Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj


Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

Arkivoj

Kategorioj

Konindaj poloj – Włodzimierz Sedlak

La 20-an de februaro pasis la 21-a mortodatreveno de pastro  profesoro Włodimierz Sedlak, sciencisto, kies interesiĝoj koncernis tre multajn kaj malsamajn sciencbranĉojn. Lia sciencista laboro rilatis al antropologio, arkeologio, esploroj pri la deveno kaj evoluo de la vivo, bioelektroniko (li estis unu el ĝiaj kunkreintoj), naturfilozofio, geologio, paleontologio, paleobokemio, paleobiofiziko kaj aliaj. Al la plej gravaj teorioj de li formulitaj kalkuliĝas koncepto de vivkreiĝo, en kio esencan rolon havis silicio, koncepto de bioplasmo, koncepto de la elektromagneta naturo de la vivo. Liaj teorioj apogitaj sur sciencaj pruvoj elvokis konsterniĝon inter oldaj, neflekseblaj profesoroj kaj verdire nun malofte estas memorigataj.  Włodzimierz Sedlak naskiĝinta en la 1911-a jaro en 1935 diplomitiĝis en la sacerdotiga seminario. Dummilite li partoprenis la sekretan instruadon kaj fine de la milito, li engaĝiĝis en la loko Sienna, kie li postenis al la rekreo kaj evoluigo de la tiea instrusistemo. I.a. dank’ al li kreiĝis tie mezgrada kaj  baza lernejoj, tiun lastan li ankaŭ estris.  Kiam liaj lernantoj komencis studojn ankaŭ li fariĝis en la 35-a vivojaro studento de la Matematika Naturscienca fakultato de la lublina universitato. Li magistriĝis en du fakultatoj pri antropologio kaj pedagogio. Sian doktorigan disertacion li dediĉis al la temo “Ŝanĝiĝemo de organismo kiel biologia fundamento de edukado”. Sian  esploragadon – kiu tamen ne rilatis al la finitaj studoj li komencis fine de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento per esploroj en Góry Świętokrzyskie (la Sanktakruca Montaro). Kun tiu geologia formacio li ligiĝis por konstante. Li sisteme tie feriis kolektinte milojn da fosilioj. Parto de ili troviĝas en la muzeo de la Sanktakruca Montaro. Al liaj plej fruaj malkovroj apartenis malkovro de pirito ĉe la monto  Łysa Góra. Al la plej grandaj malkovroj de profesoro Sedlak apartenas la retrovo en la sanktakrucaj kvarcittavoloj de nekonata ĝis tiam faŭno devenanta el kambrio. Temis pri primitivaj formoj de meduzoj el la specio Camptostroma, granda mulusko-limako el ordo Archaeogastropoda, restaĵoj de nova animalordo Coeallicyathida. La signifo de tiu malkovroj estis tre granda, ĉar kontestis la ĝistiamajn opiniojn pri tio, ke en kvarcitaj tavoloj ne troviĝas fosilioj. En 1959 Sedlak publikigis hipotezon pri la silicia vivorigino t.e. pri la evoluiga rolo de silicio en la  protobiologiaj organismoj. Silicio tiel  determinis la direkton de lia scienca laboro kondukante al pliaj esploroj paleontologiaj, geologiaj kaj paleobiokemiaj. Klopodante malkovri kaj klarigi mekanismon, kiu pontis de siliciaj ĝis karbonstrukturitaj vivoformoj profesoro Sedlak donis la atenton al la elektronikaj proprecoj de biomaterialoj. Tio fruktis per nova direkto de teoria biologio – bioelektroniko. Li habilitiĝis per disertaĵo pri la ebleco rekrei la komencon de la organika evoluo baze de silicia konsistero. En la sekvo en la Lublina Katolika Universitato kreiĝis katedro de Teoria Biologio en la filozofia fakultato. Profesoro Sedlak estris ĝin ĝis emeritiĝo kaj poste estis ĝia kuratoro. 50 studentojn li gvidis al magistriĝo, 5 sub lia gvido doktoriĝis.  Kadre de bioelektroniko profesoro Sedlak prezentis multajn konceptojn, inter kiu la plej gravaj estas koncepto de bioplasmo – la kvina stato de materio troviĝanta sole en vivaj organismoj. La alia estas lia koncepto pri la elektromagneta vivpropreco.  Laŭ ĝi ĉiuj vivprocezoj trapasas sur la kvantuma nivelo rezulte de reciproka interagado de kemiaj reagoj kun elektronikaj procezoj en albumena medio kaj manifestiĝas per emisiado de lumo aŭ elektromagnetaj ondoj.  Li aplikis siajn konceptojn al diversaj problemj ligitaj i.a. kun psikologio, antropologio, ekologio kaj naturprotekto. Ili ĉiuj enhave estas dependaj kaj formas bazon de la elektronika modelo de organismo kaj vivfenomenoj. Dum 26 jaroj ĝis sia morto profesoro Sedlak verkis pri bioelektroniko pli ol 100 artikolojn kaj librojn.

Plimulto de laboroj de profesoro Włodzimierz Sedlak superis multloke la paradigmon de la biologiaj sciencoj kaj elvokis kontraŭdirojn kaj ekstreme kontrastajn pritaksojn. Li mem opiniis sin biologo-teoriulo, kies celo estas fari sintezon kaj inspiri fundamentajn esplorojn pri la naturo de la vivo. Karakterizis lin  enorma kapablo de asociigado de aferoj kaj demandoj malfacilaj,  enorma krea inventemo, intuicio kaj persisto en starigado de problemoj  kaj solvado de ili laŭ vojoj de aliaj evitataj. Profesoro Sedlak estis ne nur rimarkanta aferojn kaj problemojn nerimarkeblajn por aliaj, sed ankaŭ havis la kuraĝon paroli pri ili.

Barbara Pietrzak

El la elsendo 07.03.2014. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Bałtów

Hodiaŭ ni proponas promenon tra Bałtów (prononcu: baŭtuv), kaj temas pri la samnomaj vilaĝo kaj komunumo. La vilaĝo troviĝas en la suda parto de Pollando, en la monteta regiono apud la rivero Kamienna (pr. kamjenna). Karakterizaj por ĝi estas ĵurasiaj rokoj, jen kaj jen videbl­iĝantaj el sub la sablo kaj tero, ĉar oni tuj devas sincere diri, ke grundoj ĉi tie ne apartenas al la plej altkvalitaj kaj ilia kultivado estas peniga.

En la regiono forte impresas la valo de Kamienna-rivero, aparte ĝia kurbiĝo kun kalkoŝtonaj rokoj. Laŭ supozoj ĝuste laŭ la kreiĝantaj en ĝi akvoturniĝoj difinataj iam pollingve >bełt (pr.beŭt)< devenas la nomo de la setlejo. Alimaniere klarigas la originon de la nomo la loka legendo, konforme al kiu la vilaĝon difinis tiel litovaj ostaĝoj pro multeco de kalkŝtonaj, blankaj rokoj, ĉar „baltus” litove signifas la blankan.

La nuna famo de la regiono ligiĝas krome kun aliaj lokaj legendoj. Laŭ onidiroj ĉi tie multas spuroj de diablaj piedsignoj, postlasitaj sur ŝtonoj kaj rokoj. Kiel sciate, en pluraj legendoj diabloj prizorgas diversajn trezorojn kaŝitajn subtere aŭ helpis konstruigi kastelojn kontraŭ la prezo de homa animo. Multas ĉi tie ankaŭ legendoj pri drakoj. Preskaŭ ĉiam kiel la sidejon de tiuj fabeleskaj bestoj oni elmontras kavernon, troviĝantan tutproksime al la vilaĝo Bałtów. Laŭ iu el la popolaj rakontoj loĝis en ĝi la drako Baltozaur, kiu estis granda amiko de Bałtów-loĝantoj. Ili do karesforme nomis ĝin Baltozaĉjo. La drako protektis ilin kaj la vilaĝo-loĝantoj pro dankemo senavare nutris la beston. Sed, najbaroj enviis al Bałtów-vilaĝanoj la drakon kaj decidis ĝin ŝteli. Do, ili dormigis la beston kaj forkondukis ĝin. Malgraŭ tio, ke Baltozaĉjo ne troviĝis tre for de sia domo, ĝi ne plu havis la volon vivi tiamaniere. Nur post kelkaj tagoj pasigitaj novloke la drako mortis pro la senespero.

Ĉu en tiuj ĉi historioj pri la diablaj aŭ drakaj spuroj radikas almenaŭ grajno de vero?

Eble jes, ĉar ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento en la regiono de Bałtów daŭras detalaj esploroj de paleontologoj, kiuj – iom surprize por multaj – retrovis tie la spurojn de polaj dinozaŭroj. Doktoro Gerard Gerliński malkovris postrestaĵojn de eĉ tri specioj de la ĵurasiaj dinasaŭroj proksime de Bałtów. Valoras aldoni, ke li estis la unua persono en la mondo, kiu pruvis ke dinosaŭroj povis havi ankaŭ la plumojn. Tio estis grava antaŭenpaŝo en la debato pri la origino kaj evoluo de birdoj.
Sed, ni revenu al dinosaŭroj el Bałtów. Nome antaŭ 155 milionoj da jaroj sur la teritorio de la najbaraj Sanktkrucaj Montoj (Góry Świętokrzskie pr: gury sventokŝyske) troviĝis varma maro, kiu estis bonega medio por la evoluo de la flaŭra kaj faŭna mondoj. Ĝuste apud tiu maro vivis dinozaŭroj, kies spurojn oni nun malkovras.

La efektivigita komence de la 21-a jarcento malkovro interesis ne nur amaskomunikilojn, sed ankaŭ la loĝantojn de Bałtów, kiuj decidis ke dinosaŭroj fariĝos la rekonebla simbolo de la tuta regiono. Unue oni planis elkonstrui gigantajn figurojn de la mezozoikaj rampuloj proksime de la paleontologia esplor­posteno. Fine, en aprilo de la 2004-a jaro estis lanĉita la ideo de la Ĵurasia Parko de Bałtów. Ĝia solena inaŭguro okazis jam duonan jaron pli poste. Temas pri la unua ĉi speca loko en Pollando. Aktuale sur la areo de 3 hektaroj oni povas admiri la rekreitan mondon de tiuj plej grandaj en la historio bestoj. Sume en Bałtów troviĝas 40 figuroj de dinasaŭroj respegul­antaj ilian naturan grandecon. La plej granda altas 25 metrojn, la plej malalta kelkajn centimetrojn – temas pri nur elkoviĝanta ido. Por la plej junaj vizitantoj de la ĵurasia parko estas pretigitaj apartaj atrakciaĵoj, ekzemple la ludplaco, sur kiu ili povas eniri la internojn de pluraj dinosaŭraj figuroj.

Bałtów do estas vizitinda vojaĝcelo por ĉiuj, kiuj krom admiri novajn lokojn en Pollando, volas familiariĝi almenaŭ iomete kun la historio de dinosaŭroj la prahistoriaj grandaj bestoj, troviĝantaj en nia lando.

El la elsendo 28.02.2014. Legas Gabi

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Konindaj poloj: Jan_Juan Szychowski

Individuaj poloj estis venantaj al Argentino jam en la unua duono de la 19-a jarcento. Tiam ankaŭ aperis tie la unuaj polaj nomoj, kiuj misformitaj kaj adaptitaj al la hispana lingvo transdaŭris ĝis hodiaŭ eĉ en la familioj, kiuj ne plu memoras siajn polajn radikojn. La pola enmigrado intensiĝis post la falo de la Januara Insurekcio en 1863. Al Argentino venis ĉefe kleraj personoj. Komence de la 20-a jarcento direktiĝis tien panakire kamparanoj, ĉefe el la krakova regiono. Inter ili troviĝis muelista familio de Julian Szychowski el Borszczów. Kune kun aliaj poloj – laŭ invito de la argentina registaro kadre de ĝia enmigra programo – ili ekloĝis proksime al Apóstelos, en la bieno „La Cachuera”. Tie ili ricevis 25-50 hektarajn grundpecojn. Inter poloj, kiuj aparte meritiĝis por ĉi tiuj terenoj kaj la nuna provinco Misiones estis Jan Szychowski, inventinto kaj establinto de la familia entrepreno konata nun en la mondo pro la produktado de yerba-mate Amanda. Jan aŭ poste Juan veninte al Argentino havis nur 11 jarojn kaj lia klereco limiĝis al kelkaj klasoj de la baza lernejo. Komence li fariĝis forĝista metilernanto, havante 18 jarojn li malfermis propran forĝejon. Poste li edziĝis al Bronisława Kruchowska veninta al Argentino en la sama grupo de poloj, kiel Jan kun kiu li havis ok gefilojn. Komencaj jaroj ne estis tre promeso­plenaj, se Juan kun la patro direktiĝis laborcele dek kelkajn jarojn poste al Bonaero por akiri ­rimedojn por reveni al la hejmlando aŭ plumigri al Usono aŭ Kanado. La informoj pri la eksplodo de la unua mondmilito ĉesigis iliajn planojn. En Bonaero Jan-Juan la unuan fojon vidis modernajn tor­nomaŝinojn, konatiĝis kun ilia konstruo kaj decidis venigi ilin al la bieno apud Apóstoles. Antaŭ tio povis okazi li konstruis simplan ĉevaltiran radmaŝinon,  kiu fariĝis la energifonto por lia metiejo. Sekve iom laŭ rememoroj kaj dank’ al sia inĝenieco li memstare konstruis plur­funkcian tor­nomaŝinon. La origina estis farita el ligno, sed helpe de ĝi li elkonstruis baldaŭ tornomaŝinon metalan. Temis pri la unua tornomaŝino farita en Argentino. En 1919 Jan Szychowski disponis jam pri aranĝaĵoj kaj instrumentoj necesaj por plukonstrui la establojn de “La Cauchera”, kiu fine alportis al li admiron, famon kaj grandegan fortunon. Kun aprobo de la lokaj aŭtoritatoj Juan Szychowski pretigis geodezian planon de proksima valo,  sekve li projektis kaj elkonstruis digon barante tiel la rojon Chimiray lime de du provincoj. Kreiĝis artefarita lago kaj per la 700-metra kanalo Juan venigis la akvon, kiu movis la tri kaj duonmetran radon, anstataŭig­itan poste per Kaplan-turbino, produktante la elektran energion por la funkciado de maŝinoj en lia fabriko. Aldoniĝis la telefonia linio, kiun li kondukis al sia bieno el Apóstoles fora 20 kilometrojn. En 1932 Szychowski finkonstruis maŝinon por la purigado kaj apartigado de rizo kaj maizo. Poste muelejon por la alifarado de manioko je almelo. Post 4 jaroj li funkciigis maŝinon por la tranĉado de la folioj kaj branĉetoj de yerba-mate. Ĝuste lia plantejo de yerba-mate Amanda ĝis hodiaŭ funkcias kaj okupas laŭ diversaj fontoj la 2-an aŭ la 3-an lokon en Argentino. En 1934 la 2-a Pola Respubliko distingis sian elmigrintan civitanon en Argentino per Bronza Meritkurco pro la enorma entreprenemo kaj sukcesoj. Nun la kruco estas ekspozici­ata en la Muzeo portanta lian nomon,  troviĝanta sur la tereno de La Cachuera. Pro sia persisto kaj inĝenieco Juan Szychowski  fariĝis honora membro de “National Geographic Society”. Li mortis en 1960 lasante gravan heredaĵon al la regiono, en kiu li loĝis.   La entrepreno transiris en la familiajn manojn. En 1989 estis establita fondaĵo portanta la nomon de lia edzino, Bronisława Kruchowska. Inter ĝiaj verkoj estas Speciala Lernejo en Apóstoles portanta la nomon de la Pola Respubliko, salonoj de la samloka Provinca Lernejo de Teknika Edukado. La patrono de ĝia aŭlo estas Juan Szychowski. La fondaĵo engaĝiĝis krome en la elkonstruon de la baza lernejo por la indiĝenaj infanoj de infanoj Guarani “La Negrita”. Nun la fondaĵvolontuloj kunlaboras kun la Eklezio, kun multaj ekologiaj-edukaj organizoj kaj kun indiĝenoj. Kvankam Jan Juan Szychowski venis pli poste al Argentino ol la unuaj polaj setliĝantoj grave kontribu­intaj al la evoluo de Argentino nepre oni omaĝas ankaŭ lian memoron dum la ĉiujara nacia festo de Argentino solenata ekde la 1995-a jaro la 8-an de junio kun emfaza nomo: “Dia del Colono Polaco”,  “Tago de la Pola Setliĝinto”.

El la elsendo 21.02.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 La kastelo en Będzin

 Będzin estas la distrikta urbo situanta en la suda Pollando en la Karbobaseno de Dąbrowa Górnicza ĉe la rivero Czarna Przemsza. Ĝi apartenas al la plej malnovaj urboj de la Krakova Regiono kaj la Silezia Vojevodio.  Ni invitas vin hodiaŭ gesinjoroj pro la situanta sur la alta eskapro vizitinda kastelo, kiu estas ekzemplo de la defenda konstruarto el la mezo de la 14-a jarcento. Ĝi estis grava ĉenero de la defenda sistemo de la okcidenta limo de Pollando kontraŭ atakoj flanke de Silezio kaj Ĉeĥio kaj protektis la komercajn itinerojn el Silezio al Krakovo. La kastela altaĵo per siaj setlotradicioj radikas en la 7-a jarcento antaŭ Kristo, kvankam post la tiea setlejo de la soraba kulturo ne restis multo, sole pot­fragmentoj kaj spuroj de fajrujoj. Pli multo estus direnda baze de arkeologiaj restaĵoj pri la frumezepoka defenda burgo el la 9-a jarcento ĉirkaŭita per fosaĵo kaj remparego kiu ekzistis ĝis la 12-a jarcento post kiam la tereno estis ebenigita kaj kreiĝis sur ĝia tereno tombejo. La setlado moviĝis al la okcidenta parto de la altaĵo sur kiu poste estis konstruita kastelo.

La fortreso nun konsistas el supra kastelo kaj vasta sub­kastelejo kun restaĵoj de la defendo­murego. En la supra parto troviĝas loĝdomo, ali­konstruita kvarflanka loĝ-defenda turo kaj pli ol 20-metra ronda bastiono origine 30-metra. Sur ĝia pinto nun troviĝas panoramejo kun vasta alrigardo al la tuta regiono. La kastelon ĉirkaŭas fosaĵo kaj alta duobla ĉirkaŭ­murego en kies interno troviĝas promenejo kun benkoj kaj lumĵetiloj prilumantaj la kastelon nokte. Ene de la kastelo funkcias Muzeo kun tre riĉa kolekto de malnovaj armiloj, ekspozicio pri la urbo mem kaj pri aliaj kasteloj el la defenda itinero de la t.n. Aglaj Nestoj.

La kastelo estis notita jam en la dokumentoj el la 1349, mencias ĝin kronikistoj Jan el Czarnków kaj Jan D?ugosz en la registro de fortikaĵoj konstruig­itaj de la reĝo Kazimiro la Granda. Ĝi estis atestanto de multaj gravaj historiaj eventoj. En 1364 gastis tie Karolo la 4-a, la germana imperiestro kaj ĉeĥa reĝo. En 1434 en la kastelo estis subskribita interkonsento inter sileziaj kaj krak­ovprovincaj sinjoroj pri kon­trabatalado de limrabistoj. En 1588 estis subskribita tie Pakto de Będzin-Bytom, kiu devigis Maksumilianon Habsburg rezigni pri la pretendoj al la pola trono. En la kastelo gastis ankaŭ polaj reĝoj, Henryk Walezy, Johano la 3-a Sobieski rapidanta al Vieno por batalo kontraŭ turkoj, poste estis tie reĝo Aŭgusto la 2-a Forta.

En 1616 jaro parto de Będzin kune kun la kastelo forbrulis, sed oni rekonstruis ĝin adaptante prefere al la rezidaj ol defendaj celoj. 40 jarojn poste ĝi denove estas ruinigita kaj dum la tuta 18-a jarcento ĝi restis ruino. Romantikan novgotikan rekonstruon oni efektivigis en 1834, sed ĝi ne plu estis ekspluatata kaj novajn rekonstruojn necesis fari denove post la 1-a mondmilito. Definitive al  plena rekonstruo la kastelo estis subigita post la 2-a kaj ekde 1956 ĝi funkcias kiel Muzeo. La plej novaj rekonstruoj okazis nur en la lastaj jaroj. Nun ĉiujare okazas ĉirkaŭ la Kastelo okazas multaj eventoj kiel pafistaj kaj kavaliraj  turniroj.  La kastelo en Będzin logas ankaŭ muzik­ŝatantojn. Ĉiujare fine de la somera feria sezono la amantoj de vaste komprenata kelta kulturo renkontiĝas piede de la Kastelo por la plej granda en la centra Eŭropo Festivalo de la Kelta Muzoko. Oni aŭskultas ne nur muzikon el la tuta Eŭropo, samtempe eblas lerni la muzikludon kaj dancojn. Dum la festivalo siajn verkojn inspiritajn per la pejzaĝoj de Skotlando, Bretonio kaj Irlando prezenas plastikistoj el la tuta Pollando. Do bona loko por ripozo memoriganta la legendon pri la kreiĝo de la nomo de Będzin, kiam reĝo Kazimiro la Granda veninta tien deklaris: „Tutaj będziem odpoczywali”, kio signifas – tie ni ripozos.

El la elsendo 14.02.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Konindaj poloj – Henryk Sławik

Henryk Sławik estas polo, kies nomo en la ĝenerala konscio estis longe forgesita kaj daŭre estas ne sufiĉe rekonita. En 2014 pasas la 70-a datreveno de lia morto en la germana koncentrejo Mauthausen-Gusen. Al li kaj al lia hungara amiko Jozefo Antall dankŝuldas savon almenaŭ 5 mil judoj. Senhezite eblas difini lin kiel heroon ne sole polan, sed ankaŭ kiel heroon de la hungara kaj juda nacioj.

La naskiĝinta en 1894 Henryk Sławik estis la 9-a infano en mizera kamparana familio en la suda Pollando. Kiel junulo – kiam la suverena Pollando ankoraŭ ne renaskiĝis – li soldat­servis en la aŭstra armeo kaj supozeble tie li renkontiĝis kun la socialistaj ideoj, al kiuj li fidelis ĝis la vivofino. Post la 1-a mondmilito li membriĝis en la Pola Socialista Partio kaj ekde la komenco distingiĝis per organizaj talentoj i.a. antaŭ plebiscito decidonta pri aparteno de la Supra Silezio al Pollando. Sekve li famiĝis kiel firma defendanto de malfortaj sociaj grupoj. En la periodo inter la du mondmilitoj Sławik gvidis imponan socian agadon aktivante en la loka medio, prezidante societojn kaj sportajn klubojn, organizante laboristajn universitatojn. Dum multaj jaroj li laboris kiel ĵurnalisto ligita kun la partia „Laborista Gazeto” komencante de kunlaboranto kaj finante kiel ĝia ĉefredaktoro.  Ĝis la eksplodo de la 2-a mondmilito li estis la prezidanto de la Sindikato de la Polaj Ĵurnalistoj de Silezio kaj Karbobaseno helpante al ĵurnalistaj kolegoj en la serĉado de laboro kaj organizado de la favoraj por ili karitataj kampanjoj. Pro ĉi tiu agado kaj ankaŭ pro la decide porpola sinteno lia nomo ektroviĝis sur la serĉlisto de la germana polico, do kvankam li tuj ekaktivis favore al defendo kontraŭ la germanan invadinton li devis forlasi Pollandon. Henryk Sławik celis al Francio por rekrutiĝi en la formiĝantaj tie polaj armeaj fortoj. Lia vojo, kiel de multaj polaj rifuĝintoj,  kondukis tra Hungario, kiu laŭplane estis sole dumvoja halto. Okazis aliel.

Komence de oktobro 1939 la tendaron de la polaj rifuĝintoj apud Miskolc vizitis  Jozefo Antall, oficisto de la hungara ministerio por la internaj aferoj delegita por kontaktoj kun poloj. Li rapide rimarkis tradukiston,  kiu senhezite postulis de Antall pli bonajn kondiĉojn por la polaj rifuĝintoj. Tiu estis Henryk Sławik. Li postulis por ili laboron, organizitan instru­sistemon kaj ne gastamon, kiu limiĝu al kaliklevado kaj bona manĝo. Antall proponis al Sławik kunlaboron, kiu rapide transformiĝis en amikecon. Henryk Sławik fariĝis la prezidanto de la Civitana Komitato por Helpo al Poloj dum la pola elmigra registaro nomumis lin delegito de la ministro por la socia protekto. Sławik kun karakteriza por si entuziasmo organizis socialan kaj medicinan helpo por la rifuĝintoj, helpis trovi la laboron. En la establitaj de la Komitato kleriĝejoj estis organizataj renkontiĝoj kaj artaj prezentoj. Estis eldonataj propraj gazetoj, kiel „Polaj Sciigoj”. La rimedoj por tiu agado venis kaj de la pola kaj de la hungara flankoj.

Inter la laboroj de la Komitato unu el la plej delikataj taskoj  estis savo de preskaŭ 5 mil judoj, venintaj al Hungario meze de 1943 post la likvido de getoj en la sudo de Pollando. Ankaŭ ĉi-sfere okazis intima, kvankam strikte konfidenca kunlaboro de Henryk Sławik kaj Jozefo Antall. La prezidanto de  la Civitana Komitato por Helpi Poolojn estis aranĝanta por ili nomŝanĝojn kaj falsajn dokumentojn. Cento da judaj infanoj trafis al la katolika orfodomo en Vac, kiu oficiale funkciis sub la ŝildo de orfodomo por infanoj de polaj oficiroj. En la tiea antaŭ­lernejo kaj baza lernejo estis realigita pola instru­programo, sed la judaj infanoj ne estis senigitaj je sia identeco. Krom „oficiala” partopreno en la sankta meso ili estis instruataj pri la hebrea lingvo kaj la Malnova Testamento. Al la kamuflo  aliĝis la Katolika Eklezio.  Ĉio ĉi kaŭzis, ke ĉiuj infanoj el Vac saviĝis el la militinfero. Henryk Sławik ne estis tiom bonŝanca.

Printempe de 1944 Hitler malkontenta pro la „mola” politiko de Miklós Horthy komencis la okupaciadon de Hungario. Komenciĝis la persekutadoj de polaj rifuĝintoj, tuj kelkaj laborantoj kaj kunlaborantoj de la Civitana Komitato estis pafmortig­itaj kaj arestitaj. Henryk Sławik eĉ se konsciis pri la minaco tamen ne uzis la eblecon fuĝi al Svislando pravigante sian decidon per la maleblo lasi la homojn konfiditajn al lia protekto. Tuj komencis serĉi lin gestapo.

Sławik trafis en la manojn de gestapo en julio 1944 perfidita de iu lernanto el Balatonboglar. Arestita estis ankaŭ Antall. Henryk Sławik estis torturita por malkaŝi sian hungaran kunlaboranton kaj lian rolon en la kontraband­ado de polaj soldatoj al Francio kaj la Proksima Oriento, en la savado de judoj. Tio signifus  por Antall morto­verdikton. Sławik ĝis la fino ne cedis deklarante, ke Antall okupiĝis sole pri la socia helpo. Henryk Sławik trafis al la koncentrejo en Maŭthaŭsen, kie li estis mortigita fine de aŭgusto 1944. Jozefo Antall estis liberigita kaj transvivis la militon.

Post la 2-a mondmilito ŝajnis, ke la memoro de Henryk Sławik estos digne memorigita en Pollando. Ne okazis tiel.  La revenigon de la memoro Henryk Sławik dankŝuldas al Henryk Zimmermann – saviĝinta juda juristo, kiu kun la falsaj dokumentoj en 1943 fariĝis kunlaboranto de Sławik. Fine de 1988 tiu ĉi eksa politikisto, i.a. vicprezidanto de la Kneseto kaj diplomato, i.a. la israela ambasadoro en Novzelando pere de gazetara anonco en la periodaĵo „Przekrój” komencis serĉi >sinjoron Sławik, polan konsulon en Budapeŝto, kiu helpis savi multajn polojn kaj judojn<. Dank’ al lia atesto,  ke Henryk Sławik kontribuis al la savo kontraŭ la neevitebla morto de miloj da judoj, aŭtune  de 1990 la filino de Henryk Sławik transprenis en Yad Vashem en Jersualemo la postmorte atribuitan al li Medalon Justulo inter la Nacioj de la Mondo. Postmorte li estis distingita ankaŭ i.a. per la ordeno de la Blanka Aglo, liajn agojn omaĝas la nomoj de lernejoj kaj porokazaj memor­tabuloj. Al lia agado estas dediĉitaj libro „Henryk Sławik – la pola Wallenberg” kaj  kreiĝinta baze de ĝi filmo. Pasintjare la pola prezidento Bronisław Komorowski malkovris lta memor­tabulon al Henryk Sławik la savinto de i.a. ĉ. 5 mil judoj en la  koncentrejo Mauthausen-Gusen – memorigante, ke temas pri  la heroo de tri nacioj: pola, hungara kaj juda.

El la elsendo 07.02.2014. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Trzebiatów

Ĉi-semajne gesinjoroj ni revenu al la nordokcidenta Pollando por viziti la urbon Trzbiatów [prononcu t-ŝebjatuv],  situanta laŭ la rekta linio nur 7 kaj duonan kilometrojn for de Baltiko. Ĝia origino radikas en la 9-a jarcento, kiam oni konstruis tiu ĉi loke fortreson kun setlejo,  kiu ekde la komenco estis ligita kun la pomeria dinastio Grifidoj – la samaj kiuj dum jarcentoj regis sur la insulo Wolin – situanta iom okcidente for de la urbo. La foslaboroj pruvas, ke tiam Trzebiatów estas grava kultoloko de la pagana Perun kaj tute proksime oni praktikis la kulton de alia pagana adoratulo difinata “Blanka Dio”. La unua skriba informo pri Trzebiatów devenas el la 1170-a jaro,  kiam la pomeria princo Kasimiro la 1-a transdonis 11 ĉirkaŭajn vilaĝojn al norbetanoj. La venintaj el la sveda Lund monakoj establis tie sian klostron. La 12-a jarcento estis la periodo de intensa kristanig­ado de la Okcidenta Pomerio, aparte de la regionoj ĉe la riverbuŝo de Rega ĉe kiu etendiĝas Trzebiatów. La urborajtojn ĝi ricevis fine de la 13-a jarcento kaj verŝajne el tiu periodo devenas la blazono de la urbo, prezentanta Grifon kun la kruco. Fino de la 13-a jarcento signas ankaŭ la komencon de la ĝenerala prospero kaj disfloro de la urbo pro vico da atribuitaj al ĝi privilegioj i.a. libera navigado laŭ la rivero Rega kaj ekposedo de la haveno. Tiuj ĉi kaj pluraj sekvaj privilegioj kaŭzis, ke Trzebiatów fariĝis unu el la plej gravaj ekonomiaj centroj en Pomerio. Dum jarcent­duono – apud la plej grandaj potencoj de Eŭropo ĝi estis membro de la Hansa Ligo. Ekde la 14-a jarcento ekzistis en la urbo mezlernejo kun riĉa instru­programo. En la 16-a jarcento ĝuste en Trzebiatów oni proklamis protestantismon la reganta religio de Pomerio. Bedaŭrinde la 30-jara milito finis la disfloron de Trzebiatów. Detrufrapaj evidentiĝis grandaj incendioj kaj fine likvido de la haveno. Trzebiatów ĝis la 17-a jarcento troviĝanta kadre de la Pomeria Princolando estis enkorpigita en Brandenburgion kaj unu jarcenton pli poste fariĝis prusa urbo. Marĝene ni menciu, ke en la 2-a duono de la 18-jarcento ĝi estis la propraĵo de virtemberga princo Frederiko Eŭgeno. Dank’ al lia pola edzino princino Maria Anna familie Czartoryski okazis kultura vigliĝo de la urbo. Dank’ al ŝiaj klopodoj la iama monakinejo estis transformita en klasik­stilan palacon, lokon de vigla societa vivo.  Tamen post kiam ŝia edzo perfidis la Respublikon – kiel komandanto de la litovaj trupoj aktivante favore al Prusujo kaj Rusujo la geprincioj divorcis.  Anna Maria revenis al Pollando, plej ofte gastante en Varsovio, kie ŝi gvidis literaturan salonon, vintrumante en Vieno kaj somerumante en Puławy – fama,  romantika pola rezidejo kies kun­kreintino ŝi estis. Sed ni revenu al Trzebiatów por almenaŭ mencii, ke en ĝi naskiĝis reĝo Frederiko la 1-a Virtemberga kaj Sofia Dorotea, estonta edzino de la rusa caro Paŭlo la 1-a.

Tamen la urbo neniam reakiris la iaman mezepokan signifon, aliflanke ĝi utiligis la ŝancon renaskiĝi,  kiam estis funkciigita la fervojlinio inter Szczecin kaj Ko?obrzeg, kondukanta tra Trzebiatow. Fine de la 19-a jarcento kreiĝis tie agronomia lernejo, unu el malmultaj en Pomerio. Tie havis sian sidejon la firmao Felisch&Kirchheim produktanta la arĝentan pladaron por la sveda reĝa kortego.

Dum la 2-a mondmilito Trzebiatów ne estis detruita, sed signife damaĝita. Transdaŭris do la mezepoka urboplano, historiaj konstruaĵoj kaj urba konstru­substanco. Ili – rekonstru­istaj kun pietismo atestas pri la glora pasinteco de Trzebiatów. De jarcentoj super la urbo dominas la 90-metra turo de la preĝejo devenanta al la 14-a jarcento. Ĝis nun ĝi estas grava orientiga punkto, sed iam ĝi rolis ankaŭ kiel lanterno. De sur ĝia supro videbliĝas iom distanca maro kaj la lanterno en la loko Niechorz

 Atenton meritas pulvo­bastiono – nomata “la gria”, kiu kreiĝis dum la konstruado de defendo­muregoj kaj servis kiel pulvo­staplejo. Konstruita sur la plano de cirklo kun la 4-metra diametro ĝi estas kovrita per tegola tegmento. Cetere kun ĝi ligiĝas unusola legendo, kiun mi trovis pri la urbo kaj kiu klarigas la difinon de la bastiono “la gria”.  Nome Trzebiatów en la mezepoko, kiel komerca urbo ofte interbatalis kun la najbaraj rivaloj. Okazis, ke al la deĵoranta sur la urbomurego  soldato servo­junulino alportis  bovlon kun varma grio. Gejunuloj komencis iom petoli kaj dum la petolado iu el ili mispuŝis la bovlon, kiu falis  de sur la muroj sur la kapon  de iu el la atakpretaj rivaloj. Lia krio avertis  la deĵorantan soldaton, kiu alarmis siajn kamaradojn. Tiel li sukcesis  forpuŝi la malamikan atakon.  Memore al ĉi tiu evento dum la lasta semajnfino de julio la urbestro mem regalas vizitantojn de Trzebiatów per bongustega grio.

Sed fine ni diru pri iu kroma kuriozaĵo de Trzebiatów, nome troviĝanta sur la muro de iu brikdomo pentraĵo el la 18-a jarcento. Onidire ĝi prezentas elefanton. Pastoro el la proksima vilaĝo Sarbia, kiu ekzistas ĝis hodiaŭ,  en la paroĥa libro sub la dato la 1639-a jaro notis: “Aŭtune de la nuna jaro en la ĉirkaŭaĵo oni demonstris enorme grandan beston – elefanton, kiu estis vidita en Trzebiatow [..] Ho, Dio, ke tiu eksterordinara besto nenion malbonan faru al la patrujo nia”.

El la elsendo 31.01.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Konindaj poloj: Krzysztof Arciszewski

Krzysztof Arciszewski estas figuro kolora, sed en Pollando malmulte konata, kvankam li estis la unua, eble eĉ la unusola pola konkerinto de la nova mondo. Tiu ĉi maristo, mondvaganto, profesia soldato naskiĝis en plurkultura kaj religie tolerema Pola Respubliko en la urbo Rogalin (la okcidenta Pollando) en 1592. Li devenis  el nobela familio de polaj protestantoj. Lerninte en ilia lernejo li komence soldat­servis en la kortego de la hetmano Krzysztof Radziwiłł. Lia ekscita, aventuro­plena vivo komenciĝis, kiam tiu ĉi 31-jaraĝa viro estis kondamnita je la forpelo el la lando pro la murdo de famili­juristo, kiu alkondukis ĝin al kolapso sekve de ekonomiaj trompoj. Persekut­sekvata Kazimierz Arciszewski tra Gdansko fuĝis al Hago, Nederlando. Dank’ al la sekreta subteno de Radziwiłł Arciszewski studis en la fama universitato en Lejdeno milit­inĝenierion kaj artilerian arton. Li distingiĝis per braveco dum la 30-jara milito partopreninte i.a. legendecan sieĝon de Bredo defende kontraŭ hispanoj. Poste li direktiĝis al Francio kaj servis en la kortego de la franca reĝo. Siajn batal­talentojn li manifestis sekve en la sieĝo de la protestanta fortreso “La Rochelle” sub la komando de kardinalo Richelieu. Ĉio ĉi kaŭzis, ke la Nederlanda Okcidenhindia Kompanio  dungis Arciszewski kiel kapitanon defende por siaj konkeraĵoj en Brazilo. Mia ĵus finiĝinta vizito tie spronas la hodiaŭan felietonon, pri tiu kolorfigura polo dank’ al kiu la ŝanco, ke en Brazilo oni parolu ne portugale sed nederlande estis signifa.

En 1630-a jaro la nederlanda armeo kun ĉirkaŭ 7 mil soldatoj ankris ĉe la brazila marbordo. Kuraĝe kaj aŭdace batalante Arciszewski partoprenis la konkeradon de la portugalaj fortresoj Olinda kaj Recife. Kiel komandanto de eta nederlanda trupo per surpriza atako li konkeris la insulon Itamarika, dank’ al kio li avancis ĝis la grado de majoro kaj sekve kolonelo. Nomumita generalo kaj sekve admiralo li famiĝis per konkero de la fortresoj Arrayal kaj Porto Calvo kaj sieĝo de la haveno Nazareth. La bravagoj de Arciszewski, aparte venko de hororigaj kaj kruelaj infanteriaj hispanaj trupoj la t.n. “tercios” fruktis per la omaĝa al li monumento en Pernambuco, ora honora ĉeno kaj omaĝa medalo speciale emisiita por li en Nederlando “Akceptu la venkolaŭron”. En 1638-a jaro Arciszewski estis nomumita admiralo, sed lia kariero baldaŭ fiaskis post la konflikto kun la ĝenerala gubernatoro de Brazilo, princo Nassau-Siegen,  kiu volis senĝene administri la novajn nederlandajn teritoriojn, ne ekskludante la militarajn demandojn. Arciszewski demisiis, sed lia reveno al Eŭropo signifis ankaŭ finon de la nederlanda ĉeesto ĉe la brazila marbordo. Sen militista sperto von Nassau ne povis kontraŭstari portugalojn kaj Nederlando iom post iom perdis siajn teritoriojn en la nova mondo kaj post la fina malvenko en 1654 forlasis Brazilon.

Sed Krzysztof Arciszewski estis ne sole brava soldato en la servo de Nederlando. Li estis ankaŭ poeto kaj verkisto. Dum sia tuta estado en Brazilo Arciszewski verkis siajn geografiajn-kartografiajn rimarkojn, li estis notanta siajn observojn pri la indianaj triboj. Multajn li adresis al sia amiko,  nederlanda sciencisto Gerard Voss, kiu en sia verko aperigita en 1642 citis ampleksajn fragentojn de liaj raportoj. Entute la 17-jarcentaj nederlandaj sciencistoj kun granda atento rilatis al liaj observoj. En la haga arkivejo ĝis nun troviĝas centoj de liaj raportoj kaj leteroj, en kiuj li i.a. priskribis la vivon de hommanĝantaj indianoj Tapuya, kies trupoj helpis al la nederlandaj soldatoj. Ĉar baldaŭ tiuj triboj malaperis la raportoj de Arciszewski konsistigas valorege unikan font­materialon por la eŭropaj sciencistoj.

Kazimierz Arciszewski revenis al Pollando en 1646 kaj akceptis de la reĝo Vladislavo la 4-a Vasa komandadon de la ĉeval­artilerio. Dum la regado de la reĝo Johano la 2-a Kazimiro Vasa Arciszewski batalis en militoj kontraŭ kozakoj kaj tataroj. Utiligante siajn brazilajn spertojn li enkondukis multajn reformojn kaj modernigojn rilate la artilerion kaj konstruadon de fortikaĵoj. Li modernigis arsenalojn en la urboj Malbork, Puck, Varsovio, Lvovo, Bar kaj Kamień Podolski, laŭ la reĝa komisio li konstruis boatpontojn servontajn kaze de milito kun Turkio sur la riveroj Dnestro, Prut kaj Dunajo.

En 1650-a jaro Arciszewski definitive rezignis pri ĉiuj postenoj kaj retiriĝis en la hejman intimejon. 6 jarojn poste li mortis kaj estis entombigita en la kalvinista preĝejo de Leszno (la suda Pollando). Ĝi ne transdaŭris forbrulig­ita kun la tuta urbo pro la perfida helpo al svedoj atakintaj Pollandon dum la 17-jarcentaj invadoj.

El la elsendo 17.01.2014. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 

1  2  3  4  5  6  7  8  9 10 11 12 13