Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Koninda polo: Jan Nepomucen Potocki

Lastĵaŭde en la kastelo en Łańcut (la Apudkarpatia Regiono, en la sudo de Pollando) okazis la inaŭguro de la Jaro de Jan Nepomucen Potocki, kies 200-a morto­datreveno troviĝas en la listo datrevenoj aŭspiciataj en 2015-a jaro de Unuesko. La heroo de nia hodiaŭa felietono estis sinsekve civitano de tri ŝatoj kaj subulo de ses regantoj, filo de  pola magnata familio edukita en la franca lingvo kaj kulturo, malta kavaliro, deputito de la pola 4-jara Sejmo, konsilanto de caro Aleksando la 1-a pri la aziaj aferoj. Jan Nepomucen Potocki estis samtempe elstara historiisto, etnologo, lingvisto kaj mond­vojaĝanto. Tamen Jan Nepomucen Potocki plej vaste estas konata kiel aŭtoro de la fantasta-fantazia romano „Manuskripto retrovita en Zaragozo”. Temas pri amromano verkita laŭ persa-araba modelo havanta skatolstrukturon, t.e. ke el unu vefto ŝpinigas sekvaj kaj el ili pliaj.  Krome Potocki postlasis ĉirkaŭ 30 aliajn verkojn, ĉiujn en la franca lingvo. La romanon „Manuskripto retrovita en Zaragozo” famigis proksimigante al la nuntempuloj Wojciech Jerzy Has per sia brila surekranigo de la romano en 1964-a jaro.

Potocki ne estis sole verkisto, raportisto. Samtempe estis la unua pola arkeologo, esploristo pri la slava historio, erudito fascinita per novaj sciencaj konceptoj, liberpensulo kaj klerulo superanta la kadron de la epoko. Li faris multajn vojaĝojn. Al Turkio kaj Egipto, Nederlando, Hispanio kaj Maroko, Malsupra Saksiio, Kaŭkazio. Li soldat­servis en la  aŭstra armeo, batalis kiel malta kavaliro kontraŭ berberaj piratoj sur Meditereaneo. Ĉiujn aventurojn li dokumentis en siaj raportoj. Kelkaj el ili estis tradukitaj de lia samtempulo Julian Ursyn Niemcewicz en la polan lingvon. Potocki estis unu el la unuaj esplorantoj de la slava historio kaj arkeologio, siajn malkovrojn kaj pripensojn li entenigis en la kelkvoluma verko „Esploroj pri Sarmatio” kaj en „Frua historio”. Reveninte al Pollando li fariĝis deputito de la Kvarjara Sejmo, aganto de la reformo­tendaro.

Li devenis el eminenta kaj potenca pola magnata familio. Jam kiel 7-jarulo li estis sendita de la gepatroj al Svislando, kie kun sia frato li akiris profundan klerecon. Al Pollando li revenis post 10 jaroj, sed ne por longe. Samjare li veturis al Hungario, Serbio, sekve al Turkio kaj Egipto. Li estis vera mondvojaĝanto kaj kiel tia en sia epoko li estas unuavice konata. En Pollando li fariĝis la antaŭ­kuriero de  egiptologiaj esploroj gvidataj konsiderante la epokon en la maniero tre moderna. Kiel la unua li manifestis interesiĝon pri la slava historio. Pri la ĉi-rilataj arkeologiaj esploroj li okupiĝis en la Malsupra Saksio. Sed pri la historio de slavoj li faris esplorojn de Meklemburgio ĝis Kaŭkazio.

Reveninte en 1778 al la lando li engaĝiĝis politike. Liaj progresaj kaj kritiko­plenaj opinioj rilate la reĝimon de la Respubliko ne plaĉis al la magnataro kaj la reĝo Stanisław August Poniatowski. Kiam oni rifuzis eldoni liajn verkojn, Potocki mem establis presejon. Libera Presejo de Potocki ne subalternis al la ŝtata, sed sole al la eklezia cenzuro. Poste, kiam li jam fariĝis deputito por la Granda Sejmo flanke de la re­formotendaro, kiu alkondukis al la proklamo de la 3-Maja Konstitucio en sia presejo li publikigadis  sejmajn paroladojn tiel popularig­ante la opiniojn de la reformotendaro. El politika vivo Potocki retiriĝis, kiam la reĝo aliĝis al la pefiduloj, al Targowica-konfederacio. Tiam li  translokiĝis al Łańcut, kie li dediĉis sin al la verkista laboro.

Ekde 1803 Jan Nepomucen Potocki estis membro de la varsovia Societo de Amikoj de la Sciencoj. Dank’ al Adam Czartoryski, la ministro por la eksterlandaj aferoj de aro Aleksandro la 1-a Potocki estis nomumita kiel estro de la sciencista grupo konsistanta el lingvistoj, etnografoj, natur­sciencistoj ĉe 240-persona delegitaro sendita fine de 1805 al. Ĉinio. Ĝi malsukcesis pro la aplombo kaj mal­kompetento de la cara ambasadoro, kion Potocki elstare analizis en antaŭnelonge retrovita raporto al Adam Czartoryski. Potocki pretigis ankaŭ oficialan leteron por la azia departemento en Peterburgo, en kiu li aparte atentigis pri la ekonomia estonteco de Siberio.

La lastajn vivojarojn Potocki pasigis en sia bieno en Podolio. Tie la 23-an de decembro 2015 suferane pro atakoj de neŭralgiaj doloroj kaj timante freneziĝon li sin mortigis. Ĝis hodiaŭ en diversaj fontoj aperas tre malsamaj versioj de tiu fakto, kelkaj tre kurizaj kiel tiu, ke li sin mortigis  kredante esti lupfantomo. Pli ekvilibra estas la aserto pri la reaganta lin tiutempe melankolio.

El la elsendo 26.06.2015. Legas Barbara 

Vizitinda Pollando: vizitindaj ĝardenoj en Varsovio, Krakovo, Sandomierz

Al la vizitindaj en Pollando historiaj objektoj, lokoj kaj regionoj aldoniĝis en la lasta periodo eĉ tri interesaj ĝardenoj, kiujn valoras viziti estadante en la urboj Varsovio, Krakovo, Sandomierz. Ne nur viziti, sed ankaŭ ripozi en ili kaj ĉeokaze konatiĝi kun ilia historio.  Vizitinda ĝardeno kreiĝis ĉe la varsovia Reĝa Kastelo. Sur la eskarpo de la Reĝa Kastelo estis rekreita la tn. Supra Ĝardeno, kies unua ideo aperis en la 19-a jarcento kaj sekve reaperis post la reakiro de sendependeco en la 20-a jarcento. Por ĝia nuna aspekto oni uzis 20 mil buksojn, oni plantis pli ol 4 mil kvadratajn metrojn de herboareo. Oni instalis bedo­plantojn i.a. miozotojn, preskaŭ 90 acerojn en potoj, oni instalis du fontantojn kaj benkojn.  Kreante la ĝardenon oni referencis al la riĉa ikonografio, tio estas neniam nerealigitaj projektoj kaj aldone al la pentraĵoj de Belotto. La kastelan eskarpon ekde 16-a ĝis la fino de la 18-a jarcento surkreskis herbo. En la 19-a jarcento konforme al la projekto de Jakub Kubicki estis plantitaj tie la unuaj arbustoj kaj arboj, sed relative rapide oni lasis la terenon senzorge. Pri la planoj de la sureskarpa ĝardeno oni revenis post la reakiro de sendependeco, kiam la Kasteko fariĝis la rezidejo de la pola prezidento. Ilian realigon ĉesigis la militeksplodo.

La nuna ĝardeno malfermas al la publiko ravan panoramon al la valo de Vistulo, kion favoras  divers­nivelaj rigardoterasoj. Aldone estis prilaborita speciala aplikaĵo,  dank’ al kiu eblos kompari la aspekton de la kastelaj ĝardenoj el la jaroj 1762, 1818, 1938 kaj  1945. Ili bildigas  la iaman barokan ĝardenon, nun parte rekreitan, la kreiĝon de Arkadoj de Kubicki, la antaŭmilitan projekton de la ĝardeno kaj la militajn detruojn.

Iom alian karakteron havas la rekreitaj reĝaj ĝardenoj la nova atrakciaĵo por turistoj vizitantaj Wawel-altaĵon en Krakovo, troviĝanta ĉe la nova segmento de la vizit­itinero. Kreskas tie sur du terasoj kuracherboj, floroj, vitoj kaj fruktoarboj. La supra teraso ligas elementojn mezepokajn kaj renesancajn, la malsupra estas renesanca.  Dum la arkeologiaj laboroj en parto de la supra teraso estis retrovitaj elementoj konfirm­antaj, ke ĉirkaŭ la  1540- jaro ekzistis tie flor-kuracherba ĝardeno. Tio ebligis rekonstrui ĝian  aranĝon laŭ padoj kaj bedoj. Konforme al la historiaj dokumentoj pri troviĝantaj kie kestoj, estis rekreitaj nuntempe kestobedoj. Kreskas tie bukso, lavendo, nepeto, sangvisorbo, meliso, pulmanario, ruto, rosmareno, salvio kaj ornamfloroj, kiel i.a. francaj rozoj, specio kultivata tie de jarcentoj. La ĝardeno sur la malsupra ĝardeno iam difinata kiel „ĝardeno de reĝo antaŭ la banejo” estas pli ampleksa kaj enhavas elementojn de malgranda ĝardena arkitekturo. La rekonstruo de la reĝaj ĝardenoj en Krakovo daŭris 10 jarojn, ekde 2004 ĝis 2014. Nun ili konsisitigas parton de nova subĉiela vizititinero „Konstruaĵoj kaj ĝardenoj de Wawel-altaĵo”. Ĝi funkcias dum senpluvaj tagoj ĝis la 30-a de septembro kaj estas destinita por grupoj maksimume 30-personaj.

La rekreita ĝardeno en Sandomierz havas apartan historion. Temas pri renesancstila ĝardeno referencanta   al la ĝardeno de kurac-herboj de la 16-jarcenta kuracisto kaj elstara plantsciencisto – kanoniko Marteno el la loko Urzędów. Ĝi estis establita apud Domo de Długosz – la sidejo de la Dioceza Muzeo en Sandomierz (la suda Pollando).  Marteno el Urzędów, kiu loĝis en Sandomierz, plenumante i.a. la funkcion  de kanoniko en la tiea kolegiato estas la aŭtoro de elstara verko pri kuracplantoj de la renesanca epoko,  „Libro de kurac-herboj”. La verko estis la unua origina  pola libro pri kuracaj plantoj.

La ideo establi la ĝardenon referencantan al tiu 16-jarcenta sacerdoto naskiĝis post la ekspozicio dediĉita al tiu-epoka Sandomierz, kiam oni rememorigis eminentajn personojn ligitajn kun la urbo, inkluzive de Marteno el Urzędów.

Ĉe  la Domo de Długosz estis rekreita renesanca spaco, memoriganta alian ĝardenon, kiu troviĝis proksime de la konstruaĵo sur la vistula eskarpo. Eblas vidi  ĝin sur desegnaĵo, kiu bildigas incendion eksplodigitan post la konkero de la urbo fare de svedoj en la 17-a jarcento.  En la ĝardeno apud la muzeo oni plantis herbospeciojn, kiuj estis kultivitaj de Marteno (estantaj laǔ la iamaj konoj  simplaj kuraciloj  difinataj “simplicja”) kaj tiujn, kiujn li menciis en sia libro kiel kreskantajn en la 16-jarcenta Sandomierz. La ideon de la ĝardeno prilaboris Anna Suchecka, la loka instruistino pri botaniko.

En la ”Ĝardeno de kanoniko Marteno el Urzędów” troviĝas tiaj plantoj kiel: anizo, lavendo, hisopo, rumekso, salvio, ruto, majorano, fenkolo, rapo, koronilo, ajlo, kelidonio, portulako, akvilegio kaj glicirizo. Estis krome plantita prunuso, pomarbo kaj vito. La plantitaj kreskaĵoj devenas el la ĝardenaj provizoj de la Jagielona Universitato en Krakovo kaj Unversitato de Maria Curie-Skłodowska en Lublino.

Apudas ilin informtabuloj kun plantonomoj, skibitaj per renesanca prestipo. Baldaǔ aperos ankaǔ priskriboj informantaj kiamaniere Marteno el Urzędów utiligis plantojn en medicino kaj por kuracado de kiuj malsanoj li ilin rekomendis.

”En libro pri kurac-herboj” Marteno el Urzędów reliefigis la sifgnifon de plantoj kreskantaj sur la polaj terenoj. La verko kreiĝis ne por la sciencaj celoj, sed por indiki al homoj vojon al pli bona sano.

Marteno, naskiĝis ĉirkaǔ la 1500-a jaro kiel filo de burgooficisto en Urzędów. Li diplomitiĝis en la Krakova Akademio en la 1525-a jaro fariĝante magistro pri liberaj sciencoj  kaj post la sacerdota konsekro  li komencis tie lekcii.

10 jarojn poste li veturis al Padovo, kie li studis medicinon kaj pri medicino diplomitiĝis. Li multe vojaĝis tra Italio, Svislando kaj Hungario, fine li setliĝis en Sandomierz ricevinte la postenon de kanoniko ĉe la Preĝejo de la Naskiĝo de la Plej Sankta Maria Virgulino.   En Sandomierz li loĝis 30 jarojn, plugvidante flor-esplorojn, verkante libron pri kurac-plantoj, kuracante burĝojn. Li ankaǔ partoprenis la publikan vivon kaj gvidis interesojn kun patricaro.   Krom domo li posedis hortikulturejon, vitejon kaj ĝardenon. Marteno el Urzędów mortis en la 1573-a jaro kaj eterne ripozas en la subterejoj de Sandomierz-katedralo.

En sia „Libro pri polaj kurac-herboj, do proprecoj de herboj, diversaj arboj kaj aliaj plantoj al medikamentoj apartenantaj”, kiu estis eldonita en Krakovo en la 1595-a jaro, do jam post la morto de la aǔtoro, li priskribis 400 speciojn de kuracplantoj. Li informis pri ilia flor-periodo, kreskoregiono,  kuracproprecoj  kaj manieroj kolekti kaj kultivi ilin.  Iujn akompanis konsiloj  kiel baze de ili prepari medikamentojn. La priskibojn akompanas krome la lignogravuraĵoj pri unuopaj plantoj.

El la elsendo 19.06.2015. Legas Barbara kaj Gabi

El la E-gazetaro – 12.06.2015

La tragika tertremo en Nepalo estas la komenca temo en la du venintaj en la ĵusaj tagoj periodaĵoj: „Esperanto en Azio” kaj „Kontakto”. Kiel ĉefpaĝe de la aprila Bulteno de KAEM skribas i.a. ĝia redaktoro Hori Jasuo: „[…] La oficejo de Nepala E-Asocio en la prospera distrikto Tamel ne damaĝiĝis. Sed la bela urbo kun multaj historiaj heredaĵoj fariĝis kvazaŭ ruino. Ni deziras restariĝon de ĉiuj tieaj homoj kaj esperantistoj, sed certe estos tre malfacile restariĝi. Mi deziras, ke la E-movado venku ĉiujn malfacilaĵojn kaj okazu laŭplane la Speciala Renkontiĝo en 2016 por voki subtenantajn esperantistojn el la tuta mondo”. – fino de la citaĵo.

Tiun specialan renkontiĝon anoncas en sia entuziasmo­plena raporto pri la 11-a Himalaja Renkontiĝo Bharat K Ghimire. Neniu el la partopren­intoj de la 11-taga ekskurso kaj piedvagado povis ja antaŭvidi la elementan plagon, kiu frapos Nepalon nur kelkan tempon poste. Kaj eble valoras elstarigi tion, kion ĉi-jare la 11-a Himalaja Renkontiĝo taksis  kiel sian sukceson, nome kunvenigon de multaj nepalanoj kaj 11-personan brazilan karavanon, kiu la unuan fojon sub la gvido de Arlando Rebelato partoprenis la Himalajan Renkontiĝon. Honoroj estis atribuitaj al. la 9-foja partopren­tinto de la evento Hori Jasuo el Japanio kaj Peter Wraae el Danlando – multfoja partopren­into de la aranĝo kaj kontribu­into al la nepala movado.

La personajn spertojn pri la tertrema plago en Nepalo en Kontakto dividas Pradip Ghimire, kiu kvazaŭ laŭ bildoj de la filmbendo priskribas eventojn, kiuj akompanis lin tiutage ekde la leviĝo, tra celado al la oficejo de Nepala E-Asocio dum kiu surprizis lin la tertremo. Kvankam ĉio estas reala impresas kiel la rememora sonĝo. La akompanaj notoj pri la tertremo informas pri diversaj aspektoj de la natura katastrofo menciante la plej gravajn objektoj, kiuj sekve de la tertremo ruiniĝis, eksterlanda helpo veninta al Nepalo, kie mi kun plezuro trovis la nomon de Pollando, sed la plej ĝojiga estas tiu, ke ĉiuj nepalaj esperantistoj estas sekuraj.

La ĉeftemo de „Kontakto” estas >Akvo, la oro de la tria jarmilo<. Tiurilate ĉefartikole aperas du tekstoj „Pekino klopodas por akvo” de Rao Pei el Ĉinio kaj „Akvo mankas, akvo multas” de Karina Oliveira kaj  Diogenez D. Gimene el Brazilo. Alie aspektas la akvo­problemo en Pekino, kie oni klopodas reutiligi uzitan akvon, alie en la bazila San Paŭlo, kie la ĉefproblemo estas nesufiĉo de pura akvo.  Kiel prave atentigas Rogener Pavinski en siaj redaktoraj vortoj enkonduk­antaj en „Kontakton” homoj ĉiam pli kaj pli postulas la akvon kaj „fronte al la problemoj devenantaj el malbona uzo oni ekkomprenas, ke necesas racie uzi la akvajn provizojn”.

El la dua nunjara  numero de Kontakto mi ŝatus atentigi pri movad­rilataj temoj. La raporto de Łukasz Żebrowski pri la vizito en la afrika Burundo. Kvazaŭ kontribuon al la Kampanjo Montevideo 60 mi personr traktas la klopodon de Pawel Fischer-Kotowski retrorigardi la 50-jarajn eldonojn de Kontakto. Krome kiel atento­kaptan mi konsideras la raporton pri la E-domo en Medano en Sumatro, en kiu relative nova esperantistoa Rebecca Giersiefen priskribas sian aventuron en Indonezio.

Multe pli konketajn „movadajn” informojn pri tio, kio okazas en Indonezio liveras la jam menciita „Esperanto en Azio”. Rilate la movadon en Sumatro Reza Pahlevi respondeculo pri edukado-divizo en Indonezia E-Asocio informas: >Ni havas Esperantan klubon Aŭora Movado en Medan (mia urbo). Ni ankaŭ havas 3-etaĝan Esperanto-Domon. En la unua etaĝo estas librejeto kaj diskutejo. En la dua estas kunvenejo kaj dormĉambro. En la tria estas babilejo, festivalejo kaj tiel plu. „ Kiel li krominformas nun la intenco estas konforme al la prezentita en la bulteno regularo establi E-klubon ĉe la Sumatra Universitato.

Tio ne estas la unusola informo el Indonezio en la lasta numero de KAEM-Bulteno. Interese estas legi la raporton pri la kunsido en Bandung, en la okcidenta Javo. Ĝia celo estis laboroj ligitaj kun la komuna indonezia, aŭstralia kaj novzelanda kongreso en 2016.

Evidente ne sole Nepalo kaj Indonezio prezentas informojn kaj raportojn en la aprila numero de „Esperanto en Azio”. Interesajn primovadajn informojn ni ricevas el Filipinoj, Japanio, Vjetnamio, Malajzio, Israelo, Rusio, Koreio, Orienta Timoro. Krome legeblas raportoj pri  la 33-a komuna seminario korea, japana, ĉina, pri la 33-a Internacia Sumoo (alivorte legiga E-rivalado] kaj pri la 153 raportoj el la tuta mondo por la Virina Tago en Hiroŝimo.

Kiam mi legas la bulelton de KAEM „Esperanto en Azio” mi iom bedaŭras, ke ankoraŭ ne ekzistas aliaj kiiuj movadakampe kovrus la aktivadojn de aliaj UEA-komisionoj ekz. pri Eŭropo, Noda kaj Suda Amerikoj. Espereble la daŭranta Jaro Montevideo 60 povos sproni ankaŭ tiuterenajn iniciatojn.

 El la elsendo 12.06.2015. Legas Barbara

Koninda polo – Jakub Świnka

Jakub Świnka – apud princo Henryk Brodaty, la Barbohava – estis la plej elstara politikisto de Pollando en la 13-a jarcento. Per ĉiuj siaj agadoj li grave kontribuis al altigo de la pola nacia konscio. Ŝlosila momento en lia biografio estis la 1283 jaro, kiam li estis investita kiel arki­episkopo de Gniezno (la unua ĉefurbo de Pollando kaj la unua eklezia metropolo de lando). Ne estas konata la detala trapaso de lia sacerdota kariero, sed estas certe ke Jakub Świnka akiris bonegan edukon, ĉ. 1280 li estis kantoro de la kapitulo de Gniezno. Historiistoj ne ekskludas, ke pli frue en la 70-aj jaroj de la 13-a jarcento li plenumis gravajn funkciojn en la kortegoj de princoj Bolesław Pobożny (Boleslao la Pia) kaj Bolesław Wstydliwy (Boleslao la Hontema).

La elekto de Jakub Świnka la arkiepiskopo de Gniezno ligiĝas sendube kun fido kaj protekto, kiun li ĝuis ĉe la provinca princo Przemysław kaj de siaj elektintoj – altrangaj sacerdotoj. Kiel la metri­opoliestro de Gniezno, la superulo de la Eklezio sur la polaj teritorioj arkiepiskopo Świnka klopodis firmigi ĝiajn strukturojn. Li meritiĝis  pro sia defenda poltiko favore al la pola Eklezio kaj la pola lingvo kontraŭ la germanigo.

Jam du jarojn post la arkiepiskopa investo  dum sinodo en la loko Łęczyca Jakub Świnka ordonis, ke ĉiuj homilioj kaj la plej gravaj preĝoj, kiel Kredo, Patro Nia, Ave Maria okazu en la pola lingvo. La liturgio ja estas en latino. Krome laŭ lia rekomendo dum unu dimanĉo monate la pastroj estis klarigantaj al la kredantoj pri kio temas en la plej gravaj preĝoj kaj evangelioj. Li malpermesis, ke rektorajn aŭ instruistajn funkciojn plenumu personoj ne konantaj la polan lingvon. Samjare, tio estas en  1285 li adresis leteron al la kardinaloj, per kiu li alvokis la Apostolan Ĉefurbon defendi Pollandon kontraŭ la germana influtrudiĝemo. Li mem aktive gvidis la porpolan politikon konsekrante polajn episkopojn, firmigante la kulton de polaj sanktuloj, i.a. la kulton de sankta Wojciech (Adalberto). Vivigante la kulton de la unua patrono de Pollando li ligis al la originoj de la metropolo de Gniezno kaj de la Pola Reĝolando. Tiucele fine de la 13-a jarcento laŭ lia decido ĉiuj preĝejoj de la provinco devis disponi pri la skribita historio de la sanktulo, devis uzi ĝin kaj kanti. Du fojojn en la jaro en la morto­datreveno de la sanktulo kaj en datreveno de lia kanonizo en la polaj preĝejoj oni legis biografion de sankta Wojciech kaj historion de liaj mirakloj. Tio celis firmigi i.a. la memoron de la sanktulo ligita kun la katedralo en Gniezno kaj elstarigi la rolon de Wielkopolska-provinco, kiel la unuiga centro de la lando.

En la mezepoko altrangaj ekleziaj kierkiuloj okupiĝis ne sole pri la aferoj de la Eklezio, sed ankaŭ signifa­grade engaĝiĝadis en la aktualan politikon. Arkiepiskopo Świnka ne estis escepto klopodante altigi la prestiĝon de la ŝtato. Li estis pledanto por la unuigo de Pollando post ĝia provinca diserigo sekve de la hereda decido de princo Bolesław Krzywousty (Boleslao la Kurbobuŝa) (1138).  Li enteprenis do klopodojn pri krono de princo Przemysław kiel la reĝo de Pollando. Tio okazis la 26-an de junio 1295 en la katedralo de Gniezno post la 219-a senreĝa periodo, kiam diversaj polaj provincoj estis regataj de princoj. Tiel Jakub Świnka efektivigis la revon renaskigi la Polan Reĝolandon sub la sceptro de Piast-dinastio. Bedaŭrinde la reĝo jam la sekvan jaron murdita sekve de komploto de brandenburganoj. Sekvis epizoda momento, kiam dum 6 jaroj la pola krono falis en la manojn de ĉeĥo Vaclavo la 2-a,  sed la ĉeĥa dominado finiĝis en 1306. En la sekvaj jaroj unuopajn polajn provincojn unuigis princo Władysław Łokietek (Vladislavo la Kubuta), kiu estis unu el la kunlaborantoj de la arkiepiskopo. Li estis kronita kiel la pola reĝo nur en 1320.  Tiun momenton ne ĝisvivis la arkiepiskopo Jakub Świnka mortinta komence de 1314 kaj eterne ripozanta  en la preĝejo de sankta Jerzy (Georgo) en Gniezno.

Ĉiuj biografoj de arkiepiskopo Jakub Świnka reliefigas inter liaj  gvid­idealoj la difinon „pola ideo”, la ideo de Pollando kiel la nacio kaj kiel la ŝtato, same en la eklezia strukturo,  kiel en la unuiĝinta Pola Reĝolando.

 El la elsendo 05.06.2015. Legas Barbara

Koninda Pollando: la naviga kanalo de Elbląg

Unu el la plej atrakciaj polaj  turismaj allogaĵoj troviĝas en la Varmia-Mazuria Vojevodio en la nordorienta Pollando. Temas pri la 151-kilometra Elblag-kanalo, kiu en junio 2015 post kelkjara restaŭrado estos refunkciigita kaj disponigita denove al turistoj. Tio estas la plej longa naviga kanalo en Pollando kaj samtempe la unusola en la mondo laŭ kiu ŝipoj ne sole navigas, sed ankaŭ estas veturigataj surgrunde sur radplatformoj. Temas do pri vera miraklo de la hidrotekniko. Laŭ iuj fontoj la elkonstruo de Elbląg-kanalo superis je 10 procentoj la konstru­kostojn de la pariza Eiffel-turo. La nuna restaŭro valoris 115 milionojn da zlotoj.

Por elkonstrui la kanalon estis utiligitaj artefaritaj etkanaloj, digoj kaj  lagoj situantaj sur malsama alteco super la marnivelo laŭ la distanco de 151, 7 kilometroj. La baza teknika problemo estis la supervenko de preskaŭ 100-metra alteco­diferenco inter la lago Druzno kaj la vilaĝo Buczyniec. Tio estis solvita helpe de la sistemo de kvin deklivoj – sur la distanco de 10 kilometroj – laŭ kiuj ŝipoj kaj jaktoj estas transport­ataj sur specialaj rel­platformoj tirataj helpe de ŝtalaj ŝnuregoj, kiujn movis akvorado.

La konstruita en la jaroj 1844-60 Elbląg-kanalo celis mallongigi la varan transporto­vojon de ligno, greno kaj aliaj terfruktoj el Varmio kaj Mazurio (iam difinata kiel la Orienta Prusujo) al Baltiko kaj Gdansko. Inter la transportataj varoj apartan mencion meritas pinoj el la ĉirkaŭaĵo de la loko Tabórz, servantaj tiam por la elfarado de velŝipaj mastoj, estante objekto de granda interesiĝo de la ŝip­konstruaj firmaoj.  Ili altas ĝis 40 metroj kaj atingas 250 jarojn  karakteriziĝante per la alta lignokvalito. Ĝiaj trunkotranĉaĵoj estis prezentitaj dum laMonda Ekspozicio en Parizo en 1900. Nun pli ol 230-jara pinarbaro en ku dominas la meniiitaj pinoj troviĝas en la naturrezervejo „Sosny Taborskie”.

La evoluo de la fervoja transporto fine de la 19-a jarcento kaj poste transporto aŭtomobila malkreskigis la var­transporton laŭ la kanalo kaj jam en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi estis utiligata sole de turistoj.

La unua turisma ralio laŭ la kanalo okazis en 1912. Ekde 1927 la pasaĝeraj ralioj fariĝis regulaj. En la postmilitaj jaroj pro siaj naturaj kaj kulturaj valoroj la tuta tereno de Elbląg-kanalo estis ĉirkaŭpren­ita per jura protekto kiel Regiono de la Protektata Panoramo de Elbląg-kanalo. Ĉe kelkaj kanalosegmentoj eblas tial moviĝi nur per kajako. Elbląg-kanalo estas unu el la plej grandaj atrakciaĵoj de la varmia-mazuria vojevodio. La turismajn raliojn en la pasintaj jaroj utiligadis eĉ 60 mil pasaĝeroj jare. Pro kompleksa restaŭro ekde aŭtuno 2012 Elbląg-kanalo estis fermita por turistoj. En la daŭro de la laboroj okazis profundigo de la kanalo, kelkloka firmigo de ĝiaj bordoj, estis ali­konstruitaj kaj aŭtomatig­itaj kelkaj kluzoj kaj deklivoj.

Kiel dirite Elbląg-kanalo estas eksterordinara turisma atrakciaĵo de Pollando. Ekde la nuna jaro ĝi aldone grandigis siajn valorojn pro la fakto, ke laŭe de ĝia itinero, en la lokoj   Jelonki, Małdyty kaj Miłomłyn kreiĝis kvizopadoj, laŭ kiuj – sekvante la indikojn – oni solvas enigmojn, serĉas trezorojn kaj malkovras eksterordinarajn historiojn.

 El la elsendo 29.05.2015. Legas Barbara

El la E-gazetaro – 22.05.2015

La Jaro Montevideo 60 daŭras, la jaro – kies celo estis kaj estas inspiri al komuna laboro kaj festado – reference al la 60-jariĝo de la 1-a Unesko-rezolucio pri Esperanto el la fino de 1954. I.a. ekde pasintjara oktobro al la Jaro la atenton dediĉas la revuo „Esperanto”, tuj post la lanĉo de la Jaro en septembro 2014 du sinsekvajn numerojn  de papera bulteno de “Verda Mesaĝo el Vjetnamio”, destinis vjetnamaj esperantistoj.

Nun apudas min ĉe la skribotablo kelkaj aliaj periodaĵoj, en kiuj speguliĝas la Jaro Montevideo 60. Antaŭ kelka tempo atingis nin du sinsekvaj numeroj de „Gazetaro Esperanto”, kiu estas la periodaĵo de la Esperantista grupo en Le Mans. Ĝia oktobra-novembra-decembra numeroj prezentas frontpaĝe la francan version de la rezolucio akceptita la 10-an de 1954. La teksto de la lasta punkto, en kiu Unesko „komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn”, la redaktorino de la periodaĵo Jackie Huberdeau prezentas al la leganto en la lingvoj angla, Esperanto, ripete la franca kaj la rusa”.

Al la historia datreveno referencas ankaŭ en sia lasta, aprila numero „le monde de l’ Esperanto”, la periodaĵo de Esperanto France sur siaj franclingvaj paĝoj pri aktualaĵoj. La leganto konatiĝas kun la deklaro de Mark Fettes, aperinta lige kun la 10-a decembro, omaĝe al la 60-jariĝo de Unesko-rezolucio pri Esperanto.

Plurpaĝan kontribuon lige kun la Jaro Montevideo 60 enhavas la aprila numero de la organo de Japana E-Instituto „La revuo orienta”. Krom enkonduka japanlingva artikolo la monatrevuo de japanaj esperantistoj prezentas paralele la tekstojn de du Unesko-rezolucioj pri Esperanto el 1954 kaj 1985 en la lingvoj japana kaj Esperanto. Aparte trafa estas en la aprila numero de „La revuo orienta” represo  de la vortoj de la prof. d-ro Ivo Lapenna el la enkonduko al la serio Oriento-Okcidento. Kvankam verŝajne plimulto de niaj ge­aŭskultantoj scias pri la serio, tamen por pli junaj esperantistoj ni citu fragmente el tiu enkonduko la vortojn de la ĉef­arkitekto de la Montevidea sukceso. „Per sia letero […] la Ĝenerala Direktoro de Unesko turnis sin al. ĉiuj organizaĵoj en konsultaj rilatoj kun la peto, ke ili kontribuu laŭ siaj eblecoj al. realigo de la t.n. Granda Projekto pri la Aprezado de la Orientaj kaj Okcidentaj Kulturaj Valoroj. La estraro de UEA […] decidis doni plenan apogon al. Unesko en tiu ĉi klopodo por plifortigo de la interkompreniĝo inter la popoloj de Oriento kaj Okcidento. Ĝi ankaŭ decidis, ke la Unua Sekcio de la 43-a Universala Kongreso en Mainz siavice vaste pritraktu la demandon […].

La plano de Unesko traduki gravajn verkojn en kelkajn lingvojn de Okcidento kaj de Oriento estas sendube salutinda, sed, laŭ tiu grandioza plano, kiu pate jam realiĝis, temas ĉefe pri tradukoj al. la angla kaj franca lingvoj. Tio ankoraŭ pliriĉigos la jam riĉajn kulturajn valorojn en tiuj lingvoj, sed tio neniel helpos la malgrandajn lingvojn, nek la disvastigon de la tradukitaj verkoj ekster la medioj, kiuj scias la koncernajn lingvojn. Tial la sekcio atentigas pri la rolo de la Internacia Lingvo ankaŭ koncerne tiun aspekton de la projekto […].

Kvankam la literaturo en la Internacia Lingvo estas universala laŭ sia karaktero, tamen montriĝis, ke estus tre utile komenci la eldonadon de aparta serio de literaturaj verkoj kiel specialan kontribuon al la menciita Granda Projekto de Unesko. Laŭ la atente ellaborita plano en ĉi tiu serio aperas verkoj aparte elstaraj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en Okcidento kaj Oriento […]. Fino de la citaĵo, sed nepre aldonendas, ke en la serio aperis jam preskaŭ kvindeko da verkoj. Ilian liston eblas trovi en Vikipedio. Mi mem fieras havi sur mia bretaro kelkajn librojn aperintajn en ĉi tiu serio, inkluzive la unuan,  kiu estas Malsata Ŝtono de Rabindranath Tagore, sed ankaŭ kelkajn aliajn. La ideo prezenti fragmentojn el la enkonduko de prof. Lapenna por la serio Oriento-Okcidento mi opinias tre trafa, kleriga paŝo de la revu­redaktoro.

Al la Jaro Montevideo 60 estas destinataj ne sole kontribuoj en diversaj E-periodaĵoj. La aperinta en aprilo nova revuo „Svisa Espero” estas ĝuste periodaĵo aperanta kadre de la laboro kaj solenado de la Jaro fare de Svisa E-Societo. La trilingva periodaĵo – germana, franca kaj E-lingva – estas revuo pri daŭripovo kaj lingvo­politiko. Kiel klarigis pli frue publike Dietrich Michael Weidmann „parto de la revuo estas vendata al subtenantoj, tamen la plej granda parto de la eldono estos poŝte dissendita al listo de gravuloj en Svislando”. Kun ĉi tiu evidente ligiĝas la menciita pli frue plurlingva versio de la periodaĵo.

En la unua numero de „Svisa Espero, Somero 2015 ni legas en la eldonista noto i.a.: „Jen la longe atendita unua eldono de la plurlingva revuo „Svisa Espero”. Svisa Espero estas dediĉita al la temoj daŭripovo, energi­aliorientiĝo, daŭripova teknologio, daŭripova turismo, lingvopolitiko, lingvo­planado kaj inter­kultura kunvivado. Samtempe „Svisa Espero” prezentu kaj frandemigu apartajn lokojn kaj regionojn de Svislando al internacia publiko kaj varbu por respondeca turismo […]. Tiu ĉi eldono de „Svisa Espero’ aparte estas dediĉita all a Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015 […]. La invito al. tiu konfereco estis lanĉita de la Eduka departemento de Kantono Neŭŝatelo 60 jarojn post la rezolucio de Unesko de Montevido de la 10-a de decembro 1954 por la rekono de Esperanto. Je la okazo de tiu ĉi-konferenco la turisma parto de tiu ĉi-eldono estas aparte fokusita al Neŭŝatela Ĵuraso kaj Kantono Neŭŝatelo”.

Sur 55 paĝoj en la formato A3 la leganto ricevas abundan materialon en la rubrikoj Titoltemo (ĉi-foje Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto), Malkovri Svislandon (la regiono ĉirkaŭa al Neŭŝatelo) , lingvopolitiko (temas i.a. pri la artikolo de Claude Gacond pri Centro de Dokumentado kaj Esplorado pri la Lingvo internacia:  loko de kunlaboro interlingvistika kaj de kulturo esperantlingva), Estontoteknlogio (minergio, la svisa marko por energiefika konstruado) kaj Vizioj kaj Projektoj. Samtempe Svisa Espero  alvokas al subtenabono, donacoj kaj anoncoj.

 El la elsendo 22.05.2015. Legas Barbara

Koninda polo: pastro Marceli Godlewski

Nunsemajne, la 14-an de aprilo 2015 pasis la 98-a morto­datreveno de la lingvo­kreinto d-ro Ludoviko Zamenhof. En 1917 daŭris ankoraŭ Granda Milito, kiu superis per sia dimensio kaj krueleco ĉion, kion la homaro tiam spertis. En 1915 Zamenhof verkis sian faman alvokon al diplomatoj, en kies finaj frazoj ni legas: “Sinjoroj diplomatoj ! Post la terura eksterma milito, kiu starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭ­civilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj”.

Nek en 1915, nek en 1917 Zamenhof povis imagi, ke tiun ĉi Grandan Militon nelonge poste sekvos milito multe pli kruela, eksplodigota de la nazia Germanio, de germanoj konvinkitaj esti superhomoj, rajtaj esti gento super aliaj gentoj. Se en la 1-a mondmilito entute ambaŭflanke de la konflikt­antaj flankoj pereis 37, 5 milionoj da homoj pli ol 72 milionoj da homoj, inkluzive de 45 milionoj da civiluloj pereis dum la 2-a mondmilito. Inter ĉiuj landoj partoprenintaj ĉi-lastan militon la plej grandajn perdojn suferis Pollando konsiderante la nombron de loĝantoj en septembro 1939. Ĝiaj perdoj egalis al pli ol 16 procentoj. Gravan elcenton konsistigis polaj civitanaj de la juda nacieco. Inter ili estis ankaŭ Zamenhof-familianoj.

Inter Zamenhof-familianoj estis ankaŭ tiuj, kiuj savis sian vivon, dank’ al unu el nenombrebla nombro da poloj, kiuj helpis saviĝi al la judaj kuncivitanoj. Temas pri pastro prelato Marceli Godlewski, kies 150-a naskiĝ­datreveno pasis jarkomence kaj jarfine pasos la 70-a datreveno de lia morto.  Ĝuste  dank’ al pastro prelato Marceli Godlewski i.a. Wanda Zamenhof kaj  ŝia filo Ludoviko-Kristoforo Zaleski-Zamenhof evitis sorton de siaj familianoj el la varsovia getto, de miloj da judaj samnacianoj el la varsovia getto. Ĝenerale oni taksas, ke prelato Marceli Godlewski savis inter unu kaj tri mil judojn. En julio 2009 la Instituto Yad Vashem atribuis al li postmorte la medalon Justulo inter la Nacioj de la Mondo.

Marceli Godlewski estis konsekrita katolika pastro en 1888 post la komenca lernado en Suwałki kaj Sejny (la nordorienta Pollando). Sekve li faris teologiajn studojn en Romo. Dum sia tuta vivo li estis tre aktiva socie aparte orientiĝ­ante al la laborista medio, dinamike kreskanta konforme al la industria evoluo. Lia animzorga laboro en tiu medio kaj soci-temaj prelegoj en la paroĥa salono fruktis en 1905 per Societo de Kristanaj Laboristoj. Ĝia celo estis la kontraŭbatali mizeron kaj helpi al la laborista loĝantaro evolui sur la religia, ekonomia kaj kleriga niveloj. En 1909 pastro Godlewski funkciigis Popolan Domon kadre de kiu aktivis multaj memhelpaj institucioj, kiel ŝparprunta kaso, favorpreza manĝejo, kleriĝejo, kineja salono. Li estis ankaŭ eldonanto kaj redaktoro de periodaĵoj ne nur kun religia karaktero,   kiel la semajnrevuo “Familia Kroniko”, socia semajnrevuo “Nia standardo”, semajnrevuo “Pola Laboranto”, monatrevuo “La kistana-socia Revuo”, ĉiutaga “Kuriero por ĉiuj”. Iuj asertas, ke lia laboro havis tiam kontraŭ­judan karakteron, ĉar li laboris pri tio, ke poloj sen la perado de judoj aŭ germanoj evoluigu komercon kiel la nacian sektoron.

Ekde 1915 ĝis 1945 dum 30 jaroj prelato Marceli Godlewski estis la paroĥestro en la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Varsovio. En sia laboro li koncentriĝis pri la paroĥo, en kiu antaŭ la milito vivis ĉirkaŭ du mil judoj-kristanoj i.a. tiom konataj figuroj kiel Ludwik Hirzfeld, profesoro Mieczys?aw Ettinger, Seweryn Majde kaj Jerzy Nisenson. Dum la milito lia paroĥo ektroviĝis kadre de la gettomuroj kaj tuj kun plena engagiĝo prelato Marceli Godlewski engagiĝis por porti helpon al judoj sendepende de ilia kredo.   Li estis organizanta infanvartejon, kun pastro princo Antoni Czarnecki manĝejon, kiu liveris ĉiutage ĉ. 100 manĝojn por suferantaj malsaton loĝantoj de la getto. Li estis organizanta la kontraband­adon de nutraĵoj kaj medikamentoj, eldonadon de falsaj dokumentoj, de bapto­atestoj. Li helpis kaŝi judajn infanojn en sia privata domo en la apudvarsovia Anin, li helpis en la eskapo el la getto kaj kaŝiĝi kun falsaj dokumentoj ĉe la arja flanko. Sed ja ankaŭ sur la tereno de la paroĥo li kaŝis pli ol centon da judoj kiel Ludvikon Hirszfeld kaj Zamehof-familion  helpante poste eskapi  al ili el la getto.

Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof jene rememoris la translokiĝon al la paroĥo de Ĉiuj Sanktuloj el la getto en sia intervjuo por Roman Dobrzyński en la libroforme eldonita rivera interparolo “Zamehof-strato”: “Al la paroĥdomo de la katolika preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj ĉe Grzybowski-placo invitis nin loĝi la paroĥestro Marceli Godlewski. La paroĥo de Ĉiuj Sanktuloj ne estis likvidita, kvankam ŝanĝiĝis ĝiaj paroĥanoj. Ni translokiĝis al iliaj ĉambroj laŭ la invito de la paroĥestro”.  Je la demando pri tio ”kiel vi fartis en la paroĥa domo Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof respondis: ”Mi nomis ĝin Oazo de Ĉiuj Sanktuloj. En la getto oni loĝis en teruraj kondiĉoj, la homoj vivis nekredeble interprem­itaj. Al Varsovio estis transport­ataj homamasoj de ekstere, ankaŭ el eksterlando, ĉefe el Germanio. Foje en unu loĝejo vivis kelkdek homoj. Ili povis nur poparte enesti. Dum unuj varmiĝis interne, la aliaj promenis ekstere. Nenio mirinda, ke la paroĥdomo, fakte ĝia ĝardeno, similis al oazo. Ĝenerale en tiu malriĉa kvartalo mankis verdaĵoj. Malmulajn  arbojn oni forhakis rapide por hejtado. El la infero, ŝtopita de la svarma homamaso kaj miasmo – oni eniris en la korton plenan de floroj; ĝi similis al la galerioj de la italaj klostroj, kiujn mi memoris de la vojaĝo en la jaro 1935. En la “oazo” kunvenis ofte miaj geamikoj kaj familianoj, loĝantaj en diversaj partoj de la getto”. Kaj jen kiel Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof rememoras la figuron de pastro prelato Godlewski: “Li estis bonstatura viro kun grizaj haroj kaj ronda vizaĝo, de kiu radiis bono. Mirigis min opinioj, kiujn mi poste aŭdis, ke antaŭ la milito li famis pro sia antisemitismo. En la getto li faris ĉion eblan, en la tiamaj cirkonstancoj, por helpi al la homoj. Li zorgis ne nur pri “siaj” loĝantoj, sed laŭeble ankaŭ pri aliaj gettanoj. Multaj homoj vizitadis la paroĥdomon por manĝi teleron da varma supo tiel longe kiel eblis tion fari”.

En julio 1942 pastro Godlewski devis forlasi la varsovian getton. Plimulto de judoj al kiuj li helpis pereis en Treblinka. Tiuj, kiuj transvivis, ĉiam reliefig­adis kiom ili ŝuldas al li. Ludwik Hirszfeld skribis en la teksto “Ombre de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj” –  “Kiam mi rememoras lian nomon ekregas min emocio. Pasio kaj amo en unu animo. Iam batalema antisemito […] la tutan ardon de sia sacerdota koro (li) dediĉis al judoj”.  La 22-an de julio 1942 komenciĝis la granda likvido­kampanjo de la getto,  dum kiu pli ol 300 mil judojn oni transportis al la gaskameroj de la germana morto­tendaro sur la pola teritorio Treblinka. Germanoj en la komencaj tagoj de la likvida kampanjo ordonis al la sacerdotoj forlasi la getton. Pastro prelato Godlewski veturis al Anin, kie li helpis al monakinoj gvidi orfodomon. Ne temis pri tempo pli trankvila ol en la getto. Ofte kon­trolvenadis tien germanoj serĉante kaŝantajn sin judojn, tamen ĉiuj judaj infanoj el la orfodomo en Anin  transvivis la milion. Pastro prelato Marceli Godlewski mortis en sia apudvarsovia domo en decembro 1945 atinginte 80 jarojn.

Pli frue germanoj terebenigis la preĝejon de Ĉiuj Sanktuloj. Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof en “Zamenhof-strato” rememoris lige al la demando kiam mortis Marceli Godlewski: “Dum Kristnasko 1945. Li oficis kiel estro de la paroĥo de Ĉiuj Sanktuloj de la komenco de la Unua mondmilito ĝis la fino de la Dua. Lia preĝejo estis unuafoje damaĝita de la sama bombado, kiu detruis nian, najbare situantan, domon. Dum la varsovia insurekcio ĝi apartenis al la plej longe defendataj redutoj. La insurgentoj rezistis tie de la 1-a de aŭgusto 1944 ĝis la fino de septembro. Rezulte de tio la plej granda varsovia preĝejo transformiĝis en monton de rubaĵoj”.

El la elsendo 17.04.2015. Legas Barbara 

Vizitinda Pollando – La Sankta Kruco

La Pasko-periodo en la kristana mondo daŭras, tradiciaj solenadoj ligas al  la Reskurekto de Jesuo Kristo mortinta sur la Jerusalema Kruco. Diversloke tra la mondo – troviĝas sanktejoj, en kiuj oni pie gardas ĝiajn relikvojn.  Unu el tiuj lokoj en Pollando troviĝas sur la pinto Sankta Kruco en la Sanktakruca Montaro en la suda parto de la Centra Pollando. La Sanktakruca Montaro apartenas al la plej malnovaj montoĉenoj en Pollando kaj ĝia dua laŭ la alteco pli ol 594 metra pinto iam nomata Łysiec [ŭisjec], sekve Łysa Góra [ŭisa gura = kalva monto] estas kanata ankaŭ sub la nomo. La  relikvoj de la Sankta Kruco tarfis tien en la 11-a jarcento.

Jam en la unuaj jaroj post la bapto de Pollando en 966 sur la montopinto estis konstruigita sanktejo de la Plej Sankta Triuno, sed ĝi kun la tempopaso kadukiĝis, la nova preĝejo sur la montopinto estis konsekrita en 1461. Tiam montopinte troviĝis ankaŭ la benediktana abatejo.

Laŭ la legendo fondis ĝin la reĝo Boleslo la Brava en 1006. Tiuperiode la pola reĝo invitis al Pollando la hungaran reĝidon Emeriko. La junulo entreprenante la longan vojaĝon ricevis de sia sankta patro Stefano, la reĝo de Hungario, ne nur benon. La reĝo  pendigis  sur lia kolo relikvon de la Sankta Kruco en ora kadro. Tiun relikvon Emeriko donacis al la klostro. Laŭ la legendo dum la ĉasado de cervo la princo iom distanĉiĝis de la ĉaskompanio kaj perdis la vojon. Kiam li jam estis mortigonta la beston inter ĝiaj koronoj aperis kruco kaj Emerikon blindigis enorma helpo. La aperinta antaŭ la princo anĝelo montris al li vojon al la proksima klostro kaj ordonis tie lasi la relikvon.

Ekde tiam Łysiec, Łysa Góra kaj nun Sankta Kruco fariĝis unu el la plej gravaj polaj sanktejoj kaj celo de multaj pilgrimoj. Dum la regado de la Jagelona disnastio ĝi rolis kiel la plej grava religia sanktejo en la Pola Reĝolando. Sep fojon vizitis ĝin la kristanigita por fariĝi la reĝo de Pollando Vladislavo, dek fojojn pilgrimis al ĝi Kazimiro Jagelondio, ses fojon reĝo Sigismundo la Maljuna kaj tri fojojn vizitis ĝin reĝo Sigismundo Aŭgusto.

La abatejo sur Łysa Góra estis kelkfoje rabita kaj detruita. Post kadukiĝoj ĝi leviĝadis al la iama brilo dank’ al la senavaraj sponsoroj. Plej grandajn damaĝojn kaŭzis likvido de la benediktana ordeno kaj konfisko de ĝiaj havaĵoj post la dispartigoj de Pollando. En 1819 baze de la primasa decido sekve de la buleo de papo Pio la 7-a la kostruaĵoj de la abatejo estis trandonitaj al la Pola Reĝolando. Tiam la caraj aŭtoritatoj en 1864 la ruinigitan abatejan konstruaĵojn transformis en severan malliberejon. Ĝi ekzistis eĉ ĝis la 1939 jam en sendependa Pollando. En 1926 al la Sankta Kruco venis monakoj-misiitoj, sed la restaŭro de la klostro estis ĉesigita de la militagadoj. Dum la 2-a mondmilito  germanoj establis en ĝi la mortotenadron por rusaj militkaptitoj.

Aktuale la postabateja komplekso ĉirkaŭprenas klostrajn konstruaĵojn el la 14-a/15-a jarcentoj, frubarokan kapelon de Oleśnicki-familio – en kiu troviĝas la relikvo de la Sankta Kruco –  kaj malfrubarokan-klasicisman preĝejon. En junio 2006  oni solenis la 1000-jariĝon de la klostro kaj sur Sankta Kruco okazis  ciklo de jarmilaj sanktakrucaj eventoj referenacantaj al la benediktana tradicio. De la abatejo kaj la montopinto deriviĝas la funkcianta de jarcentoj nomo de la montoĉeno kaj lastatempe ankaŭ de la vojevodio, kaj tiun nomon sendube plurfoje aŭdis niaj aŭskultantoj en niaj programoj. La Sanktakruca Vojevodio estas unu el la 16 polaj vojevodioj kreiĝintaj en 1999. Ĝi havas  32 urbojn inter kiuj unu – Kielce – havas la statuston de la distrikta urbo. Samtempe temas pri  la regiono povas kapti nian atenton  pro la troviĝantaj tie unu nacia parko, 9 parkoj panoramaj, 11 regionoj de la protektata panoramo, 67 naturrezervejoj, 701 naturmonumentoj, 8 natur-panoramaj kompleksoj kaj 83 ekologiaj objektoj, restaĵoj de ekosistemoj gravaj por konservo de biologia ekvilibro. Ĉio ĉi kaŭzas, ke al la Saktakruca Montaro kaj Regiono ni sendube – per niaj felietonoj – ankoraŭ revenos.

El la elsendo 10.04.2015. Legas Barbara 

Legendo pri la varsovia Bazyliszek

Tio okazis antaŭ multaj, multaj jaroj en Varsovio dum la reĝregado, kiam multaj varsoviaj metiistoj okupiĝis pri la produktado kaj riparado de kirasladoj. Al Varsovio estis venantaj kavaliroj el la tuta lando kaj multaj eksterlandaj gastoj, kiuj konante la tien metiistan arton al la varsoviaj majstroj konfidadis siajn ladajn kirasojn kaj ladŝirmilojn, kiuj post multaj militoj kaj bataloj daŭre bezonis riparadon. La varsoviaj majstroj ne plendis pro manko de laboro de frumateno ĝis la nokto riparante ladajn kirasojn revenigante al ili iaman aspekton kaj brilon.

Aparte famiĝis la metiisto Marcin, kies familio bonstatis kaj la infanoj vivis senzorge. Marcin la tutajn tagojn pasigadis en la metiejo, kie ĝojigis lin oftaj vizitoj de la infanoj, la filino Hanka kaj  la filo Maciek. La infanoj ne enuis tie, trovante amuzon inter fragmentoj de la riparataj armiloj, rigardante siajn vizaĝojn en poluritaj ŝirmoladoj, per sia gaja petolado varmigante la koron de la peze laboranta patro. Sed infanoj kreskis kaj ĉiam pli kaj pli logis ilin la atrakci­plena mondo ekster la patra metiejo.

En la bazaro, kvazaŭ el la mirlando eblis trovi ĉion – kolbidajn ĉenojn, bildojn, belegajn ujojn, tablotukojn, tuketojn, ŝtofojn, ludilojn, dolĉaĵojn. Kurante inter la standoj la infanoj apenaŭ povis satrigardi ĉiujn ĉi atrakciaĵojn. Iun tagon renkontinte malgrandajn amikojn ili ekdeziris ludi sur la proksimaj herbejoj. Ili petis la patran permeson, kiun li donis avertante tamen, ke ili ne tro foriru for de la urbo kaj ne proksimiĝu al la malnova ruino sur la apud­vistulaj herbejoj. De jaroj cirkulis ĝia malbona famo kiel loko timiga. Pri ĝia hanta estaĵo, pri kiu neniu sciis kiel ĝi aspektas, sed laŭ la plej maljunaj varsovianoj tio povis estis la mita Bazyliszek, mistera kreaĵo nek besto nek diablo, enmondiĝ­anta unu fojon je cent jaroj el ovo kovita de koko. Ĝia aspekto estis hororiga, la kokan kapon ĝi heredis de sia patro, sed enorme grandan kun sama granda, ruĝa kresto falanta jen unu- jen aliflanke de ĝia timigia buŝaĉo. Sed la plej hororigaj estis ĝiaj okuloj, pli hororigaj ol ĝia serpenta vosto zigzakanta kelkajn metrojn, per kiu la kreaĵo povis senkompate vipi siajn viktimojn. Ĝi ne devis tamen tion kutime fari, ĉar sufiĉis ke ĝi alrigardis la viktimon per sia trapenetra rigardo kaj tiu unumomente estis ŝtoniĝanta. Tiamaniere Baziliszek onidire multajn homojn je vivo senigis.

Marcin sciante pri tio severe malpermesis al Maciek kaj Hanka proksimiĝi al la ruino, ĉe kiu eĉ la senhejma hundo ne haltis, kontraŭe kun teruta bojado estis forkuranta. La infanoj promesis al la patro ne proksimiĝi al ĉi tiu loko kaj tuj kure rapidis al la atendantaj ilin amikoj. La tago estis suna, varma, la bazaro buntis de la varoj kaj la infanoj kiel kutime gaje trakuris laŭe de la standoj kaj butikoj ĉi-foje aĉetinte nek belajn fruktojn, nek grandajn korformajn lek­bombonojn. Ili rapidis laŭ la mallarĝa strateto inter la brikdomoj al la rivero amuziĝi sur la herbejo. Knabinoj kolektis kolorajn florojn por florkronoj kaj knaboj admirante fiŝojn en la pura riverakvo kuris laŭe de la Vistula bordo ĉiam pli for kaj for kaj eĉ ne rimaris, ke la urbo preskaŭ malaperis, la krepuso venis kaj ili ne sciis kiel retrovi la revenvojon. Ĝuste tiam ili ekvidis antaŭ si domon, verdire nur ĝiajn mur­fragmentojn. Antaŭ ol Hanka kaj Maciek ekkomprenis, ke tio povas esti la ruino, pri kiu avertis ilin la patro ili jam ektrovigis en ĝia kelo. Unuarigarde nenio estis tie terura, kelo kiel kelo, iom humida kaj malluma, sed  malantaŭ unu el la pordoj io komencis scintili per hela, kolora lumo, tiom bela, ke la infanoj ne povis forŝiri la rigardon. Ili alkuris la lumon, unu el la knaboj malfermis la pordon kaj tuj falis kvazaŭ trafita de la fulmotondro. Tio ja ne estis fulmotondro, sed la okuloj de Bazyliszek. Antaŭ ol la infanoj komprenis la minacon ilin endanĝerig­anta jam ŝtoniĝis sub la bestaĉa rigardo.

La nokto kovris Varsovion kaj la armilladista majstro Marcin kun ĉiam pli granda zorgo pensis pri siaj infanoj. Jen kaj jen li estis eliranta antaŭ la metiejon, sed nenion li vidis. Li tamen antaŭsentis, ke io malbona okazis. Ĉu Hanka kaj Maciek ne observis liajn avertojn kaj iris al la ruino. Li bone sciis, kie ĝin serĉi kaj komencis cerbumi, kion fari se li renkontos Bazyliszek? Tiam lia rigardo glitis al unu freŝ­polurita armillado. Ĝi estis tiom hela, ke eblis rigardis sin en ĝi kvazaŭ en spegulo. Jen la rimedo kontraŭ la terura rigardo de Bazyliszek. Marcin vestis la armilon kaj ekrapidis al la ruino.

La Luno jam brilis super Varsovio, kiam li ekstaris antaŭ la mistera domo. Li faris pie la krucosignon, kun malfacilo malsupreniris en la kelon. Li ne eraris, Bazyliszek devis esti tie, ĉar laŭvoje Marcin preterpasis ŝtonojn, kiuj similis laŭfome al la homaj siluetoj… Li ekvidis ankaŭ du siajn infanojn, tute ŝtonajn! Lia korbatado haltis, sed li ne povis permesi al si la larmojn. Io tute proksime ja moviĝis… tio estis la korpo de Bazyliszek. La granda vosto svinge trakŭris antaŭ la leda kapkovrilo de Marcin, sed tiu ĉi rapide flanksaltis, kaj kiam nur la kreaĵo la faŭkon direkte al la Marcin direktis ĝi senmoviĝis rigardante sian spegul­bildon kaj ŝtoniĝis hororigita pro sia propra terura rigardo.

Tiumomente la ŝtonoj en la kelo komencis moviĝi, Maciek kaj Hanka kvazaŭ el iu maligna sonĝo kun timrigardaj okuloj vekiĝis kaj gapis al la antaŭ si troviĝanta kavaliro, kiu  ilin fiks­rigardis. Kiom ili ekmiris, kiam en li ili rekonis la propran patron. Tiu rapide kaptis la manojn de la infanoj kaj elkondukis el morna kelo ne dezirante, ke la ŝtoniĝinta korpo de Bazyliszek prezntiĝu antaŭ iliaj okuloj.

Tiel do  la kiras­ladisto Marcin siajn infanoj kaj aliajn viktimojn de Bazyliszek savis kaj Varsovion de anatema Bazyliszek liberigis.

El la elsendo 27.03.2015. Legas Barbara 

Konindaj Poloj: la familio Ulm

Ĵus venis la informo pri inaŭguro komence de decembro 2015 de la Muzeo de Poloj Savantaj Judojn en Markowa, en  Apudkarpatio, kiu portos la nomon de Ulm-familio. Ĝi estos la unua en Pollando loko omaĝanta polojn, kiuj estis savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Laŭ historiistoj dum la germana okupacio almenaŭ 1600 poloj el ĉi tiu regiono savis la vivon de ĉ. 2900 judoj. Germanoj murdis tie pro tio ĉ. 200 polojn.

La plej proksiman mardon, la 24-an de marto pasos 71 jaroj post la enorma tragedio, kiu okazis en Markowa en 1944.  Tiutage la germanaj ĝandarmoj murdis 17 personojn. Pereis la geedza paro Józef kaj Wiktoria Ulm kune kun siaj 6 malgrandaj infanoj, inter kiuj la plej aĝa havis 8 jarojn,  kaj 8 judoj el la familioj Szall kaj Goldman. Dum la ekzekuto Wiktoria Ulm komencis akuŝi sian sepan infanon.

Markowa estis antaŭ la milito unu el la plej grandaj vilaĝoj de Pollando. Loĝis en ĝi 4 kaj duona mil homoj, inkluzive de ĉ. 120 judoj. Ĝi famis pro tio, ke ĝi estis unu el la plej bone disvolviĝantaj vilaĝoj se temas pri la nivelo de la kooperativa movado. En 1935 kreiĝis tie la unua en Pollando modela en la landa skalo Sankooperativo. Ulm-familio estis ĝiaj membroj, ili estis membroj ankaŭ de aliaj kooperativoj. Wiktoria partoprenis kursojn en la Popola Universitato kaj Józef estis estro de la Laktoprodukta Kooperativo, organizante konkursojn por la plej bonaj kultivistoj. Li krome estis bibliotekisto, katolika aganto, estro de la hortikultura sekcio de la Asocio de Kampara Junularo. Li famis pro sia fotista arto.   Wiktoria kaj Józef geedziĝis en 1935 kaj baldaŭ fariĝis gepatroj de multnombra idaro, kio nur parte limigis ilian socian agadon. Ĉesigis ĝin la mondmilllito. La milito ne ŝanĝis tamen la bonajn rilatojn de Ulm-familio kun judaj najbaroj aŭ judaj komercaj partneroj, kun kiuj Józef tenis kontaktojn vendante al ili la kultivatajn de si legomojn. En 1942 kiam judaj najbaroj jam certis, ke germanoj celas ilian ekstermon petis Jozefon pri helpo. Ĝi konsistis en elkonstruo de grundkavo rande de la vilaĝo por loĝantino de Markowa Ryfka, ŝiaj du filinoj kaj nepino, kiujn Józef estis provizanta tie per nutraĵoj. Sed tio ne evidentiĝis esti efika maniero por trandaŭro. Gemanoj retrovis judan familion kaj elmurdis ĉiujn.

Tiam la familio Ulm konsentis akcepti kaj kaŝi sub la propra tegmento 8 judojn. Inter ili estis patro Szall kaj kvar liaj filoj,  Gołda kaj Genia Goldman, ĉi-lasta kun malgranda filino. Malgraŭ tio, ke Ulm-familianoj plurfoje estis vidantaj la ekzekutojn de judoj fare de germanoj ili entreprenis la riskon kaj pro la kompato, kaj pro la konscio, ke sen tiu helpo ili ne havas la ŝancon transvivi. Tamen la fakto, ke Ulm-familio kaŝas judojn ne restis longe sekreta kaj la familio estis denuncita.

La murdo estis detale planita. Antaŭtage germanaj ĝandarmoj en la loko Łańcut ordonis al kvar ĉarveturigistoj el kvar malsamaj vilaĝoj je la noktomezo veni al la ĝandarmejo. Al Markowa veturis kun ili kvar germanaj ĝandarmoj kaj kvar policistoj. Ili venis antaŭ la sunleviĝo kaj tuj sturmis la domon. Post la elmurdo de judoj, de Wiktoria kaj Józef Ulm Dieken decidis, ke necesas pafmortigi ankaŭ la infanojn. Faris tion sudeta germano Josef Kokott, kiu tuj poste komencis rabkontroli la mortigitajn judojn kaj retrovinte kaŝitan surbruste de sinjorino Goldman kesteton kun juveloj konstatis: „tion mi bezonis”. La ceteraj germanoj okupiĝis pri la rabado de Ulm-familia havaĵo. Oni ŝtelis vestokestojn, matracojn, litojn, parton de pli bonaj kuirejaj instrumentoj kaj ankaŭ grandkvante tanitajn ledojn, pri la ledtanado okupiĝis dummilite Józef. Ĉar por la rabitaj objektoj ne sufiĉis ĉaroj germanoj postulis de loĝantoj de Markova du aldonajn. Trude vengitaj loĝantoj de la vilaĝo ricevis la ordonon forpoti el la domo la mortintojn kaj enĵeti ilin en la fositajn kavojn. Germanaj ĝandarmoj kun policistoj povis dediĉi sin al postkrima diboĉo, dum kiu ili fordirnikis tri litrojn da vodko, laŭ la ordono de Dieken portitaj de la vilaĝestro.

Ene de kelkaj tagoj post la murdo kvin viroj el Markova malkovris la kavon en kiun estis ĵetitaj la mortintaj korpoj de Ulm-familianoj. Ili forprenis ilin kaj metinte en ĉerkojn entombigis. Tuj post la finiĝo de la germana okupacio iliaj korpoj estis transportitaj en la lokan tombejon, elfositaj estis ankaŭ mortaj restaĵoj de la murditaj judoj.

Pli ol unu kvaronon de ĉiuj distingitoj per la medalo de Yad Vashem Justulo inter la nacioj de la mondo konsistigas poloj, estante la plej granda nacia grupo. Temas pri 6454 personoj. Parto de historiistoj asertas, ke la nombro de poloj helpantaj al judoj estas multe pli granda. Historiisto Hans G. Furth mencias pli ol unu milionon da poloj, kiuj helpis al judoj dum la 2-a mondmilito. Sveda historiisto Gunnar S. Paulsson asertas, ke verŝajne ĉirkaŭ 100 mil poloj meritas la medalojn, centoj da miloj helpis en maniero malpli spektakleca kaj plimulto de la socio estis pozitive neŭtrala.

Inter la distingitoj per la medalo de  Yad Vashem estas ankaŭ Ulm-familio. Antaŭ 11 jaroj estis malkorita monumento memoriganta la tiamanjn eventojn.

El la elsendo 20.03.2015. Legas Barbara