Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj


Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

Arkivoj

Kategorioj

Bruce

Pri la subtera muzeo de Krakovo funkcianta ekde 2010 vi aŭdas i.a. en
la 195-a E-elsendo ĉe http://retradio.posterous.com. Krome audiĝas
aktualaĵoj, E-informoj kaj Leterkesto. Kantas Patrick. Lia kanto el
la KD Okcitanio eldonita de Vinilkosmo aparte atentigas pri ĝia
Promeskampanjo.

Play

Mallonga interparolo kun Humphrey Tonkin pri la Belartaj Konkursoj de
UEA troviĝas en la programo de la 194a E-Elsendo. Ĉe
http://retradio.posterous.com aŭdiĝas krome aktualaĵoj, temoj el la
pola gazetaro kaj scienca bulteno. Kantas bjalistokaj gejunuloj, ni
aŭskultas kanton el KD de Strika Tango.

Play

“Mondlingvoj forpasas kaj venas” – tiel titolita prelegaro okazis
hieraŭ en la universitato de Helsinki, hodiaŭ ni raportas pri ĝi dank’
al J. Ahomaeki. Krome en la 193 E-elsendo ĉe
http://retradio.posterous.com ni invitas al Palmejo de Zielona Góra.
Aŭdiĝas E-informoj kaj Leterkesto. Kantas Manuel.

Play

Nia programo tradicie enhavas komence aktualaĵojn, temojn el la pola gazetaro kaj sciencan bultenon. Barbara proponas renkontiĝi kun sia antaŭmikrofona gasto renkontita eĉ du fojojn en 2012, laste en Poznano, aŭtune.

Play

Ekologia informo el Pollando kaj la alia el Bulgario rilate rekonon
por la agado de esperantistoj, novaj kaj malnovaj kutimoj de Epifanio
en Pollando, la unua novjara Leterkesto – ĉio ĉi – aŭdiĝas en la
191-a varsovia E-elsendo ĉe: http://retradio.posterous.com.

Play

Nova Jaro, novaj kalendaroj ! Pri ili diversfacete ni rakontas
komence. Ĉe nia mikrofono en la 190a E-elsendo
http://retradio.posterous.com gastas la renkontita aŭtune en Pollando
Bill Mak. Arkones estis la okazo aŭdi lian interesan prelegon pri
Hongkongo, la renkontiĝo interparoli ankaŭ pri lia laboro.

Play

La 189-an E-elsendon inaŭguras vizita enrigardo en polajn muzeajn horloĝajn kolektojn. Ja temas pri la lasta en 2012 varsovia programo. Aŭdiĝas krome E-informoj kaj bondezira Leterkesto kun kelkaj statistikaj retrorigardoj.

Play

La Kristnaska etoso plenigas la tutan 188-an E-elsendon ĉe http://www.pola-retradio.org. Unue ni prezentas felietonon pri polaj kristnaskaj kripetoj. Sekvas ero pri pastro Jan Twardowski kun specimena traduko de liaj kvar versaĵoj. Muzike ni ĉerpas el polaj kaj alilandaj kristnaskaj kantoj en E-o.

Play

Vizito en la Kapelo de s-ta Triunuo en Lublin inaŭguras la 187-an E-elsendon ĉe http:/www.pola-retradio.org. Sekvas E-informoj kaj Leterkesto. La tutan elsendon riĉigas multaj porokazaj (Advento kaj Kristnasko) muzikaj citaĵoj i.a. el polaj adventaj kantoj, la kantogrupo KTP kaj Ralph Glomp.

Play

En la marda E-elsendo el Varsovio aŭdiĝas interparolo kun A. Korĵenkov pri liaj zamenhofologiaj laboroj, ĉi-jare dediĉitaj al Marko Zamenhof. Komence aŭdeblas ĉe http://www.pola-retradio.org aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. Ni informas pri la projekto “Kredu Kristnaskon”.

Play