Inter la 9-a kaj la 12-a de septembro okazos laŭvica, jam la 11-a, eldono de la Varsovia Librofoiro, unu el la plej gravaj eventoj de sur la pola libro- kaj eldonmerkatoj. La ĉi-jara eldono, konforme al la pandemiaj restriktoj limigantaj la nombron de la vizitantoj okazos subĉiele, sur Plac Defilad antaŭ la Palaco de Kulturo kaj Scienco. Sur la placo estos starigitaj pluraj tendoj kaj podioj. Inter ili troviĝos la ĉefa scenejo, la tiel nomata Literatura Sofo, kaj la ĉefa pavilono, dediĉita al la ĉefa gasto de la Foiro – Ĉeĥio. Same kiel ĉiujare, ankaŭ ĉi-foje okazos literaturaj randevuoj kun polaj kaj eksterlandaj aŭtoroj. La publiko povos renkontiĝi interalie, kun Jakub Żulczyk, Eustachy Rylski, Grzegorz Kalinowski, Rafał Kosik, Magdalena Salik, Jack Fairweather kaj Agnieszka Waligóra. La programkomitato, en kies konsisto troviĝas en la nunjara eldono reprezentantoj de la ĉeĥa literatura medio, invitis el Ĉeĥio 11 aŭtorojn. Temas pri Michal Ajvaz, Bianca Bellova, David Böhm, Radka Denemarkova, Petr Hruška, Petra Hulova, Galina Miklínova, Iva Procházkova, Jaroslav Rudiš, Jaroslav Rudiš, Marek Šindelka kaj Kateřina Tučkova kaj Pavel Čech. Entute kadre de la ĉeĥa programo oni planis preskaŭ 50 aranĝojn: renkontiĝojn kun proz- kaj dramverkistoj, poetoj, libroilustristoj, aŭtoroj de porinfana literaturo, desegnofilmoj kaj tradukistoj. La gvidanto de ĉi tiu programo estas verkisto, ĵurnalisto kaj aktiva populariganto de la ĉeĥa kulturo en Pollando, Mariusz Szczygieł. La Librofoiron ĉeestos ankaŭ Hispanio, reprezentata de la Ambasado de la Hispana Regno en Pollando, de la Instituto Cervantes kaj Turespan. En la skandinavia stando, siavice, troviĝos ĉefe dana literaturo – de la fabeloj de Andersen ĝis la nuntempa prozo. Amantojn de la rusa literaturo invititas laRusa Instituto de Literatura Traduko, la rumanajn literaturamantojn – la Rumana Kultura Instituto. Laŭ la iniciato de la Pola Libro-Ĉambro estas planitaj apartaj renkontiĝoj kun la gajnintoj de la Literatura Premio de Eŭropa Unio.

El la elsendo 10.09.2021. Legas Maciek – 2′ 38″