Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Vitraj kristnaskaj ornamaĵoj

Ĉiujare dum la sanktvespera tago antaŭkristnaska en multaj domoj oni ornamas la kristnaskan abion per la Bet Leĥema Stelo, koloraj paperaj ĉenoj, per la t.n. anĝelaj haroj (fajne tranĉitaj celofanaj folioj) bombonoj kaj ĉiujare oni singarde prenas en la manojn fragilajn, vitrajn, bele ornamitajn, plurkolorajn vitrajn globojn, kiuj pendigitaj sur la kristnaska abio kompletigas la ĉarmon de la akompana al la festotagoj eterne verda arbeto. Ili de jardekoj kunkreas la fabeleskan etoson de la familia Kritnasko.
De jaroj Pollando okupas unu el la unuaj lokoj en la mondo, se temas pri ilia produktado kaj eksportado. En plimulto ili estas ornamataj mane, produktataj manufakture. La fabrikoj de ĉi tiuj ornamaĵoj troviĝas en la tuta lando, ĉe kelkaj el ili kreiĝis muzeoj, en kiuj eblas rigardi milojn de la jam produktitaj modeloj, kaj eĉ partopreni laborrenkontojn pri ilia produktado.
La tradicio de la kristnaskaj vitrogloboj en Pollando estas relative longa, la unuaj aperis en la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento. Komence oni importis ilin el Nurimbergo, poste oni komencis produkti ilin en la lando. La lulilo de ĉi tiuj ornamaĵoj estas la germana urbo Lausch kaj ĝia vitrofandejo kie – laŭ legendo – faris la unuajn Hans Greiner. Ne povante ornami la kristnaskan arbeton per tiaj luksaĵoj kiel nuksoj, pomoj aŭ bombonoj, li kreis vitrajn ornamaĵojn en ilia formo. Tamen la kutimo ornami la abibranĉetojn per nuksoj kaj pomoj aperis multe pli frue. Oni notas, ke jam en la 15-a jarcento ĝi estis konata ekzemple en Francio.
La vitraj branĉetornamaĵoj de Hans Greiner ekfuroris. Ili ekplaĉis kaj ĉiam pli multaj najbaroj volis sammaniere ornami sian kristnaskan arbon. La fabriko ekfloris kaj ĝis hodiaŭ produktas la kristanaskajn ornamaĵojn. La vitraj globoj el Lausch unue trafis al Britio, sekve al la tuta Eŭropo. Fine de la 19-a jarcento ili atingis Usonon kaj ankaŭ tie ili tuj furoris. Samperiode ili aperis ankaŭ en Pollando, komence importitaj poste komencis produkti ilin polaj vitrometiistoj. Komence ili havis la formon de fruktoj kaj nuksoj, poste evoluis alprenante formojn familiarajn por la vintro kaj Kristnasko, do vitrogloboj prezentis neĝhometojn, anĝeletojn, S-tajn Nikolaojn, episkopaj bastonetojn.
La vitraj ornamaĵoj havas propran simbolaron – ekzemple vitra nukso simbolas longan vivon kaj sanon, pomo – sanon kaj kapablon fari saĝajn elektojn, strobilo – fekundecon, fungo – feliĉon. Sed ekzemple vitraj ornamaĵoj en la formo de naturgranda kukumo el la pola Złotoryja ĝuas apartan popularecon en Usono, pri kies mirakla povo kredas ĝiaj loĝantoj. Onidire pendigita sur la kristnaska verda arbeto vitra kukumo certigas financan sukceson, bonstaton kaj feliĉon.
La produktado de la abibranĉaj ornamaĵ oj ne ligiĝas sole kun la industria procezo, ĝi transformiĝis en tradicion, peradon de kultura heredaĵo de generacio al generacio. Poloj sukcesis rezisti la lavangan invadon de kristnaskaj ornamaĵoj el Ĉinio plastaj kaj amasproduktaj. Daŭre gravas unuavice estetikaj valoroj kaj manelfarado. Tial ili ĝuas popularecon de eksterlandaj klientoj.
Polaj kristnaskaj vitrogloboj ornamis/ornamas la plej grandajn kaj konatajn kristanskajn abiojn, i.a. en Vatikano kaj Blanka Domo. Fiere demonstras ilin mondfamaj steluloj, polaj diplomatoj per ili dekoras kristnaskajn arbetojn en ambasadoj kaj konsulejoj dum festaj eventoj kaj renkontiĝoj.
La eksporto de la polaj kristnaskaj ornamaĵoj ne malkreskas. En 2021 kaj 2022 la plej grandaj klientoj estis Germanio kaj Usono. En 2021 la valoro de tiu eksporto al Germanio egalis al 67,3 milionoj da polaj zlotoj, en 2022 kreskis ĝis 85,6 milionoj da zlotoj. La valoro de la eksporto al Usono en 2021 egalis al 55,8 milionoj da zlotoj, en 2022 kreskis ĝis 71, 2 milionoj da zlotoj. Gravaj klientoj de la polaj kristnaskaj vitrogloboj troviĝas en Francio, Ĉeĥio, Slovakio kaj Rumanio.
Nun unu el la plej grandaj fabrikoj de kristnaskaj vitrogloboj troviĝas en Piotrków Trybunalski. Ĝiajn produktojn admiras klientoj en Britio, Usono, Aŭstralio. Ĝi ne establis propran muzeon, sed eblas viziti ĝian manufakturon, sekvi la produktoprocezon kaj mem dekori sian propran vitroglobon.
Dum 57 jaroj (1951-2008) la plej granda pola manufakturo de la vitrogloboj funkciis en Milicz; ĉiujare oni produktis tie pli-malpli unu milionon de tiuj ornamaĵoj. En 2013 en Milicz estis establita muzeo, en kiu troviĝas ĉirkaŭ 6 mil vitroglobaj modeloj. Ĝi funkcias dum la tuta jaro, sed sojle de Kristnasko instruktoroj-elfoj gvidas muzeajn lecionojn, okazas ankaŭ laborrenkontoj pri la vitrogloba ornamado.
De 70 jaroj en Złotaryja funkcias la familia fabriko de kristnaskaj vitrogloboj, enlaboriganta ĉirkaŭ 200 personojn. Ankaŭ tie eblas rigardi la produktoprocezon, sed ne en la antaŭfesta periodo, kiam oni gvidas konsrvistajn laborojn. La apogea vizitperiodo datiĝas je someraj monatoj. La ideon pri la muzeo ekhavis antaŭ dek kelkaj jaroj juna entreprenisto Janusz Biliński inspirita de malnovaj, polvokovritaj ornamaĵoj ĉe la geava fatraso. Same kiel li ankaŭ en aliaj produktolokoj de la polaj vitrogloboj kreiĝis muzeoj, okazas demonstroj, organizataj vizitoj. Kio plej gravas, en ĉiuj oni zorgas, ke niaj kristaskaj arbetoj estu ornamitaj laŭeble plej bele.

El la elsendo 25.12.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 07′ 57″

Koninda polo – Tamara Łempicka

Nia hodiaŭa heroo, Tamara Łempicka – konata en la mondo kiel Tamara de Lempicki apartenas al la plej distingiĝantaj kaj popularaj pentristinoj, kies famo ade kreskas dank’ al famaj ekspozicioj kaj aŭkcioj en diversaj mondopartoj. Sufiĉas mencii, ke nur unu el ŝiaj tolaĵoj „Portreto de Marjorie Ferry” atingis en 2020 la prezon de 16 milionoj da pundoj (preskaŭ 83 milionoj da zlotoj). Varias informoj pri la naskiĝinta antaŭ 125 jaroj kaj mortinta antaŭ 42 jaroj Tamara. Ŝi ĉiam kiel lokon de sia naskiĝo estis mencianta Varsovion kaj dum la tuta vivo deklaris sin polino, kion konfirmas ankaŭ ŝiaj nepinoj kaj nepinoj. Ŝi naskiĝis kiel Maria Gurwik-Górska, ŝi estis apenaŭ kelkjara kiam la familion forlasis la patro kaj al kiu ŝi apenaŭ referencis. Ekde tiu momento pri la edukado de Tamara kaj gefratoj okupiĝis la patrino kaj geavoj, Klementyna kaj Bernard Dekler. Ĝuste kun la avinjo Tamara pasigis duonan jaron dum eksterlandaj vojaĝoj junaĝe, aparte en Italio kaj Parizo, kie la knabino saturiĝis de la ravaj artverkoj, eamiĝis al la arto. La riĉa famiilio apartenis al la societa kremo de la tiama Varsovio. Laŭ ŝiaj rememoroj inter la amikoj de la domo troviĝis Ignacy Jan Paderewski kaj Artur Rubinstein. Kun tiu periodo liĝas la radikoj de ŝia posta arta kariero. Ankoraŭ antaŭ la 1-a mondmilito la familio forveturis al Sankt Peterburgo. Tie ŝi ankaŭ prenis desgnolecionojn, sed unuavice la familio ĝuis la kulturan oferton de la urbo. Dum unu el la vesperaj programoj Tamara ekkonis junan junan polan aristokraton, juriston, Tadeusz Łempicki. Malgraŭ spitemo de la familio Tamara fariĝis en 1916 lia edzino kaj baldaŭ la paro bonvenigis sian unusolan filinon. Post la eksplodo de la bolŝevista revolucio Tadeusz estis arestita de ĉekistoj, sovetia sekurecservo. Tamara serĉis diversajn eblojn liberigi lin, kio finfine sukcesis kaj la familio fuĝis al Parizo. Tie instaliĝis jam pli frue la fratino kaj la patrino. Tamen rapide elĉerpiĝis iliaj vivtenprovizoj i.a. juveloj kaj ls familio frontis mizeron. Pro la instigo de la fratino Tamara okupiĝis pri la pentrado. Ŝi komencis per la fajnigo de sia laborstablo fariĝinte lernantino de Maurice Denis kaj André Lotha, ne nur pentristo, sed ankaŭ artkritikisto kaj artteoriisto. Li montris al Tamara modernajn fluojn en dezajno kaj pentroarto. Ŝi rapide ellernis ligi elementojn de kubismo kaj klasika pentroarto. Ŝiajn pentraĵojn unuarigarde „simpligitajn” karakterizis dekoraciemo, kolorbunto kaj zorgo pri ĉia detalo. Tamara kapablis pentri eĉ dum dek kelkaj horoj tage por akiri perfektecon. Ŝia arta aktivado datiĝas al la senbridaj 20-aj jaroj, kiam homoj klopodis distanciĝi kaj forgesi pri la krueleco de la 1-a modmilito. En ĝia sekvo okazis ankaŭ moraj-sociaj transformiĝoj, emancipiĝo de virinoj, kiuj ekpostulis esti traktataj egale al viroj. Tamara famiĝis ne sole pro siaj pentraĵoj, pro sia arto, sed ankaŭ pro sia skandalema vivstilo, en kiu abundis nekaŝataj aŭ apenaŭ kaŝataj seksaj raviĝoj, malfidelecoj, kokroj, kiuj incitadis la ekscitiĝeman publikon. Fone de tiuj ŝanĝoj riĉaj virinoj estis mendantaj ĉe Łempicka naturgrandajn portretojn dum la pentristino mem famiĝis pro siaj virinaj aktoj. En ŝia arto sentiĝis la influo kaj mikisiĝo de la moderna arto kun grandaj renesancaj verkoj en kiu figuroj simpligitaj, saturitaj de viglaj sukoplenaj koloroj ravis la publikon, trafis al ĝia gusto. La unuan fojon siajn tolaĵojn ŝi prezentis publike en 1922 en la Aŭtuna Salono kaj en la Salono de Sendependaj Artistoj. Ekde tiam siajn pentraĵojn Tamara komencis provizi per la aldono de aristokrata „de” kaj kiel „de Lempicki” ŝi estas konata en la mondo. Tiam komenciĝis ankaŭ modo por la tolaĵoj de „ de Lempicki”. Rapide sukcesoj transformiĝis en financan sukceson, la periodon de internacia famo kaj deziremo je ŝiaj pentraĵoj. Ŝia geedza vivo plena de kvereloj kaj kokroj fiaskis. La divorco okazis fine de la 20-aj jaroj, kvankam du fojojn Tamara revenadis al Varsovio esperante, ke la edzo rezignos pri divorco. Tiel ne okazis, sed por Tamara, kion ŝi ĉiam akcentis Tadeusz estis viro de ŝia vivo. En 1934 ŝi edziniĝis al aŭstra barono, Roul Kutner kiu ne estis tiom rezervema rilate ŝian liberan vivstilon. Tuj antaŭ la 2-a mondmilito kun Kutner ŝi translokiĝis al Usono, al Holivudo kie Łempicka portretis filmstelulojn. Post kelkaj jaroj ili translokiĝis al Novjorko. Bedaŭrine la fortuna periodo pasis, ŝia novjorka ekspozicio evidentiĝis malsukcesa. La ĝenro art déco ne plu estis moda. Łempicka por 10 jaroj formetis la pentristan penikon. Poste ŝi rekomencis ŝanĝante la stilon, pentrante abstrakciaĵojn, tolaĵojn kun surrrealismaj pejzaĝoj, ciklon kun malviva naturo. Tamen en la 70-aj jaroj ŝi allasis al si la penson, ke la plej bonaj jaroj pasis. Post la morto de la edzo Tamara translokiĝis al Teksaso, kie ŝi loĝis kun la familio de sia filino. La lastajn vivojarojn ŝi pasigis en Cuernavace en Meksiko. Antaŭ la morto surprizis ŝin la reaperinta interesiĝo pri ŝia arto. La francaj kaj usonaj artgalerioj komencis organizi ekspoziciojn kun ŝiaj tolaĵoj el la intermilita periodo, ŝiaj verkoj denove estis aŭkcie vendataj kontraŭ kapturnaj sumoj. Pri la arta heredaĵo de Tamara Łempicka okupiĝas nun ŝiaj nepinoj kaj pranepinoj, pri kies arta eduko kaj impresiĝemo Tamara zorgis kaj kiuj antaŭ kelka tempo gastis en Pollando liverante aĉetitajn por la muzeo en Lublino eĉ 18 pentraĵojn el ŝia meksika kolekto. Kvankam Tamara Łempicka mortis en Cuernavaca kaj ŝiaj cidroj estis disŝutitaj super la vulkano El Popo, eble iuj cinderoj venis eĉ ĉi tien, al Pollando. Ĝin ŝi amis, portis enkore, flegis la polan lingvon, kiun onidire ŝi uzis senerare ĝismorte. De la patrino ŝi heredis fortan senton de pola nacia identeco, de ŝi Tamera lernis pri la pola tradicio kaj aŭdis admonojn pli ofte viziti Varsovion.

El la elsendo 25.11.2023. Legas Barbara – 08′ 59″

Pramalnovaj kaj originaj fagaj arbaroj en la polaj Karpatoj

La komencaj tagoj de aŭtuno tradicie vekas ravajn asociaciojn kaj logas pro bunto de la arbofoliaro, kiu perdante la verdan prezentas la tutan paleton de koloroj – ruĝaj, oranĝaj, flavaj. Ekzemple la fagofolioj alprenas la akroranĝan-ruĝan koloron, plej intensan meze de novembro. Nun de plimulto de la arboj la folioj forfalas, sed ne de la fago. Ili verdire perdas sian aŭtunan akroranĝan-ruĝan koloron, kaj fariĝos brunaj, sed forfalos nur tiam, kiam printempe fago akiros novajn plantidojn. Kaj kial hodiaŭ pri fagoj? Ĉar ĝis nun ni parolis verŝajne pri tio, ke la polaj fagaj arbaroj ekde 2021-a jaro troviĝas sur Unesko-listo. La fagoarbaroj kun la origina karaktero troviĝas en la montoĉeno Bieszczady (bjeŝĉadoj), pli precize en la Bjeŝĉada Nacia Parko. Unesko rekonis tiujn arbarajn terenojn, kiuj en Unesko-registro ĉirkaŭprenas naturteritoriojn de 18 ŝtatoj – Albanio, Aŭstrio, Belgio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Kroatio, la Norda Makedonio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svislando kaj Ukrainio. Dank’ al la registro el 2021 la polaj Bieŝĉadoj fariĝis loko pli bone rekonebla kaj turisme alloga. La fagoarbaroj kun la origina karaktero de la Bjeŝĉada Nacia Parko karakteriziĝas per alta grado de natureco kaj estas protektataj eĉ ekde 1958-a jaro. Ili troviĝas en la plej neenpenetreblaj partoj de la parko. Multaj estas pli ol 140-jaraj kaj la plej malnova, maljuna fago en la parko havas eĉ pli ol 360 jarojn. Tiuj fagoarbaroj sur la teritorio de Pollando estas samtempe escepta ekzemplo de ekologiaj kaj biologiaj procezoj, esencaj por la evoluo de plantoj kaj bestoj. Valoras scii, ke fago havas apartan ekspansihistorion. Ĝi komenciĝis antaŭ 12 mil jaroj, fine de la lasta glaĉera periodo. La fagoarbaroj transdaŭris ĉi tiun periodon nur kiel malgrandaj azillokoj en la Suda Eŭropo. Kiam glaĉero malaperis la kreskotendenco de fagoj etendiĝis al la nordo. Kaj tion Unesko agnoskis kiel unikan fenomenon en la monda skalo, ĉar la karpatiaj fagoarabaroj estas la ekzemplo de la postglaĉera evoluo de kontinentaj ekosistemoj. La ekspertoj taksas, ke la fagoarbaroj estas la vivejo de preskaŭ 10 mil animalspecioj. Do sekvu nun kelkaj pliaj vortoj pri la Bjeŝĉada Nacia Parko, situanta en la plej ekstrema sudorienta parto de Pollando, en la montoĉeno de Okcidentaj Bjeŝĉadoj, la plej okcidente troviĝanta parto de la Orientaj Karpatoj. Ekde 2021 11 procentoj de la parko troviĝas sur la menciita jam listo de la kultura Unesko-heredaĵo. Ĝia ĝenerala surfaco, do la surfaco de la parko superas 29 mil hektarojn. Temas pri la tria laŭ la grandeco Nacia Parko en la pola montaro, establita en 1973. Ĝia simbolo estas la plej granda eŭropa kato, linko, kiu estas la plej granda eŭropa rabomammulo post urso kaj lupo. Ĉirkaŭ 80 procentojn de la parko okupas miksitaj folifarbaroj, en kiuj aperas ankaŭ abioj kaj piceoj. Preskaŭ 70 procentoj de tiu surfaco estas strikte protektitaj. Sur la alteco de 1150-1250 metroj super la marnivelo etendiĝas unikaj kaj ne renkontataj en alia regiono de Pollando orientkarpatiaj herbejoj, sur kiuj ĝis la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento oni paŝtis brutojn. La herbejojn surkreskas pluraj plantoj malofte aperantaj aliregione aŭ entute ne aperantaj. La tereno de la Parko kune kun la tujĉirkaŭa tereno estas la plej valora en Pollado kaj unu el la plej valoraj eŭropaj bestovivejoj. Temas pri la tuto de grandaj kaj mezgrandaj rabobestoj, pri hufbestoj de jarcetoj vivantaj en la arbaroj de Karpatio. Entute oni elkalkulas 284 vertebrulajn speciojn, inter ili estas 54 mamulspecioj, 192 birdospecioj, 7 specioj de reptilioj, 12 rampulspecioj, 14 fiŝspecioj kaj unu specio de petromizo. La populacioj de la vivantaj tie brunaj ursoj, lupoj, linkoj kaj ruĝaj cervoj apartenas al la plej multnombraj en Pollando. Sur la tereno de la parko vivas ankaŭ bizonoj, kiuj estis enkondukitaj tien en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento el la bredejoj en la lokoj Pszczyna kaj Niepołomice. La elformiĝinta tie montara grego de sovaĝe vivantaj bizonoj estas la plej granda en la mondo. La Bjeŝĉada Nacia Partko estas krome protektejo de vico da unikaj en la lando senvertebruloj. Inter ili estas pluraj karpatiaj endemioj kaj reliktaj specioj. Tra la parko kondukas multaj promenitineroj kaj dekkelkaj natur-historiaj padoj. La montoĉeno Bieszczady kaj la Parko apartenas al la plej volonte vizitataj montaraj regionoj en Pollando. Turistojn logas sileto, trankvilo, rekta kontakto kun la naturo. Daŭre temas pri la plej sovaĝa montara tereno de Pollando, ne tuŝita, ne damaĝita de nerefuteble evoluanta civilizacio.

El la elsendo 15.11.2023. Legas Barbara – 07′ 25″

Polaj nomumoj por Oskar-premio – Michał Łabenda

Ĉiujare en oktobro komenciĝas la elekta sezono por Oskar-nomumoj, la premio de la Usona Filmakademio en la branĉo de fremdlingvaj filmoj. Partoprenantaj landoj sendas po unu filmkandidaton al la Akademio de Kinematografiaj Artoj kaj Sciencoj, kiu unue nomumas por la premio kelkajn el ili, kaj poste anoncas la venkinton. Kompreneble, informoj pri ĉi tiu branĉo lokiĝas en la amaskomunikilaj ĉefpaĝoj, kune kun premioj por la plej bona reĝisoro, aktoro kaj aktorino, kvankam ankaŭ multaj aliaj sukcesaj filmkreantoj ricevas Oskar-statueton. Ĝi estas tiel grava premio, ke en la filmindustrio mem la nomumo estas konsiderata kiel granda sukceso. La unua poldevena nomumito estis Anton Grot, naskiĝinta en 1887 en Kiełbasin, malgranda vilaĝo en la norda Pollando. En 1909 Anton elmigris al Usono, kie li fariĝis akciulo de la entrepreno Warner Bros. Li estis nomumita kvinfoje por Oskar-premio kiel la plej bona scenografisto, sed la sola premio, kiun li atingis, estis aparta Oskaro pro teknikaj inventaĵoj en 1941. Li konstruis tre utilan kaj malmultekostan aparaton, kiu imitis en la studio marondojn. La unua pola nomumito, kiu efektive ricevis Oskar-premion, estis Bronisław Kaper, aŭtoro de muziko por pli ol 150 holivudaj filmoj. Li ricevis krome kvar Oskar-nomumojn kaj akiris Oskar-premion pro la muziko en la filmo “Lilly” en 1953. Bronisław Kaper kiel membro de la Usona Filmakademio povis atentigi pri polaj filmoj en Holivudo, prezentante ilin al decidantoj de la usona filmindustrio, kio rezultis per vico da nomumoj por polaj artistoj en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj. Pli frue Ida Kamińska, fama pola juddevena aktorino, estis la unua reprezentantino el socialista lando, kiu ricevis Oskar-nomumon. Tio okazis en 1967 en la kategorio por la plej bona aktorino, pro ŝia rolo en la slovaka militdramo “Butiko ĉe la ĉefstrato”. La unua nomumo por fremdlingva filmo venis al Roman Polański, pro lia “Tranĉilo en akvo”, psikologia dramo el 1963, la dua nomumo en ĉi tiu kategorio estis en 1966 por Jerzy Kawalerowicz kaj lia “Faraono”, baze de la samtitola romano de Bolesław Prus, bone konata al esperantistoj pro la traduko de Kabe. Plurfoja nomumito por Oskar-premio estis Roman Polański. Li estis nomumita en la kategorio la plej bona adaptita filmscenaro en psikologia dramo “Bebo de Rosemary”, en la kategorio la plej bona filmo pro la militdramo “La Pianisto”, kaj en la kategorio la plej bona reĝisoro pro la krimfilmo “Chinatown” en 1974, pro la melodramo “Tess” en 1979 kaj militdramo “La Pianisto” en 2003. Tiu lasta estis lia plej granda sukceso – Polański efektive ricevis la oran statueton. Alia polo, Tadeusz Jaworski ricevis nomumon en la kategorio la plej bona mallonga dokumenta filmo en 1973. La sekvan jaron Jerzy Hoffman akiris nomumon en la kategorio la plej bona fremdlingva filmo pro la historia filmo “La Inundo”. En la sama branĉo estis nomumitaj sociaj dramfilmoj: „Noktoj kaj tagoj” de Jerzy Antczak en 1976 , “La promesita tero” en 1975 kaj „Fraŭlinoj el la bieno Wilko” en 1979, ambaŭ reĝisoritaj de Andrzej Wajda. Wajda poste ricevis aliajn du nomumojn – pro siaj historiaj filmoj „Homo el fero” en 1981 kaj “Katyń” en 2007. Fine, li estis premiita per la Honora Oskaro en 1999 pro la tuto de sia elstara reĝisora laboro en la daŭro de kvindek jaroj. La listo de polaj reĝisoroj, kies filmoj estis rimarkitaj de la Usona Filmakademio, kreskis rapide. Du historiaj filmoj, “Amara rikolto” en 1985 kaj “En mallumo” en 2011, ambaŭ reĝisoritaj de Agnieszka Holland, rivalis por la premio kiel la plej bonaj fremdlingvaj filmoj. Ŝia militdramo “Eŭropo, Eŭropo” en 1999 estis nomumita en la kategorio de la plej bona adaptita scenaro. Zbigniew Rybczyński ricevis Oskar-statueton en 1983 pro la socia dramo “Tango”, kiu estis premiita kiel la plej bona mallonga animita filmo. Rybczyński certe memoras la ceremonion pro alia kialo – li forlasis la konstruaĵon por ekfumi ekstere, tenante la statueton en la mano. Li estis haltigita de gardistoj, kiuj suspektis, ke iu ŝtelis la oran statueton kaj klopodas eskapi… La plej grandaj sukcesoj estis venontaj. Janusz Kamiński, elstara pola filmkameraisto, kvin fojojn estis nomumita por Oskar-premio kaj ricevis ĝin dufoje – pro la mondfama filmo “La Listo de Ŝindler” en 1993 kaj la militdramo “Savante soldaton Rajanon” en 1998. Ankaŭ Eva Braun kaj Allan Starski ricevis Oskaron por sia laboro. Ili kreis la scenografion por “La Listo de Ŝindler”. En 2004 la muziko de Jan Kaczmarek por la fantazia dramo „Revulo” estis premiita per Oskar-premio. 10 jarojn poste, en 2014 Oskar-premion ricevis Paweł Pawlikowski kaj lia historia dramo “Ida” kiel la plej bona fremdlingva filmo. Ĉijare la nomumkomisiono ĉe la Pola Instituto pri la Filma Arto kandidatigis por Oskar-premio la filmon “La kamparanoj” de Dorota Kobiela kaj Hugh Welchman. La filmo estas bazita sur la samtitola verko de Władysław Reymont, kiu ricevis pro ĝi la literaturan Nobel-premion en 1912.

El la elsendo 05.11.2023. Legas Milada – 08′ 58″

Korczak-Ziółkowski kaj lia rokskulptaĵo de Freneza Ĉevalo

Antaŭ 115 jaroj en Bostono naskiĝis nia hodiaŭa heroo Korczak-Ziółkowski, poldevena usona skulptisto. Al Usono en la 19-a jarcento venis lia avo, grafo Ignacy Ziółkowski. Liaj gepatroj Anna kaj Józef kiam la knabo havis apenaŭ du jarojn pereis en tragika akcidento. La orfiĝinta infano pasigis la unuajn vivojarojn en diversaj infandomoj, estis transdonita al vicfamilio kaj poste adoptita de irlanda boksisto, kiu ne traktis bone la knabon. Havante 16 jarojn Korczak Ziółkowski forlasis lin kaj fininte teknikan lernejon komencis labori en bostona ŝipfarejo kiel lignaĵisto. Tio estis lia unua paŝo al skulpado, kiu fascinis lin de la infanaĝo, kvankam li neniam povis lerni en artprofila lernejo. Sed nun talenta lignaĵisto postlabore kaj hobiule povis okupiĝi pri lignoskultptado, sekve dediĉis sin al la elfarado de artstilaj mebloj. Liaj produktoj fariĝas alte taksataj kaj serĉataj. Multajn sekretojn de la skulptarto malkovris antaŭ li skulptisto Jan Kirchmayer, kiu kune kun juĝisto Frederick Pickering Cabot fariĝis lia protektanto kaj amiko. Dank’ al sponsorado de ĉi-lasta Korczak Ziółkowski komencis provojn pri marmorskulptado kaj ne mirige, ke lia unua marmora artaĵo prezentis ĝuste la buston de Cabot mem. En 1932 Ziółkowski translokiĝas al Konektikuto, okupiĝante jam ekskluzive kaj profesie pri skulptado, vendante siajn verkojn en plej grandaj usonaj urboj. En 1939 lia marmora portreto de la pola pianisto kaj politikisto, Ignacy Jan Paderewski titolita „Studo pri Senmortulo”, la ekzemplo pri tio, ke Korczak Ziółkowski ne forgesis siajn polajn radikojn, akiris la unuan premion dum la Monda Ekspozicio en Novjorko. La sukceso fruktis per la propono fariĝi asistanto de la skluptisto Gutzon Borglum, kiu laboris pri la kapoj de kvar usonaj prezidentoj ĉe la deklivo de Mount Rushmore. Korczak Ziółkowski laboris kun li ĝis lia morto en 1941, ĉiam poste refrencante al li kiel ĉefa inspirfonto apud Fidio, Mikelanĝelo, Leonardo kaj Rodin. En la daŭro de tiuj laboroj kelkaj estroj de la indiana Granda Siua Nacio direktis sin al Korczak Zakrzewski kun la demando, ĉu li ne entreprenus la taskon krei montumenton omaĝe al indianoj, kiu prezentus ilian grandan heroon Freneza Ĉevalo. La distingiĝanta per fiero, kuraĝo kaj forto, Freneza Ĉevalo batalis i.a. apud Little Bighorn en 1876, post kiam usonaj trupoj perfidis la traktaton rekoninta ĉi tiun teritorion kiel la siuan teritorion. La Freneza Ĉevalo pereis unu jaron poste, sed lia figuro senĉes vivis en la komuna indiana memoro. Korczak Ziółkowski kun entuziasmo akceptis la inviton kiel honoron -por malgranda pola knabo, orfo el Bostono esti petita de indianaj ĉefoj per skulptaĵo rakonti ilian historion. Komenciĝis la planado de la skulptaĵo, por kiu indianoj destinis 200-metran rokon en la montoĉeno Nigraj Altaĵoj en la suda Dakoto. Korczak Ziółkowski elaĉetis la terenon de la usona registaro kontraŭ sia alia terposedaĵo. Kiam la projekto estis preta komenciĝis la 2-a mondmilito. Ziółkowski kiel volontulo rekrutiĝis al la usona armeo. Vundita du fojojn en Normandio li revenis al Usono en la rango de serĝento kaj por konstante setliĝis ĉe la Nigraj Altaĵoj. La laboroj pri la monumento de la Freneza Ĉevalo komenciĝis en junio 1948 ne per la uzo de ĉizilo, sed de dinamito por elpreni el la roko la projektitan formon de la rajdanta indiana heroo. La elirpunkto estis la pretigita pli frue marmora modelo de la estonta monumento. La unua rokeksplodo, tiel nomata ofereksplodo okazis en la ĉeesto de du kuzoj de la Freneza Ĉevalo kaj multaj indiĝenaj usonanoj. Korczak Ziółkowski utiligis siajn spertojn pri montskulptado akiritajn dum sia laborado ĉe montskulptaĵo de la kvar usonaj prezidentoj. Laboroj lamis komence, ĉar Ziółkowski rifuzis helpon, eĉ du fojojn 10 milionojn de la usona ŝtato, fidela al la indiana principo, ke la siua tero ne estas vendebla kaj krome konscia, ke akcepto de financa helpo povas konduki al nedezirindaj kompromisoj kun la ŝtato. Komence li loĝis en la tendo ĉe la piedoj de la roko portante enmane aŭ surdorse ĉiujn elementojn tiuetape bezonajn, do kilogramojn da dinamito, ŝtalakcesoraĵoj, ŝnuroj. Ekde la komenco li ankaŭ konsciis, ke dum sia vivo li ne sukcesos finpretigi la projektitan skulptaĵon. Tial li prilaboris detalajn notojn kaj planojn por tiuj, kiuj daŭrigos lian verkon, al tiu temo kun la edzino li pretigis tri librojn. Li mem laboris pri la monumento 35 jarojn kun persisto, konsekvenco kaj obstino manifestante inĝenierian inventemon kaj zorgemon de la bona mastro. Malgraŭ enorma fortostreĉo necesa por antaŭenigi la laborojn ĉe la monumento li devis certigi la vivtenon al la familio kaj kromfinancadon de la projekto. Li komencis bredi porkaron kaj brutaron, elkonstruis modernajn laktejon kaj segejon. Li mem produktis kaj riparis maŝinojn, realigadis indviduajn skulptistajn kaj lignaĵitajn mendojn. Pri la projekto laboris ankaŭ lia edzino Ruth, lia iama asistantino kaj 10 infanoj Joel, Mark, Anna, Kazimierz, Jadwiga, Adam, Marinka, Monika, Dawn kaj Jasio. Iom poste pro la interesiĝo pri la kreiĝanta monumento kaj grandiĝanta nombro de turistoj por gastoj estis konstruita hotelo, restoracio kaj butiko kun memoraĵoj. Ĉirkaŭ la ideo de la monumento plukreskis la ideo de projekto kun profunda humanisma emfazo. Korczak Ziółkowski pretigis koncepton de la tuta komplekso ĉirkaŭ la altaĵo kun univeritato kaj medicina centro, muzeo de indiana kulturo. La plano komenis realiĝi en 1973 kiam estis inaŭgurita Muzeo de Indianoj de la Norda Ameriko. En pliaj jaroj aldoniĝis Centro de Edukado kaj Kulturo de Indiĝenaj Usonanoj, universitato kaj Aleo de Grandaj Gvidantoj. De jaroj zorgas pri ĉio la fondaĵo de la Monumento Freneza Ĉevalo kolektante fondusojn necesajn por fini la monumenton kaj gvidi edukan agadon popularigante historion kaj kulturon de indianoj. Korczak Ziółkowski mortis subite pro korinfarkto en 1982 kaj estis sepultita ĉe la piedoj de la kreiĝanta monumento. La laborojn daŭrigas post la morto de la patrino liaj sep infanoj kaj nepoj kaj posteuloj de la eternigita per la skulptaĵo silua gvidanto Freneza Ĉevalo, kiu ankoraŭ dum la vivo onidire deklaris, ke li revenos ĉi tien en ŝtono. Antaŭ kelkaj tagoj, la 20-an de oktobro pasis la 41-a datreveno de la morto de Korczak Ziółkowski. Li naskiĝis la 6-an de septembro 1908, 31 jarojn post la murdo de la Freneza Ĉevalo, la 6-an de septembro 1877. En tiu tago, iu el la indianaj ŝamanoj deklaris, ke la 6-an de septembro jarojn poste naskiĝos blankhaŭta knabo, kiu havos eksterordinaran rolon en la indiana historio. La kreiĝanta rokmonumento 172 metrojn alta, 195 metrojn longa prezentanta la rajdantan Frenezan Ĉevalon kun etendita mano montranta la terenojn apartenintajn al la siuaj indiĝenoj konfirmas la rolon de Korczak Ziółkowski en ilia historio.

El la elsendo 25.10.2023. Legas Barbara – 10′ 26″

Minifelietono_ Murpentra Arto en la urba spaco

Pompaj aŭ malpli pompaj arkitekturaj konstruaĵoj, kiel palacoj, teatroj, operejoj, preĝejoj, monumentoj, statuoj, fontanoj ornamas kaj plibeligas la urban spacon, jen revokante raviĝon jen starante kvazaŭ nerimarkite preter ĉiutaga hasto de la urboloĝantoj. Ili de jarcentoj estas la tradiciaj artelementoj en la spaco de ĉiu granda urbo, certe ne nur granda. Nian scivolemon elvokas ankaŭ iliaj internoj, i.a. la malnovaj freskoj en preĝejoj aŭ alispecaj reprezentaj ejoj. Laŭ specialistoj en ĉi tiuj internaj murpentraĵoj oni serĉu la radikojn de la nuntempa stratarto, la murpentra arto, murala arto impete enpenetranta la urbospacon. La aliaj atentigas, ke kiel la lulilon de de la nuntempa murpentrado, necesas trakti Meksikon, kie la tradicio de la murpentraĵoj kiel formo de arta emfazo elanis lime de la 20-aj ja 30-aj jaroj de la pasinta jarcento fariĝinte la ikono de la nuntempa strataro apud grafitioj. De kelkdek jaroj en preskaŭ ĉiuj urboj de la mondo, inkluzive Pollandon, la plurformataj murpentraĵoj, buntaj, rigardlogaj bildkomunikiloj vivigas ne sole malnoviĝintajn dommurojn, forgesitajn startpasejojn, sed ankaŭ novkonstruatajn loĝkolonioj. Ili servas kiel ornamo de betonaj labirintoj, komentoj al la realo, imagpova sprono. La promena malkovrado de ili estas vera plezuro kaj bonega maniero por viziti la urbojn. Nur antaŭnelonge ni reornamis iun el la programinformoj per la subarka murpentraĵo honore al d-ro Zamenhof kaj Esperanto ĉe la dombloka ŝtuparpasejo proksime al la varsovia Zamenhof-strato. Bonege estas konata la bjalistoka murpentraĵo ligita kun d-ro Zamenhof kaj bjalistokaj esperantistoj, aperinta sur la kontruaĵo ĉe Zamenhof-strato sojle de la UK en 2009. Tio estas du murpentraĵoj popularigantaj enen Pollando la urba spaco la ideojn de la E-komunumo. Eble nia minifeletono inspiros esperantistojn en aliaj urboj klopodi pri la E-rilataj murpentraĵoj? Eble E-rilataj murpentraĵoj troviĝas jam en aliaj landoj? Jen la retorikaj demandoj. La murpentraĵoj ja senĉese kreiĝas kaj eĉ se foj-foje elvokas malsamajn emociojn ili enkondukas la elementon de enpensiĝo, miro aŭ plezuro, firmigas la ligosenton inter la loĝantoj kaj ilia urbo, inter urboj kaj urboviztitantoj. La kulturo de la murpentra ornamado de domoj renaskiĝis en la polaj urboj kun granda elano. Ĝi akiris en Pollando respekton kiel artverko kaj statuson de la grava estetika elemento de la urba spaco. Tio emfaziĝas per multnombraj prestiĝaj konkursoj kaj dungado de renomaj artistoj por la kreado de pliaj murpentraĵoj. En tiaj urboj, kiel Poznano, Lodzo, Katowice aŭ Gdansko, la urboaŭtoritatoj organizas multajn festivalojn kaj aliajn iniciatojn ligitajn kun la evoluigado kaj popularigado de la murpentra arto. Diverloke disfloras turismaj itineroj laŭe de muraloj, oni ofertas plurajn ekskursojn kaj alternativajn gvidlibrojn pri la artverkoj, troviĝantaj en ilia urba spaco. En Varsovio, en kiu troviĝas kelkdeko da intersaj murpentraĵoj multaj – eĉ 36 – kreiĝis kiel civitanaj ideoj, laŭ civitana iniciato. Komisias ilin kreon aldone kulturfakoj de unuopaj urbokvartaloj, loĝejkooperativoj, firmaoj. Tel estas en la tuta lando. En la lastaj tagoj Varsovio riĉiĝis per plia murpentraĵo omaĝanta la aŭtorinon de literaturaj kanzontekstoj, Agnieszka Osiecka. Eĉ se nekonata al plimulto de niaj aŭskultantoj ni tamen ne senkaŭze pri ŝi mencias povante proksimigi ŝian talenton per la iam furora kanzono kreiĝinta por ŝia poeziaĵo „Vivu la bal’”. En E-traduko kantas ĝin por ni Jadwiga Dzięgielewska:

Vivu la bal’

El la elsendo 15.10.2023. Legas Barbara – 07′ 45″

Koninda polo – Kazimierz Nowak

Post kelkaj tagoj pasos la laŭvica mortodatreveno de nia hodiaŭa heroo en la ciklo „Koninda polo”. Kazimierz Nowak, ĉar pri li temas, ne estas vaste konata. Dume temas pri la pola mondvojaĝanto, agnoskita kiel la pioniro de la pola raportaĵo. Li famiĝis pro sia soleca vojaĝo al Afriko en la jaroj 1931-1936, dum kiu li traveturis 40 mil kilometrojn – ĉefe bicikle – vizitinte 17 afrikajn landojn. La tuta ekspedicio, daŭris 1877 tagojn, do pli ol 5 jarojn. Lia vivhistorio komenciĝis en januaro 1897, kiam li naskiĝis en la loko Stryj apud Lvovo. Malmulton oni scias pri lia infanaĝo. La familio en 1911 translokiĝis al Lvovo kaj post la 1-a mondmilito li ekloĝis en Poznano. Pli frue kiel dekkelkjarulo li entreprenis sian unuan eksterlandan ekspedicion, kiam fascinite de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” li solece vizitis Romon. Post la eksplodo de la 1-a mondmilito Kazimierz Nowak servis en la Polaj Legioj, sed poste estis rekrutigita al la aŭstrohungara armeo. La militfinon li festis en Italio. Tuj poste reveninte al la suverena jam Pollando li denove soldatservis, ĉi-foje en la polaj armeaj fortoj. Malmobilizita en 1921 Kazimierz Nowak ekloĝis en Poznano kaj laboris kiel librotenisto de la Poznana Asekura Banko. La sekvan jaron li geedziĝis kaj la familio baldaŭ grandiĝis. En la periodo de granda ekonomia krizo Nowak perdis la laboron. Unu el liaj familiaj vivtenrimedoj fariĝis raportoj kaj fotoj pri liaj perbiciklaj vojaĝoj tra la lando. En 1925 li entreprenis oli ambician vojaĝaventuron tra eŭropaj landoj – Hungario, Aŭstrio, Italio, Belgio, Nederlando, Rumanio, Greklando kaj Turkio. En 1927 li atingas Afrikon, Tripolion. Reveninte al Pollando li daŭre okupiĝis pri la raportado, daŭre revante kaj planante sian grandan ekspedicion al Afriko. Tiu ideo obsedis lin de la knabeca aĝo. La granda aventuro ekis komence de novembro 1931 kiam li denove veturis al Romo, ankoraŭ trajne, sed jam poste perbicikle al Napolo. La motivo ne estis sole la mondscivolemo, sed unuavice la deziro gajni per siaj vojaĝraportoj la vivrimedojn por la familio. De Napolo ĝis Tripoli li vojaĝis per pramo kaj de tie li direktiĝis al la sudo de la kontinento. Tiu vojaĝo al la sudo de Afriko ne estis rektavoja i.a. pro malf acilaĵoj prezentataj flanke de koloniaj aŭtoritatoj En la unua etapo Kazimierz atingis Maradah en Libio, li vojaĝis la Sueza Kanalo kaj el la egipta Aleksandrio daŭrigis la veturon laŭe de Nilo. La centran Afrikon li atingis en 1933 veturante ĉefe bicikle, sed ankaŭ trajne. En la daŭro de sia veturo lia vojo kondukis tra Belga Kongo kaj Rodezio ĝis la Nadla Kabo en Prteorio, kien li venis en 1934. Dum la tuta vojaĝo li zorge okupiĝis pri sia ĉefmisio – la pridokumentado kaj raportado, rakontado pri siaj aventuroj. La fontoj ne menciias kiom da lingvoj li konis, kiom alproprigis dumvoje, sed pri ilia signifo atestas liaj vortoj, ke „la mondvjaĝanto krom koni la geografion de koncerna lando devas koni, almenaŭ supraĵe la lingvon de la popolo. Tiu kono estas la ŝlosilo al la homaj koroj, protektana kontraŭ konfliktoj, kiuj por multaj vojaĝantoj finiĝis per la morto”. En la daŭro de sia ekspedicio Kazimierz Nowak faris milojn da fotoj de berberoj, felahoj, etnaj grupoj en la suda Sudano, pigmeoj, buroj en la Sudafrika Respubliko, haŭsoj kaj de multaj aliaj reprezentantoj de la afrikaj gentoj. En siaj artikoloj sendataj el la renkontataj laŭvoje komercstacioj li prisribadis la vivon de la loĝantoj, ĉasscenojn, variecon de la naturo kaj la belecon de la panoramoj. Malapreze li komentis la koloniigadon kaj ekspansiemon de blankuloj ĉiupreze ĉasantaj afrikajn naturriĉaĵojn. Ne al ĉiuj plaĉis liaj opinioj, ne facilis trovi sponsorojn. Tamen pri liaj biciklaj pneŭmatikoj zorgis la firmo Stomil, la firmao Goplana provizas lin per dolĉaĵoj. 1240 leteroj kaj poŝtkartoj al la edzino kaj infanoj emfazas lian sian sopiron al ili kaj la esperon, ke la enspezoj pro liaj raportoj plibonigos la financan situacion de la familio. Efektive la edzino fariĝis lia manaĝero, dank’ al Maria raportaĵoj kaj fotoj estis scivoleme atendataj kaj legataj en pola kaj eksterlanda gazetaro i.a. franca, itala kaj brita. La konstanta enspezo pro la raportoj ebligis al la familio reveni al Poznano, al pli bona loĝejo, faciligis kontakton kun eldonejoj kaj gazetaro. Atinginte en 1934 – kiel dirite – la Nadlan Kabon Nowak preskaŭ tuj entreprenis retrovojaĝon, sed laŭ alia vojo. Rifuzinte oferton de britaj aŭtoritatoj, kiuj sub la impreso de lia ekspedicio proponis al li la marvojan revenon al Eŭropo Nowak decidis denove uzi sian malnovan biciklon, kiu jam en la startomomento estis 7-jara. Rapide ĝi neripareble difektiĝis, tiu kara amiko pri kiu li skribis: „Mia nedisigebla amiko, kamarado kara, silenta kaj trankvila, ĉiumomente helpopreta staris ĉe alia flanko de la tendo. Mi samtempe havis la impreson, ke se la sorto ligas nin nedisigeble dum jaroj kun iu objekto ĝi ĉesas esti aĵo senanima, sed ŝajnas, ke ĝi vivas, penasas kaj vivas”. Neatendite en la situacio de biciklolraŝo la helpan manon al Kazimierz Nowak etendis polo loĝanta en Namibio donacante rajd- kaj transportan ĉevalojn. Kun Kazimierz traveturis la sepmilkilomentran distancon ĝis Angolo, kie dank’ al grafo Zamoyski li povis ŝanĝi la ĉevalojn je denove biciklo. Per ĝi li atingis la riveron Kasai. Tie en la trunkboato akirita de indigenoj, baptita per la nomo „Poznań 1”, Kazimierz Nowak entreprenis la flosadon rivermalsupren, sed pro kolizio kun katarkto li ĝin perdis Plia kelkcentkilometra soleca vojaĝo okazis perpiede, sed fine Kazimierz povis aĉeti novan boaton, kiun li nomis per la karesnomo de sia edzino Maryś. Ĝi akompanis lin dum vojaĝo laŭe de la riveroj Lulua, Kasai kaj Kongo. De tie denove per biciklo Kazimierz atingis Ĉadolagon. De tie atendis lin kvinmonata itinero tra Saharo, kiun li sekvis kun dromadero Ueli, aĉetita kun alia animalo por konvinki gardantajn francojn, ke ne temas pri soleca veturo, kiun ili ne volis permesi, sed pri karavano. La lastan unumilkolometran distancon Kazimierz Nowak traveturis bicikle atinginte en 1936 Alĝerion kaj tra Marsejlo kaj Parizo venis al Eŭropo. La lasta vojaĝetapo al Poznano okazis pertrajne, dank’ al prunto de la pola konsulo en Parizo. En Poznano atendis lin jam proksimuloj bonveniginte lin inter la 22-a kaj la 23-a de decembro 1936. La ekspedicio de Kazimierz Nowak estis tiam evento spektakleca. En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento li traveturis Afrikon du fojojn malsamtinere de la nordo al la sudo, de la sudo al la nordo. Malgraŭ mizero kaj spite mizeron. Post la reveno preskaŭ dum la tuta sekva jaro li prelegvojaĝis tra Pollando divdiante siajn konojn, rimarkojn pri Afriko prezentante siajn fotojn. Li planis ekspediciojn al Azio kaj Hinda Unio. Bedaŭrinde tre rapide ripetiĝis malsaniĝoj je malario, kaj fine pneŭmonito alkondukis al lia morto la 13-an de oktobro 1937.

El la elsendo 05.10.2023. Legas Barbara – 10′ 36″

Koninda Pollando – Paczków

Ĉi-semajne en nia veturo tra Pollando ni vizitos malgrandan urbon Paczków, situantan en la sud-okcidenta parto de la lando. Pro ĝia beleco kaj eksterordinaraj mezepokaj defendokonstruaĵoj oni multfoje difinis ĝin la pola „Carcassonne”. Iam oni uzis la parolturnon „Serĉu min en Paczków”, kiu aludis al ĝia periferia situo. Paczków establita de episkopoj en la 12-a jarcento for de gravaj komercaj itineroj aŭ princaj centroj plenumis la rolon de la limgardejo en la regiono difinata >la princolando de la sileziaj episkopoj<. Por certigi ĉi tiun rolon en la mezepokaj maltrankvilaj jaroj la posedantoj fortikigis ĉiujn siajn propraĵojn. Kun la tempofluo oni ĉirkaŭkonstruis la urbon Paczków per du defendomuregoj kun 24 turoj kaj ĉirkaŭfosaĵo. Ĝuste tiuj ĉi bonege konservitaj konstruaĵoj rolas nun kiel la plej granda trezoro de Paczków. Nome, en la urbo konserviĝis pli da malnovaj muregoj kaj turoj ol en Krakovo, Varsovio kaj Gdansko kune. Laŭ la birdfluga rigardo Paczków aspektas kiel bildo el la libro pri historio de arkitekturo. Inter ĝiaj turoj la atenton plej meritas du, la Vroclava kaj la Urbodoma. Ĉi lasta altas 45 metrojn kaj apartenas al unu el la plej bone konserviĝintaj ĉi specaj, renesancaj konstruaĵoj en Pollando. Ĝi ravas ne sole pro siaj perfektaj proporcioj, sed ankaŭ pro la panoramo, kiun oni povas de sur ĝia supro admiri. La urbo – kiel dirite – estis establita de episkopoj baze de flandra leĝo, kiu atribuis al Paczków multajn rajtojn i.a. la rajton elfari bieron. La fondo-dokumeto menciis ankaŭ ĉefajn okupojn de la urboloĝantoj, inter kiuj plej multis buĉistoj, bakistoj kaj botistoj. Malgraŭ tio, ke la urbon establis ekleziĥierakiuloj antaŭ ol preĝejo en Paczków estis konstruita kastelo, verŝajne en la 1301-a jaro. Sed pro la lokaj militoj ĝi ne transdaŭris la maltrankvilan 15-an jarcenton. Nome, la urbon sieĝis trupoj de la tn. ĉeĥaj fratoj, kiuj kaŭzis multajn damaĝojn. Eble tiel la ĉefparoĥa preĝejo de sankta Johano Evangelisto estis projektita kvazaŭ fortikaĵo kaj kapablis elteni plursemajnan defendon. Ĝian konstruaĵon facilas rimarki pro la 65-metra preĝeja turo, kiu dominas super la urbo. Oni konstruis ĝin ankoraŭ meze de la 14-a jarcento kaj nur jarcenton poste ĝi akiris defendo-karakteron kaj sub ĝia tegmento eblis loki eĉ kanonojn. En la preĝejo troviĝas bele ornamita puto – unusola ĉi speca objekto en Pollando. Kun ĝi ligiĝas legendo el la periodo de la tatara invado. Kiam post la batalo apud Legnica la tataraj trupoj komencis retiriĝi, ilia malgranda teĉmento haltis proksime de Paczków. Iu el la tataroj enamiĝis al filino de kavaliro Bogun. Kiam la patro kontraŭis la geedziĝon la gejunuloj decidis fuĝi. Bedaŭrinde kaptis ilin la servantaro de la kolera kavaliro kaj murdis tataran soldaton enĵetante lin en la puton. De tiu ĉi tempo oni komencis difini ĝin la tatara. Onidire kiam proksimiĝas al ĝi bela virino la akvo en la puto ŝaŭmkirliĝas, kio klarigas la severan malpermeson proksimiĝi al la puto dum diservoj. Riĉajn kaj bonstatajn jarojn en la historio de Paczków sekvis jarcentoj malfavoraj. En la 17-a jarcento la nombro de ĝiaj loĝantoj – pro epidemioj, incendioj kaj bataloj – malkreskis ĝis 100 personoj. Eĉ la barokaj ornamaĵoj sur brikdomoj kompare kun tiuj en la najbaraj urboj Kłodzko aŭ Nysa aspektas mizere. Nur en la 19-a jarcento Paczków komencis vekiĝi kvazaŭ post longa dormo. Hodiaŭ ĝi evidente ne estas granda urbo. Dum mallonga 15 minuta promeno eblas facile piede atingi ĉiun angulon de Paczków. Sed, krom la defendomuregoj en la urbo valoras ankaŭ viziti la muzeon de gasprodukta industio. La unusolan lokon en Pollando, kie konserviĝis ekipaĵaro por la produktado de gaso por la urbaj bezonoj . Fine ni ankoraŭ aldonu, ke iom oriente for de Paczków troviĝas la vilaĝo Gilowice. Valoras viziti ankaŭ ĝin, aparte en la Palma Dimanĉo. La vilaĝo estas unu el ĉiam malpli multaj lokoj, en kiuj oni flegas malnovajn kutimojn elfari palmojn. Konkurson por la plej bela t.n. kavalira palmo partoprenas tiuj, kiuj estis kreitaj baze de diversarbaj branĉetoj. Ilian skeleton prilaboras plenkreskuloj, ornamoĵojn i.a. paperajn florojn interplektas infanoj. Virinoj povas partopreni apartan konkurson por la plej bela bukedo formita el branĉoj, herboj kaj pomoj.

El la elsendo 05.06.2023. Legas Gabi – 05′ 29″

Koninda polo_Czesław Słania

La heroo de nia hodiaŭa felietono estas Czesław Słania [ĉesŭaf sŭanja] , pola gravuristo, projektanto de poŝtmarkoj kaj monbiletoj, naskiĝinta antaŭ 102 jaroj en la loko Czeladź [ĉelacj] apud Katowice en la suda Pollando. Baldaŭ la tuta familio translokiĝis al la orienta Pollando, al la regiono de Lublin, kie li pasigis infanaĝon kaj kie kreiĝis liaj unuaj laboraĵoj. Jam kiel knabo Czesław volonte skizis kaj desegnis, plej volonte miniaturaĵojn, kapabla rekrei en siaj desegnaĵoj realon kun plej fajnaj detaloj. Li volonte amuzis siajn kolegojn skizante monbietojn, en kiuj la origialaj vizaĝojn li antataŭigadis per vizaĝoj de koleginoj. Multas pliaj anekdotoj pri petolaĵoj de juna desegnista talentulo, kiel trompa imitkreado de legitimiloj, biletoj kaj simile. Sed dank’ al tiu talento aliflanke dum la germana okupacio en la jaroj de la 2-a mondmilito Słania en la polaj armeaj fortoj sukcese okupiĝis pri falsado de dokumentoj, necesaj por batali kontraŭ la malamikon. Post la milito Czesław Słania komencis studojn en la Belarta Akademio de Krakovo. Lia diplomverko estis la ŝtalgravuraĵo en la formo de poŝtmarko, kiu bildigis la monumentecan pentraĵon de la venka batalo kontrau teŭtonoj de Jan Matejko „Batalo apud Grunwald 1410”. Dank’ al ĝi lian diplomon akompanis valora distingo Summa Cum Laude. La fajna, preciza laboro prenis eĉ du jarojn. Sed ankoraŭ dum la studenta tempo li trovis tempon por krei plimulton de afiŝoj kaj desegnaĵoj por la sepvoluma „Anatomio de homo”. Fininte la studojn (1950) li komencis labori kiel gravuristo en la Emisiejo de Poŝtmarkoj en Varsovio, kaj tie li projektis siajn unuajn poŝtmarkojn. Ses jarojn poste pro progresata pulmomalsano li kuraccele forveturis al Svedio, kie li restis por konstante. Lian talenton tuj rekonis Sten Evers gravuristo el la Sveda Poŝto, sed tiam ĝi ne bezonis kromajn gravuristojn. Komence do Czesław Słania okupiĝis pri gravuristaj projektoj en sia propra firmao. Iom post iom venis tamen ankaŭ mendoj de la Sveda Poŝto, ne sufiĉe konentigaj, se Słania serĉis kaj trovis laboroferton el Kanado. Tiam neatendite Sten Evers peze malsaniĝis kaj komisiis al Słania finpretigi sian propran projekton. Czesław Słania restis do en Stokholmo kaj la 1-an de aprilo 1960 komencis oficialan laboron en la Sveda Poŝto. Eble nun, en la epoko de la reta komunikado, ne tiom multaj personoj interesiĝas pri la afrankado de tradiciaj leteroj per belaj, allogaj poŝtmarkoj. Sed tiutempe dank’ al sia talento kaj laboro Czesław Słania perskribis apartan ĉapitron en la historio de filatelo, ne nur la sveda. Lia unua projektita en Svedio tiujare poŝtmarko prezentis poeton Gustav Froding lige kun lia 100 naskiĝdatreveno. Poste venis pli ol 300 poŝtmarkoj por la Sveda Poŝto, i.a. poŝtmarkserioj dediĉitaj al la 90-a naskiĝdatreveno de reĝo Gustavo la 6-a Adolfo, al vojaĝoj de Karolo Lineo, al fungoj, papilioj, maresploroj. Entute post la poŝtaj instancoj de diversaj landoj Słania pretigis pli ol mil poŝtmarkajn projektojn. Liaj aŭtoraj poŝtmarkoj aperis krom en Pollando kaj Svedio ankaŭ en Danlando, Gronlado, Ŝafinsuoj, Islando, Monako, Germanio, Francio, Belgio, San Marino, Svislando, Australio, Usono, Tajlando, Ĉinio. Eldonis ilin Vatikano kaj Unuiĝintaj Nacioj. Dank’ al tio lia nomo ektroviĝis en Guiness-rekorda librego. La famo de la plej granda artisto de la miniatura grafiko akompanis lin ĉie kaj pro siaj majstraj verkoj Czesław Słania estis nomumita la kortega gravuristo de la sveda kaj dana reĝoj, de la princo de Monako. Słania senĉese serĉis novajn manierojn kaj metodojn, li volonte eksperimentis kun ĉiu konata metodo kaj teknologiao de la gravurarto. Ju pli komplika estis por li labodefio des pli interesa tasko, des pli ĝojalporta. Czesław Słania estis honorita pro siaj verkoj per multaj internaciaj distingoj. I.a. li ricevis la svedan Oran Reĝan Medalon, la danan Kavaliran Krucon, la monakan Krucon de s-ta Karolo. Li estis plurfoja laŭreato de konkursoj por la plej bela poŝtmarko de la mondo. Li akiris ĝin i.a. pro la sveda poŝtmarko Baleto akirinta tiun titolon en 1979. Multe pli frue en 1954 li ricevis en Rimini, Italio oran medalon pro la plej bela poŝtmarko de Pollando kun sporta temaro el la serio Aviado. Pro la serio Muziko la Filatela Muzika Rondo atribuis al li la premion de Robert Stolz. Dank’ al la alta arta nivelo liaj poŝtmarkoj vekis grandan interesiĝon inter filatelistoj de la tuta mondo. Diverslande kreiĝis kluboj de persooj intetesiĝantaj pri lia kreado, studantaj kaj analizantaj liajn labormetodojn. Firme gravuriĝis en lia memoro spektakleca bonvenigo en Ĉinio por kiu li kreis du poŝtmarkojn kun fazanoj, unusolaj valorpaperoj kreitaj de eksterlandano. Por la ekspozicio, dum kiu li estis disdonanta aŭtografojn, estis disvenditaj 40 mil biletoj. Venis pli ol 150 mil interesiĝantoj kaj la artiston gardis 300 policistoj. Apud filatelaj projektoj Czesław Słania okupiĝis krome pri la projektado de monbiletoj. Liajn tiurilatajn talentojn utiligis Argentino, Belgio, Brazilo, Dominikano, Irano, Isrealo, Kanado, Kazaĥio, Litovio, Portugalio kaj Venezuelo. Sed inter laboraĵoj de Czesław Słania estis ankaŭ ekslibrisoj, medaloj. Słania realigis ankaŭ projektojn privatajn, kiuj neniam ne estis emisiitaj, portretojn de familianoj. Czesław Słania estis konata pro la altklasa fajneco de siaj projektoj, por specialistoj okupiĝantaj pri lia arto ankaŭ pro tio, ke li kutimis enplekti en la ornamaĵojn de poŝtmarko mikroskopiajn nomojn de siaj proksimuloj. I.a. ili, la filino kaj la fratino apud akompanis Czesław Słania en lia lasta vojo al Racławicki-tombejo post la morto en Krakovo en marto 2005.

El la elsendo 15.05.2023. Legas Barbara – 08′ 26″

La pola flago (facila 1)

La naciaj koloroj de Pollando estas la blanka kaj ruĝa. Tiujn ĉi kolorojn havas la pola ŝtata flago. La 2-an de majo en Pollando ni festis solene ĝian Tagon. En la nuna jaro la solenadoj okazis la 19-an fojon. En tiu tago la polaj blankaj-ruĝaj flagoj ekpendis ne nur ĉe la sidejoj de ŝtataj oficejoj. Ili aperis ankaŭ ĉe ĉiuj loĝdomoj kaj ĉe fenestroj kaj balkonoj de multaj poloj.
La koloroj de la pola flago estas de pramalnova tempo la blanka kaj ruĝa. Jam en la 12-a jarcento la reĝa filo, princo Kazimiro Justulo batalis sub la signo de la blanka aglo sur la ruĝa fono. Dum historiaj bataloj tio estis la komuna signo por ĉiuj militistoj de Pollando. Aglo, kiu vivas en altaj montoj, simbolas en multaj kulturoj, ankaŭ en la pola, venkon kaj forton.Tial en la supro de la pola flago aperas la blanka koloro, en la malsupra la ruĝa. Tiuj koloroj ankaŭ havas apartajn signifojn. La blanka koloro signifas bonon kaj purecon de la klopodoj de la pola nacio. La ruĝa koloro signifas amon. Ĉiu ŝtato posedas propran flagon. La pola flago kiel la ŝtata simbolo evoluis tra jarcentoj, ĝi estis starigita per tradicio kaj specialaj dokumentoj. Du ŝtatoj – Indonezio kaj Monako – havas flagojn similajn al la pola. Tamen tiuj flagoj diferencas de la pola per tio, ke en ilia supro aperas la ruĝa koloro kaj en malsupro la blanka. La ruĝa koloro en ĉiuj ĉi flagoj iom diferencas kaj krome la flagoj havas malsaman formon. La flagojn studas aparta scienco. Ekde 2004 ĉiu en Pollando, kun necesa respekto, rajtas uzi, pendigi la polan flagon dum la tuta jaro publike. Ĝi estas pendigata lige kun naciaj festoj, dum aranĝoj kun la ŝtata aŭ loka signifo, ĝi aperas lige kun la sportaj ludoj. En Pollando estas krome 14 ŝtataj festoj, dum kiuj la ŝtata flago devas esti prezentita publike. Kvar fojojn tio jam okazis en majo. La 1-an de majo poloj solenis la Laborulan Feston, la 2-an de majo Tagon de la Pola Ŝtata Flago, la 3-an de majo Tagon de la Konstitucio kaj la 8-an de majo Nacian Tagon de Venko super Germanio en la 2-a mondmilito. Krom la blanka aglo kaj la blanka-ruĝa flago la tria simbolo de Pollando estas ĝia himno.
Eble malfacilaj vortoj:
Aglo – estas granda birdo, opiniata kiel reĝo de la birdoj. Ĝia figuro estis kaj daŭre aperas kiel milita, kiel ŝtata simbolo.
Fono – estas la baza koloro, sur kiu aperas diversaj figuroj, ornamoj.
Supro – tiu parto de io, kiu estas plej alta.
Balkono – Elstara plato ĉe domo, sekurigita per ĉirkaŭkonstruo, kiun eblas suriri el la interno de loĝejo.
Himno – solena kanto religia, nacia aŭ ŝtata.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Barbara – 04′ 55″