveras tre detalan raporton pri la kluba agado – vere gratulinda – en la periodo oktobro 2013 – ĝis la februara elekto de la nova komitato. Ĝia nova prezidanto kaj redaktoro de la „Bulteno” estas Tomáš Břicháček. Ĉi-numere li i.a. proksimigas sian libron „Unio proksima kaj malproksima”, kiu estas polemiko pri la nuna stato de la eŭropa integriĝo, en kiu – kiel li atentigas – li ne forgesis pri Esperanto. Krome ni ekscias sambultene el alia informo pri la kontribuo de esperantisto Max Kašprů al la 400-paga libro de Academia Praha „Eŭropo – la krizo de lampoj kaj naŭ futuroj”. Ĝi pritraktas la lingvan problemon kaj rekomenas enkondukon de Esperanto kiel komunikan lingvon apud la angla. Se temas pri la unirilataj temoj en la lasta numero de la praha „Bulteno” mi ankaŭ rekomendas tre interesan arikolon de Jiři Galuška el la ĉeĥa financ­ministerio dividanta siajn spertojn kiel eksa staĝano ĉe Eŭropa Komisiono en Bruselo. Dankon, Jiři Patera pro la liverita numero, gratulon pro via daŭra laboro en la estraro de Praha-E-klubo kaj pro multaj interesaj kontribuoj en la priparolata numero de la „Bulteno”.

Ankaŭ jam longe ni ne tenis en la manoj „La Ondon de Esperanto”. Nun dank’ al la afableco de la Varsovia E-Klubo mi denove havas la okazon ĝin foliumi, kaj aldonendas, ke temas pri la plej freŝa gazeto nun sur mia skribotablo, nome ĝia   julia numero. Ĝi komence tradicie enkondukas en evento­buntan Esperantujon per amaso de mallongaj raportoj. Inter ciklaj kontribuoj atenton kaptas laŭvica kontribuo de Dennis Keefe pri „La subfakoj de merkatiko aplikataj al la E-movadoj”, de akademiano Sergio Pokrovskij, pri „Okazo kaj kazo”. La konstanta rubriko „Nia trezoro” proksimigas la figuron de elstara pola lingvisto, samtempe esperantisto, Zenon Klemensiewicz, kies argumentoj por Esperanto perdas neniom el aktualeco. Tiu rubriko rilatas al historio, alia historia kontribuo en la julia numero de „La Ondo de Esperanto”, kiu meritas nian atenton estas la artikolo de Vilmos Bencik pri „libro­eldonado sen mitoj”, kiu rilatas al la flora por la E-libro periodo en la malnov­reĝima Hungario.

De kelka tempo regule venas al mia adreso la organo de Japana E-Asocio „La Revo Orienta”. En ĝia junia numero pri siaj spertoj rilate taŭgecon de Esperanto por amikiĝi kun fremduloj rakontas brita esperantisto David Curtis. Verdire lia patro opiniis ĝian ridinta kaj lia deziro instrui la lingvon renkontis opozicion de lernejestroj, poste opozician konvinkon de plenkreskuloj en vesper­klasoj – ke por turismo sufiĉas la angla.

Esperanto kaj la angla speguliĝas en ĉi tiu numero de JEI-organo divers­facete. SOTA Miki argumentas pri la avantaĝo de samtempa lernado de Esperanto kaj la angla por japanoj. Reza Kheirkhah el Tajvano felietonas pri „Graveco de la angla kaj tamena malbona rezulto”. Kiel profesia instruisto de la angla en Tajvano kun 13-jara sperto li konkludas: „..Tajvano estas unu el malmultaj landoj en la mondo, kie la angla estas tre populara kaj la instruado kaj instrumaterialoj ege kostas. Sed eĉ tio ne helpas multe pri progresigo de la lernantoj. Mi ne preterlasu la fakton, ke tiu populareco estas pli forta inter la gepatroj, kiuj insistas pri ties graveco ol inter studentoj”. La aŭtoro sobre pritakas konon, prefere apenaŭan konon de la angla inter duono de siaj lernantoj post la 12-jara lernado kaj kontrastigas tion kun rapideco kaj efikeco de E-lernado de liaj lernantoj de la Il-o.

Belan referencon al la esperantistoj en Tajvano mi trovis en la maja numero de oficiala organo de Korea-E-Asocio „La Laneterno Azio”. Temas pri la jarkomenca vizito en Tajvano de SHIN Hyunkyu, kiu per ĝi – kiel li konfesis – gustumis E-aeron, je kiu li malsatis, kaj tio ebligis al li sperti Esperantujan etoson. La vizito en Tajvano sekve kondukis lin al Japanio kaj la tiea Internacia kurskunveno de Esperanto en Fukuoka.

Inter la ricevitaj laste E-gazetoj mi trovis krome multajn numerojn, inkluzive de la pasintjaraj de „Nova Vojo”, kiu estas la oficiala revuo de Esperanto-Populariga Asocio. En ĝia maja numero komencis aperi la traduko de la libro de Elizo Ito „El la vivo de la Fondintin” en la E-traduko de Tacuo Hughimoto. La tiunumera raporto pri la 24a Internacia Kurskunveno de Esperanto en Hukuoka korespondas kun tiu, al kiu mi referencis en la ĵus menciita numero de la korea „La Latnerno”. En „Nova Vojo” ĝi estas tamen iom pli detala kaj sekvas ĝin bunta mozaiko de opiniesprimoj flanke de la partopren­intoj pri la evento. La korea kursano difinis ĝin kiel „frandan ŝtupon al mondo de nova vidpunkto”.

Jen la esenco de nia esperantuja sperto.

El la elsendo 01.07.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Vidindaĵoj – Białowieża Praarbarego

Hodiaŭ ni volas logi vian atenton gesinjoroj al la nordorienta parto de Pollando, al Białowieża (bjaŭovjeĵa) Arbarego, kiu prave estas difinata kiel perlo de la eŭropaj kaj mondaj arbaraj kompleksoj. Verdire la Praarbarego etendiĝas ankaŭ je la tereno de Belorusi distingiĝ­ante per grandaj naturaj kaj historiaj valoroj.  Ĉi tie konserviĝis la plej malnovaj kaj lastaj en Eŭropo fragmentoj de praarbarego kun origina karaktero, ĉi tie troviĝas la plej granda populacio de bizono vivanta libere. Oni konstatis sur ĝia tereno la ĉeeston de 12 mil de animalaj specioj. Inter ili dominas senvertebruloj, aparte insektoj (8 mil specioj), 120 birdospecioj, 7 specioj de reptilioj kaj 11 specioj de amfibioj. Samtempe oni taksas, ke la tiea faŭno estis rekonita nur 50-procente.

Sur tiu ĉi tereno de Pollando jam en 1932-a jaro kreiĝis la Nacia Parko, kiun en la nuna formo oni rekonfirmis en 1947. En ĝian konsiston eniras tri administraciaj unuoj: Protektoregiono Orłówka (orŭvka), Protektoregiono Hwoźna (hvoz’ na) kaj Bizona Bredocentro. En 1979 la tereno de la strikta protekt­a parto sur la tereno de Pollando ektroviĝis sur la prestiĝa Listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESCO. En 1992 UNESCO vastigis tiun statuson je la najbaranta fragmento de la belorusa nacia parko. Temis pri areo de strikta protekto sur la surfacode 4 kaj duona mil hektaroj.

En la 2008-a jaro Pollando kaj Belorusio entreprenis komunajn klopodojn, ke la tuta tereno de Białowieża-Praarbarego kun novaj limoj sur la pola kaj belorusa teritorio ektroviĝu sur la Listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESCO kiel “Bialowieza Forest”. La decido estis alprenita dum la 38-a kunsido de la Konvencikomitato pri la Protekto de la Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo en la ĉefurbo de Kataro. “Bialowieza Forest” estas unu el sep en la mondo kaj unu el tri en Eŭropo translima objekto de la monda UNESCO-heredaĵo. Ĝi etendiĝas sur la surfaco de ĉirkaŭ 141 mil hektaroj sur la pola kaj belorusa flankoj kaj kun la bufrosferoj ĝia areo egalas al 308 mil hektaroj. Ĝi aldoniĝis al 200 inter pli ol mil objektoj sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESCO ligitaj kun la natura medio kiel parkoj, naturrezervejoj aŭ lagoj.

La Nacia Białowieża-Parko karakteriz­iĝas per signifa kvanto de arboligno. Sur la tereno strikte protektita ĝi konsistigas ĉirkaŭ kvaronon de la maso de ĉiuj arboj. Dank’ al la malkomponiĝ­ado de la arbotrunkoj en la grundon revenas valoraj nutro­substancoj tiel ĝin fekundig­ante. Krome la arboligno rolas kiel vivejo por nenombreblaj organismoj, kies vivelemento estas la senvivaj arboj – fungoj, bakterioj kaj senvertebruloj. Multaj estas minacitaj de formorto.

La Nacian Parkon de Białowieża ĉiujare celas ĉirkaŭ 140 mil turistoj. Plej ofte estas vizitataj la rezervejo de Bizonoj, la muzeo de la parko kaj la tereno de strikta protekto. Ĉi tiu terenon kaj la muzeon turistoj povas viziti nur kun la profesia gvidanto.

En Białowieża-Praarbarego eblas pasigi kelkajn tagojn, el inter kiuj ĉiu estos atrakci­plena. Difinitaj itineroj, trans­riveraj pasejoj, panoramaj turoj kaj platformoj, inform­tabuloj liveras informojn, konigas la arbaregajn labirintojn kaj igas familiariĝi kun la virga naturo. El la vilaĝo Narewka kondukas al la Parko du turismaj itineroj verda kaj nigra. La verda pasas tra diversaj specoj de la arbaraj kaj nearbaraj ekosistemoj, la nigra kondukas tra bone konserviĝ­intaj pinaj kaj torfaj arbaroj.

Ekde 2010 Białowieża-Praarbarego troviĝas en la registro de birdo­rifuĝejoj gvidata de BirdLife International.

El la elsendo 27.06.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Koninda polo – Bronisław Malinowski

Nunjare pasis la 120-a naskiĝ­datreveno de elstara pola etnologo, sociologo kaj antropologo, Bronisław Malinowski. Li naskiĝis en Krakovo kiel filo de renoma lingvisto, esploristo de sileziaj dialektoj, kolektanto kaj pridokumentanto de popola folkloro, profesoro de la Jagelona Universitato kaj membro de la Akademio de la Kapabloj, Julian Malinowski. Bronisław komence lernis hejme, ekster­ĉeeste li finis la gimnazion, maturec­ekzamenon li faris kun distingo kaj en 1902 komencis studi filozofion ĉe la Jagelona Universitato. En 1908 li doktoriĝis tie per la disertaĵo „Pri principo de penso­ekonomiko” kaj samjare forlasis Krakovon. Unu jaron poste li komencis natursciencajn studojn en Lajpcigo kaj du jarojn poste li inaŭguris post­diplomajn studojn en la Londona Lernejo pri Ekonomiko kaj Politikaj Sciencoj ĉe la Londona Universitato, en kiu ekde 1913 li laboris kiel lekcianto. Tiam li ligis kontaktojn kun kultur­esplorantoj de primitivaj popoloj kaj en 1914 li partoprenis sciencan ekspedicion en Novgvineo kaj sur la Insuloj Triobranda. Malinowski pasigis tie la periodon 1914-1918. Poste ĝis la 1920-a li gvidis terenajn esplorojn en Aŭstralio kaj Oceanio. En 1916 Bronisław Malinowski doktoriĝis en la Londona Universitato, kie ekde 1927 li laboris kiel profesoro kaj gvidis la unuan tie Katedron de Antropologio. En 1934 li efektivigis sian lastan sciencan ekspedicion al la suda kaj orienta Afriko. Du jarojn poste li fariĝis honorofica doktoro de Harvard- Universitato kaj ekde 1939 li laboris kiel profesoro de Yale-Universitato. Li mortis pro korinfarkto la 16-an de majo 1942.

Bronisław Malinowski kreis la fundamentojn de la funkcieca teorio kaj de la tiel nomata brita socia antropologio. Li enkondukis novan stilon de la terena laboro, kiu konsistis en longdaŭra kaj profunda konatiĝo kun la esplorata socio. Ĝis lia tempo antropologoj malofte faris esplorojn terenajn koncentriĝ­ante pri sensaci­vekaj fenomenoj, evidente mal­konformaj al la normoj de la okcidenta mondo. Baze de siaj spertoj pri esplorado de la socio el Triobrand-Isularo Malinowski formulis postulojn kaj regulojn, per kiuj devas gvidi sin antropologo-esploristo en tereno, kiuj validas ĝis nun. Li rekomendis sintenon de aktiva inform­ĉasanto, kiu estadas kun la indiĝenoj dum diversaj momentoj de tago kaj nokto, klopodas rimarki laŭeble multon, laŭeble bone orientiĝas pri tio, kio kaj kie okazas. Li partoprenas ceremoniojn, ritojn, sed ĉion ĉi notas ĉar nur notoj – kaj ne la memoro – estas firma spuro de faritaj observadoj. Esploranta antropologo – laŭ Malinowski – devas kompreni la opinion de indiĝeno pri la mondo, vidata laŭ lia vidpunkto, rekoni tipajn pensmanierojn kaj sento­manierojn kun kompreno, kio malantaŭ tio troviĝas. Li devas difini, kio estas normo, kutimo valida en la esplorata socio. Interesa postulo de Malinowski estas, ke esploranta antropologo regu la lingvon de esplorataj indiĝenoj pro tio, ke tradukisto ne estas plene fidinda, ke li efikas kiel filtrilo, kiu ne redonas veron de la perata komuniko. Kiel filtran Malinowski opiniis ankaŭ la uzadon de piĝinaj lingvoj.

Baze de la terenaj esploroj Bronisław Malinowski konstatis, ke kulturo komprenata kiel la tuto de la socia heredaĵo konsistas el aranĝaĵoj, havaĵoj, teknikaj procezoj, ideoj, kutimoj kaj valoroj, sed krome el mitoj, magio kaj religio. Homoj en siaj agadoj gvidas sin per duspecaj motivoj: originaj ligitaj kun la biologia naturo, kaj sekvaj ligitaj kun ilia socia naturo, kunvivado kun aliaj homoj en la socio. Tio estis tiam tezoj epokfaraj, ĉar per tio Bronislaw Malinowski atentigis, ke kulturon eblas difini kiel sistemon kontentigi la homajn bezonojn. Li dividis ilin je tiuj, kiuj estas komunaj kaj por homoj kaj por la animala mondo, tio signifas, ke ni devas manĝi, trinki, dormi, kontentigi seksan impulson, moviĝi, krei sian hejmon. Aliaj estas propraj nur al homo, tio estas amo, proksimeco. La homaj bezonoj estas kontentig­ataj de institucioj, t.e. homaj kolektivoj ligitaj per komuna tasko, komunaj reguloj kaj disponantaj pri komunaj teknikaj aranĝaĵoj.

Se temas pri la scienca laboro Malinowski estis popularig­anto de metodo de intensaj terenaj laboroj, la ĉefa teoriulo de funkcieco. Li komprenis antropologion kiel sciencon pri kulturo. Apartecon de socia antropologio difinis esplorado de kulturoj de la tradiciaj socioj, unuavice originaj. Lia metodo de partoprena observado konsistigis revolucian paŝon en la antropologia rezonado, kaj en rekono de kultura aparteco fare de la okcidenta mondo. Malinowski formulis etnologian koncepton de leĝo asertante, ke leĝajn kondutojn fundamentas la t.n. principo de reciprokeco.

BronisławMalinowski dum sia tuta vivo opiniis, ke antropologio postul­as senton aparteni al la tuta mondo, al la tuta homaro. La eventoj de la 2-a mondmilito profunde lin tuŝis kaj revekis en li la senton de la nacia aparteno kaj plena solidareco kun la pola nacio. Ekde 1959-a jaro en la Londona Lernejo de Ekonomiko okazas ĉiujaraj lekciciklo omaĝe al Malinowski. Li lasis multajn librojn i.a. temas pri „Argonaŭtoj de la okcidenta Pacifiko”, „La seksa vivo de sovaĝuloj”, „Aŭtraliaj aborigenoj: sociologia studo pri Familio”, „La originaj kredoj kaj formoj de la socia reĝimo: opinio pri la genezo de religio kun aparta konsidero de totemismo”, „Individuo, socio, kulturo”.

El la elsendo 20.06.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Vizitinda loko – Głogów

Hodiaŭ ni invitas vin al la sudokcidenta Pollando, al iu el la plej malnovaj urboj de Pollando, al Głogów [gŭoguv]. Iuj supozas eĉ,  ke kun ĝi eblas identigi la setlejon Lugidunum el la mapo de Ptolomeo aperinta en lia verko “Geografio” en la 142-147-a jaroj de nia erao. Aliaj referencas al la mencio pri la urbo el la 845-a jaro sur la mapo de Eŭropo de la Bavara Geografo. Ĉiukaze oni asertas, ke Głogów estis establita fare de la slava tribo Dziadoszanie [ĝjadoŝanje]. Ilia ĉefokupo estis la terkultiv­ado, fiŝkaptado kaj ĉasado. La setlejo estis konkerita de la unua pola reganto Mieszko [mjeŝko] la 1-a, kiu finante la procezon de la ŝtatformado kaj konkerinte Silezion, enkorpigis en ĝin ankaŭ Głogów. Komence ĝi funkciis kiel komerca centro, kaj plej verŝajne kiel  urbo baze de pola leĝaro. Poste ĝi fariĝis iu el la defendaj burgoj laŭe de Odra-rivera bordo,  protektanta la okcidentan limon de Pollando. Tiam Głogów  samtempe rolis kiel grava centro de la ŝtata kaj eklezia administracioj. Multaj mencioj pri ĝi ligiĝas kun la fakto, ke ĝi  estis la  atakobjekto flanke de germanaj kaj ĉeĥaj regantoj. La mencioj pri Głogów en la 1010-a jaro el la kroniko de Thietmar  koncernas la invadon de germanoj dum la regado de Henriko la 2-a. Germanoj denove sieĝis la urbon sep jarojn poste. Sed la plej fama defend­batalo okazis en aŭgusto de la  1109-a jaro. Tiam la pola reĝo Boleslao la Kurbobuŝa batalis kontraŭ la pomerianoj, sed reage je atako li tuj marŝ­direktiĝis al la sudo, ne povante tamen  entrepreni malferman batalon, ĉar liaj trupoj estis malpli multnombraj kaj malpli bone armitaj.  Henriko la 5-a kun siaj trupoj proksimiĝ­inte al la burgo akceptis la 5-tagan armisticon,  dum kiu la loĝantoj atendis ricevi de Boleslao la Kurbobuŝa kapitulaco­decidon. Kiel armisticokapitulacan garantion ili donis siajn filojn kondiĉe,  ke ili revenos senĝene,  sendepende de tio ĉu paco estos atingita aŭ ne.  Tamen la pola reĝo rifuzis kapitulaci kaj tiam la germana imperiestro rompante la interkonsenton ordonis ligi la infanojn al la katapulejoj konvinkita, ke la defendantoj ne aŭdacos pafi. La germanoj sturmis la urbon  tagon post la tago, sed ili ne  sukcesis konkeri Głogów, fine  retiriĝante for de ĝi. La filoj de polaj burĝoj pereis. Jam la mezepoka pola kronikisto Gall Anonim prikantis tiun ĉi tragedion omaĝante la gloron  de la pola reĝo. Hodiaŭ en Głogów la eventon memorigas monumento omaĝe al tragike pereintaj infanoj. Sed referencante al  la historio necesas mencii du eventojn, kiuj decidis pri pliaj sortoj de Głogów. Nome post la morto de Boleslao la Kurbobuŝa Pollando estis dividita inter liaj filoj kaj Głogów fariĝis la ĉefurbo de aparta princolando. Preskaŭ samtempe malkreskis la signifo de Germanio, kiu eriĝis je malgrandaj,  ofte kontraŭbatal­antaj princoland­etoj. La lasta germana invado okazis en la 1157, kiam la urbo estis bruligita.  Tamen oni relative baldaŭ rekonstruis ĝin kaj fine de la 12-a jarcento sub la regado de la piastdinastia Konrad la 1-a de Głogów la urbo fariĝis la ĉefurbo de Głogów-Princolano. 70 jarojn poste lia posteulo Konrad la 2-a ordonis ĉe la dekstra bordo de Odra-rivero establi burgon baze de la magdeburga leĝaro. Tiu ĉi decido havis por Głogów gravan signifon. Nome ĝis nun la urbo enloĝata preskaŭ ekskluzive de poloj fariĝis urbo multnacia. Multiĝis germanaj setliĝantoj, komencis veni judoj persekutataj en Okcidento.  En la  nova urbo funkciis tri naciaj kvartaloj, kvankam ili ne havis ferman karakteron kaj iliaj loĝantoj senprobleme miksiĝis.  Tiuperiode en  Głogów floris metiartoj, ĉefe la teksado kaj potfarado, disvolviĝis   komerco, ĉefe kun la  poznana provinco. Poiome kreskis la bonstato de la loĝantoj kaj burĝaj filoj komencis klerigcele direktiĝi al la universitato en Krakovo, ankaŭ al Prago kaj Lajcigo.  Ĉi-koncerne necesas mencii la nomon de Jan Glogoviensis, kies 500 morto­datrevenon ni omaĝis en 2007. Temas pri iu el la plej famaj filoj de la urbo, lekcianta en la Jagellona Universitato, aŭtoro de pluraj verkoj, ia.  astronomiaj kaj astrologiaj. Menciidas, ke en la Jagellona Universitato liajn lekciojn aŭskultis i.a.  Nikolao Kopernik. Sed en la 16-a jarcento formortis la branĉo de la sileziaj Piastoj ligitaj kun Głogów. Ĝia lasta reprezentanto estis Johano la 2-a Freneza. Dum dek kelkaj jaroj regis ankoraŭ tie  estontaj reĝoj de Pollando Jan Olbracht kaj Sigismundo la Maljuna. Poste Głogów  estis subaltern­igita al Habsburgoj. Ĝi spertis longan periodon de religiaj kvereloj kaj la loĝantaro religie dividiĝis je katolikoj kaj protestantoj.  Dum la 30-a milito (1618-1648) Głogow ĉirkaŭita per la tuta sistemo de fortikaĵoj fariĝis fortreso. Oni detruis ĝiajn antaŭurbojn kaj bremsis evoluon por multaj jardekoj, eĉ jarcentoj.  Sieĝis ĝin kaj konkeris jen trupoj prusaj, jen francaj, jen rusaj, jen svedaj, jen  aŭstraj. Fuĝante el la urbo same katolikoj kiel protestantoj kaj judoj estis trovantaj sekuran rifuĝejojn en Pollando, estanta plurnacia ŝtato, kun firma tradicio de la religia toleremo kaj demokrata reĝimo.
Ekde la 1740-a jaro la  povon super Głogów transprenis prusaj Hohenzollernoj. Sed pri la evolu­komenco en la urbo eblas paroli nur komence de la 20-a jarcento,  kiam estis forigitaj fortikaĵoj. Sed en la 1945-a jaro Głogów denove estis transformita en fortreson, ĉi-foje  fare de hitleranoj. Dum la 6-semajna sieĝo de la  ruĝarmeanoj ĝi estis detruita 95-procente. El preskaŭ 40 mil ĝiaj loĝantoj saviĝis ne plenaj du mil civiluloj. En tia stato baze de Jalta konferenco Głogów ektroviĝis en Pollando.  La rekonstruo de la urbo estis pasanta malrapide. La dinamika ekonomia evoluo ligiĝis kun la kuprominado kaj kupro­fandado, inaŭgurita en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Krom avantaĝoj ĝi alportis  gravajn problemojn,  ligitajn kun protekto de la natura medio. Nun Głogów fariĝas ĉiam pli moderna urbo, krom baza kaj mezgrada lernejreto komencis funkcii en  ĝi altlernejaj filioj.  Oni komencis sisteman rekonstruon de la Malnovurba Kvartalo. La stratoj kaj placoj ricevas ĉiam pli modernana aspekton. Aktuale Głogów evoluigas partneran kunlaboron kun 5 eŭropaj urboj kaj unu regiono. Kaj evidente en la lastaj jaroj ĝi fieras aparte pro la akiritaj Diplomo, Flago kaj Honora Plaketo de la  Konsilo de Eŭropo.

El la elsendo 13.06.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Arkivaĵo_Vizitindaj lokoj: GNIEW_20.12.2008

Ĉi-foje ni invitas al la nordo de Pollando, al unu el malmultaj polaj urboj, kies historio restis ensorĉita en ĝiaj kontruaĵoj. Se ni celos ĝin de la suda flanko, ankoraŭ ne konatiĝinte kun ĝi, ni estos ravitaj de la videbl¬iĝanta panoramo.
La unuaj informoj pri Gniew devenas el la 1-a duono de la 13-a jarcento. Ekde la 10-a jarcento tiuj ĉi terenoj apartenis al la pola ŝtato kaj konsistigis parton de la Gdanska Pomerio. En la 1229-a jaro Gniew, komence nomata ankaŭ Gmiew estis donacita al la cisterciana abatejo de Oliwa (apud Gdansko), tamen kelkdek jarojn poste la donacinta ĝin princo Sambor forprenis la urbon por laŭvice donaci ĝin al teŭtonoj, kiel pagon pro la batalhelpo kontraŭ sia rivalo princo Świętopełek. Por teŭtonoj tio estis la unua posedaĵo ĉe la maldekstra bordo de Vistulo kaj ĝia strategia situo decidis pri elkonstruo de la kastelo, kiu fariĝis ilia plej granda fortreso. Rezidis tie la teŭtonaj komandantoj. En la pola periodo troviĝis tie la sidejo de starostoj. En la jaroj 1410-1466 Gniew estis falanta de unuj manoj en aliajn, sed post la Toruna Pactraktato ĝi revenis al la pola ŝtato. La urbo po iome perdis sian signifon sekve de la svedaj invadoj en la 17-a jarcento kaj laŭvice de la ekonomia kaj politika krizo de la Respubliko lime de la 17-a kaj la 18-a jarcentoj. Rezulte de la 1-a dispartigo de Pollando en la 1772 jaro Gniew ektroviĝis en la prusa aneksoparto kaj al Pollando revenis nur en la 1920-a.
En Pollando estas malmultaj urboj en kiuj tiomgrade konserviĝas mezepoka urbo¬substanco videbla en la spaca urbo¬konstruo, rolante kvazaŭ specifa subĉiela arkitektura muzeo. La historio de la urbo estas deĉifrebla multloke en ĝiaj konstruaĵoj kaj arkitekturaj monumentoj konsistigantaj la tieajn vidindaĵojn. Se ni aldonos al tio ravajn urbo¬panoramojn sendube eblos konstati, ke temas pri unu el la plej vizitindaj urboj en Pollando.
Gniew posedas la plej valoran en la pomeria vojevodio kaj la plej grandan en la regiono komplekson de antikvecaj brikdomoj. Historio de kelkaj el ili radikas en la 14-a jarcento. Ali¬konstruitaj en la 18-a jarcento tie kaj aliloke ili konservis iujn elementojn de la malnova arkitekturo, inkluzive finaranĝajn detalojn. Gniew distingiĝas ankaŭ per bonege konserviĝ¬intaj 14-jarcentaj arkadaj domoj ĉe la okcidenta flanko de la foirplaco. En ĝia centro troviĝas la urbodomo, kiu daŭre plenumas ĉi tiun funkcion. Tiu ĉi konstruita lime de la 14-a kaj 15-a jarcentoj domo komence havis internan korton, turon kaj ĉe la teretaĝa parto komercistajn budojn. Hodiaŭ al la plej malnovaj domopartoj apartenas ĝiaj keloj kaj ĝuste la teretaĝo. Unu el la vidindaĵoj, ligitaj kun la historio de la urbo estas preĝejo de sankta Nikolao, patrono de navigistoj kaj komercistoj. La plej malnova estas presbiterio el la 1348-a jaro, la pli postaj flankaj kapeloj devenas el la 16-a jarcento. Vizitindaj estas krome la troviĝantaj en la sankteja interno tomboŝtonoj, baptujo kaj renesancaj brakseĝoj. Plimulto de la interna ekipaĵaro devenas el la mezo de la 19-a jarcento, sed ne mankas trezoroj malpli novaj, kiel baroka ornato oferita al la paroĥejo fare de la reĝino Maria Kazimira. Pri la ĉarmo de Gniew atestas ne nur grandiozaj konstruaĵoj, sed ankaŭ tiuj pli modestaj, tamen kun histori¬spuroj. Belaj pro sia malpompo, konstruitaj en la 19-a jarcento malgrandaj dometoj de malpli riĉaj loĝantoj intime premiĝas al la defendo¬muroj ĉe la stratoj Górny kaj Dolny Podmur. Tie konserviĝis en plej signifaj partoj la malnovaj defendomuroj, iam kompakte ĉirkaŭintaj la urbon. Tamen la plej impona konstruaĵo de Gniew, memoranta la plej malnovan kaj plej gloran periodon de la burgo estas ĝia kastelo. Ĝian originan internon konsumis granda incendio en la 1921-a jaro, onidire ne hazarde eksplodinta. La ĉefaj rekonstruaj kaj pri¬mastrumaj laboroj same de la kastelo kiel ankaŭ kastela altaĵo finiĝis nur antaŭnelonge, en la 1997-a jaro. Dum la rekonstruado oni forigis 4 mil tunojn da brika gruzo, ne plu uzebla, sed kiun oni utiligis por plibonigi la staton de la komunumaj vojoj. Dank’ al la rekonstruo la kastelo denove pulsas per la vivo estante nun unu el la ĉefaj centroj popularig¬antaj la historiajn tradiciojn. La plej multajn atrakciojn la kastelo certigas en la turisma sezono organizante >Veturojn en la pasintecon<. Okazas tie krome spektakloj kaj historiaj kostumaj eventoj. Multajn el ili akompanas la unusola en Pollando funkcianta tie laika, amatora koruso plenumanta ĉantojn: Schola Cantorum Gymevensis liverante krom estetikaj valoroj ankaŭ signifan dozon de pozitiva energio.
Proksime al la kastelo troviĝas malgranda konstruaĵo utiligata iam verŝajne kiel Ĉasista Palaceto. En la periodo kiam la urba starosto estis Jan Sobieski – pli posta pola reĝo Johano la 3-a Sobieski – troviĝis en ĝi arsenalo. Hetmano Jan Sobieski ricevis la urbon grave damaĝitan post la svedaj militoj. Tamen dank’ al signifaj investaĵoj li sukcesis revenigi al la urbo la iaman brilon kaj ebligis evoluon de la ĉirkaŭaj loĝlokoj. La kastelo estis rekonstruita kaj krome estis konstruita nova palaco por la edzino kaj infanoj de la hetmano Sobieski. Tiu 3-etaĝa, barokstila domo el la jaroj 1670-74 estas pitoreske situanta sur alta eskarpo, de kiu etendiĝas rava panoramo al la valoj de la riveroj Wisła kaj Wierzyca. Ekzistas anekdoto, ke hetmano Sobieski ne nur revenigis brilon al Gniew, sed ankaŭ ne ŝparis favorojn al la urbanoj. Onidire eĉ la lokaj muzikistoj ricevis multajn privilegiojn. Dankeme ili kutimis ludi al la hetmano apud la palacaj fenestroj ekde la mateno dum la nomtaga festo, t.e. en la tago de sankta Johano. La kutimo konserviĝis kaj eĉ nun okazas, ke muzikistoj ludas por jubileantaj urbo¬loĝantoj ĉe iliaj fenestroj. Finante nian renkonton kun Gniew ni menciu apartan familian batal¬renkonton en la 1626-a jaro, kiu okazis inter du reĝoj el Vaza-dinastio la sveda Gustavo Adolfo kaj la pola Sigismundo la 3-a. Malgraŭ komenca optimismo la batalo finiĝis per malvenko de la polaj trupoj, kvankam la malvenko estis prefere prestiĝa kaj ne fakta, ĉar je 15 mil polaj soldatoj pereis nur 500. Nun ĉiujare dum la kavalira turniro oni rekreas tiun ĉi faman batalon. Aldonendas tamen ke dum la sekva batalo apud Gniew unu jaron poste hetmano Stanislaw Koniecpolski frontinte je unu triono pli grandajn svedajn trupojn kaj 10-oble pli grandan artilerion refutis per sagacaj trukoj la malamikon, kaj reĝo Gustavo Adolfo ne avaris al li sian respektan admiron.

El la elsendo 09.05.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Koninda Polo: Marcin Wadowita

Pasint­semajne parolante pri Wadowice, la naskiĝloko de la sankta Johano Paŭlo la 2-a ni menciis la nomon de Marcin Wadowita, la unua el la loĝantoj de la urbo, fame konata. Ni decidis proksimigi lian silueton, kvankam la informoj ne abundas. Malgraŭ tio ni opinias lin koninda polo.

Marcin Wadowita, Wadovius kun la kromnomo Campius naskiĝis en Wadowice en 1567 kaj mortis en 1641 en Krakovo. Li estis pola teologo, religia verkisto, profesoro, vic­kanceliero kaj dekano de la Teologia Fakultato de la Krakova Akademio, nun konata kiel la Jagelona Universitato. Tie li ja komencis sian edukadon en 1583 disting­iĝante kiel eksterordinare talenta kaj diligenta studento. Entute kun la Akademio li estis ligita dum jarcent­duono kaj ĝi dankŝuldis al li enorman evoluon.  La titolon de teologi­doktoro Marcin Wadowita akiris tamen en la jezuita kolegio en Romo, sed reveninte al la hejmlando li ne hezitis ekstaris flanke de sia altlernejo en la konflikto kun jezuitoj. Li famiĝis ankaŭ kiel defendanto de toleremo kaj dank’ al lia interveno  la ariana teologo Faust Socyn evitis morton.

Marcin Wadowita grimpis tra pluraj kariero­ŝtupoj de la tiuepoka sacerdoto kaj akademiano. De kolegia paroĥestro en la krakova preĝejo de sankta Floriano ĝis vickanceliero de la Universitato.

Li estis alte taksata por  sia gaja sinteno, ampleksaj konoj kaj inteligenteco.  Marcin Wadowita apartenis al homoj tiuepoke profunde kleraj kun vigla menso kaj polemik­talento. Ĉio ĉi logis multajn aŭskultantojn kaj ĉi-koncerne valoras memorigi la opinion de papo Klemento la 8-a  pri liaj anĝelaj scioj, diabla voĉo kaj moroj rustikaj. Marcin Wadowita altigita al la nobela rango – baze de privilegio de la reĝo Sigismundo la Maljuna atribuita al la profesoroj de la Krakova Akademio – posedis la bienhavaĵon Pławowice. En 1641 li testamente destinis tri mil polajn zlotojn por la akademiaj domoj. Li ne forgesis pri sia naskiĝurbo Wadowice liverante monrimedojn por la hospitalo destinita al mizeraj personoj de ambaŭ seksoj kaj al lernejo. Ĝenerale bedaŭrata li forpasis fine de januaro de la sama jaro. Liaj korpaj restaĵoj estis enterigitaj en la preĝejo de sankta Floriano, kie la sacerdotan servon Marcin Wadowita estis plenumanta.

El la elsendo 02.05.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Wadowice – papieskie miasto

En nia ĉi-semajna veturo tra Pollando ni volas inviti vin al urbo aparta. Al la urbo,  pri kiu papo Johano Paŭlo la 2-adiris, ke „ĉio ĉi tie komenciĝis”. Ĉi tie komenciĝis la vivo kaj la  lernado kaj la sacerdoteco. Ni invitas vin al Wadowice,  la naskiĝurbo de la Karol Wojtyła  – la urbo situanta en la suda Pollando.

Wadowice akiris la urborajtojn en la 1430-a jaro tuj post granda incendio plaginta ĝin. Tio okazis por helpi denove konstrui la urbon,  kiu tutece forbrulis. Tamen por Wadowice ne sekvis bonaj tagoj. La  laŭvicaj incendioj, militoj, epidemioj skuadis la urbon jen kaj jen kiam ĝi nur  komencis denove  iom prospere  funkcii.

En la mezepokaj tagoj la urbo famiĝis dank’ al teologo kaj filozofo Marcin Wadowita –  profesoro de la Krakova Akademio, transformiĝinta poste en la Jagelonan Universitaton. Marcin Wadowita estis vaste konata en la 16-jarcenta Eŭropo. La papo Klemens la 7-a kutimis diri pri li in Vadowita ars angelica, vox diabolica, mores rusticani.

 La pli rapidan evoluon de Wadowice alportis la malfacila por Pollando periodo post la dispartigoj de la lando inter akaparemaj najbaroj Rusio, Prusio kaj Aŭstrio. Wadowice trafis en la aŭstran aneksoparton. Ĝiaj aŭtoritatoj iumomente  ordonis konstrui fervojlinion, ligonta Vienon kun Lvovo – ĉe kiu forvojlinio kuŝis Wadowice. La unua trajno traveturis la urbon la  l-an de  julio de 1888-a jaro. Kun la  fino de la 19-a jarcento ligiĝis la plukonstruo de la urbo. Tiam ĝuste kreiĝis ankaŭ karmelana klostro. Ligitajn kun ĝi laborojn prizorgis karmelana monako Rafał Kalinowski. La papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis lin en la 1991-a jaro.

Wadowice estas urbo bele situanta. Multaj turismaj itineroj kondukas el ĝi al la proksimaj montoj, tra kiuj Karol Wojtyła kune kun sia patro vagis ankoraŭ kiel knabo. La urbo abundas je memoraĵoj kaj lokoj ligitaj kun la papo. Al la plej gravaj apartenas la familia domo de Karol Wojtyła, kiu funkcias kiel muzeo.  Alia tre grava loko estas la paroĥa preĝejo de la Ofero de la Plej Sankta Maria Virgulino, kreiĝinta sur la tereno de la iama brika preĝejo el la 15-a jarcento. En ĝi troviĝas baptujo, en kiu estis baptita la papo, tie li la unuan fojon ricevis la sankatan  komunion kaj akceptis konfirmacion. La dua preĝejo en la urbo de Petro Apostolo kreiĝis kiel voto pro la elekto de Karol Wojtyła la papo kaj pro lia saviĝo post la atenco sur la placo de s-ta Petro en Vatikano  la 13-an de majo 1981. Fragmente la sanktejo referencas al konstruaĵoj en Wadowice, Krakovo kaj Romo – kio bildigas la vivovojon de Johano Paŭlo la 2-a. Sed, al la figuro de la papo referencas ne nur konstruaĵoj aŭ nomoj de stratoj kaj placoj.  En ĉiuj sukeraĵeoj en la urbo estas aĉeteblaj kremkukoj – kiujn dum sia lasta vizito en la naskiĝurbo rave memorigis la  papo reference al siaj junulaj jaroj.

La loĝantoj de Wadowice klopodas sekvi la papon kaj envivigi liajn edifajn instruojn. En sia regiono  ili estas konataj pro la  laboremo kaj entreprenemo. Johano Paŭlo la 2-a tri fojojn vizitis sian naskiĝurbon kadre de la pilgrimvojaĝoj al Pollando en la jaroj 1979, 1991 kaj 1999.

Gabi Kosiarska

El la elsendo 25.04.2014. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Konindaj poloj: Ernest Malinowski

Ekde 15 jaroj ĉe la plej alta loko de la transanda fervojo, ĉe la montopasejo Ticlio situanta 4818 metrojn super la marnivelo estis starigita monumento de pola inĝeniero. Sub la blazonoj de Peruo kaj Pollando troviĝas la subskribo „Ernest Malinowski 1818-1899. Pola inĝeniero, perua patrioto, heroo de la defendo de Callao 1866, la konstruinto de la Centra Transanda Fervojo”.

Ernest Malinowski kalkulata al la plej elstaraj fervojaj inĝenieroj de la 2-a duono de la 19-a jarcento famiĝis kiel la kreinto de la plej alte situanta fervojo de la mondo en la peruaj Andoj, rekonita kiel mirverko de la tiama tekniko. Li mem estas konsiderata kiel  pioniro en la solvado de teoriaj problemoj de la ponto­konstruado kaj tunelborado.

Ernest Malinowski naskiĝis en 1818 jaro. Kiel multaj liaj polaj samaĝuloj li batalis dum la Novembra Insurekcio 1830, post kies falo  li elmigris al Francio. Tie li finicis liceon kaj poste studis en la eŭropskale fama pariza Lernejo de Pontoj kaj Aŭtovojoj, kiun li finis kun distingo. En 1852 li trafis al Peruo plej verŝajne respondante al la alvoko de prezidento Ramon Castillo [kastiljo], kiu dezirante stimuli la evoluon de la lando – senigita tiam de trafik­strukturo – varbis tiucele en Eŭropo inĝenierojn. Ernest Malinowski dediĉis sin tie al la projektado kaj konstruado de vojoj, pontoj kaj la unuaj fervojaj linioj. Li okupiĝis ankaŭ pri la organizo de la supera lernejo por estonta teknika personalo de Peruo kaj ankaŭ pri la rekonstruo de la detruita dum militagadoj urbo Arequipa [arekipa]. Li establis krome la Geografian Societon de Limao, la Nacian Klubon, kiu estis institucio kun politika-patriota karaktero kaj Societon de Belartoj.

En 1868-a jaro la usona financisto kaj entreprenisto Henry Meiggs komisiis al Malinowski prilaboron de teknikaj-ekonomiaj premisoj de fervojlinio ligonta Limaon kun riĉa je mineraloj regiono Cerro de Pasco [fero de pasko] kaj la fekunda valo Jauja [haŭha]. La prilaborita de li projekto, ebligonta fervojan transporton de mineraloj kaj altvaloraj lignospecoj de apud Ukajali-rivero tra altaj Andoj ĝis Limao kaj Calao [kalao] ĉe Pacifiko komence estis rifuzita kiel tro aŭdaca kaj ne­realigebla. Tion verdiktis britoj tiam rekonitaj kiel plej sperto­plenaj ekspertoj pri la fervoj­konstruaj demandoj. Malgraŭ tio unu jaron poste la kontrako pri elkonstruo de la transporta fervoja linio estis subskribita. Malgraŭ tio, ke Ernest Malinowski havis jam spertojn pri plukonstruado de la fervoja infrastrukturo de Peruo la nuna tasko estis eksterordinare defia. Sume oni boris 63 tunelojn kun la suma longo de 6 kilometroj, estis el­konstruitaj ĉirkaŭ 50 pontoj kaj viaduktoj longaj sume 2 kilometrojn. Printempe de 1873 estis atingita la intermonto Ticlio sur la alteco de de 4818 metroj super la marnivelo, al kiu kondukis tunelo longa 1200 metrojn. Inter la pontoj, kiujn tiam Malinowski konstruis apartan atenton meritas tiu super la ravino Verrugas [veruhas] longa 77 metrojn kaj 175 metrojn longa. La plej malfacila laŭ la teknika vidpunkto loko de la planita de Malinowski fervojlinio estis ligo de la stacioj Matucana (2400 metrojn super la marniveloj) kaj San Mateo (3200 metrojn super la marnivelo) super la kaniono de la rivero Parac [parak], nomata El Infiernillo (la infero). Malvastan ravinon kun du vertikalaj rokoj ligis du tuneloj kaj du pontoj,  unu super la alia. Dum la konstruado de la transanda fervojo laboris pli ol 9 mil homoj. La muntado de la pontoj okazis sub la kontrolo de i.a. francaj inĝenieroj el la firmao de Gustaw Eiffel. La tuneloj estis boritaj samtempe de du flankoj dank’ al la ĵus inventita dinamito.

La unua segmento de la fervojo longa 141 kilometrojn el Callao ĝis Chicla [ĉikla] sur la alteco de 4100 metrojn super la marnivelo estis transdonita al la ekpluatado nur en 1878. La trajno veturis laŭ ĝi kun  la rapideco de 16 kilometroj je unu horo kaj povis preni kargon ĝis 100-tunan. La veturo daŭris 10 horojn. Eĉ post la fino de la konstruo oni ne volis kredi la ekziston de ĉi tiu sekvenco de pontoj kaj tuneloj kaj komence oni konsideris la transandan fervojon trompo. Amiko de Malinowski, inĝeniero Wojciech Folkierski notis, ke necesis ĉiun eŭropan ministron venantan tiam al Peruo, ĉiun britan aŭ francan admiralon inviti al Callao por unutaga, kurioza ekskurso, por ke en Eŭropo oni finine konvinkiĝu pri la transanda fervojo.  La projektita de Ernest Malinowski artverko de konstru­inĝenierio pluekzistas. Ĝia signifo ne limiĝis al efektivigo de verko ŝajne nerealigebla. La fervojo konduanta tra Andoj kreis  kontinentan trakon liginta la marbordojn de Pacifiko kaj Atlantiko, ebliginta transporti la naturriĉaĵojn de Peruo en la profundon de la lando.

Ernest Malinowski mortis en Limao antaŭ 115 jaroj, la 2-an de maro 1899. Por konstante li eniris la historion de Peruo kiel la konstruinto de la transanda fervojo, kiel batalanto favore al suvereneco de la lando. Li projektitis kaj administris la elkonstruon de defendfortikaĵoj en Callao kaj ankaŭ aktive partoprenis la defendon de la haveno. Pro tiu ĉi bravago li estas menciita en la honora listo de la venkintoj de la batalo el la 2-a de majo 1866.

Barbara Pietrzak

El la elsendo 11.04.2014. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Vizitindaj lokoj – Stargard Szczeciński

Hodiaŭ ni proponas halti en Stargard Szczeciński [stargard ŝĉe-cinski], unu el la plej malnovaj burgoj de la Okcidenta Pomerio lime de du geografiaj regionoj Szczecin-valo kaj Pomeria Lagoregiono, kio decidas pri ĝiaj variaj panoramoj. Ĝia origino radikas en la limperiodo de la 8-a kaj 9-a jarcentoj kaj nun Stargard Szczeciński estas urbo kun grandaj turismaj-ripozigaj valoroj, kiujn malkovras ĉiam pli da turistoj. Ĝi estas aparte interesa pro siaj altrangaj historiaj vidindaĵoj, kies beleco kaj valoro kune  kun la naturaj kondiĉoj kaŭzis, ke ĝi ektroviĝis ĉe la Eŭropa Itinero de la Brika Gotiko.

Kaj vidindaĵoj tie multas. Apartenas al ili la Kolegia Preĝejo de la Plej Sankta Maria-Virgulino el la limperiodo de la 13-a kaj 14-a jarcentoj. Ĝi estas la plej bela kaj samtempe unu el la plej grandaj gotikaj, brikaj preĝejoj en Pollando prave konsiderata la plej valora vidindaĵo de la Okcidenta Pomerio.  Sed krome Stargard Szczeciński fieras pri la plej imponaj urbaj bastionoj en Pollando – temas i.a. pri la Bastiono Ruĝa Maro kaj Bastiono de Tekstistoj. Alia fierindaĵo estas la ĉirkaŭanta imponajn remparegojn, fosaĵojn, bastionojn kaj defendo­murojn parko. En la urbo mem troviĝas la plej granda urbodomo en la Okcidenta Pomerio kaj la plej impona en la regiono komplekso de la mezepokaj urbaj fortikaĵoj. En Stargard Szczeciński troviĝas krome unu el la plej belaj gotikaj konstruaĵoj en Pollando, la tiel nomata Domo de Protzen. La 99-metra turo de la preĝejo de Sankta Jakobo apartenas al unu el la plej grandaj en Pomerio kaj kalkuliĝas al la unua deko da preĝejturoj en Pollando. La tiea Akvomueleja Pordego estas la unusola en Pollando kaj unu el du en Eŭropo urbo­pordegoj konstruitaj super la riverfluejo. Krome en Stargard Szczeciński troviĝas la plej granda en Pollando kaj la dua en la mondo pentokruco. Ni eblas forgesi la plej grandan mezepokan instrumenton de Pomerio kaj unu el la plej imponaj en Pollando, kiu estas sonorilego en la preĝejo de sankta Johano pezanta ĉ. 4500 kilogramojn. Entute sur la tereno de la Malnovurba Kvartalo troviĝas 22 historiaj objektoj kun alta arta rango konserviĝ­intaj en la stato preskaŭ ne ŝanĝita kun arkitekturaj elementoj el la plej pompa periodo de la urboevoluo. La domina stilo estas la malfrua gotiko kaj la ĉefa konstru­materialo – granda mezepoka briko – decidas pri la karakteriza malhelruĝa koloro de la domoj.

Kiel dirite Stargard Szczeciński estas unu el la plej malnovaj urboj de Pollando. La urboevoluon favoris la kruciĝantaj tie komercaj itineroj el la lokoj Santok al Wolin kaj el Szczecin [ŝĉecin] al Kołobrzeg [koŭobĵeg]. La unua mencio pri Starogard Szczeciński, indikanta per sia nomo la slavan originon kaj signifanta malnovan burgon aperis en la 1124-a jaro. Tiam kronikisto Ebbo priskrib­anta la mision de sankta Otton el Bamberg menciis lian estadon en la burgo Castro Zitarigrod. La sekva mencio devenas el buleo de papo Innocenty la 2-a, kiu menciis Castro Stargrod kiel burgon subalternan  al la episkopejo en Wolin. La patrono de la urbo en la 2003-a jaro estis proklamita sankta Johano Baptisto lige kun historiaj referencoj, kiel  ekzemple atribuo de la urborajtoj la 24-an de junio 1243.

Kun Stargard Szczeciński estas ligitaj diversaj legendoj. Unu el ili koncernas la menciitan jam Pentokrucon, kiu estas la plej granda en Eŭropo kaj dua en la mondo. Ĝia tuta alteco egalas al 3,77 metroj, kvankam super la grundo ĝia alteco estas je unu metro malpli alta. Ĝi pezas du tunojn. unuflanke de la kruco troviĝas skulptita krucifikso kun subskribo en mala­latgermana lingvo: Dio estu favora por Hans Billeke, 1542. Aliflanke la surskribo klarigas la motivon de ĝia starigo, kiu estis pento pro la efektivigita  de li murdo  Lorentz Mader t.e. Wawrzyniec Mader.

La legendo estas malpli lakona klarigante, ke la tragedion kaŭzis la amo de  du kuzoj Hans Billeke kaj Wawrzyniec Mader al la sama, helhara Katarina.   Neniu el la  samaĝuloj kapablis rezigni pri la bela fraŭlino, solfilino de unu el la plej riĉaj komercistoj de la urbo. Ili do decidis, ke ŝi mem elektu ĉu ŝia edzo estu fortika Hans aŭ deliketa, sed tenera Wawrzyniec. La solvo ne multe plaĉis al Hans, kiu sciis pri la knabina korinklino al Wawrzyniec. Li decidis do helpi al la sorto kaj murdis sian kuzon. Tio ne helpis. Nek Katarina nek la gepatroj akceptis la edz­pretendanton. La urbestro post detala esploro aliflanke ne dubis, kiu estas la murdinto. Hans mem ekvidinte tortur­instrumentojn konfesis la krimon kaj pretis morti. Tamen en Pomerio validis leĝo ebliganta ŝanĝi la mortopunon, se kondamnito okazigos dignan sepulton al sia viktimo, se petos sanktajn mesojn favore al la animo de la murdita persono, se certigos ĝismortan protekton super la familio de la viktimo kaj krome kovros la koston de biero, kiun dum proceso trinkis juĝistoj. Kiel penton la krimulo devis ankaŭ levi en la loko de la delikto ŝtonan krucon kun la figuro de krucumita Kristo kaj kun ĉizita informo pri tio kiu, kiun, kiam kaj per kia instrumento murdis. Hans akceptis la kondiĉojn, aprobis ilin ankaŭ la patrino de Wawrzyniec, kiu estis la fratino de Hans-patrino, sciante kion signifas perdi la filon. Kiam Hans plenumis ĉiujn ĉi kondiĉojn li esperis, ke Katarina finfine akceptos lin kiel la edzon. Tiel tamen ne okazis. Intertempe Katarina forlasis la urbon fariĝante cistercianino. La senespera Hans iris al drinkejo – sed ankaŭ tie ne bonvenigis lin la iamaj kompanoj kaj gastoj. Nur tiam li komprenis la pezon de falinta sur lin malhonoro. Forlasinte la drinkejon li direktiĝis al la ŝtona kruco, apud kiu la sekvan tagon oni trovis lian mortan korpon. Kelkajn tagojn poste tiuloke elkreskis kverko ĉiutage grandiĝante kaj kiel oni kredis kaŝante la animon de Hans, kiu tie ĉi daŭre pentas pro siaj pekoj.

El la elsendo 28.03.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Zapraszamy do Polski: Zwierzyniec

Hodiaŭ gesinjoroj ni invitas vin al loko aparte rava laŭ la natur­valoraj konsideroj, al Zwierzyniec – urbo perfekta por ripozi proksime de la naturo. Ja la reganta printempo aparte al tio logas. Zwierzyniec situanta en la sud-orienta parto de la lando apartenas al la  regiono pollingve difinata Roztocze. Ĝiajn unikajn proprecojn oni rekonis jam antaŭ kelka tempo. Atestas  pri kio la establita tie en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento Nacia Parko de Roztocze. Verdire ĝia unua protektita segmento estis difinita jam en la 1934-a jaro. Antaŭ kelka tempo ankaŭ la Eŭropa Unio rekonis ĝian eksterordinaran valoron, nome la parko eniris la Internacian Rezervejon de Biosfero, kiun kune kun ĝi kunkreas ankaŭ parkoj el Britujo,  Germanio kaj Ukrainujo. La samnoman komunumon Zwierzyniec  66-procente kovras arbaroj: abio-fagaj kaj pinaj. Aparte spirrabaj estas la tieaj  natur­monumentoj: la 50-metraj abioj. La vizitkarto de la Nacia Parko de Roztocze krom arbaroj estas ankaŭ la bredejo de la t.n.  polaj ĉevaloj,  estantaj la rekonebla signo de la parko kaj regiono.

Sed, Zwierzyniec estas ne sole vizitinda loko pro naturvaloraj logaĵoj, valoras viziti la urbon mem. Zwierzyniec kiel la urbo kreiĝis en la 1990-a jaro, sed ĝia historio komenciĝis pli malpli  400 jarojn pli frue. En la 1593-a jaro  la kanceliero kaj hetmano de Pola Respubliko Jan Zamoyski decidis establi tie la duan en Pollando rezervejon de ĉasbestoj.  Meze de la arbaro estis konstruita la  larika biendomo de Zamoyski-familio. La nomo bestaro, do pollingve Zwierzyniec unue estis uzita por difini  la ĉirkaŭaĵon, sed kun la tempofluo ankaŭ per ĝi oni baptis la urbon kaj la komunumon. Laŭ invito de Zamoyski-familio la ĉasistajn rendevuojn partoprenis tie multaj magnatoj. Gastis tie ia. polaj reĝoj:  Vladislao la 4-a, Johano Kasimiro kaj Michał Korybut Wiśniowiecki.  Ankaŭ ĉie tie komencis kaj ekfloris  amo inter Maria Kazimiera D’Arguin, konata pli poste kiel reĝino Marysieńka kaj la pola reĝio Johano la 3-a Sobieski. Iliaj amleteroj de jardekoj estas opiniataj la klasikaĵo de la 17-a jarcenta pola lingvo kaj  kulturo. Apartan admiron de ĉiuj gastoj de la biendomo en Zwierzyniec ĝuis la ĉirkaŭita per palisaro parko, en kiu oni bredis amik­rilatajn al la homo kapreolojn, alkojn, aprojn kaj urojn. La palisaron oni malkonstruis nur en la 1905-a jaro. La biendomo ne estis sole la ĉasista rezidejo,  pri kio atestis vasta manĝoĉambro, biblioteko, kapelo kaj danc-salono, ĝi estis ankaŭ – kiel dirite  ripozloko de polaj potenculoj. Tiun ĉi rolon ĝi plenumis dum pli ol 200 jaroj ŝanĝante sian aspekton konforme al la gustoj de la posedantoj. En la 17-a jarcento ĉirkaŭis ĝin geometia franc-stila ĝardeno, 100 jarojn pli poste la ĝardeno estis ali­konstruita konforme al la angla stilo, kio  reliefigis la romantikan karakteron de la biendomo. Dum jarcentoj ĝi estis loko idilia. La kvazaŭ perdiĝintan en la arbaro magnatan rezidejon serĉis nek tataroj, nek svedoj dum siaj invadoj kontraŭ Pollandon. Ĉion ĉi ĉesigis en la 30-a jaroj de la 19-a jarcento granda incendio kiu tutece forbruligis la biendomon. Baldaŭ en Zwierzyniec estis levitaj klasikismaj konstruaĵoj,  kiuj fariĝis administrejo de ĉiuj familaj posedaĵoj de Zamoyski-familio. Ilia elkonstruo spronis la  evuluon de la  vilaĝo Zwierzyniec mem. Samtempe  Zamoyski-familio multe zorgis pri la klereco de siaj laborantoj, certigante al ili  edukon ankaŭ eksterlande aŭ venigante por ili  eksterlandajn fakulojn – britojn, italojn, germanojn. Dank’al tio en Zwierzyniec kreiĝis la unua en Pollando fabriko de kamparanaj maŝinoj kaj la  bierfarejo – ĉi-lasta funkcianta ĝis hodiaŭ.

Tamen en Zwierzyniec neniam troviĝis grandaj industriaj establoj, dank’al kio ĝi ne perdis sian kvietan karakteron, senĉese kvazaŭ dronante en verdaĵoj, arbaroj, parkoj kaj ĝardenoj. Lime de la 19-a kaj 20-a jarcento ĝi fariĝis moda ripozloko kaj same moda kaj  atrakcia ĝi restas ĝis hodiaŭ.

El la elsendo 14.03.2014. Legas Gabi

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Gabi Kosiarska

1  2  3  4  5  6  7  8