Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

Arkivoj

Kategorioj

Bruce

Nia ĉi-semajna vidindaĵo de Pollando estas la postindustria kvartalo de Lodzo, Księży Młyn. Krome en la 185-a E-elsendo ĉe http://www.pola-retradio.org aŭdiĝas E-informoj kaj Leterkesto. La kanto Zamenhof devenas el la disko Esperanto; la kanton Homarano plenumas Alejandro Cosavella.

Prof. Humphrey Tonkin estas antaŭmikrofona gasto de la 184-a E-elsendo ĉe: http://www.pola-retradio.org. La interparolo referencas al lia prelego dum Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. Kantas Ĵomart kaj Nataŝa.

Kastelo de Pomeriaj Princoj en Szczecin (la nordokcienta Pollando) estas la nunsemajna vidindaĵo, kiun ni prezentas komence de la vendreda elsendo. Sekve ĉe http://www.pola-retradio.org aŭdiĝas E-informoj kaj iom ampleksa leterkesta rendevuo. Ĉio ĉi jam en la 183-a E-elsendo de Pola retRadio.

Zamenhof-Tago en Varsovio, aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno jen programeroj aŭdiĝantaj komence de la 182 E-elsendo ĉe http://www.pola-retradio.org. Kelkan atenton ni donas al vegetarismo en Pollando. Muzike akompanas nin per siaj E-kantoj JoMo kaj Ramona van Dalsem.

En Berlino komenciĝas hodiaŭ la Internacia Korczak-Festivalo. Pri tio ni parolas informe komence ĉe http://www.pola-retradio.org. Sekve estas prezentita unu el la novaj vidindaĵoj de Pollando, kiu estas la Mielkuka Muzeo en Toruń. Aŭdiĝas E-informoj. Fine estas la okazo renkontiĝi kadre de Leterkesto.

Aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno okupas la ĉeflokon en nia 181-a E-elsendo ĉe http://www.pola-retradio.org. Nia antaŭmikrofona gasto estas Mateusz Kempisty, juna varsovia esperantisto kaj nia kunlaboranto.

La gasto de nia Leterkesta rendevuo en la 180-a E-programo de Pola RetRadio ĉe http://www.pola-retradio.org  estas brazila aŭskultanto, Adonis Saliba. Krome mi prezentas la reĝan kastelon Bobolice kaj sciigas E-informojn.

Proksimiĝas Zamenhof-Tagoj i.a. en Pollando. Ni informas pri planataj festoj en Bjalistoko kaj en Bydgoszcz. Komence de la 179a E-elsendo audiĝas aktualaĵoj kaj temoj el la pola gazetaro. Ĉe http://www.pola-retradio.org sian unuan sciencan felietonom prezentas Tomasz Miller. Kantas Georgo Handzlik.

Sierpc kaj ĝia Muzeo de Mazovia Kamparo speguliĝas en la nunsemajna Bildkarto el Pollando. Sekvas E-informoj kaj leterkesto, al kiu propravoĉe kontribuas la ĉina aŭskultanto, Trezoro. Ni prezentas en la 177a E-elsendo ĉe http://www.pola-retradio.org ankaŭ la plej novan E-kanton de M. Domaszewicz.

Kadre de la ĉiumarda E-elsendo ni prezentas la unuan KD-on de Vinilkosmo aperigitan kadre de Promeskampanjo. Temas pri “Okcitanio” de Patric. Komence de la 176-a programo ĉe http://www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno.