Pli ol du mil fotografaĵojn kun eksterordinara historia kaj arta valoroj disponigis en la bita formo la Etnografia Muzeo en Krakovo. Ili dokumentas la socian vivon de la suda Pollando en la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. La fotoj neniam pli frue publikigitaj en la Interreto troviĝis sur plakoj aŭ tradiciaj pozitivaj bildoj. La kolekto havas etnografian karakteron registrinte la realan vivon. Etnografoj aŭ artistoj ne serĉis belajn panoramojn aŭ portretmodelojn. Ili celis registri diversajn socimediojn, iliajn kostumojn, ritojn, metiojn, karakterizan kamparanan aŭ malgrandurban arkitekturon kaj laborilaron. Ekde la 2018-a jaroj estis ciferigitaj 2423 fotoj el la krakova regiono kaj el la Orientaj Randregionoj en la iama Galicio. La plej malnovaj devenas el ĉ. la 1860-a jaro. Al la plej valoraj apartenas i.a. kolekto de pli ol 300 fotoj de Walery Eljasz-Radzikowski, kiu surplake eternigis la loĝantaron kaj arkiterkturon de Podlahe-regiono, situanta ĉe la piedoj de Tatry-montaro kaj komencon de la tiuregiona turismo. La fotoj de aliaj fotografiistoj dokumentas i.a. vivon en la Karpatia regiono, antropologiajn portretojn de la loĝantoj de Polesie-regiono, la vivon en la ĉirkaŭlokoj de la lokoj Dobra, Orawy, Myślenice.
Dank’ al speciale kreita portalo (https://www.zbiory.etnomuzeum.eu/pl) esploristoj, studentoj, artistoj, etografoj povas konsulti la heredaĵon de fotopioniroj. La bita bazo estos estonte vastigita je pliaj objektoj el la kolekto de la krakova Etnografia Muzeo.

El la elsendo 17.09.2021. Legas Maciek – 1′ 59″